Numero 40 - 2026 04 15
Karaj samideanoj,
Unue mi memorigu, ke ĝis la 30-a de junio eblas proponi al la premio “Laŭro de la Akademio”, kiu estos aljuĝita la 15an de decembro, verkojn eldonitajn inter 2021 kaj 2025 kaj arte signifajn, lingve perfektajn kaj evidente kontribuantajn al evoluigo de esperantlingva kulturo. Kandidatajn verkojn oni sendu al: lauro@akademio-de-esperanto.org. Pli kompletan informon pri tiu premio bonvolu legi en la retejo de la Akademio: https://www.akademio-de-esperanto.org/premioj/
Due, la Akademio longe debatis pri la uzmanieroj de la esprimo “tiel nomata” kaj fine aprobis, la 7-an de aprilo 2026, per granda plimulto (70% por, 12% kontraŭ kaj 18% sendecide), la jenan deklaron:
En tiu esprimo la verbo nomi signifas proksimume signi ion aŭ iun per distinga vorto kutime uzata, t.e. uzi pli-malpli arbitran etikedon (nomon, kromnomon, priskribon, titolon, funkcion...), asignitan al la priparolata persono aŭ objekto. Tiun lastan ni konvencie nomos la etikedito.
Kiel iĝos klare en la analizo de la ĉi-sube citotaj ekzemploj, en la vortokombino “tiel nomata” la adverbo tiel resendas al tiu etikedo kaj ofte portas ian subkomprenitan nuancon koncerne la rilaton inter la etikedito kaj ties etikedo.
Tiu vortokombino aperas en du malsamaj uzmanieroj. Ambaŭ estas zamenhofaj, tute kutimaj kaj vaste uzataj de la plej frua Esperanta epoko. Estas utile konscii pri tiuj du uzmanieroj por ĝuste interpreti la frazojn, en kiuj ili aperas.
…
La tutan 7-paĝan tekston bonvolu legi en la retejo de la Akademio:
https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/tiel-nomata/
La estraro de la Akademio de Esperanto