AKADEMIO DE ESPERANTO

AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974

Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10

PARTO OFICIALA


OKA OFICIALA ALDONO AL LA UNIVERSALA VORTARO

La celo de ĉi tiu Aldono estas meti ordon en la Fundamentan kaj en la Oficialan Vortaron: ĝi do konsistas el tri partoj: kompletigo de la listo de la Fundamentaj vortoj, aperinta en la Sepa Oficiala Aldono; listeto de radikoj “paralelaj” al aliaj, jam Fundamentaj aŭ Oficialaj, kaj de modifoj al Oficialaj radikoj; listo de novaj oficialaj radikoj, kiuj montris sin relative pli oftaj en la ordinara lingvouzo.

La Direktoro de la Sekcio

pri la Ĝenerala Vortaro,

D-ro A. Albault.

I. FUNDAMENTAJ RADIKOJ

Tiu ĉi parto celas kompletigi la 7an O.A., bazitan sur la laboro de Prof. Waringhien “Inventaro de la Fundamenta kaj Oficiala Vortotrezoro” (“Scienca Revuo” Novembro 1955). La nuna kompletigo uzas la rezulton de la esploroj de D-ro A. Albault “Vortoj el la Fundamento ekster la alfabetvico de la U.V.” (“Scienca Revuo” Novembro 1959); cetere tiuj esploroj estis poste komparitaj kun aliaj similaj de P. Ciliga (“Franca Esperantisto” Majo 59), de E. Wüster (“La Oficiala Radikaro”, 1923) kaj de P. Stojan (“Oficiala Gazeto”, Februaro 1912). Fine, okaze de la editorado de la 9a eldono de la “Fundamento de Esperanto”, D-ro Albault efektivigis plian kontrolon, tia, ke ne ekzistas probablo, ke iu Fundamenta vorto ne estus registrita.

En la ĉi-subaj listoj la cifero inter krampoj montras la numeron de la Oficiala Aldono, en kiu tiuj Fundamentaj vortoj estis siatempe kolektitaj.

A.A.

Estas Fundamentaj jenaj radikoj:

A) 12 komunaj radikoj
adres/o (1)
kilogram/o (1)
centr/o (1)
material/o (1)
frank/o (1)
metal/o (1)
general/o (1)
muzik/o (1)
jur/o (3)
oficial/a (1)
ĵurnal/o (1)
tekst/o (1)

RIM.I. En la 7a O.A., inter la komunaj vortoj el la listo de la Fundamentaj radikoj, oni korektu la evidentan preseraron geograf/o al geografi/o.

RIM.II. Ni presas la Zamenhofan “streketon” inter radiko kaj finaĵo kiel ĉi-supre, por eviti ĉian konfuzon kun apostrofo (vd “Fundamento de Esperanto”, 9a eldono, noto v sur p. 301Ĉ).

Ĉ La indikita paĝonumero estas malĝusta. La ĝusta numero estas 298.

RIM.III. En la dua “Ekzerco de Legado” aperas la formo deino: ĝi estas fundamenta, ĉar ĝi troviĝas tie, sed ĝi estis neniam uzita kaj prezentas ian mortnaskitaĵon; ĝi povas deveni de pra-Esperanta radiko (de- anstataŭ di-) aŭ de simpla preseraro (deino anstataŭ feino).

B) 2 propraj nomoj

Atentu, ke la sekva RIM.IV ne plu validas. La Akademio ĝin nuligis per decido en 2013.

RIM.IV. La nomo Zamenhof komence estis uzata kun apostrofo (ekzemple en la “Unua Libro”); en la Fundamento (fine de la Antaŭparolo) ĝi aperas sen apostrofo, tiel same kiel la virnomo Vaŝington (12, 19). Dume oni trovas en la U.V., ĉe an/, la urbonomon Nov-Jork sen apostrofo, sed en la Ekzercaro (37, L.1) troviĝas Nov-Jorko, kie ne povas temi pri preseraro. Fakte temas pri neesprimita licenco al la 16a Regulo pri apostrofado de substantivoj, licenco, laŭ kiu ĉe propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finaĵo de l’ substantivo, sed ankaŭ la apostrofo mem.

RIM.V. En la 7a O.A. staras kiel Fundamenta la virina antaŭnomo Paŭlino: oni devas rigardi kiel Fundamentan la radikon Paŭl, de kiu ĝi deriviĝas.

II. PARALELAJ FORMOJ. DIVERSAJ ĜUSTIGOJ. LANDNOMOJ

A/ Paralelaj formoj

RIM.I. La ĉi-supre cititaj novaj oficialigitaj formoj troviĝas ankaŭ en la tria parto de la nuna Oficiala Aldono.

