AKADEMIO DE ESPERANTO

Akademia Vortaro


Kio estas la Akademia Vortaro?

La Akademia Vortaro (AV) esence estas la Universala Vortaro de la Lingvo Internacia Esperanto (UV). AV konsistas el la UV de la Fundamento de Esperanto plus ĉiuj aldonoj kaj korektoj de UV, kiujn plenumis la Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto. La aparta nomo “Akademia Vortaro” estas uzata por eviti konfuzon kun tiu versio de la Universala Vortaro, kiu estas parto de la netuŝebla Fundamento. AV do estas ĝisdatigita kaj kompletigita versio de la Universala Vortaro.

UV de la Fundamento enhavas tradukojn de la elementoj kaj kunmetaĵoj (kaj plurvortaĵoj) en kvin naciaj lingvoj: la Franca, la Angla, la Germana, la Rusa kaj la Pola. Tiuj tradukoj aperas ankaŭ en AV. Multaj el tiuj tradukoj tamen enhavas erarojn (preserarojn, malklaraĵojn kaj eĉ rektajn mistradukojn). Tiuj eraroj kompreneble restas netuŝitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, ĉar la Fundamento estas netuŝebla verko. En la jaroj 1906 ĝis 1914 la Lingva Komitato tamen ellaboris korektojn de tiuj tradukoj. Tiuj korektoj estis publikigitaj en la jaroj 1922-1923. Ili troviĝas en novaj eldonoj de la Fundamento en helpdokumento kun la titolo Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro. En AV tiuj korektitaj tradukoj anstataŭas la erarajn tradukojn en la Fundamenta Universala Vortaro. En kelkaj malmultaj okazoj la teksto en la Akademiaj Korektoj tamen ne estis transprenebla en la Akademian Vortaron, ĉar ĝi ne respondas al efektiva kapvorto en UV. En unu okazo, la Angla traduko de FABRIK/, la Akademio poste nuligis la Akademian Korekton.

Ankaŭ en pluraj el la Oficialaj Aldonoj al UV aperis nacilingvaj tradukoj. La elektitaj lingvoj estas tre diversaj. Uziĝis en diversaj kombinoj la lingvoj Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola, Hispana, Itala, Kataluna kaj Portugala. Ankaŭ tiuj tradukoj aperas en AV.

En pluraj el la Aldonoj al UV aperas krom nacilingvaj tradukoj ankaŭ Esperantlingvaj difinoj de iuj el la elementoj. Tiajn difinojn entenas precipe la Aldonoj 8a kaj 9a. La Akademia Vortaro enhavas kompreneble ĉiujn tiujn oficialajn difinojn. Sed ankoraŭ la granda plimulto el la elementoj, kunmetaĵoj kaj plurvortaĵoj en AV ne havas Esperantajn difinojn.

Kiel uzi la serĉilon de la Akademia Vortaro?

Por ke vi povu bone uzi la serĉilon de la Akademia Vortaro, necesas ke via TTT-legilo akceptu t.n. kuketojn. Per kuketoj konserviĝas personaj agordoj, memoro pri farita serĉo k.s.

La serĉilo serĉas baze nur nudajn elementojn, ekz. KUR, MAL (ne “kur/i” aŭ “mal/o”, nek “kuri” aŭ “malo”). En la serĉokampo oni povas enskribi elementon, ekz. KUR, MAL, AL, aŭ parton de elemento.

Plej multaj elementoj en AV estas finaĵobezonaj. Ili estas prezentataj kun fina streketo anstataŭ finaĵo, ekz. TABL/. Tian finan streketon oni povas enskribi en la serĉokampon (en la formo de suprenstreko: “/”), se oni volas. Tio tamen ne necesas. Efektive fina streketo estas ignorata en la serĉado. Se oni entajpas ekzemple ĈIEL/, la serĉilo montros kaj ĈIEL/ (= “ĉielo”), kaj ĈIEL (= “ĉiel”). Vidu tamen ĉi-poste pri elektado de elementospecoj.

Tamen, por trovi tiujn malmultajn kunmetitajn vortojn, kiuj enestas en la Akademia Vortaro, necesas enmeti la streketon “/” inter la diversaj elementoj de la kunmetaĵo. Do, por trovi la kunmetaĵon AKUŜ/IST/IN/ necesas enskribi “AKUŜ/IST/IN” aŭ “AKUŜ/IST/IN/”. Por trovi la kunmetaĵon KONTRAŬ/E (kiu aperas en AV kun finaĵo), necesas entajpi ĝuste “KONTRAŬ/E”.

En serĉesprimoj oni povas uzi la jenajn specialsignojn:

?
ĵokersigno por iu ajn sola signo
*
ĵokersigno por nul aŭ pli da signoj

Se oni do enskribas ekz. la serĉesprimon ?ON, la serĉilo montras BON, DON, FON k.t.p. Se oni enskribas ekz. L*N, la serĉilo montras LAGUN, LAMEN, LAN, LANTERN k.t.p. Se oni enskribas ekz. *A, aperas A, BALA, BOA k.t.p.

La serĉado ne atentas la diferencon inter majuskloj kaj minuskloj.

Oni povas skribi serĉesprimojn kun veraj Esperantaj supersignaj literoj (se la retumilo regas Unikodon). Oni ankaŭ povas uzi ^, X, x~ post la koncerna litero por indiki Esperantan supersignon (ĉapelon aŭ hoketon).

