AKADEMIO DE ESPERANTO

Premioj: Laŭro de la Akademio

Laŭ sia statuto (laste modifita en 2016), la Akademio de Esperanto “povas doni premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj”, sed tiajn premiojn, al verkoj ĉu “laŭditaj” ĉu “kronitaj”, ĝi aljuĝis nur inter 1914 kaj 1930, kiam ankoraŭ ne validis ĝia nuna statuto. Intertempe aliaj instancoj kreis plurajn premiojn: “la verko de la jaro” de Literatura Foiro (1975), premio Grabowski (1984), premio OSIEK (1990) ktp...

La sekcio pri literaturo, sub gvidado de Carlo Minnaja, iniciatis tian premiadon, nomatan “Laŭro de la Akademio”. Post favora opinisondo, la sekcio verkis regularon, kiu, post amendoj, estis aprobita de la tuta Akademio. La premio estas aljuĝita al libroj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuantaj al evoluigo de esperantlingva kulturo”. La gajninto ricevas 100 € (kiujn disponigas poduone UEA kaj SAT), diplomon kaj reklamadon per niaj kanaloj.

Ĉiujare, almenaŭ kvinmembra ĵurio proponita de la sekcio devas esti aprobita de la tuta Akademio. La premiito estas oficiale proklamata ĉirkaŭ la 15a de Decembro (Tago de la Libro ekde 1927, nun pli vaste Tago de la Esperanta kulturo, aŭ festo Zamenhof, memore al lia naskiĝtago).

Regularo

La regularo de la premio estas klarigita ĉi tie.

Nuna ĵurio

Proponado de verkoj

Por la ĉi-jara premio 2023, verkoj aperintaj (en sia unua eldono) inter la 1-a de Januaro 2018 kaj la 31-a de Decembro 2022 estu proponataj al la ĵurio (lauro@akademio-de-esperanto.org) antaŭ la 30-a de Junio 2023.

Aljuĝitaj laŭroj