RIM.II. Ĉiuj formoj deklaritaj kiel “tolerataj” de la Akademio en Junio 67 (Aktoj de la Akademio, 1963-1967, p.73D) estas nun oficialigitaj, escepte de du: dekori kaj konversi, kiuj konservas sian kvaliton de “tolerataj”.

D La paĝonumero 73 estas laŭ la origina eldono de Aktoj de la Akademio 1963 - 1967. En la nova eldono de 2007 temas pri paĝo 62.

B/ Diversaj ĝustigoj
C/ Landnomoj

Konsciante, ke la landnomoj, tiuj tre apartaj propraj nomoj plej ofte jam monde internaciaj, apartenas al du kategorioj de formiĝado: Lando/landanoj kaj homoj/homujo, la Akademio decidis oficialigi kiel ekzemplojn malgrandan liston de radikoj, kiuj estas sendube internaciaj, tradiciaj en nia lingvo, jam akceptitaj de la granda plimulto. De la unua kategorio oni derivas la nomon de la landano per la sufikso -ano; de la dua kategorio oni derivas la nomon de la lando per diversaj rimedoj laŭ la monda internacieco (sufikso -io, vorto lando, ktp.) aŭ per la Fundamenta sufikso -ujo.

1. Oficialigitaj landnomoj
2. Oficialigitaj landano-nomoj
3. La sufikso -io

La Akademio, konsiderante, ke la Lingva Komitato, kiam ĝi en 1922 malkonsilis la enkondukon de la sufikso -io por formi landnomojn, bazis sian decidon sur la konstato de la tiama uzado;

konstatante, ke nuntempe, malgraŭ tiu oficiala malkonsilo, la uzado de tiu sufikso -io ne malkreskis, sed male disvastiĝis;

memorante la vojon, indikitan de Zamenhof en la Antaŭparolo al la Fundamento por ebligi senrompan evoluon de la lingvo, kaj konsistantan en la propono de formo nova, uzebla paralele kun la malnova formo;

opinias, ke la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta -ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ĝusta apliko de tiu Zamenhofa metodo;

kaj, nuligante la antaŭan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo, lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.

RIM. Pri tiu teksto, el 43 membroj de la Akademio voĉdonis 41; ne voĉdonis 2; la demandon pri -io jesis 33 kolegoj, neis 5, sin detenis 3.

III. OFICIALAJ RADIKOJ

Pro simpleco la suba listo donas por ĉiu radiko: la kategorion (per la finaĵo), difinon (plej ofte prenitan el “Plena Ilustrita Vortaro”) kaj tradukon en ses lingvoj: angla, franca, germana, hispana, itala kaj portugala (indikitaj per la kutimaj simboloj, respektive A.F.G.H.I.P.)

Rusaj tradukoj estas sub preparado, sed pro tipografiaj malfaciloj ili devos aperi aparte.

La primitiva listo, sur kiu laboris la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro, entenis ankaŭ: la daton de unua apero de ĉiu radiko (granda parto de la nun oficialigitaj vortoj fakte eniris en la lingvon antaŭ la unua Mondmilito, kaj sufiĉe multaj jam antaŭ 1908); la etimologion; sugeston al pli vasta internacieco de la koncernaj vortoj (ĉefe per prezento de tradukoj en tri pliaj lingvoj: nederlanda, pola kaj sveda). Ĝi entenis ankaŭ rusajn tradukojn, sed transliteritaj per latinaj literoj. Tiu aparato ebligis al la Sekcio pli kompetente decidi, kaj la Akademio profitis el tiuj decidoj.

Ĉi tie ni aparte danku la kolegojn, kiuj bonvole kontrolis la tradukojn en la naciaj lingvoj: Broadribb, Downes, Gregor kaj Auld por la angla, Haferkorn, Lippmann, Sonnenfeld por la germana, Sonnenfeld por la hispana, Minnaja por la itala kaj Domingues por la portugala.

A.A.


Afrik/o. La kontinento sude de Eŭropo.—A.Africa, F.Afrique, G.Afrika, H.Africa, I.Africa, P.Africa.

alkemi/o. Moderna formo de: alĥemio.—A.alchemy, F.alchimie, G.Alchimie, H.alquimia, I.alchimia, P.alquimia.

amator/o. Neprofesiulo, kiu amas kaj praktikas ian aktivecon sportan, artan, sciencan...—A.amateur; F.amateur; G.Liebhaber (einer Sache); H.aficionado, (amateur); I.amatore, cultore; P.amador, curioso.

ambasad/o. Ambasadoro kun ties sekvantaro, konsilantaro ktp.—A.embassy, F.ambassade, G.Botschaft (diplomatisches Amt), H.embajada, I.ambasciata, P.embaixada.

