La 7an de aprilo 2026, la Akademio aprobis deklaron pri la esprimo “tiel nomata”. Voĉdonis 40 akademianoj, 28 aprobis (70 %), 5 voĉdonis kontraŭ (12 %) kaj 7 voĉdonis sendecide (18 %).
En tiu esprimo la verbo nomi signifas proksimume signi ion aŭ iun per distinga vorto kutime uzata, t.e. uzi pli-malpli arbitran etikedon (nomon, kromnomon, priskribon, titolon, funkcion...), asignitan al la priparolata persono aŭ objekto. Tiun lastan ni konvencie nomos la etikedito.
Kiel iĝos klare en la analizo de la ĉi-sube citotaj ekzemploj, en la vortokombino “tiel nomata” la adverbo tiel resendas al tiu etikedo kaj ofte portas ian subkomprenitan nuancon koncerne la rilaton inter la etikedito kaj ties etikedo.
Tiu vortokombino aperas en du malsamaj uzmanieroj. Ambaŭ estas zamenhofaj, tute kutimaj kaj vaste uzataj de la plej frua Esperanta epoko. Estas utile konscii pri tiuj du uzmanieroj por ĝuste interpreti la frazojn, en kiuj ili aperas.
En la unua uzmaniero la adverbo tiel en la esprimo “tiel nomata” resendas al etikedo aperanta samfraze, aŭ iom pli for en la kunteksto. Malofte okazas, ke la esprimo funkcias kiel adjektiva priskribo (epiteto) de tuj posta substantivo, sed tiuokaze la substantivo ne povas havi la sencon de etikedo: ĝi ja estas komprenenda kiel etikedito.
En tiu uzmaniero la esprimo ofte servas por doni klarigon pri la nomado: kiu aŭ kio estas nomata tiel, kaj eventuale kial.
Ekzemple:
(1) En Kopenhago ekzistas strato, kiu havas la strangan nomon “Hüske-strato”. Kial ĝi estas tiel nomata, kaj kion tiu nomo signifas?
[Fabeloj de Andersen, trad. Zamenhof, 1916]
(2) Fidela Johano estis lia plej amata servisto kaj estis tiel nomata, ĉar la tutan vivon li estis fidela al sia sinjoro.
[Fratoj Grimm, Elektitaj Fabeloj, trad. Kabe, 1906]
En la ekzemploj (1) kaj (2) la esprimo “tiel nomata” ne funkcias kiel epiteto de iu ajn substantivo. La adverbo tiel resendas al la ĵus menciitaj etikedoj: Hüske-strato kaj Fidela Johano, respektive.
Alidire, en tiuj frazoj la esprimo “estas tiel nomata” kompreniĝas simile al: havas tian (krom)nomon, do signifas same kiel, respektive: estas nomata “Hüske-strato”, kaj: estas nomata Fidela Johano. Tamen per uzo de “tiel nomata” oni povas subkompreni, ke ia klarigo pri la etikedo estas utila, kvazaŭ la adverbo tiel signifus: per tia nekutima maniero.
(3) Kiam ili atingis la “Promenejon”, la tiel nomatan restoracion, [...] Ivan komencis spiregadi kiel laca ĉevalo.
[Bulthuis, Idoj de Orfeo, 1923]
En la supra ekzemplo la esprimo “tiel nomata” funkcias kiel epiteto de la substantivo restoracio (la etikedito) kaj la adverbo tiel resendas al la vorto Promenejo (la etikedo). Uzo de la esprimo “tiel nomata restoracio” krome informas nerekte, ke Promenejo estas nomo de iu restoracio, do ne tio, kion oni kutime nomas promenejo.
Samsence oni povus diri, ŝovante la epitetan esprimon “tiel nomata” post la nomatan objekton: Kiam ili atingis la “Promenejon”, la restoracion tiel nomatan,...
(4) Tiu karto ne estas vere blua, sed ĝi estas nomata tiel pro analogeco kun la blua turnolumo de policaj kaj sukurservaj aŭtoj.
