AKADEMIO DE ESPERANTO

AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974

Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10

PARTO OFICIALA


REKOMENDOJ DE LA AKADEMIO

.I. PRI LA REFLEKSIVO

En Majo 1971, sekve de raporto de la Direktoro pri la Gramatika Sekcio, D.B. Gregor, la Akademio, post zorga esplorado de la demando, oficialigis unuanime jenan regulon pri la refleksivaj pronomo kaj adjektivo; ĝi esperas per tio pozitive kontribui al pli granda unueco de la uzado.

Regulo
Gvidaj Ekzemploj
I.
  • Vi lavas vin kaj li lavas sin.
  • Ĉiuj homoj akiras por si.
  • Ŝi estas amata por si, ne por la doto.
  • Ŝia propra patrino forpelis ŝin de si.
  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.
  • Mia patrino plendas, ke ŝiaj filinoj faras ĉion por si, nenion por ŝi.
  • Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro.
  • La infanoj serĉis sian patrinon.
  • Ŝi estas amata de siaj instruistinoj.
  • Li promenis kun sia edzino; li kaj lia edzino promenis.
  • Ili kondukis la kolegojn en sian loĝejon anstataŭ iri kun ili en ilian.
  • La patrino diras, ke ŝia filino venos kun sia infano.
(1)
  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin por la ceremonio.
  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin pli dece.
  • La mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue.
  • Jozefo ordonis al siaj servistoj balzami lian patron.
  • Li invitis la pentriston alporti unu el siaj pentraĵoj.
  • La reĝo, konsultinte kun la ĉefministro, sendis voki sian kuraciston.
(2)
  • Ŝi ekvidis viron staranta antaŭ ŝi.
  • Ŝi ekvidis starantan viron antaŭ si.
  • Li sidiĝis sur la seĝo prezentita al li.
  • Li portis seĝeton refalditan sur si mem.
  • Li estos kiel arbo donanta sian frukton en sia tempo.
  • Li rekompencis la soldatojn batalintajn por lia savo.
  • La pastro sentis la pekulon tuŝita de liaj admonoj.
  • La juĝisto opiniis la atestanton influata de siaj antaŭjuĝoj.
(3)
  • Marta admiris lian fidon al ŝi (al M.).
  • Marta admiris lian fidon al si.
  • Ŝi kompleze aŭdis la flatadon de ŝiaj amindumantoj.
  • Ŝi ribelis kontraŭ la interveno de edzo en ŝiajn aferojn.
  • Ŝi zorge observis la enportadon de siaj kofroj.
II.
  • Li evitu la trinkaĵojn por li tro acidajn.
  • Ĉiu konas homojn nur por si indulgajn.
  • Picasso vizitis muzeon, faman pro liaj pentraĵoj.
  • Ili vizitis la muzeon faman pro siaj pentraĵoj.
III.
  • Moki ies fidon al si mem.
  • Oni komprenis liajn gestojn per si mem.
  • Ni ne povas koni la realon en si mem.
  • Metu ĉion en sian lokon.
  • En ĉiu kranio estas sia opinio.*

* Vidu ankaŭ p. 67

.II. PRI LA VORTO “PO”.

En Februaro 1974, sekve de raporto de la Direktoro pri la Gramatika Sekcio, H.A. de Hoog, la Akademio, post vastaj internaj diskutoj, oficialigis jenan rekomendon (el 43 membroj: 30 jes, 5 ne, 4 sindetenoj):

La Akademio malkonsilas la uzadon de la prepozicio “po”, por esprimi la rilaton indikitan per la frakci-streko en esprimoj kiel 30 km/h kaj similaj, kiel rektan eraron kontraŭ la ĝusta signifo de tiu prepozicio, difinita de Zamenhof en unu “Lingva Respondo”.

Manke de specifa prepozicio por tia uzado, la Akademio lasas liberecon al fakuloj elekti inter la prepozicioj “en”, “je”, “por” aŭ “sur” laŭ la cirkonstancoj, aŭ uzi adverban formon, kiel “30 kilometroj(n) hore”.