Limigi al...

Oni povas limigi la serĉon al diversaj partoj de la aro de Fundamentaj kaj oficialaj lingvoelementoj: nur Fundamentaj elementoj, nur elementoj el la Unua Oficiala Aldono, k.s. (vidu la klarigojn pri Fundamentaj kaj oficialaj elementoj).

Elektado de elementospecoj

Per la jes/ne-elektiloj oni povas elekti, kiuj specoj de elementoj estu inkluzivitaj en la serĉado: radikoj, prefiksoj, sufiksoj, memstaraj elementoj, liternomoj, finaĵoj kaj kunmetaĵoj (inkluzive de plurvortaĵoj). Vidu la ĉi-postajn klarigojn pri la klasado de elementoj.

Simboloj kaj mallongigoj

En la serĉorezultoj aperas la jenaj simboloj kaj mallongigoj:

RADIK/ (klarigeto)
Tiaj kursivaj indikoj estas helpo por rekoni la signifon de elemento. Ili devenas el la koncerna Oficiala Aldono. Estas uzataj la jenaj mallongigoj: arĥ. = arĥitekturo; art. = arto; bot. = botaniko; ekl. = eklezio; farm. = farmacio; filoz. = filozofio; fig. = figure; fin. = financo; fiz. = fiziko; fiziol. = fiziologio; geom. = geometrio; gr. = gramatiko; gram. = gramatiko; hist. = historio; ĥem. = ĥemio; jur. = juro; kartl. = kartludo; milit. = milito; min. = mineralogio; muz. = muziko; trans. = transitiva; trig. = trigonometrio; versf. = versfarado; zool. = zoologio.
F
Mallongigo de “Fundamenta” (= troviĝanta en la Fundamento de Esperanto).
1OA, 2OA, 3OA, 4OA, 5OA, 6OA, 7OA, 8OA, 9OA
Mallongigoj por la respektivaj “Oficialaj Aldonoj al (la) Universala Vortaro”: “Unua Oficiala Aldono...”, “Dua Oficiala Aldono...”, k.t.p. La efektivaj nomoj de la diversaj Oficialaj Aldonoj iom varias. Vidu la liston de literaturo.
+1OA, +7OA k.s.
Montras Oficialajn Aldonojn, en kiuj la Fundamenteco (aŭ la oficialeco) de elemento estis konfirmita.
1923, 1929, 1953
Montras jarojn, kiam okazis en-UV-igo de elemento ekster la ordinaraj Oficialaj Aldonoj.
BRO1, BRO2, BRO3, BRO4, BRO5, BRO6, BRO7, BRO8, BRO9
Montras apartenon al unu el la naŭ oftecogrupoj de la Baza Radikaro Oficiala, BRO. La posta formo aŭ formoj de la koncerna elemento estas el BRO, ekz. “BRO8: abelo”.
AK
La koncerna traduko venas el la Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro.

Fundamentaj kaj oficialaj lingvoelementoj

Fundamenta estas ĉiu Esperanta lingvoelemento, kiu troviĝas en la verko Fundamento de Esperanto, en ties Universala Vortaro, en ties Ekzercaro, en ties Gramatiko aŭ en ties Antaŭparolo.

Oficiala estas ĉiu lingvoelemento, kiun la Akademio de Esperanto aŭ la antaŭa Lingva Komitato decidis aldoni al la Universala Vortaro.

Datoj de decidoj

La Fundamento

La Fundamenton de Esperanto deklaris baza leĝo de Esperanto la Bulonja kongreso en 1905.

Aldonodatoj

Aldonado de lingvoelementoj fare de la Lingva Komitato aŭ la Akademio de Esperanto okazis en la jenaj jaroj:

1909 Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (1OA)
1919 Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (2OA)
1921 Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro (3OA)
1923 Aldono de la elemento ANALOG/
1929 Aldono de la elemento MIS/
1929 Kvara Aldono al Universala Vortaro (4OA)
1934 Kvina Aldono al Universala Vortaro (5OA)
1935 Sesa Aldono al Universala Vortaro (6OA)
1953 Aldono de la elemento END/
1958 Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (7OA)
1974 Oka Oficiala Aldono al Universala Vortaro (8OA)
2007 Naŭa Oficiala Aldono al Universala Vortaro (9OA)

La Oficialaj Aldonoj estas inter si sufiĉe diversaj. Kelkaj el ili enhavas difinojn en Esperanto, sed aliaj ne. Plej multaj el la aldonitaj lingvoelementoj ricevis nacilingvajn tradukojn, sed kelkaj el ili ne havas tradukojn. Iuj elementoj eĉ havas nek tradukojn, nek difinon. Krome la naciaj lingvoj, kiuj uziĝas, estas tre diversaj. Detalojn pri tiu temo vi povas trovi en la artikolo La Oficialaj Aldonoj (en “Lingva Kritiko”), kaj en la verko Oficialaj Lingvoelementoj de Esperanto (OLEO).

Forigoj el UV

En 1923 la Lingva Komitato decidis forig la elementon ANALOGI/ el UV (aldonitan en 1OA). Samokaze ĝi aldonis anstataŭe la elementon ANALOG/. Pri la forigo de ANALOGI/ estas tamen iom da malklaraĵoj.

