AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 17 - 2011 12 15

Publikigo de la respondoj de la Konsultejo de la Akademio

Ni anoncas, ke de nun la respondoj donitaj de la Sekcio Konsultejo de la Akademio de Esperanto en la pasintaj monatoj estas publike legeblaj en http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/blogo/.

Tie ankaŭ en la estonteco ni aperigos la respondojn donitajn.

La respondoj estas alireblaj ankaŭ tra la paĝo: http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/.


La estraro de la Akademio de Esperanto:
John Wells, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario, interkonsente kun la direktoro de la Sekcio Konsultejo, Alexander Shlafer.