[Peeraerts, 6000 “rapidaj” SIM-kartoj, en Monato, 2017]
En la supra ekzemplo nenio malhelpus uzi la formon “tiel nomata”, sed ial la aŭtoro elektis uzi la formon “nomata tiel”, kiu estas same bona. Ankaŭ en ekzemploj (1) kaj (2) la formo “nomata tiel” estus uzebla. Se temas pri la ekzemplo (3), tamen, estas nekonsilinde diri *la nomatan tiel restoracion, sed ne estus gramatike malĝuste diri ankaŭ la restoracion nomatan tiel. Alidire oni rajtas anstataŭigi “tiel nomata” per “nomata tiel”, krom kiam la esprimo funkcias epitete kaj antaŭiras la substantivon, de kiu ĝi dependas.
En la dua uzmaniero “tiel nomata” kutime aperas en la sinsekvo tiel + nomata + substantivo kaj la adverbo tiel resendas al tiu ĉi posta substantivo, kiu havas la signifon de etikedo. Pli precize dirite, la esprimo “tiel nomata” funkcias kiel epiteto de la etikedo.
Per tiu uzmaniero, pli ol en la unua, oni ofte atentigas, ke al tiu etikedo oni rilatas kun distanco kaj intencas komuniki rezervon, dubon, kritikon, heziton, ironion k.s. aŭ nur atentigi pri ĝia konvencieco, kiel okazas interalie, kiam oni per tiu esprimo enkondukas fakecan vorton. Tian specifan atentigon ni nomas sindistancigo. Iafoje la sindistancigon plue emfazas uzo de citiloj ĉirkaŭ la prezentita etikedo.
En tiu dua uzmaniero la esprimo “tiel nomata” ofte aperas sub la formo de mallongigo “t.n.”, kun aŭ sen intera spaceto.
Ekzemple:
(5) La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan bronkiton.
[Orzeszkowa, Marta, trad. Zamenhof, 1910]
En la supra ekzemplo la esprimo “tiel nomata” servas por atentigi, ke la vorto bronkito estas etikedo, uzata por fakece nomi la brulumon de la spira kanalo (etikedito), kiun oni ĵus menciis. Ĉi tie la celo por uzi la esprimon “tiel nomata” ne estas esprimi dubon pri la etikedo, sed nur atentigi pri la fakeco de tiu termino, kiun eble ne ĉiuj konas: temas pri fakeca sindistancigo. Oni povus ricevi la saman nuancon, se oni skribus: ... brulumon, fake konatan kiel bronkito.
(6) La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo.
[Zamenhof, Fundamenta Krestomatio, 1905]
En la supra ekzemplo la aŭtoro uzas la terminon fremda vorto. La esprimo “tiel nomata” aperas por montri ian rezervon pri la termino. La rezervon eĉ pli substrekas la citiloj ĉirkaŭ la adjektivo fremdaj kaj la nekutima pozicio de la adjektivo fremdaj post la substantivo vortoj.
El la nura nomo vortoj fremdaj estas klare, ke oni parolas pri aparta klaso de vortoj. Oni konstatas ian kunfandiĝon de la etikedo kaj de la etikedito. Tiel estas en granda plimulto de la okazoj de la dua uzmaniero: la esprimo “tiel nomata” servas por reliefigi, ke tio, kio povas esti konsiderata kiel tute normala esprimo, fakte estas etikedo, do por atentigi pri ĝia konvencieco aŭ alia speco de sindistancigo.
En tiu ekzemplo, kaj en la du sekvaj, oni krome vidas, ke la etikedo povas konsisti el substantiva grupo, ne nur el unika substantivo. Ĝi ŝajnus eĉ konsisti el ununura adjektivo, se oni dirus: La vortoj, tiel nomataj “fremdaj”. Tion oni tamen povas konsideri mallongigo de: La vortoj, tiel nomataj vortoj “fremdaj”, en kiu formo pli klare distingiĝas unue la etikedito (la vortoj) kaj due la etikedo (vortoj “fremdaj”).
Povas ankaŭ okazi, ke tio, kion oni volas substreki en la etikedo, estas apudmeto, aparte se neesperantigita, ekzemple: La fama tiel nomata restoracio “Jules Verne”, alidire: La fama restoracio, nomata (laŭ la nomo de la verkisto) Jules Verne.
(7) [K]iu konas eĉ iomete la staton de la afero, scias tre bone, [...] ke ĉiuj amikoj de lingvo internacia jam de longe grupiĝis ĉirkaŭ la standardo de Esperanto, kaj ĉiuj aliaj tiel nomataj lingvoj internaciaj estas nur ne pretaj kaj ne elprovitaj projektoj.