En 1974 (8OA) la Akademio de Esperanto forigis el UV la (ecosignifan) elementon KONCENTR/ (“koncentra” = “samcentra”) aldonitan en 1OA, kaj anstataŭe aldonis la samforman, sed agosignifan elementon KONCENTR/ (“koncentri”). Oni atentu, ke temis tiam ne pri nura kategoridiferenco, sed pri du radikoj kun tute malsamaj signifoj.

Baza Radikaro Oficiala

Kunlige kun 8OA la Akademio ankaŭ ellaboris la verkon “Baza Radikaro Oficiala”, BRO (Aktoj de la Akademio II), kiu difinas bazan vortprovizon dividitan laŭ naŭ oftecogrupoj.

Vortklasaj finaĵoj, bazformoj

En la Universala Vortaro la radikoj aperas sen vortklasa finaĵo, kaj ankaŭ en pluraj Oficialaj Aldonoj estas same. La tuta demando pri radikokarakteroj, bazaj formoj, bazaj finaĵoj k.s., estas teoria demando sufiĉe kompleksa. En BRO la Akademio la unuan fojon entreprenis metode difini tiajn bazajn formojn por la elementoj, kaj en la ĉi-posta listo tiuj bazaj formoj de BRO estas cititaj ĉe la koncernaj elementoj. Ankaŭ en la Akademia Vortaro por ĉiu radika finaĵbezona elemento estos elektita finaĵhava bazformo, por kiu difino estos verkita. Bazformoj de radikoj, por kiuj ankoraŭ mankas oficiala difino, estu rigardataj kiel provizoraj indikoj.

La Akademio ankoraŭ diskutas, kiajn principojn ĝi efektive uzu por elektado de bazformoj en la Akademia Vortaro. Pri tiu temo vidu la artikolon Bazformoj de radikoj en vortaroj, kiu aperis en Lingva Kritiko.

Majuskloj kaj minuskloj

Majuskla aŭ minuskla skribo ne estas ĉi tie kalkulata kiel parto de la oficiala formo de elemento. La Fundamento mem ne estas konsekvenca pri tio, kaj la diversaj Oficialaj Aldonoj diversmaniere traktis la uzon de majuskloj kaj minuskloj, iafoje eĉ prezentante ĉiun elementon kun komenca majusklo. Pro tio apenaŭ eblas sencohave paroli pri oficiala majuskleco de elemento, kaj tial ĉiuj elementoj estas en la Akademia Vortaro baze listigataj en neŭtrala tutmajuskla formo.

Specoj de elementoj

La elementoj estas ĉi tie klasitaj en tri kategoriojn: finaĵbezonaj elementoj, memstaraj elementoj kaj finaĵoj. Tiu klasado ne prezentas en sia tuteco ian oficiale validan teorion. Ĝi estu rigardata kiel praktika helpilo por distingi la diversajn elementojn. Tamen ĝi respondas sendube al efektive validaj reguloj en la lingvo, kaj ne povas esti neglektata. Krome aperas en la Akademia Vortaro kelkaj kunmetaĵoj de tiaj elementoj kaj eĉ plurvortaĵoj.

Finaĵbezonaj elementoj

Al tiu kategorio kalkuliĝas ĉi tie ordinaraj radikoj kaj afiksoj (sufiksoj kaj prefiksoj). Ili aperas kun posta streketo, kiu indikas, ke ili ne povas uziĝi kiel memstaraj vortoj en la lingvo, ekz. RADIK/. Iuj finaĵbezonaj elementoj havas la plian indikon “prefikso” aŭ “sufikso”. Tio ne estu komprenata kiel ia oficiala statuso de tiuj elementoj, sed nur kiel helpilo por facila rekonebleco.

Memstaraj elementoj

Al tiu kategorio kalkuliĝas ĉiuj elementoj, kiuj povas aperi kiel memstaraj vortoj sen aldono de finaĵo. Ili aperas en la listo sen posta streketo, ekz. LA. La nomoj de la Esperantaj literoj estas memstaraj elementoj, sed ili estas en la Akademia Vortaro apartigitaj pro praktikaj kialoj.

Finaĵoj

Al tiu kategorio kalkuliĝas la gramatikaj finaĵoj -O, -A, -E, -I, -AS, -IS, -OS, -US, -U, -J kaj -N. Ili aperas en la listoj kun antaŭa dividostreko.

Kunmetaĵoj

En la origina Universala Vortaro de la Fundamento aperas krom unuopaj lingvoelementoj (kun nacilingvaj tradukoj) ankaŭ kelkaj kunmetaĵoj de tiaj elementoj. Iuj el tiuj kunmetaĵoj menciĝas nur kiel ekzemploj ene de la nacilingvaj klarigoj de aliaj elementoj (precipe temas pri ekzemploj de vortfarado ene de la klarigoj pri afiksoj). Sed kelkaj kunmetaĵoj tamen aperas kiel propraj kapvortoj en la Universala Vortaro, kaj ĉiu tia kapvorto havas siajn proprajn nacilingvajn tradukojn. Tiuj kunmetaĵoj aperas ankaŭ en la Akademia Vortaro. Ili estas tre diversspecaj. Iuj el ili konsistas simple el radiko + finaĵo, ekzemple FIRM/O (kontraste al la plejparto de la eroj de UV, kiuj konsistas el radiko + streketo). Aliaj estas kunmetaĵoj kiel ekzemple AER/UM/ (radiko + sufikso, sen finaĵo), FLANK/KURTEN/ (radiko + radiko, sen finaĵo), kaj MAL/LUM/A (prefikso + radiko + finaĵo).

