En 2025 la juĝkomisiono (Edmund Grimley Evans, Cho Sung Ho, Jesper Jacobsen, Carlo Minnaja, Javier Alcalde Villacampa, Jorge Rafael Nogueras, Valentin Melnikov) konsideris 16 verkojn de 14 aŭtoroj: 6 eldonitajn en 2020, 3 eldonitajn en 2021, unu eldonitan en 2022, kaj 6 eldonitajn en 2024. La juĝkomisiono decidis atribui la Laŭron de la Akademio al Evgenij Georgiev pro la verko Ek sor!, kiu aperis en 2024.
La libro enhavas sep sonetkronojn, do sume 105 sonetojn, en klasika stilo kun rimiĝantaj kvinjamboj. Al la klasika formo kongruas klasika kaj solena enhavo. La unua sonetkrono, Terra Incognita, pritraktas diversajn lokojn, ĉefe montojn, famajn kaj ligitajn kun iu tragedio aŭ mistero. La dua, Ek sor!, rakontas pri nia sunsistemo kun ĉiu soneto dediĉita al unu astro, sed ankaŭ al la dio, laŭ kiu la astro estas nomita. La tria, Herakliado, priskribas la naskiĝon, dek du heroaĵojn kaj forpason de Heraklo. La kvara, La sonĝo, meditas el la vidpunkto de diversaj profesioj kaj ankaŭ de kelkaj aliaj vivuloj. En la kvina, Cimbalaro, temas pri la sortoj de diversaj popoloj ekde antikva tempo. En la sesa, Murditaj floroj, ĉiu soneto portas la nomon de iu floro. Kaj la lasta sonetkrono, Musica Mundana, temas pri dek kvar muzikiloj el diversaj kulturoj.
Evgenij Georgiev naskiĝis en 1987 kaj loĝas en Karaganda, Kazaĥio. Profesie li estas inĝeniero pri telekomunikado kaj tradukisto el la angla. Li estas esperantisto ekde 2008, kaj liaj poemoj kaj noveloj, kelkaj sub la plumnomo Espopore, aperis interalie en Beletra Almanako, Esperantista Tribuno, Heroldo de Esperanto, Kontakto, Literatura Foiro, Monato, kaj Sennaciulo. Li estis plurfoje premiita pro siaj poemoj en la Belartaj Konkursoj de UEA.