AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 32 – 2020 05 09

Estrara respondo publika al la plendoj

Komuniko de la Akademio de Esperanto

La Akademio de Esperanto notas kun bedaŭro ke la 7an de majo 2020 akademiano Valentin Melnikov, partoprenante konversacion en la komentariejo apud la blogo de Robert Nielsen, interalie provis uzi sian akademianecon kiel argumenton por fortigi sian pozicion en disopinio pri nelingvaj demandoj sociaj. Ni nin distancigas de tio kion diris Valentin Melnikov en tiu reta interŝanĝo.

Estante organizaĵo laŭstatute dediĉita ekskluzive al lingvaj demandoj kiuj koncernas Esperanton kaj esperantologion, la Akademio estas institucio formale neŭtrala pri ĉiuj aliaj – ekzemple sociaj kaj politikaj – demandoj. Tio tamen ne signifas ke ĝiaj membroj havus komune nenion alian krom kono de kaj fakaj spertoj pri la lingvo. Kunligas nin kun la Esperanta komunumo la sindevontigo defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie.

Lige kun la bedaŭrinda elpaŝo de akademiano Melnikov (iuj el kies komentoj ŝajnis montri diskriminaciemon kontraŭ virinoj), estas levita la demando ĉu la malgranda nombro de virinoj inter la akademianoj indikas ian diskriminacion en la sintenoj de nia institucio (kiu mem alelektas novajn membrojn per statute difinita proceduro). Tiuj kiuj studos la Statuton trovos ke nia institucio estas konstruita por certigi la reprezentiĝon de parolantoj de kiel eble plej diversaj gepatraj lingvoj, kaj ne rilatas al aliaj parametroj kiel la aparteno al tiu aŭ alia sekso aŭ socitavolo. 45-kapa organizaĵo ne povas enkalkuli ĉiujn soci-justecajn parametrojn kaj samtempe atenti la lingvokvalitajn normojn kiuj devas esti prioritataj en lingva Akademio kapabla plenumi la bezonojn de la esperantista komunumo.

Ni estas certaj ke la publiko post pli bona konatiĝo kun niaj laboroj povos maksimume profiti de niaj konoj.

Por la Akademio de Esperanto, la estraro