En la Oficialaj Aldonoj aperas kelketaj pliaj kunmetaĵoj, ekzemple KALKAN/UM/ kaj JUR/IST/. Ankaŭ tiuj estas registritaj en la Akademia Vortaro.

Plurvortaĵoj

Estas en la UV de la Fundamento ankaŭ ok plurvortaĵoj kun propraj tradukoj: DIREKT/IL/O (DE ŜIP/O), FLAV/A KUPR/O, JEN ― JEN, KOVR/IL/ (DE FENESTR/O), KOVR/IL/ (DE LIBR/O), NORD/A CERV/, NOT/O (MUZIK/A) kaj SIGN/O DE POŜT/O. Ankaŭ tiuj plurvortaĵoj kun siaj respektivaj nacilingvaj tradukoj estas en AV. (La indikitaj parentezoj estas efektivaj partoj de la koncernaj esprimoj kaj kapvortoj.)

Aldonado de Fundamentaj elementoj al UV

Multaj Fundamentaj elementoj aperas ankaŭ en Oficialaj Aldonoj, precipe en 1OA, 7OA kaj 8OA. Plej ofte la kialo de tio estas, ke la elemento ne troviĝas en la Universala Vortaro, sed aliloke en la Fundamento, aŭ tamen en la Universala Vortaro, sed ne en la normala alfabetorda loko tie. Apero de tia Fundamenta elemento en Oficiala Aldono do celis konfirmi la Fundamentecon de la elemento, kaj ankaŭ servis por formale aldoni ĝin al la Universala Vortaro, se ĝi tie ne jam troviĝis. Iafoje temas pri oficiala interpreto aŭ reinterpreto de la statuso de Fundamenta radiko.

Statistikaĵoj

Elementoj
Sume 4953
Fundamentaj 2768
Oficialaj 2185
Okazoj de decidoj
1OA (1909) 805
2OA (1919) 587
3OA (1921) 203
1923 1
1929 1
4OA (1929) 118
5OA (1934) 8
6OA (1935) 21
1953 1
7OA (1958) 31
8OA (1974) 200
9OA (2007) 209
Elementospecoj
Finaĵbezonaj 4758
Vortetoj 184
Finaĵoj 11

Tiuj nombroj estas komparindaj al la kalkulo, kiu aperis en 7OA: “La fina sumo de la Fundamentaj kaj Oficialaj Radikoj estas do: 2.759 + 1.777 = 4.536.”

Post tio 8OA rekonis ankoraŭ 13 Fundamentajn elementojn (ADRES/, CENTR/, FRANK/, GENERAL/, JUR/, ĴURNAL/, KILOGRAM/, MATERIAL/, METAL/, MUZIK/, OFICIAL/, TEKST/ kaj ZAMENHOF/), kaj aldonis 200 pliajn elementojn. En 9OA la Akademio aldonis ankoraŭ 209 radikojn Tio donas la jenan ĝisdatigon de la kalkulo en 7OA:

2755 + 13 = 2768 Fundamentaj elementoj

1776 + 200 + 209 = 2185 oficialaj elementoj

2768 + 2185 = 4953

Kontrolado de la elementoj

Ĉiuj elementoj estas kontrolitaj pere de la 9-a eldono de la Fundamento de Esperanto kaj pere de la naŭ Oficialaj Aldonoj. Krome uziĝis la Plena Ilustrita Vortaro kaj la verkoj Akademia Vortaro-Radikaro, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kaj Etimologia Vortaro de Esperanto.

Montriĝis, ke fideblaj estas nur la Fundamento kaj la Oficialaj Aldonoj mem. Precipe mankohava estas la Plena Ilustrita Vortaro. Se iu volas helpi al plia kontrolado (ĉar povas ankoraŭ esti eraroj en la datumoj), tiu do nepre faru tion helpe de la efektivaj oficialaj dokumentoj.

Pri la aldonado de la nacilingvaj tradukoj en la Oficialaj Aldonoj tre helpis la verko Oficialaj Lingvoelementoj de Esperanto (OLEO), kiu estas disponebla ankaŭ en elektronika formo.

Notoj pri problemaj okazoj

PRO/CENT/, RE/PREZENT/, RE/SUM/

La Universala Vortaro enhavas tri kunmetaĵojn, kiujn multaj nunaj vortaroj preferas trakti kiel apartajn radikojn: PRO/CENT/ (“procento”), RE/PREZENT/ (“reprezenti”) kaj RE/SUM/ (“resumi”). Kvankam unuradika analizo estas tute pravigebla pro la aparta signifo de tiuj vortoj, ili tamen estas ĉi tie registritaj kiel kunmetajoj, ĉar tiaj ili estas laŭ la Fundamento, kaj la Akademio nenion alian decidis pri ili.

JUR/, JUR/IST/

En la Ekzercaro (en paragrafo 4, “Ekzerco de legado”) aperas la vorto juristo. En 1OA JURIST/ estis aldonita al la Universala Vortaro. Poste en 3OA la radiko JUR/ estis aldonita al UV. En 8OA la Akademio tamen deklaris, ke estas Fundamenta la radiko JUR/. Sekve la Fundamenta vorto juristo estu rigardata kiel kunmetaĵo de JUR/ kaj la sufikso IST/. Tial JURIST/ estas en la Akademia Vortaro klasita kiel kunmetaĵo: JUR/IST/.