Amerik/o. La kontinento inter Atlantiko kaj Pacifiko, konsistanta el tri partoj: Norda, Centra kaj Suda Amerikoj.—A.America, F.Amérique, G.Amerika, H.América, I.America, P.America.

ampol/o. Eta vazo, ordinare el vitro, uzata interalie a) en kemia laboratorio, b) por hermete enteni medikamentojn, c) por envakue enteni la filamentojn de elektra lampo.—A.phial, ampoule, bulb; F.ampoule, fiole; G.Phiole, Kolben (chem. Glasgefäss), Ampulle, Glühbirne; H.ampolla, bombilla, pipeta, redoma; I.ampolla, fiala, fialetta, bulbo; P.ampola.

animal/o. Komuna vorto por bestoj kaj homoj, opone al vegetaloj kaj mineraloj.—A.animal (as opposed to vegetable or mineral), F.animal, G.Lebewesen, H.animal, I.animale, P.animal.

aristokrati/o. Reĝimo, en kiu la politika povo apartenas al la aristokrataro.—A.aristocracy (form of government), F.aristocratie, G.Aristokratie, Adelsherrschaft, H.aristocracia, I.aristocrazia, P.aristocracia.

arkaism/o. Moderna formo de: arĥaismo.—A.archaism, obsolete word; F.archaïsme, G.Archaismus, H.arcaísmo, I.arcaismo, P.arcaísmo.

arkitektur/o. Moderna formo de: arĥitekturo.—A.architecture, F.architecture, G.Architektur, H.arquitectura, I.architettura, P.arquitetura.

asemble/o. Interkonsiliĝa aŭ leĝodona instanco aŭ organo de iu organizaĵo, kontraste al la ekzekutiva responda instanco.—A.assembly, F.assemblée, G.Versammlung, H.asamblea, I.assemblea, P.assembléia.

asist/i. Pro devo aŭ profesio helpi en fake difinita maniero: ~i kirurgon ĉe operacio; sociala ~antino en fabriko.—A.to assist (officially), to be in attendance (as experts or advisers), to support, to take part in; F.assister, servir d’assistant; G.beistehen, assistieren; H.asistir, servir de asistente; I.assistere, essere assistente; P.assistir, auxiliar.

Atlantik/o. La oceano inter Eŭropo kaj Ameriko.—A.Atlantic, F.l’Atlantique; G.Atlantik, Atlantischer Ozean; H.Atlántico, I.Atlantico, P.Atlântico.

atlas/o. Libroforma kolekto de mapoj, desegnaĵoj, bildoj, fotoj ktp. pri aparta temo: geografia, historia, anatomia, moda ~o.—A.atlas, F.atlas; G.Atlas, Kartensammlung; H.atlas, I.atlante, P.atlas.

aŭdac/a. Riskema fari ion malgraŭ la danĝeroj aŭ malhelpoj.—A.audacious, bold, daring; F.audacieux; G.kühn, verwegen; H.audaz, atrevido; I.audace; P.audaz.

Aŭstrali/o. La kontinento de la suda hemisfero okcidente de Pacifiko.—A.Australia, F.Australie, G.Australien, H.Australia, I.Australia, P.Austrália.

aŭt/o. Mallongigo de: aŭtomobilo.—A.car, automobile; (US) auto; F.auto; G.Kraftwagen, Auto; H.auto; I.auto; P.auto(móvel).

aŭtobus/o. Granda publika aŭtomobila veturilo, kiu transportas pasaĝerojn de stacio al aliaj laŭ difinitaj linioj.—A.motor-bus, bus; F.autobus; G.Autobus, Bus; H.autobús, I.autobus, P.auto-ônibus.

avantaĝ/o. Tio, kio donas ian superecon, pli grandan profiton, aŭ enhavas pli grandan utilon, oportunon.—A.advantage; F.avantage; G.Vorteil, Vorzug; H.ventaja, I.vantaggio, P.vantagem.

avenu/o. Larĝa strato, ambaŭflanke borderita per arboj, ofte kun perspektivo al monumento aŭ pejzaĝo.—A.avenue, F.avenue; G.Anfahrt, (breite bepflanzte) Strasse, (Avenue); H.avenida, I.viale, P.avenida.

