AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 26 - 2016 02 17

Elekto de triono de la akademianoj

Okazis ĉi-jare la reelekto de triono de la akademianoj laŭ la Statuto de la Akademio de Esperanto.

El la mandat-finintoj ne rekandidatis Ilona Koutny kaj Potturu Ranganayakulu.

Estis elektitaj Marc Bavant, Gerrit Berveling, Kirilo Brosch (3-jara mandato), Duncan Charters, Renato Corsetti, Paul Gubbins, Nikolao Gudskov, Katalin Kovats, Jouko Lindstedt, Haitao Liu, François Lo Jacomo, Youngtae Ma (3-jara mandato), Brian Moon, Barbara Pietrzak, Baldur Ragnarsson, Giridhar Rao, Orlando Raola (6-jara mandato), Tadasi Saka.

Nun la Akademio konsistas el 45 membroj:


La estraro de la Akademio de Esperanto