[Leteroj de L.-L. Zamenhof, 1948, Letero N°314 (Decembro 1907)]
En la supra ekzemplo la esprimo “tiel nomata”, aldone al la fakeca sindistancigo, verŝajne atentigas la leganton pri la dubo de la aŭtoro, ĉu la koncernataj lingvoprojektoj estas efektivaj lingvoj internaciaj, aŭ entute lingvoj.
Necesas fari la ĝeneralan rimarkon, ke la speco de sindistancigo, supozigata de la dua uzmaniero, neniam estas klare precizigita: ĝi estas trovenda el la kunteksto, eventuale el la frazmelodio, kaj el tio, kion oni scias pri la vidpunktoj de la aŭtoro. El tio sekvas, ke oni uzu la esprimon “tiel nomata” singarde en tiu uzmaniero, ĉar povas okazi miskompreno pri la speco de sindistancigo.
Ekzemple, ĉar la geografia termino Blanka Monto estas vaste konata, oni kutime ne sentas bezonon substreki, ke temas pri termino, kaj ne skribas: La tiel nomata Blanka Monto. Se oni tamen faros, la leganto verŝajne demandos al si, kial, kaj eble supozos, ke ekzistas iu rezervo aŭ atentigo de la aŭtoro rilate al la termino mem. Tia supozo estus verŝajna, se ekzemple temus pri malpli konata monto kun tiu sama nomo. Pli neŭtrale sonas: La monto, konata kiel Blanka Monto.
(8) Alia granda lingvisto, Franz Bopp, kun relative granda precizeco establis la komunajn trajtojn de la t.n. hindeŭropaj lingvoj.
[Lapenna, Retoriko, 1950]
En la supra ekzemplo la aŭtoro mencias la terminon hindeŭropaj lingvoj, uzatan por nomi specifan lingvogrupon, kaj tiucele uzas la mallongigon “t.n.” de la esprimo “tiel nomata”. Tiu skriba konvencio estas vaste renkontata en la literaturo por la dua uzmaniero, kaj tial estas fidinda signo de ĝi.
(9) [La pilgrimvojo] finiĝas ĉe la bela vidaĵo de Monto de la Ĝojo, nomata tiel pro la gajeco de la iamaj pilgrimantoj.
[Urueña, Vojoj al la sankta urbo, en Monato, 2000]
En la supra ekzemplo ni konstatas, ke kiam oni volas esprimi komplementojn de la participo nomata, ne estas oportune lasi la epiteton en antaŭmetita pozicio. Ja, kvankam ne malĝuste, ne estus tre bonstile diri: Bela vidaĵo de la pro la gajeco de iamaj pilgrimantoj tiel nomata Monto de la Ĝojo. Tamen la celo de tiu frazparto ja estas prezenti la etikedon “Monto de la Ĝojo” kiel geografian terminon, same kiel oni farus, se oni ellasus la klarigon pri la deveno de la nomo, kaj dirus nur: Bela vidaĵo de la tiel nomata Monto de la Ĝojo. La aŭtoro do postmetis la malsimplan epiteton, nur pro stila demando. Ĉi-okaze oni povas diri “nomata tiel”, kiel faras la aŭtoro, sed ankaŭ “tiel nomata”.
Kvankam tiu ekzemplo prezentas klarigon pri la nomado de la koncernata monto, kiel plej ofte okazas en la unua uzmaniero, ĝi tamen respektas nian formalan difinon de la dua uzmaniero, ĉar la esprimo “tiel nomata” funkcias en ĝi kiel epiteto de la etikedo, eĉ se ĉi-okaze postmetita. Oni povus imagi aliajn tiajn ekzemplojn, en kiuj la komplementoj de la participo nomata ne servas por klarigi la nomadon, ekzemple: Bela vidaĵo de Monto de la Ĝojo, nomata tiel de jarcentoj.
(10) [D]um la tielnomata miela monato novaj geedzoj ja rigardas ĉion per aliaj okuloj ol poste.
[Argus, ps. Ellersiek, Pro kio?, 1920]
De longa tempo iuj aŭtoroj uzas la netradician unuvortan formon “tielnomata” (aŭ “tiel-nomata”) kiel en la supra ekzemplo. La Akademio ne prezentas vidpunkton, ĉu tia formo estas akceptinda aŭ ne, sed konsilas, ke ĝin oni uzu nur en la dua uzmaniero.
