Laŭ sia statuto (laste modifita en 2016), la Akademio de Esperanto “povas doni premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj”, sed tiajn premiojn, al verkoj ĉu “laŭditaj” ĉu “kronitaj”, ĝi aljuĝis nur inter 1914 kaj 1930, kiam ankoraŭ ne validis ĝia nuna statuto. Intertempe aliaj instancoj kreis plurajn premiojn: “la verko de la jaro” de Literatura Foiro (1975), premio Grabowski (1984), premio OSIEK (1990) ktp...
La sekcio pri literaturo, sub gvidado de Carlo Minnaja, iniciatis tian premiadon, nomatan “Laŭro de la Akademio”. Post favora opinisondo, la sekcio verkis regularon, kiu, post amendoj, estis aprobita de la tuta Akademio. La premio estas aljuĝita al libroj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuantaj al evoluigo de esperantlingva kulturo”. La gajninto ricevas 100 € (kiujn disponigas poduone UEA kaj SAT), diplomon kaj reklamadon per niaj kanaloj.
Ĉiujare, almenaŭ kvinmembra ĵurio proponita de la sekcio devas esti aprobita de la tuta Akademio. La premiito estas oficiale proklamata ĉirkaŭ la 15a de Decembro (Tago de la Libro ekde 1927, nun pli vaste Tago de la Esperanta kulturo, aŭ festo Zamenhof, memore al lia naskiĝtago).
La regularo de la premio estas klarigita ĉi tie.
Por la ĉi-jara premio 2022, verkoj aperintaj (en sia unua eldono) inter Januaro 2017 kaj Decembro 2021 estu proponataj al la ĵurio (lauro@akademio-de-esperanto.org) ĝis la 31-a de Oktobro 2022.