Kreado de nova “Komisiono pri Komunikado”

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi


Kreado de nova “Komisiono pri Komunikado” (3-a novembro 2020)


Al siaj jam ekzistantaj sep sekcioj kaj kvar komisionoj, la Akademio aldonis komisionon celantan “prilabori ĉiujn teĥnikajn solvojn por komuniki al la publiko la rezultojn de nia agado. Tio evidente inkluzivos la retejon, sed ne nur”. Dum la pasintaj monatoj, la retejo de la Akademio trairis krizan periodon, kaj ni dankas al Lee Miller, ke li savis la domajnnomon, al ESF kaj ĝia ĉefdirektoro Chuck Mays ke ili konsentis gastigi la retejon de la Akademio, kaj al Jorge Rafael Nogueras ke, helpe de Marek Blahuŝ kaj James Rezende Piton, li realigis la translokadon de la ĝisnunaj retejoj al la nova servilo de ESF. Kirilo Brosch, kiu zorgas pri la Tvitera konto de la Akademio, avertis nin ĝustatempe pri la risko perdi nian tutan retejon. Plibonigi la retejon kaj la aliajn komunikilojn de la Akademio postulos ankoraŭ multe da laboro. La elektita Direktoro de la Komisiono estas Lee Miller. Kiel unuaj membroj estis elektitaj: retejestro: Jorge Rafael Nogueras (Rafa), vicretejestro: James Rezende Piton, membro: Kirilo Brosch, sed la konsisto de la Komisiono povos evolui sen plia voĉdono. Antaŭ kelkaj tagoj, James Rezende Piton anoncis sian rezignon, pro manko de libera tempo.