Azi/o. La nordhemisfera kontinento, kiu okcidente limas Eŭropon kaj Afrikon.—A.Asia, F.Asie, G.Asien, H.Asia, I.Asia, P.Asia.

beb/o. Tre juna infano.—A.baby, F.bébé; G.Saügling, Kleinkind, Baby; H.bebé, “baby”; I.bimbo, bimbetto, (“bebè”); P.bebê.

bend/o. Mallarĝa kaj longa peco el ia maldika materio.—A.tape, band; F.bande (d’étoffe, ...); G.Binde, Band, Streifen; H.tira, venda, banda; I.fascia, benda, banda, nastro; P.tira, fita, faixa.

bovl/o. Larĝa, duonsfera taso, ordinare el argilo aŭ fajenco.—A.bowl, F.bol, G.(Trink)schale; H.tazón, bol; I.ciotola; P.tijela, escudela.

bred/i. 1. Teni kaj reprodukti (bestojn) por la homuzado. 2. Plibonigi kulturformojn de plantoj kaj bestoj produktante novajn per krucado aŭ selekto.—A.to breed; F.élever, produire (bêtes, plantes), améliorer (race); G.züchten, aufziehen; H.criar; I.allevare; P.criar (animais), cultivar (plantas), melhorar (raça).

buĝet/o. Detala antaŭkalkulo de en- kaj el-spezoj por difinita periodo, ofte prezentita en formala dokumento.—A.budget, F.budget; G. Haushaltsplan, Budget; H.presupuesto, (“budget”); I.bilancio, preventivo; P.orçamento.

central/o. Centra loko, kie oni produktas ion ĉirkaŭe distribueblan (elektron, betonon, ...) aŭ funkciigas telefonan sistemon, aŭ kie oni administras komunan agadon (sindikatoj, partioj, ...).—A.centre (of activity), (generating) station, (telephone)exchange; F.une centrale; G.Zentrale, Kraftwerk, Gewerkschaftszentrale; H.central, I.centrale, P.central.

cep/o. Legomo, specio el la genro ajlo, kulturata por sia bulbo (Allium cepa).—A.onion, F.oignon (légume), G.Zwiebel, H.cebolla, I.cipolla, P.cebola.

cirkl/o. La lokaro de ĉiuj punktoj en ebeno, kiuj havas fiksan distancon al donita punkto, nomata la centro.—A.circle, F.cercle, G.Kreis, H.círculo, I.circolo, P.circunferência.

cirkvit/o. La vojo, laŭ kiu kurento povas cirkuli.—A.circuit (electric); F.circuit (électrique); G.Stromkreis, Leitung; H.circuito (eléctrico); I.circuito (elettrico); P.circuito (eléctrico).

demokrati/o. Reĝimo, en kiu la politika povo apartenas, jen pere, jen senpere, al la popolo, kaj en kiu estas plej fortaj la sendistinge egaligaj tendencoj.—A.democracy, F.démocratie, G.Demokratie, H.democracia, I.democrazia, P.democracia.

difteri/o. Moderna formo de: difterito.—A.diphtheria, F.diphtérie, G.Diphtherie, H.difteria, I.difterite, P.difteria.

distribu/i. Disdoni al ĉiu laŭ ĝia destino: ~i leterojn, laboron, provianton.—A.to distribute, F.distribuer; G.ver-, auf-, aus-, zu-teilen; abgeben; H.distribuir, I.distribuire, P.distribuir.

drat/o. Tre maldika, fleksebla kaj longa vergo el metalo aŭ alia materio, ordinare kun ronda sekco.—A.wire, F.fil (de métal), G.Draht, H.alambre, I.filo (di metallo); P.fio de metal, arame.

ekran/o. Surfaco, kiu haltigas diversajn radiojn aŭ substancojn, ĉu por ŝirmi kontraŭ ilia efiko (kamena ~o; iks-radia ~o el plumbo), ĉu por videbligi ilin (kineja ~o, fluoreska ~o).—A.screen, F.écran; G.Schutzschirm, Schutzwand, Filmwand, Leuchtschirm; H.pantalla, lienzo; I.schermo, parafuoco, ventola; P.anteparo, biombo, tela (para projecção).

elektronik/o. Scienco pri la fenomenoj estigataj de liberaj elektronoj kaj tekniko uzanta tiajn fenomenojn.—A.electronics, F.l’électronique, G.Elektronik, H.electrónica, I.elettronica, P.eletrónica.

emerit/o. 1. Oficisto, kiu post difinita tempo de servado forlasas honore la oficon kaj ricevadas pension. 2. Pli ĝenerale, persono, kiu retiriĝis de la aktiva vivo.—A.retired person, emeritus; F.un retraité; G.Beamter im Ruhestand, Ruhegehaltsempfänger, (Emeritus); H.jubilado, (emérito); I.pensionato; P.(funcionário) aposentado, reformado, jubilado.

