AKADEMIO DE ESPERANTO

El "Aktoj de la Akademio, III, 1976 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"

Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 0

Pri niaj alfabeto kaj ortografio *

La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, ŝanĝi aŭ modifi la ortografion de Esperanto.

La Akademio konstatas, ke neniu ortografia ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda, aŭ en ligo kun modernaj presmaŝinoj aŭ komputmaŝinoj, por kiuj ĝia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, aŭ pro ia ajn alia motivigo.

La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformiĝas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion.

Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldoniĝas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u".

Por la Akademio, ties Prezidanto,
William AULD


*) Teksto en la voĉdonilo aldonita al C 131 (31 AUG 1980). La Cirkulero 132 (29-a de Januaro 1982) informis pri la rezulto de la pozitiva voĉdono.


La ĉi-antaŭan Akademian rezolucion kompletigis deklaro en 2007: “Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio”.