Estis proponataj 15 verkoj de 10 verkistoj el 10 landoj: 9 eldonitaj en 2020, 1 en 2019, 2 en 2017 kaj 3 en 2016. Laŭ unuanima voĉdonado de la ĵurio (Carlo Minnaja, Javier Alcalde Villacampa, Edmund Grimley Evans, Nikolao Gudskov, Jesper Jacobsen, Valentin Melnikov kaj Barbara Pietrzak), la Laŭro de la Akademio estis atribuita al Mikaelo Bronŝtejn pro la verko Mi stelojn jungis al revado.
1918 - 1938: turmentaj jaroj por rusaj esperantistoj, komence plenaj de brilaj esperoj kaj revoj, sed finiĝintaj en terura tragedio. Rolas esperantistoj kaj ilia vivrigardo, kelkaj plene kaj mature figuraj, kelkaj kun pli romaneca rolo. La protagonisto estas Ernest Drezen, kies portreto aperas kovrilpaĝe. Enestas amo kaj malespero, nacio baraktanta inter esperoj kaj mizeroj. Helpas al klarigo inter fikcio kaj realo pluraj eltranĉaĵoj el tiutempaj gazetoj. Poezie rolas Miĥalski, el kies Prologo estas preskaŭ klonita la titolo: fakte la teksto de Miĥalski, mi stelojn jungos al revado, estas pli estontocela.
Eldonita de Impeto en 2016 (dua eldono 2021), tiu verko, pli ol 570-paĝa, rezultas el plurdekjara esplorado de la aŭtoro. “Lastatempe en multaj landoj oni faras provojn reverki la historion. [...] Mi vidas en tio ekstreman danĝeron, ĉar forgesitaj lecionoj de la historio nepre kaŭzas ripeton de la samaj misagoj”, li deklaras sur la lasta kovrilpaĝo.
Rusa inĝeniero, naskiĝis en 1949 en Ĥmelnicko (Ukraina SSR) kaj iam estis prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado. Li verkis kelkcent poemojn kaj kantojn, kaj ankaŭ historiajn romanojn, ĉiam baziĝante sur sperto aŭ rekte propra aŭ rekte ĉerpita el la transvivantoj. Li gajnis premion Antoni Grabowski en 2003 kaj la OSIEK-premion en 2013 pro Dek tagoj de kapitano Postnikov. Li estas krome konata kiel bardo, plurfoje sin prezentinta sursceneje en Esperanto-renkontiĝoj. Lia lasta verko (2021), La Vojo / Путь estas antologio de originala Esperanto-poezio kun tradukoj al la rusa lingvo.