AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 5 - 2006 10 27

Raporto pri la stud-tago memore al Bruno Migliorini

Laŭ la anoncoj dissenditaj en la unua duono de ĉi tiu jaro la Akademio de Esperanto, kunlabore kun la Akademio de la Itala Lingvo (Accademia della Crusca), kun la Universitato de Florenco kaj kun la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, aranĝis la 28-an de julio 2006-a de la 9-a ĝis la 17-a sciencan konferencon memore al sia iama vic-prezidanto, Bruno Migliorini, profesoro en la universitato de Florenco kaj prezidanto de la Akademio de la Itala Lingvo.

Temo de la konferenco estis: "Vojoj de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo" kaj ĝi okazis en la salono Comparetti de la Universitato de Florenco, Fakultato pri Beletro, Piazza Brunelleschi, 3-4, Florenco.

Enkondukajn vortojn prezentis la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Geraldo Mattos, Francesco Sabatini (la prezidanto de la Akademio de la Itala Lingvo) kaj Ida Zatelli, reprezentanto de la rektoro de la universitato.

Krome salutis aparta honor-gasto, Paolo Migliorini, la filo de Bruno, mem profesoro en itala universitato.

Laŭ la programo la unua interveno estis tiu de Carlo Minnaja (AdE, AIS kaj Universitato de Padovo, Italujo) pri Bruno Migliorini en la fruaj tempoj de sia esperantista vivo. La ĉeestantaro, proksimume 60 personoj, aparte interesiĝis pri detaloj de la korespondado de Migliorini kun interlingvistoj de tiu tempo kaj pri detaloj de lia vivo. Interalie esperantistaj gazetoj de la periodo antaŭ la unua mondmilito atestas pri la rapideco per kiu la 16-jaraĝa Migliorini ellernis Esperanton: la 14an de januaro 1913 li vizitis sian unuan prelegon pri Esperanto kaj nur 10 tagojn poste oni informis en la itala E-revuo, ke li instruas Esperanton.

Sekvis Fabrizio Pennacchietti (AIS kaj Universitato de Torino, Italujo) per tre teknike lingvistika prelego pri: Lingvistika pripensado pri la prepozicioj de Esperanto ekde Bruno Migliorini.

Kaj poste laŭ la antaŭvidita programo Humphrey Tonkin (AdE, AIS kaj Universitato de Hartford, Usono): Hamleto en Esperanto, Geraldo Mattos (Universitato Uniandrade, Brazilo): Fundamento de Esperanto: limoj kaj timoj, Mukunda Phatik (Universitato de Katmanduo, Nepalo): Komparo inter Esperanto kaj la malsamaj lingvoj de Nepalo, Aleksander Melnikov (Akademio de Agrikultura Maŝinkonstruado en Rostov, Rusujo): Lingvokulturologiaj aspektoj de Esperanto, Mauro La Torre (AIS kaj Tria Universitato de Romo, Italujo): "Ottetti" kaj bitokoj, Giordano Formizzi (Universitato de Verono): La kulturaj radikoj de Esperanto, Amri Wandel (AdE, AIS kaj Universitato Hebrea en Jerusalemo, Israelo): Esperanto en scienco en la interreta epoko kaj Renato Corsetti (AdE, AIS kaj Universitato "La Sapienza", Romo, Italujo): La manlibro pri Esperanto de Bruno Migliorini – sukceso dum 70 jaroj trans la aliroj kaj modeloj pri lingvoinstruado.

La lastmomenta neĉeesto de Tullio De Mauro (Universitato "La Sapienza", Romo, Italujo), kiu tamen sendis sian referaĵon: Migliorini. Homo, lingvisto kaj esperantisto, kaj de Nico Sica (Universitato "Bicocca" de Milano, Italujo), kiu tamen sendis sian resumon pri: Inter logiko kaj matematiko – Ĉe la radikoj de la interlingva planado, permesis ankaŭ ioman debaton, en kiu vigle partoprenis la reprezentanto de la universitato Ida Zatelli, kiu mem estas profesorino pri la hebrea, kaj bone informita pri la procedoj de transformiĝo de skriba lingvo al "normala" lingvo.

La laboroj okazis en la itala kaj en Esperanto. Prelegantoj en Esperanto plejmulte estis donintaj siajn materialojn anticipe, kaj ili estis liveritaj en skriba formo al la itallingvaj partoprenantoj. Prelegantoj en la itala estis surloke tradukataj al Esperanto fare de Michela Lipari. Sama sinsekva interpretado okazis ankaŭ dum la debatoj.

Oni planas aperigi la aktojn de la stud-tago en aparta libro kaj ankaŭ utiligi la unuopajn kontribuojn por sciencaj revuoj. Momente ili restas videblaj en la paĝaro: http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/miljorini06

Estas aparte dankindaj pro la kunlaboro dum la organizado, Mauro La Torre (ĝenerala planado kaj ret-paĝaro), Michela Lipari (tradukado de la tekstoj), Carlo Lorenzini kaj Ranieri Clerici (praktikaj surlokaj aranĝoj kaj surbendigado de la prelegoj), Fabrizio Pennacchietti (kontaktoj en la universitato de Florenco) kaj Leonardo Savoia, prezidanto de la Itala Lingvistika Asocio, kiu rolis kiel kunliganto kun la universitataj instancoj.


La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la koncernataj direktoroj de la Sekcioj kaj Komisionoj.