KALKAN/UM/

En 1OA troviĝas KALKANUM/ prezentita kvazaŭ radiko. Ĝi estas ĉi tie rigardata kiel kunmetaĵo de KALKAN/ kaj la sufikso UM/, do KALKAN/UM/.

PAŬL/, PAŬL/IN/

En la Ekzercaro (en paragrafo 3, “Ekzerco de legado”) aperas la vorto Paŭ-lí-no. En 7OA estis oficiale rekonita la Fundamenteco de la radiko PAŬLIN/ (virina nomo). En 8OA la Akademio tamen deklaris, ke la radiko PAŬL/ estas Fundamenta, kaj ke PAŬLIN/ estas de ĝi derivita (per la sufikso IN/). Tial ĉi tie aperas la radiko PAŬL/, kaj la kunmetaĵo PAŬL/IN/.

AŬGUST/

En la Universala Vortaro aperas AŬGUST/ kiel nomo de monato. En la Ekzercaro, en ekzerco 22, aperas la vira nomo “Aŭgusto”. Oni povas heziti, ĉu kalkuli tiujn du AŬGUST/ kiel unu saman elementon kun du malsamaj signifoj, aŭ kiel du malsamajn, sed samformajn, radikojn. Ĉi tie AŬGUST/ estas traktata kiel unu sola radiko.

NUL/

La elemento NUL/ estas en la Fundamento finaĵbezona radiko. En 8OA okazis la jena decido: “Apud la Fundamenta substantivo ‘nulo’ estas oficialigita la numeralo ‘nul’.” La Akademio ne rajtas ŝanĝi la statuson de Fundamenta elemento (nur interpreti dubajn okazojn), kaj tial oni povus argumenti, ke NUL/ kaj NUL estas du apartaj elementoj (unu Fundamenta elemento finaĵbezona, kaj alia aldonita elemento nefinaĵbezona). Sed ankaŭ eblas diri, laŭ la “Baza Radikaro Oficiala” de la Akademio, ke 8OA nur difinis novan manieron uzi la elementon NUL/ (“sen finaĵo en kalkuloj, nombrado...”), sen ŝanĝi ĝian principan statuson kiel finaĵbezona radiko. Tiu aliro estas elektita tie ĉi, kaj tial aperas nur NUL/ en la Akademia Vortaro.

VAŜINGTON/, ZAMENHOF/

La propranomajn elementojn VAŜINGTON/ kaj ZAMENHOF/ 7OA kaj 8OA prezentas kiel finaĵbezonajn radikojn. Ilia statuso en la Fundamento estas dubebla (ili aperas tie nur kiel memstaraj vortoj, sed sen O-finaĵo kaj sen apostrofo aŭ streketo). 8OA interpretas tion kiel neesprimitan licencon, “laŭ kiu ĉe propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finaĵo de substantivo, sed ankaŭ la apostrofo mem”. Ili laŭ tiu oficiala interpreto principe estas ordinaraj finaĵbezonaj radikoj, kaj do aperas ĉi tie kiel VAŜINGTON/ kaj ZAMENHOF/.

END/

Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro la sufikso END/ apartenas al 7OA. Tio tamen ne estas ĝusta. En 7OA END/ tute ne menciiĝas. Ĝia aldono al UV okazis en 1953 tute aparte de la Oficialaj Aldonoj. La oficiala dokumento de tiu decido ne estas retrovita, sed pri tiu okazo rakontas Waringhien en Lingvo kaj Vivo (paĝoj 222-224). La Etimologia Vortaro (Volumo 5) konfirmas la aldonon de END/ indikante la precizan jaron 1953.

ANALOGI/, ANALOG/

Laŭ Rimarko en 7OA la Lingva Komitato en 1923 decidis forigi el UV la elementon ANALOGI/ (aldonitan en 1OA). Pri tiu decido estas iom da malklaraĵoj, kaj ĝin ignoris pluraj gravaj vortaroj kaj aliaj verkoj. Tamen ĉi tie ANALOGI/ estas rigardata kiel ne plu apartenanta al UV. Aperas tamen la elemento ANALOG/, kiun la Lingva Komitato samokaze aldonis al UV.

MIS/

Laŭ neoficiala parto de Aktoj de la Akademio 1963-1967 (paĝo 8) la elemento MIS/ (prefikso) apartenas al 4OA. Sed en 4OA tamen ne menciiĝas MIS/. Efektive MIS/ estis aldonita al UV aparte en la sama jaro, en kiu aperis 4OA, la jaro 1929. La rezultoj de la apartaj voĉdonoj pri 4OA kaj pri MIS/ eĉ estis anoncitaj en la sama cirkulero: “Akademio kaj Lingva Komitato – Rezultato de la diversaj balotoj – Majo 1929”. La prefikso MIS/ do ja estas oficiala, sed ĝi ne apartenas al 4OA.

ARKITEKTUR/, MONARK/

Laŭ Ockey en “Akademia Vortaro-Radikaro” iaspeca decido pri la elementoj ARKITEKTUR/ kaj MONARK/ estis farita en la jaro 1922. Ambaŭ elementoj estis aldonitaj en 8OA. Ankoraŭ ne estas eltrovite, kio efektive okazis rilate al tiuj elementoj en 1922. Supozeble temas pri decido pri uzado de K anstataŭ Ĥ post R, kaj ne pri efektiva aldono al UV de ARKITEKTUR/ kaj MONARK/. Ĉi tie do ARKITEKTUR/ kaj MONARK/ aperas kun indiko pri 8OA.

