Tra sia historio la Akademio eldonis diversajn verkojn. Plej gravaj estas la Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro, kaj la Baza Radikaro Oficiala:
Pli gravaj ol la ĉi-antaŭaj verkoj estas la Fundamento de Esperanto. Ĝi ne estas verko de la Akademio (ĝin verkis Zamenhof), sed ĝi estas la ĉefa laborinstrumento de la Akademio (vidu la Statuton de la Akademio).
La tuta Fundamento estas legebla en la Akademia TTT-ejo.
La 15-an de Aprilo 2011 la Sekcio pri Faka Lingvo aperigis Raporton pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto (PDF-dosiero).