AKADEMIO DE ESPERANTO


El "Aktoj de la Akademio, 1963 - 1967 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 9)"

KOMUNIKAĴOJ de la AKADEMIO al la gazetaro

[...]

25. Novembro 1967

Petite de la Germana Esperanto-Asocio (DEB) "solvi la problemon de la pasivaj participoj laŭ Zamenhof", kaj de la unuanima komitato de UEA "kiel eble plej baldaŭ" difini tiun solvon;
samtempe konsultite de la Unuiĝo Franca por Esperanto (UEF) kaj de la Esperanto-Unuiĝo de Germanaj Instruistoj (EUGI) pri la ĝusta senco de kvar tipaj frazoj, kiaj povas troviĝi en diplomatia, komerca, jura aŭ politika dokumento, nome:

  1. "Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970" = do la garantiantoj estos kvitaj,

    • A) se en la daŭro de 1970 oni komencos kaj daŭrigos la rekonstruadon;
    • B) nur se en la daŭro de 1970 oni finos la rekonstruadon.
  2. "Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9-an de Majo" =

    • A) la ŝuldanto senŝuldiĝos la 9-an de Majo;
    • B) la ŝuldanto senŝuldiĝos plej malfrue la 8-an de Majo.
  3. "Ni asertas, ke la aŭtomobilo de s-ro X estis efektive riparata la lastan semajnon" =

    • A) la lastan semajnon oni efektive okupiĝis pri la riparado de la aŭto;
    • B) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon.
  4. "Via propono estis unuanime akceptita la 3-an de Junio" =

    • A) oni akceptis la proponon la 3-an de Junio;
    • B) oni akceptis la proponon antaŭ la 3-a de Junio.

la Akademio, per 26 voĉoj el 31 voĉdonintoj (kaj 6 kromaj blankaj voĉdoniloj) decidis kaj deklaras, ke en ĉiu el tiuj frazoj nur la senco A estas konforma al la tradicia lingvouzo de Zamenhof, kaj ke ĉia alispeca interpreto estas neoficiala. Tiu decido cetere nur konfirmas kaj kompletigas la rezulton de voĉdono farita de la Akademio en Julio 1965 pri la senco de la pasivaj participoj en la Fundamento.

Ĉia eblo de dusenceco en la uzo de tiuj participoj estas do forigita per ĉi tiu decido kaj ni esperas, ke la aŭtoroj de la lernolibroj de nun konsideros la ĉi-suprajn modelajn frazojn en la senco aprobita de la Akademio.

G. Waringhien Prezidanto
P. Neergaard,
A. D. Atanasov } Vicprezidantoj
R. Bernard Sekretario
D. B. Gregor Direktoro de la Gramatika Sekcio

[...]


El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"

Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 8

Rezolucio pri la participoj 1

Dum la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro D-ro L. L. Zamenhof kun la tiama Esperantistaro estigis "Akademion" ĝuste por kontroligi la evoluon de la lingvo per arbitracia Institucio: "Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato2 tion postulus".3

La uzado de la participoj montris la eblecon de du interpretaj teorioj same logikaj; sed tiu kun aspektaj valoroj estas la pli malnova, la pli beletra, kaj la fundamenta. Surbaze de detalaj studoj ankaŭ la Akademio agnoskis la aspektisman signifon de la participoj, kaj neatento al tia decido devas esti konsiderata kiel lingva eraro.

Instigo al eraro aŭ propagando por teorioj kontraŭaj al la agnosko de la Akademio povas konduki nur al skismo kaj disdialektiĝo. Redaktoroj kaj recenzistoj, eldonistoj kaj libroservoj havas grandan respondecon pri la unueco de la lingvo.

Por la Akademio, ties Prezidanto
D-ro André ALBAULT

1) La Letero de l' Akademio, n-ro 7, APR - MAJ - JUN 1989, p. 2

2) Nun la Akademio de Esperanto, kiu "transprenis la celojn kaj laborojn de la antaŭa Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio" (Art. 1 de la Statuto).

3) Respondo 47, "Oficiala Gazeto Esperantista", 1911, p. 291.