AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 41 - 2026 10 14

Oficialaj Informoj n-ro 41

NOVA PREZIDANTO DE LA AKADEMIO KAJ NOVA DIREKTORO DE LA SEKCIO PRI PRONONCO

La 1-an de junio 2026 forpasis Probal Dasgupta, prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj direktoro de la Sekcio pri Prononco. Post la omaĝo organizita la 4-an de aŭgusto dum la Universala Kongreso en Graco, ankaŭ la Akademio okazigis retkunsidon omaĝe al Probal Dasgupta la 19-an de septembro. Kaj konforme al la statuto de la Akademio, necesis elekti novan Prezidanton kaj novan Direktoron de la Sekcio pri Prononco.

La 3-an de oktobro, Jesper Lykke Jacobsen estis elektita Prezidanto de la Akademio. 55-jara dana kaj franca fizikisto, universitata profesoro, la nova prezidanto estis jam Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala vortaro, kiu diligente kaj profesiece prilaboris la 10-an oficialan aldonon al la Universala Vortaro kaj jam pli ol duonon el la ampleksa 11-a oficiala aldono. Tiu ĉi laboro daŭras per ĉiutagaj interŝanĝoj de retmesaĝoj inter la sekcianoj.

La 9-an de oktobro, Markos Malke Kramer (oficiale Marcos Malke Cramer) estis elektita Direktoro de la sekcio pri prononco. 42-jara argentin-germana sciencisto, Kramer jam helpis en gvidado de la laboro pri la litero ĥ (en sinonimo-paroj kiel teĥniko/tekniko, arĥeologio/arkeologio kaj paroĥo/paroko). Tiu ĉi laboro provizore interrompiĝis pro la forpaso de Probal Dasgupta.

Ni gratulu la novan Prezidanton, la novan Direktoron de la sekcio pri prononco kaj ankaŭ la akademianojn, kiuj amase partoprenis en la voĉdono.

Nome de la Estraro de la Akademio:

François Lo Jacomo,
Sekretario de la Akademio