Preseraroj en la oficialaj dokumentoj

En la Oficialaj Aldonoj kaj en la Fundamento de Esperanto estas preseraroj. Tie ĉi en la Akademia Vortaro kiom eble aperas ĝustigitaj formoj. Jen sekvas listo de ĉiuj tiuj preseraroj kun la respondaj korektoj. La listo estas ankoraŭ provizora kaj nekompleta.

  • La Hispanaj, Portugalaj kaj Polaj tradukoj en 3OA enhavas plurajn malĝustajn skribojn (en multaj okazoj pro manko de la ĝustaj prestipoj ĉe la presisto). Pri tio eĉ aperas informo en la 3a OA. Ĝenerale oni simple uzis literojn sen kromsignoj, kiam devus esti supersigno aŭ alia aldona signo, sed aperas ankaŭ diversaj aliaj miskompostaĵoj precipe en la Polaj tradukoj. En la Akademia Vortaro tiuj eraroj en 3OA estas kiom eble korektitaj. Ili estas tamen tro multaj por ke povu aperi ĉi tie detala listo de ĉiuj tiuj korektoj. En unu okazo, la Pola traduko “wcrwa” de la radiko VARI/, la preseraro similas al neniu Pola vorto kun ĝusta signifo. Tial aperas en la Akademia Vortaro provizore nenia Pola traduko de la radiko VARI/. Notindas krome, ke la kvalito de la hispanaj kaj portugalaj tradukoj en 3OA estas en pluraj okazoj tre dubinda, sed en la Akademia Vortaro ni ankoraŭ korektis nur komposterarojn, preserarojn k.s.

  • La Katalunaj tradukoj en 4OA enhavas plurajn malĝustajn skribojn precipe kun eraraj supersignoj. En la Akademia Vortaro tiuj eraroj en 4OA estas kiom eble korektitaj. Ili estas: ĉe ALO/: “áloe” anstataŭ la ĝusta formo “àloe”; ĉe AMOR/: “Cupidó” anstataŭ la ĝusta formo “Cupido”; ĉe AŬTONOM/: “autónom” anstataŭ la ĝusta formo “autònom”; ĉe BOMBAST/: “émfasi, ampulositat” anstataŭ la ĝusta formo “èmfasi, ampul·lositat”; ĉe CERAMIK/: “cerámica” anstataŭ la ĝusta formo “ceràmica”; ĉe HELIC/: “hélix” anstataŭ la ĝusta formo “hèlix”; ĉe HIPNOT/: “estat hipnótic” anstataŭ la ĝusta formo “estat hipnòtic”; ĉe IMUN/: “inmune” anstataŭ la ĝusta formo “immune”; ĉe INTELEKT/: “intel-lecte” anstataŭ la ĝusta formo “intel·lecte”; ĉe KARBON/: “carbon” anstataŭ la ĝusta formo “carbó ”; ĉe KASTANJET/: “castanyetes, castanyoles” anstataŭ la ĝusta formo “castanyetas, castanyolas”; ĉe KOROL/: “corol-la” anstataŭ la ĝusta formo “corol·la”; ĉe LAMEN/: “lámina” anstataŭ la ĝusta formo “làmina”; ĉe LENS/: “lente, lens” anstataŭ la ĝusta formo “lent”; ĉe MEDOL/: “médula” anstataŭ la ĝusta formo “medul·la”; ĉe OKSID/: “óxid” anstataŭ la ĝusta formo “òxid”; ĉe ORBIT/: “órbita” anstataŭ la ĝusta formo “òrbita”; ĉe PIOĈ/: “cávec” anstataŭ la ĝusta formo “càvec”; ĉe PROVOK/: “desaffiar” anstataŭ la ĝusta formo “desafiar”; ĉe STAMEN/: “estamen” anstataŭ la ĝusta formo “estam”; ĉe ŜPAT/: “fanga, cávec, árpies” anstataŭ la ĝusta formo “fanga, càvec, àrpies”; ĉe TRAFIK/: “trafec” anstataŭ la ĝusta formo “tràfec”; ĉe VALID/: “valid” anstataŭ la ĝusta formo “vàlid”; ĉe ZEFIR/: “zéfir” anstataŭ la ĝusta formo “zèfir”.

  • ABISM/: La Franca traduko “abime” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “abîme”.

  • AFIKS/: La Pola traduko “przy rostek” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “przyrostek”.

  • AFRIK/: La Hispana traduko “Africa” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “África”.

  • AKCESOR/: La Hispana traduko “accessorio” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “accesorio”.

  • ANGOR/: La Pola traduko “duszność, tesknota” en 6OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “duszność, tęsknota”.

  • APERTUR/: La Hispana traduko “apertura” en 6OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “abertura”.

  • ARBUST/: En 6OA la Esperanta difino “(Botaniko) Arbusto, kies trunko estas ligneca ...” erare uzas la difinatan vorton “Arbusto” anstataŭ la supozeble intencitan vorton “Arbo”. En la Akademia Vortaro aperas la ĝustiga difino “(Botaniko) Arbo, kies trunko estas ligneca ...”.

  • BALET/: La Hispana traduko “bailable (bailable (danza teatral), ballet” en 6OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “bailable (danza teatral), ballet”.

  • BINOKL/: La Germana traduko “Binocle, Opernglass” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “Binocle, Opernglas”.

