AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 23 - 2013 11 06

Informo pri la morto de la membro de la Akademio de Esperanto Lena Karpunina

La 4-an de novembro 2013 forpasis pro serioza malsano la membro de la Akademio de

Esperanto, Lena Karpunina, rusino loĝanta en Germanujo. Ni havis la eblecon kunlabori

kun ŝi de la jaro 2010, kiam ŝi estis elektita al la Akademio, ĉefe pro siaj meritoj en la

literatura kampo. Ŝi fakte laboris en la Sekcioj Literaturo kaj Konsultejo de la Akademio.

Bonvolu vidi la artikolon pri ŝi en http://eo.wikipedia.org/wiki/Lena_Karpunina.

Ŝi estis 51-jara.

La prezidanto de la Akademio esprimis al ŝiaj familianoj la kondolencon de la tuta

Akademio.

La estraro de la Akademio de Esperanto