AKADEMIO DE ESPERANTO

AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974

Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10

PARTO NEOFICIALA


DIVERSAJ KONSULTOJ

1. Pri la uzo de la refleksivoj

Post kiam la Akademio oficialigis kaj publikigis la regulon pri la refleksivoj, venis al mi kelkaj leteroj, demandantaj pri tiu aŭ alia detala punkto.

La uzo de la refleksivo estas kompleksa afero, kaj eble tial ĝi neniam estis ĝis nun formulita en regulo; ĝi postulas de la uzanto apartan decidon en ĉiu okazo, nome ĉu la efikanta radiko havas la karakteron de ago kaj kiu estas la (gramatika) subjekto de tiu ago. La decidoj povas varii laŭ la speco de la radiko, laŭ la kunteksto kaj fine laŭ intenco aŭ lingvokutimoj de la uzanto. Tio klarigas, kial la Akademio provis ja difini la gvidliniojn de la uzado, sed respekti samtempe la liberecon de interpretado pri dubaj okazoj.

Praktike, la plimulto el la Akademianoj opinias:

1) ke oni devas konsideri la subjekton de infinitivo, participo aŭ substantivo nur, se ĝi estas esprimita. Tion klarigas la ekzemplo sub 1(1): “La reĝo sendis voki sian kuraciston” (same estus pri la samvaloraj “La reĝo venigis sian kuraciston” aŭ “la abatino lernigis al ŝi ŝian novican preĝon”).

2) ke la deverbaj substantivoj montrantaj personojn ne estas konsiderendaj por la uzo aŭ neuzo de la refleksivo; “servanto” estas traktenda kiel “sklavo”, “instruisto” kiel “profesoro”, aŭ “flatulo” kiel “kortegano”.

3) ke la ceteraj deverbaj substantivoj ofte povas montri egale aŭ la agon aŭ rezulton de la ago, tiel ke la decidon devas fari la intenco de la uzanto. La du lastaj ekzemploj sub 1(3) ilustras la unuan eblon, ĉar ĝi estas ĝis nun la pli ofte renkontata: “ŝi kompleze aŭdis la flatadon de ŝiaj amindumantoj” kaj “ŝi ribelis kontraŭ la interveno de (la) edzo en ŝiajn aferojn”. Sed en ambaŭ frazoj, se oni komprenus “flatado” kvazaŭ “komplimento” kaj “interveno” kvazaŭ “enketo” aŭ “operacio”, oni tute bone povus uzi “sia”.

Pri la substantiva predikativo estas ankoraŭ tro frue por difini la uzadon, kiu hezitas inter la Zamenhofa “La Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo” kaj la pli moderna “La reĝo faris lin sia ministro”. Estas cetere facile eviti la heziton, skribante: “La reĝo faris el li sian ministron”.

La Prezidanto,

G. Waringhien.

Aprilo 1971.

2. Pri kelkaj misuzoj

La Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko, en akordo kun la Prezidanto de la Akademio, atentigas la redaktorojn de gazetoj, la aŭtorojn kaj ĝenerale ĉiujn uzantojn de Esperanto pri jenaj, ĉiam pli disvastiĝantaj eraroj:

a) Oni skribu “ekde” aŭ “eke de”, sed ne “ek de” per du vortoj, ĉar “ek” estas tie uzata prefikse aŭ adverbe, sed ne kiel interjekcio.

b) Oni ne uzu “dankema”, kiam ne temas pri konstanta emo al danko, sed pri la momenta manifestiĝo de danko pro konkreta servo oni simple uzu “danka”.

c) Oni ne konfuzu “kompensi” kun “rekompenci”: “kompensi” signifas havigi (al iu) ion egalvaloran pro suferita perdo, malprofito aŭ farita peno; “rekompenci” signifas montri sian kontentecon pri ies meritoj per vortoj, faroj aŭ donacoj (kvankam la bona ago ofte rekompencas la farinton propramove per sano, feliĉo, kontenteco, interna paco) “rekompenci” estas preskaŭ ĉiam “malpuni”.

H. A. de Hoog.

Junio 1973,