  • BULTEN/: La Hispana traduko “boletin (periódico)” en 5OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “boletín (periódico)”.

  • CIVILIZACI/: La Portugala traduko “civilizacion” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “civilização”.

  • DEGRAD/: La Pola traduko “degradowac” en UV estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “degradować”.

  • EFEKT/: La Germana traduko “Eindruk, Effekt” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “Eindruck, Effekt”.

  • EGOISM/: La Franca traduko “egoisme” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “égoïsme”.

  • EKSPRES/: La Pola traduko “postaniec” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “posłaniec”.

  • EKZEM/: La Franca traduko “eczema” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “eczéma”.

  • EMERIT/: La Hispana traduko “jubilado, (emérito)” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “jubilado, emérito”.

  • EMPIRI/: La Hispana traduko “empirismo, experiencia (considerada como base de la filosofia ó de la ciencia)” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “empirismo, experiencia (considerada como base de la filosofia o de la ciencia)”.

  • ETIK/: La Franca traduko “étique” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “éthique”.

  • FABRIK/: La Angla traduko “fabric” en UV estas malĝusta. En la Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro aperis la Angla traduko “make, manufacture”. Bedaŭrinde ankaŭ tiu traduko estas malĝusta. En la Baza Radikaro Oficiala la Akademio nuligis tiun miskorekton, sed ne donis novan pli bonan Anglan tradukon de FABRIK/. Tial aperas nun en la Akademia Vortaro nenia Angla traduko de FABRIK/. Ĝusta traduko tamen povas esti “factory”.

  • FLUSTR/: La traduko “cuchichear” aperas en 3OA en la loko, kie estu Portugala traduko, dum en la loko de Hispana traduko aperas nenio. Vere “cuchichear” estas Hispana traduko, ne Portugala. En la Akademia Vortaro “cuchichear” aperas kiel Hispana traduko. Ne aperas ĉi tie Portugala traduko de la radiko FLUSTR/.

  • FOTOGRAFI/: La Hispana traduko “fotografia” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “fotografía”.

  • GENCIAN/: La Hispana traduko “genceana” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “genciana”.

  • GEOGRAFI/: En 7OA aperas dufoje GEOGRAF/ (en du malsamaj listoj). La unua estas preseraro por GEOGRAFI/ (kiel agnoskas 8OA).

  • GREG/: En 6OA la Esperanta difino “(zoologio) kolekto ...” erare havas komencajn minusklojn. En la Akademia Vortaro aperas la ĝustigita (t.e. analoga kun la skribo de la aliaj difinoj en 6OA) skribo “(Zoologio) Kolekto ...”.

  • GRUZ/: La Itala traduko “arena grossa, ghiaia,” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “arena grossa, ghiaia”.

  • HE: La Franca traduko “he !” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “hé !”.

  • HURA: La radiko aperas en 3OA kiel “Hura/” (kun posta streketo). Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita formo “Hura” (sen streketo).

  • IDEOGRAFI/: La Angla traduko “ideografy” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “ideography”.

  • INDEKS/: La Hispana traduko “indice (lista)” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “índice (lista)”.

  • INDUKT/: La Portugala traduko “induzir (induçao);” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “induzir (indução)”.

  • INGREDIENC/: En 6OA la Esperanta difino “(kemio) Ĉiu aparta substanco ...” erare havas komencan minusklon. En la Akademia Vortaro aperas la ĝustigita (t.e. analoga kun la skribo de la aliaj difinoj en 6OA) skribo “(Kemio) Ĉiu aparta substanco ...”.

  • KALKAN/UM/: En la 1a OA KALKANUM/ estas presita kvazaŭ ĝi estus radiko. Ĝi tamen sendube estas kunmetaĵo de KALKAN/ kaj la sufikso UM/. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita formo “kalkan/um/” (kun aldonita streketo).

  • KANIBAL/: La Pola traduko “ludoźerca” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “ludożerca”.

  • KARN/: La Rusa traduko “мясо (натѣлъ)” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “мясо (на тѣлѣ)”. (Tiu traduko tamen ne estas tre bona. Pli bona Rusa traduko de KARN/ estas “плоть”.)

  • KEMI/: La Hispana traduko “quimica” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “química”.

  • KOLIZI/: La Germana traduko “zuzammenstossen” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “zusammenstossen”.

  • KOMPON/: La radiko aperas en 1OA kiel “kompan/”. Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la intencita formo “kompon/”.

  • KOMPROMIT/: La Germana traduko “bloszstellen” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “blossstellen”. (Oni ordinare skribas “bloßstellen”, sed aliloke en 3OA uziĝas en la Germanaj tradukoj la surogata skribo “ss” anstataŭ la litero “ß”.)

  • KRIST/AN/: La kunmetaĵo aperas en la Universala Vortaro kiel “krist/an” (sen fina streketo). Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita formo “krist/an/” (kun streketo).

  • KREDITOR/: La Hispana traduko “accreedor” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “acreedor”.

  • KURENT/: La Hispana traduko “corriente eléctrica)” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “corriente (eléctrica)”.

  • LAMEN/: La Portugala traduko “làmina” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “lámina”.

  • LITOGRAFI/: La Hispana traduko “litografia” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “litografía”.

  • MIL: La radiko aperas en la Universala Vortaro kiel “mil/” (kun posta streketo). Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita formo “mil” (sen streketo).

  • MINIMUM/: La Germana traduko “Mindeswert” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “Mindestwert”.

