AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 25 - 2015 12 15

Informo pri ŝanĝo en la Statuto rilate al la sidejo

La estraro lanĉis retan voĉdonadon pri ĉi tio:

Ĉu vi konsentas, ke al la titolo de Artikolo 1 de la Statuto estu aldonitaj la vortoj “kaj sidejo” kaj ke post la fina frazo de tiu sama artikolo estu aldonita la frazo “La Akademio de Esperanto havas juran sidejon en Nederlando laŭ ties leĝoj.”, tiel ke la tuta artikolo tekstu jene post la aldonoj? –

“Artikolo 1. Celo kaj sidejo

La Akademio de Esperanto -- mallonge indikota per la vorto Akademio -- estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.

La Akademio transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaŭa "Lingva Komitato" kaj de ĝia "Akademio", kaj daŭrigas la taskojn de tiuj Lingvaj Institucioj. La Akademio de Esperanto havas juran sidejon en Nederlando laŭ ties leĝoj.”

Jen la rezultoj de la voĉdonado.

La propono estis aprobita kaj la estraro zorgos pri la plenumo de la decido.


La estraro de la Akademio de Esperanto