AKADEMIO DE ESPERANTO

El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"

Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 14

Pri derivaĵoj de komun/a: komunumo, komunaĵo, komuno*

Komunumo: pro la evoluo tiu vorto prezentas hodiaŭ tri ĉefajn signifojn. Nome,

  1. Plej eta teritorio organizita por la komunaj interesoj de siaj loĝantoj.
  2. Kia ajn homa grupiĝo (loka, regiona, monda) prezentanta komunajn interesojn por siaj membroj.
  3. Internacia grupiĝo de ŝtatoj kun komunaj interesoj.

Komunaĵo: Io komuna, punkto komuna al du aŭ pluraj personoj.

Komuno: Tiu vorto neniel povas signifi komunumo 3 laŭ la ĉi-supra difino, por kiu signifo ĝi cetere ne havus specifan adjektivon.

La Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro,
Bernard GOLDEN;

La Prezidanto de la Akademio
de Esperanto,
D-ro André ALBAULT

*) La Letero de l'Akademio, n-ro 12 (JUL - AUG - SEP 90)