  • NILON/: La Hispana traduko “nilón, “nylon”” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “nilón, nailon”.

  • NIMB/: La radiko aperas en 2OA kiel “nim-bo”. Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita formo “nimb/o”.

  • NUNCI/: La Germana traduko “Nuntius (päbst. Gesandter)” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “Nuntius (päpst. Gesandter)”.

  • ONOBRIK/: La Franca traduko “esparsette, sainfoin” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “esparcette, sainfoin”.

  • OPON/: La Hispana traduko “oponer” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “oponerse”.

  • PALINUR/: La Germana traduko “Heuschrekenkrebs” en 2OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “Heuschreckenkrebs”.

  • PATRICI/: La Hispana traduko “patrício” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “patricio”.

  • PIL/: En 5OA la Esperanta difino “(fiziko) Fonto ...” estas erare skribita. En la Akademia Vortaro aperas la ĝustigita (t.e. analoga kun la skribo de la aliaj difinoj en 5OA) skribo “(Fiziko). Fonto ...”.

  • PILGRIM/: La Franca traduko “aller en pélérinage” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “aller en pèlerinage”.

  • PLONĜ/: La Hispana traduko “zambullir” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “zambullirse”.

  • POR: La radiko aperas en la Universala Vortaro kiel “por/” (kun posta streketo). Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita formo “por” (sen streketo).

  • PROJEKT/: La Franca traduko “project” en 2OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “projet”.

  • RECENZ/: La Itala traduko “criticare (un’ opera)” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “criticare (un’opera)”.

  • REFERENC/: La Itala traduko “referenza – attestati” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “referenza, attestato”.

  • REZIGNACI/: La Itala traduko “rassegnazone” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “rassegnazione”.

  • RUT/: La Rusa traduko “рута (Pflanze)” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “рута (бот.)”.

  • SANDVIĈ/: La Hispana traduko ‘“sandwich”, emparedado’ en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko ‘“sándwich”, emparedado’.

  • SEKRECI/: La Franca traduko “secrétion” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “sécrétion”.

  • SEMINARI/: La Franca traduko “seminaire” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “séminaire”.

  • SIMPATI/: La Franca traduko “sympatie” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “sympathie”.

  • SKOL/: La Angla traduko “school (of thought), opinion, art, etc.)” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “school (of thought, opinion, art, etc.)”.

  • SOCI/: La Pola traduko “spoteczenstwo” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “społeczeństwo”.

  • SPEKULACI/: La radiko aperas en 3OA kiel “Speculaci/”. Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la intencita formo “Spekulaci/”.

  • ŜPAT/: La Portugala traduko “fanga, cavec” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “fanga, cávec”.

  • ŜRUMP/: En 6OA la Esperanta difino “kuntiriĝi ...” estas erare skribita. En la Akademia Vortaro aperas la ĝustigita (t.e. analoga kun la skribo de la aliaj difinoj en 5OA) skribo “Kuntiriĝi ...”.

  • ŜVEB/: La Itala traduko “librarsi su le ali, stare sospeso nell’ aria” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “librarsi sulle ali, stare sospeso nell’aria”.

  • TASK/: La Pola traduko “obowiązek źadanie” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “obowiązek, zadanie”.

  • VAR/: La Angla traduko “Wares” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “wares”.

  • VINKT/: La Pola traduko “spoidto” en 6OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataŭe la ĝustigita traduko “spoidło”.

Literaturo

Fundamento de Esperanto - Zamenhof, L. L. - 9-a eldono - EFE, Marmande, Francujo, 1963.

Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero dek-tria - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1909 (fotokopio).

Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero trideka - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1919 (fotokopio).

Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1921 (fotokopio).

Kvara Aldono al Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio - Esperantista Centra Librejo, Paris, 1929 kaj 1930 (fotokopio).

Kvina kaj Sesa Aldonoj al Universala Vortaro, Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio - Esperantista Centra Librejo, Paris, 1935 (fotokopio).

Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto n-ro 1 - 1958 (fotokopio).

Oka Oficiala Aldono al Universala Vortaro, en Aktoj de la Akademio II 1968-1974 - 2a eldono - Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10).

Naŭa Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto. N-ro 8. 2007.

Aktoj de la Akademio 1963-1967 - 2a eldono - Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9).

Aktoj de la Akademio II 1968-1974 - 2a eldono - Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10). (Enhavas interalie la Okan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kaj la Bazan Radikaron Oficialan.)

La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Gvidis Michel Duc Goninaz. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 2005. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 2005.

Akademia Vortaro-Radikaro - Edward Ockey - Banstead, Anglujo, 1978. (Malgraŭ la nomo ne temas pri eldonaĵo de la Akademio de Esperanto.)

Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (1-a - 4-a partoj) - Wüster, E. - Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Germanujo, 1923.

Etimologia Vortaro de Esperanto. Volumo 1: A - D. Volumo 2: E - J. Volumo 3: K - M. Volumo 4: N - R. Volumo 5: S - Z. - Vilborg, E. - Eldona Societo Esperanto, Malmö, Svedujo, 1989, 1991, 1993, 1995, 2001.

Lingvo kaj Vivo. Esperantologiaj Eseoj - Dua reviziita eldono kun Apendico - Waringhien, Gaston - Rotterdam, Nederlando, 1989.

Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO) - Andreas Kück - 1-a eldono - Selbstverlag Andreas Kück, Rechtenfleth, Germanujo, 2008.