Fojfoje la esprimo “tiel nomata” povas esti ambigua, se ĝi funkcias kiel epiteto de substantivo, kies signifo pravigas, ke oni povus ĝin konsideri jen kiel la etikediton, jen kiel la etikedon mem. Tiuokaze estas formale eblaj ambaŭ uzmanieroj, do ankaŭ du malsamaj interpretoj.
Oni konsideru la simplan ekzemplon (11):
(11) Ĵus envenis s-ro N., nia tiel nomata nova kolego.
Laŭ la unua uzmaniero oni komprenos, ke la esprimo “nia tiel nomata nova kolego” estas uzata por neŭtrale informi pri la persona nomo de tiu nova kolego, t.e. pri ties etikedo “s-ro N.”, kvazaŭ oni dirus: Ĵus envenis nia nova kolego. Lia nomo estas s-ro N. Tiu interpreto de la frazo bone sidas ekzemple en la situacio, kiam oni bonvenigas novan nekonatan kolegon en kunveno.
Tiu ĉi interpreto estas des pli natura, se la koncernata nomo sonas iel fremde, kaj povus veki demandon. Same kiel en ekzemplo (2), en kiu pro la nomo Fidela Johano sentiĝas emo klarigi ĝian devenon, en ekzemplo (11) oni pli facile komprenus, ke la adverbo tiel resendas al la nomo de la kolego, se li havus nekutiman familian nomon (kiel Nazo, Ipsilono, Dudek-Tri k.s.), nomon fremdan al la loka kulturo aŭ malfacile prononceblan, ekzemple.
Laŭ la dua uzmaniero la sama esprimo povas tamen servi por atentigi pri la kvalito de tiu sinjoro N. Li estas la etikedito kaj la adverbo tiel resendas al lia kvalito de “nova kolego” (la etikedo), kun verŝajna nuanco de sindistancigo pri tiu kvalito, ekzemple se ĝi ne estus tute oficiala aŭ meritita, aŭ se la kolego ne estus tiel “nova”, kvazaŭ oni suflorus: Lin oni (laŭdire, ial, ironie, konvencie...) konsideru kiel novan kolegon. Tiu interpreto de la frazo bone sidas, se oni jam konas la personon.
Eblas trovi ekzemplojn de tia ambigueco ĉe klasikaj kaj modernaj aŭtoroj:
(12) Pia sento de agrableco, miksita kun virina scivoleco, tiris la belan Saran al la krado, kie ŝi povis rigardi malsupren en la malsupran apartaĵon, la tiel nomatan viran preĝejon.
[Heine, La Rabeno de Baĥaraĥ, trad. Zamenhof, 1909]
La supran ekzemplon eblas formale kompreni:
En tiu supra ekzemplo, tamen, nur interpreto laŭ la dua uzmaniero konformas al la intenco de la aŭtoro.
(13) Dek jarojn poste, revenante de la UK okazinta en Lisbono, mi denove trapasis la tiel nomatan komunumon Can Masdeu.
[Kontakto, 2018]
La supra ekzemplo allasas du interpretojn laŭ tio, ĉu la leganto supozas, ke la aŭtoro uzas la unuan aŭ la duan uzmanieron. Laŭ la unua uzmaniero la leganto komprenos, ke la aŭtoro celis informi, ke li trapasis komunumon (fakte la terenon de iu kataluna sociala centro), nomatan Can Masdeu. La frazkonstruo tamen ne estas tute tipa de la unua uzmaniero, ĉar la adverbo tiel resendas al la nomo Can Masdeu, kiu sekvas la esprimon “tiel nomata”, male al tio, kion ni vidis en pli tipaj ekzemploj de tiu uzmaniero. Por firmigi la hipotezon de la leganto, estus do preferinde, se la aŭtoro vortumus la frazon laŭ la modelo de ekzemplo (3) per: Mi denove trapasis Can Masdeu, la tiel nomatan komunumon.
Sed, laŭ la nuna vortumo de ekzemplo (13), estas forta risko, ke la leganto supozos, ke la aŭtoro celis la duan uzmanieron, aparte se la nomo Can Masdeu estus jam pli frue enkondukita. Tiam la aŭtoro ne plu bezonus prezenti la nomon, do la esprimo “la tiel nomata komunumo Can Masdeu” pli verŝajne celus esprimi sindistancigon rilate al la termino komunumo, aŭ al la nomo Can Masdeu mem, por paroli pri tia loko aŭ homgrupo.
