El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
Atentu, ke la ĉi-sekva dokumento el la jaro 1989 ne plu validas. La Akademio ĝin nuligis per novaj rekomendoj en 2013.
1-e) La Akademio agnoskas, ke ĉiu ajn rajtas esperantigi sian nomon laŭ sia bontrovo. Ĉiu rajtas ankaŭ elekti pseŭdonimon aŭ plumnomon por si.
2-e) La Akademio ankaŭ agnoskas, ke ĉiu ajn rajtas konservi sian aŭtentan nomon laŭ la originala ortografio, se nur ĝi estas skribita per Latinaj literoj.
Li tiam devas toleri, ke la specialaj supersignoj aŭ aliaj signoj de lia lingvo eventuale malaperos; ankaŭ ke lia nomo estos prononcita en alia maniero ol en lia lingvo.
3-e) Se la kvar ne-Esperantaj Latinaj literoj q, w, x kaj y aperos en la originala skribo de nomo, la Akademio konsilas prononci ilin jene:
4-e) La Akademio konstatas, ke la granda plimulto de personoj el aliaj skribo-regionoj jam kutimas transskribi siajn nomojn per la Esperanto-alfabeto. Tamen malplimulto transskribas siajn nomojn laŭ kutimoj de aliaj lingvoj: ordinare temas pri la Angla aŭ la Franca; sed povas esti ankaŭ laŭ la preskribo de la oficiala Latina transskribo por la koncerna nacia lingvo (kazo de la Ĉina kaj de aliaj).
5-e) La Akademio konsilas, ke neniu trudu al aliaj personoj manieron ŝanĝi aŭ transskribi sian nomon eĉ skribe. Propra nomo estas apartenaĵo de ĉiu individuo.
Por la Akademio, ties Prezidanto
D-ro André ALBAULT
*) La Letero de l' Akademio, n-ro 7, APR - MAJ - JUN 1989, p. 6.