Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
Estas ĉi tie kolektitaj la rezultoj de la laborado de la Akademio de Esperanto dum la montritaj sep jaroj. Mi ne dubas, ke la publiko dece komprenos kaj ŝatos la gravecon de tiuj atingoj, ŝulditaj precipe al la iniciatemo kaj dediĉiteco de la Direktoroj de la Sekcioj pri la Ĝenerala Vortaro kaj pri la Gramatiko, resp. niaj kolegoj A. Albault kaj D. B. Gregor, kiun poste anstataŭis H. A. de Hoog. Estas al mi granda plezuro esprimi al ili tiel merititan dankon.
La broŝuro konsistas el du partoj: la unua entenas la oficialajn tekstojn, laŭstatute voĉdonitajn de la Akademio, la dua la neoficialajn, kiuj, kvankam siatempe komunikitaj al la Akademio kiel indaj je ties konsidero, ne estis submetitaj al formala voĉdono.
En la unua parto troviĝas, krom diversaj administraciaj informoj: 1° La Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. 2° La Baza Radikaro Oficiala. Tiuj du dokumentoj celas precipe interharmoniigi kaj oportune klasigi nian oficialan vortotrezoron, tiel ke ĝi pli fidele respegulu la efektivan uzadon de la lingvo, kaj faru ĝian instruadon pli metoda kaj racia. 3° La Rekomendoj de la Akademio pri la ĝusta uzado de la refleksivaj pronomo kaj adjektivo kaj pri la senco de “po”.
En la dua parto disponiĝas: 1° Raporto de R. Schwartz pri la uzado de la pasivaj participoj en la Zamenhofa traduko de “La Rabistoj”. Tiu teksto estis komunikita al la Akademio aldone al la Cirkulero No 92, sed ĝi certe meritas pli vastan publikon, prezentante admirindan modelon de scienca esplorado. R. Schwartz ja ne apartenis al nia Akademio, sed sole nur pro sia rifuzo kandidatiĝi; kaj pri li mi volonte ripetus la verson, kiun oni povis legi sur la busto de Moliero, kiam oni ĝin instalis en 1778 en la salono de la franca Akademio:
Rien ne manque à sa gloire, il manquait à la nôtre
(Al lia glor’ nenio, al nia li mem mankas).
2° Du artikoloj de D-ro Albault, pri kiuj la Akademio decidis ilin publikigi en ĉi tiu loko de la “Aktoj”, kun la celo nur informi la publikon, nek aprobante, nek malaprobante liajn proponojn, kaj lasante al la uzado la fiksadon de la definitivaj formoj. 3° Konsultoj de la Prezidanto kaj de la Direktoro de la Gramatika Sekcio pri kelkaj lingvaj punktoj.
Pro la ŝparado postulata de la nuntempaj cirkonstancoj kaj pro la amplekso de la dokumentaro mi ne donas la ciferojn de ĉiuj voĉdonoj nek la nomojn de la voĉdonintoj: mi nur diru, ke tiujn oficialajn tekstojn voĉdonis ĉiufoje konsiderinda plimulto, ordinare supera al la du trionoj de la membroj.
La 3an de Junio 1975, la Prezidanto
G. Waringhien.