AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 7 - 2007 03 06

La Akademio de Esperanto ĵus voĉdone aprobis la jenajn 209 radikojn, inkluzive de iliaj signifoj kaj uz-ekzemploj. Ili konsistigas, do, la 9-an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro. Kaj la radikojn kaj la difinojn la Akademio publikigos en sia TTT-ejo (http://akademio-de-esperanto.org) kaj en venonta eldono de la Aktoj de la Akademio.


adrenalin/o, agres/i, aidos/o, akupunktur/o, alergi/o, algoritm/o, ameb/o, amend/i, anĉ/o, Antarkt/o, antibiotik/o, anus/o, aperitiv/o, are/o, Arkt/o, asbest/o, aspirin/o, avokad/o, banked/o, baskul/o, beletr/o, bemol/o, beton/o, bit/o, bizon/o, bluf/i, boac/o, bradip/o, brit/o, brokol/o, burokrat/o, cic/o, cirkumcid/i, ĉampion/o, ĉasi/o, ĉimpanz/o, ĉin/o, defi/i, delt/o, demografi/o, detektiv/o, dies/o, diskriminaci/i, dizert/i, drast/a, driv/i, ekologi/o, etiked/o, etn/o, etnologi/o, etos/o, eŭfemism/o, eŭkalipt/o, eŭr/o, farĉ/o, fek/i, festival/o, folklor/o, fot/o, fram/o, frustr/i, furz/i, galaksi/o, gen/o, genr/o, giĉet/o, glis/i, grafik/o, gujav/o, hormon/o, ideologi/o, iks/o, inflaci/o, insulin/o, ipsilon/o, Israel/o, japan/o, ĵaz/o, ĵoke/o, ĵud/o, kalci/o, kampanj/o, kancer/o, kanguru/o, kapsik/o, karoseri/o, kased/o, katapult/o, kibuc/o, kimon/o, kiosk/o, klitor/o, klon/o, kod/o, kodeks/o, koher/a, koment/i, kompakt/a, komput/i, kondom/o, konekt/i, kooperativ/o, kramf/o, kromosom/o, ku/o, kurz/o, kvaker/o, kvorum/o, lanĉ/i, laser/o, leŭkemi/o, limf/o, magnetofon/o, majonez/o, majuskl/o, mandarin/o, mang/o, maniok/o, mate/o, matric/o, melongen/o, menstru/i, mesaĝ/o, minuskl/o, miraĝ/o, modem/o, muld/i, nan/o, omaĝ/o, organik/a, orgasm/o, pankreat/o, paprik/o, pavilon/o, penicilin/o, penis/o, periskop/o, persvad/i, petal/o, pic/o, piĵam/o, piknik/o, pingven/o, pis/i, polen/o, polp/o, prestiĝ/o, prostat/o, protein/o, pub/o, pulp/o, pund/o, radar/o, radiograf/i, raked/o, reĝisor/o, rezoluci/o, robot/o, ronĝ/i, rotaci/i, rulet/o, saksofon/o, salikok/o, satelit/o, sesi/o, silici/o, skan/i, skeĉ/o, skolt/o, specif/i, spekt/i, stabil/a, stagn/i, statut/o, stereofoni/o, stir/i, stok/o, strangol/i, sugest/i, ŝalt/i, ŝenopraz/o, ŝok/i, ŝtorm/o, taksi/o, tank/o, tapir/o, telepati/o, tenis/o, test/o, tonsil/o, tortur/i, transistor/o, tret/i, trib/o, tukan/o, tumor/o, uni/o, Uson/o, vagin/o, vaku/o, valut/o, vand/o, versi/o, virtual/a, virus/o, vitamin/o, vodk/o, vulv/o, zip/o.


La Estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro: Geraldo Mattos, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario, kaj Bertilo Wennergren, direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro.