AKADEMIO DE ESPERANTO

Novaĵo: Konferenco de la Akademio

La 14an kaj 15an de decembro 2023, okaze de la Zamenhof-festo, Akademianoj prezentis per Zoom konferencon pri diversaj temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon.

Kompletan programon kaj registraĵojn vidu ĉi tie.
Kovrilo de libro 'Historio de la Akademio'
Milano: Itala Esperanto-Federacio, 2018

La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.

La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 en la unua Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto".


Kiel kontakti nin