AKADEMIO DE ESPERANTO

La Akademio kaj la landnomoj

La Akademio de Esperanto faris plurajn decidojn kaj rekomendojn pri landnomoj en Esperanto. Tiuj celas helpi al pli unueca uzado. La plej ĝisdata dokumento estas la Listo de Rekomendataj Landnomoj el 2009. Gravaj estas ankaŭ la decido pri "Koreo" kaj "Egipto" en 2003, kaj la landnoma parto de la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.

Vi povas ĉi tie legi ankaŭ la esencajn tekstojn en la Studado pri landnomoj, kiu estis publikigita en Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11), sed atentu, ke pro la novaj decidoj en 2003 kaj 2009 multo en tiuj dokumentoj ne plu estas valida.

  1. Listo de Rekomendataj Landnomoj (2009)
  2. Nova decido pri "Koreo" kaj "Egipto" (2003)
  3. Listo de Normaj Landnomoj - ne plu valida - (1989)
  4. Rekomendoj pri Landnomoj (1985)
  5. La Akademio invitu al toleremo (1984)
  6. El la Oka Oficiala Aldono al la UV (1974)