Laŭ la regularo devas esti nomumita ĵurio almenaŭ kvinmembra, proponita de la Literatura Sekcio kaj aprobita de la Akademio, funkcianta en la nomo de la Akademio; nova ĵurio, ne necese malsama de la antaŭa, estos nomumita dum la du monatoj post la anonco de la premio.
La nuna ĵurio konsistas el Edmund Grimley Evans (prezidanto), Javier Alcalde Villacampa, Bak Giwan, Nikolao Gudskov, Jesper Jacobsen, Valentin Melnikov, Carlo Minnaja, kaj Barbara Pietrzak. La regularo mencias 5-jaran periodon kaj daton 30 de junio por esti kandidato; do por la jaro 2022 la 5-jara periodo rilatis al libroj aperintaj en sia unua eldono inter 1 januaro 2017 kaj 31 decembro 2022 kaj prezentitaj antaŭ la 30 junio 2022.
La Laŭro por la jaro 2022 estis atribuita al Sten Johansson pro la verko Sesdek ok, p. 188, eldonita de Mondial en 2020.
La sceno de la romano estas rigardata de Björn, sveda studento, kiu renkontas dum SAT-kongreso francan knabinon Dani kaj amikiĝas al ŝi: kiam li daŭrigas sian studadon en Parizo, li ŝin rekontaktas, dum lia sveda fianĉino studas en alia sveda universitato kaj alprenas politikan tendencon en maŭista grupo kaj fakte malaperas el la socio. Björn vivas en Parizo kiel normala eksterlanda studento, atenta pri la urbo kaj la kutimoj por li novaj; al tio estas dediĉita granda parto de la verko. Kompreneble la rekontakto kun Dani en tiu por li nova atmosfero ne lasas netuŝita la erotikan flankon, kun eblaj nedezirataj sekvoj de troa intimiĝo. Sed tiu jaro estas la mita jaro de la ribelo de la francaj studentoj, kaj Björn rigardas, tamen senpartoprene, de ekstere, la naskiĝon de la impeta “franca majo”, kun studenta ribelo kiu kuntrenas strikojn kaj malordon en la urbo. Nur tiupunkte de la romano la leganto estas forte tuŝata, ankaŭ ĉar tiuj eventoj lasis gravan spuron en la memoro de pli ol unu generacio. La konkludo de la romano estas, ke temas pri letero de Björn al sia sveda amikino; la impresoj de la eventoj, eĉ se banalaj, spirite devigas la studenton rakonti al iu siajn spertojn.
La stilo kaj rakontmaniero de Sten Johansson estas simpla, sen artifikoj: li parolas tra siaj rolantoj, kiuj montriĝas originalaj personoj havantaj ion interesan por diri al la leganto.
Sveda oficisto, nun emerita, naskiĝis en 1950 en Kalmar, lernis Esperanton en 1966, komencis traduki en 1982 kaj verki originale en 1986. Aŭtoro de kvar novelaroj, naŭ romanoj, kvar krimromanetoj plus aliaj facillegaj rakontoj, teatraĵoj, eseoj; liaj verkoj aperis en pluraj revuoj, kiaj Literatura foiro, Monato, La Ondo de Esperanto, Beletra Almanako. Plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj, en 2018 ricevis Premion Grabowski “pro sia elstara kontribuo al la literaturo de Esperanto”. La retejo OLE, de li fondita en 2000, daŭre kreskanta kaj ĝis nun de li mastrumata, estas nun gastigata ĉe esperanto.net/literaturo kaj entenas tra html-dosieroj milojn da biografioj, listojn de diversspecaj originalaj verkoj, bildojn, kaj, aparte grave, liston de recenzoj.