Kiel ni jam diris, povas aperi ambigueco ankaŭ rilate al la specifa nuanco de sindistancigo, kiun portas la esprimo “tiel nomata” en difinita kunteksto: ĉu temas pri fakeca sindistancigo aŭ ironio, ekzemple? ĉu entute enestas tia nuanco, aŭ ĉu temas pri tute neŭtrala referenco al jam esprimita nomo? Ja iuj naciaj lingvoj ne havas unikan precizan ekvivalenton de la esprimo “tiel nomata” por ĉiuj tiaj situacioj, kaj ankaŭ tio povas malhelpi iujn samideanojn en ĝusta interpreto de frazoj kun “tiel nomata”.
Tiuj, kiuj perceptas la esprimon “tiel nomata” tro problemveka, povas en multaj kuntekstoj anstataŭ ĝi uzi aliajn, tute neriproĉeblajn kaj sence proksimajn esprimojn kiel “nomata”, “kutime nomata”, “ofte nomata”, “fake nomata”, “konata kiel”, “vaste konata kiel”, “konata ankaŭ kiel”, “faklingve konata kiel” k.s. Forigo de la adverbo tiel kaj minimuma revortumo estas ofta rimedo por eviti ambiguecon aŭ alian ĝenon.
Pli radikale, en multaj el la supraj ekzemploj pri la dua uzmaniero, ili povas entute ellasi la esprimon “tiel nomata”. Ja se anstataŭ (8) oni skribos: Bopp establis la komunajn trajtojn de la hindeŭropaj lingvoj, la senco ne ŝanĝiĝos, sed nur mankos la nerekta atentigo pri tio, ke la esprimo hindeŭropa lingvo estas faka esprimo, uzata de lingvistoj, do eventuale postulanta klarigojn por tiuj, kiuj ne konus ĝin.
Tiuj, kiuj tamen volas konservi la sukon de la esprimo “tiel nomata”, kun ties subtilaj subkomprenitaj nuancoj, povas forigi la eventualan ambiguecon de ĝia epiteta uzo per diversaj rimedoj:
Kvankam frazmelodio ne estas strikte normigita en Esperanto, la sperto montras, ke multaj homoj komprenas ĝian kontrastigan povon en ĉi-specaj ambiguaj frazoj. La tipografia emfazo povas esti provizita per diversaj tradiciaj rimedoj: substreko, kursivigo, interlitera spacigo k.s.
Ekzempla maniero senambiguigi ekzemplon (11) (substreko konvencie montras frazmelodian emfazon):
Interpreto laŭ la unua uzmaniero:
(11.1) Ĵus envenis s-ro Dudek-Tri, nia tiel nomata nova kolego.
(11.2) Ĵus envenis s-ro Dudek-Tri, nia nova kolego, kiu estas tiel nomata.
(11.3) Ĵus envenis s-ro Dudek-Tri, nia nova kolego. Li ja estas tiel nomata.
(11.4) Jen alvenis s-ro Dudek-Tri, kiel estas nomata (aŭ: nomiĝas) nia nova kolego.
(11.5) Jen alvenis s-ro Dudek-Tri. Ja tiel estas nomata (aŭ nomiĝas) nia nova kolego.
Interpreto laŭ la dua uzmaniero:
(11.6) Ĵus envenis s-ro Dudek-Tri, nia t.n. “nova kolego”.
Estas notinde, ke la formoj (11.2) kaj (11.3), malgraŭ ke ili tipe montras la unuan uzmanieron, plu enhavas ian ambiguaĵon, ĉar eblas ŝanceliĝi, ĉu en ili la adverbo tiel resendas al s-ro Dudek-Tri aŭ al nova kolego. Estus tamen stranga la interpreto per: nia nova kolego estas nomata nia nova kolego, kaj, ĉar la unua uzmaniero kutime servas por klarigi la nomadon, estas pli verŝajne, ke tiuj du frazoj celas signifi: nia nova kolego estas nomata s-ro Dudek-Tri. Sed ĉiel ajn la alternativaj formoj (11.4) kaj (11.5) ne plu lasas dubon pri la celita interpreto.