OFICIALAJ INFORMOJ
Numero 27 – 2016 03 28
Elekto de estraranoj kaj direktoroj
Rezultoj de la elekto de la estraro kaj de la direktoroj de la Akademio:
42 akademianoj voĉdonis por elekti la estraron kaj la direktorojn de la Sekcioj kaj Komisionoj de la Akademio
de Esperanto.
Kiel estraranoj estis elektitaj:
- Probal Dasgupta, prezidanto
- Brian Moon, vicprezidanto
- Otto Prytz, vicprezidanto
- Renato Corsetti, sekretario
Kiel direktoroj estis elektitaj:
- Orlando Raola, Faka lingvo
- Sergio Pokrovskij, Gramatiko
- Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro
- Anna Lowenstein, Kontrolado de lerniloj
- Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo
- Paul Gubbins, Literaturo
- Probal Dasgupta, Prononco
- Carlo Minnaja, Historio de la Akademio de Esperanto
- Nguyen Xuan Thu, Homaj Nomoj
La estraro de la Akademio de Esperanto