AKADEMIO DE ESPERANTO

Laŭro de la Akademio 2023

En 2023 la ĵurio (Edmund Grimley Evans, Javier Alcalde Villacampa, Bak Giwan, Nikolao Gudskov, Jesper Jacobsen, Valentin Melnikov, Carlo Minnaja, Barbara Pietrzak) konsideris 10 verkojn de 9 verkistoj: 6 eldonitajn en 2020, 3 eldonitajn en 2021, kaj unu en 2022. La ĵurio decidis atribui la Laŭron de la Akademio al Anna Löwenstein pro la verko La memoraĵoj de Julia Agripina, aperinta en 2021.

La memoraĵoj de Julia Agripina

Kovrilo de La memoraĵoj de Julia Agripina

Kiel oni divenus per la titolo, La memoraĵoj de Julia Agripina rakontas la vivon de Julia Agripina el ŝia propra vidpunkto. Julia Agripina estis vera persono, unu el la plej potencaj virinoj en la antikva Romo, vivinta de la jaro 15 ĝis la jaro 59, do ŝia rakonto montras al la leganto multon pri la vivo de la tiamaj potenculoj. Ŝi estis filino de la generalo Germaniko, pranepino de la unua imperiestro Aŭgusto, kaj patrino de la imperiestro Nerono, pri kiu temis la antaŭa romano de Anna Löwenstein. Oni scias, ke Julia Agripina efektive verkis siajn memoraĵojn, ĉar kelkaj konservitaj libroj mencias ilin kiel fonton, sed la verko mem perdiĝis. Parto de ĉi tiu romano konsistas el inventitaj citaĵoj el tiu perdita verko, sed la aŭtoro saĝe elektis ne nur reinventi la perditan verkon, ĉar la veraj memoraĵoj kredeble estis verkitaj kun la celo politike influi la tiamajn legantojn, sed Anna Löwenstein volis ankaŭ esplori pli intimajn flankojn de la vivoj de la ĉefaj personoj kaj ilian psikologion, kaj tion ŝi faris tre lerte.

Sten Johansson, kiu ricevis la Laŭron de la Akademio en 2022, skribis pri La memoraĵoj de Julia Agripina: «la romano, same kiel la du antaŭaj de Anna Löwenstein, plenplenas de interesaj detaloj kaj faktoj pri la epoko, kaj praktike ĉiuj impresas al mi kredindaj kaj trafaj, de variaj harmodoj ĝis la aspekto kaj gusto de manĝoj. Fakte mi estas sufiĉe kritikema leganto, kaj en aliaj verkoj ofte ĝenas min detaloj, kiuj ŝajnas dubindaj, sed tio preskaŭ neniam okazas ĉi tie.»

Anna Löwenstein

Anna Löwenstein

Anna Löwenstein (antaŭa nomo: Anna Brennan) naskiĝis en 1951 apud Londono en Britio. Ŝi lernis Esperanton 13-jara kaj laboris en la Centra Oficejo de UEA inter 1977 kaj 1981, kie ŝi estis redaktoro de la Jarlibro 1981. Ŝi longe vivis en Italio, estas patrino de du denaskuloj, kaj nun loĝas en Londono kun sia edzo Renato Corsetti.

Ŝi fondis kaj de 1979 ĝis 1988 redaktis la feminisman revuon «Sekso kaj egaleco», estis redaktoro de la facillingva parto de «Kontakto» de 1983 ĝis 1986, kaj fine de 2018 fondis la retejon uea.facila. En 2018 aperis ŝia facillingva rakonto "La teorio Nakamura", sur kiu estas bazita la kurso de Lernu.net. Kiel direktoro de la Akademia Sekcio pri kontrolado de lerniloj (2014-2019), ŝi ankaŭ kunlaboris kun la respondeculoj de la Esperanto-kursoj en Duolingo.

Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001 kaj estis elektita en 2019 Esperantisto de la Jaro.

Ĝis nun ŝi verkis tri romanojn. La unua, La ŝtona urbo, aperis en 1999 kaj temas pri kelta virino, Bivana, naskita en Britio, kiu estas kaptita de romianoj, transportita al Romo kaj vendita tie kiel sklavo. La romano esploras la spertojn de homo transportita al tute nova kulturo kaj nova vivsituacio. La dua, Morto de artisto, aperis en 2008 kaj rakontas la vivon de la imperiestro Nerono laŭ la vidpunkto de la fikcia aktoro Prokulpio, kiu iĝas lia amiko kaj helpanto. Ŝia tria romano, La memoraĵoj de Julia Agripina aperis en 2021 kaj nun ricevas la Laŭron de la Akademio.