eskap/i. Liberigi sin de tio, kio katenas; sukcese eviti per forkuro.—A.to escape; F.échapper, s’échapper; G.entspringen, entwischen, entlaufen, entschlüpfen; H.escapar, escaparse; I.sfuggire, P.escapar.

etap/o. Haltoloko, kie oni ripozas aŭ tranoktas, kaj ankaŭ distanco inter du tiaj haltolokoj.—A.stage, halting-place, stopover; F.étape; G.Rastort, Etappe; H.etapa; I.tappa; P.estádio, etapa.

event/o. Difinita, sufiĉe grava okazaĵo.—A.event; F.événement (marquant); G.Ereignis, Vorkommen, Vorkommnis, Begebenheit, Geschehen, Geschehnis; H.evento, (acontecimiento imprevisto); I.avvenimento, evento; P.evento, (acontecimento importante).

fac/o. Ordinare, ebena parto de surfaco de objekto, limita de pli-malpli difinita figuro; ~o de glitvalvo, de martelo, de amboso, de osto.—A.face (of an object); F.face (d’un objet); G.Seite, Fläche; H.faz, frente; I.faccia, P.face (mat.).

farb/o. Materio, ordinare likva, uzata por ŝmiri surfacon en la intenco ĝin ŝirmi aŭ ĝin kolorigi: ~o el minio; blanke~ita kradaĵo.—A.paint; F.matière colorante, colorant; G.Farbe, Farbstoff, Färbemittel; H.materia colorante, colorante; I.materia colorante, colorante; P.tinta (para pintar).

feder/i. Kunigi ŝtatojn, societojn, sindikatojn aŭ similajn organizaĵojn en federacion.—A.to federate, F.fédérer; G.vereinigen, verbünden; H.federar, I.federare, P.federar.

film/o. Bendo kovrita de fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon.—A.film; F.film, pellicule; G.Film, H.film(e); I.film, pellicola; P.fita, filme.

fotel/o. Komforta kaj sufiĉe ampleksa sidilo, kun brak- kaj dors-apogiloj, por unu persono. (Ordinare, la fotelo estas malalta kaj ĉiuflanke kusene remburita, dum la brakseĝo, pli malpeza, havas apartajn brakapogilojn kaj pli similas al ordinara seĝo).—A.easy-chair, armchair, (fauteuil); F.fauteuil; G.Lehnstuhl, (Sessel), (Fauteuil); H.butaca, sillón; I.poltrona, P.poltrona.

fotografi/o. Arto de fotografado kaj ĉiuj kun ĝi ligitaj laboroj.—A.photography, F.la photographie; G.Photographie, Lichtbildkunst; H.fotografia, I.fotografia, P.fotografia (arte).

fuĝ/i. Forkuri, por savi sin de reala aŭ imagata danĝero.—A.to flee; F.fuir, s’enfuir; G.(ent-)fliehen, flüchten, davonlaufen; H.huir, I.fuggire, P.fugir.

garaĝ/o. Konstruaĵo, kie oni tenas, prizorgas aŭ riparas aŭtojn.—A.garage, F.garage, G.Garage; H.cochera, garaje; I.garage, P.garagem.

glukoz/o. Tipa glucido, kun dolĉa gusto, trovebla en kelkaj fruktoj (ekz. vinbero); C6H12O6; plej ofta en la sukeroj, ĝi estas komponanto de tre multaj hidrolizeblaj glucidoj.—A.glucose, F.glucose, G.Glukose, H.glucosa, I.glucosio, P.glicose.

ĝir/i. Transpagi iun sumon el sia konto en la konton de iu alia.—A.to transfer (funds), F.virer; G.übertragen, (girieren); H.girar; I.girare, stornare; P.transferir (com.).

hangar/o. Granda ŝirmejo esence formita el metalĉarpenta tegmento subtenata de metalaj fostoj kaj uzata por enteni fojnon, kulturmaŝinojn, aviadilojn, aerostatojn, k.s.—A.hangar, storage building; F.hangar; G.Schuppen, Halle, Hangar; H.cobertizo, hangar; I.tettoi, hangar, capannone, (avio)rimessa; P.hangar.

heĝ/o. Barilo el interplektitaj arbedoj.—A.hedge; F.haie, haie vive; G.Hecke, (Hag); H.seto, cerco; I.siepe, chiudenda; P.cerca viva.

helikopter/o. Flugmaŝino ekipita per granda vertikalaksa helico kaj kapabla sin levi kaj mallevi vertikale, sin movi en la aero aŭ tie ŝvebi.—A.helicopter, F.hélicoptère, G.Hubschrauber, H.helicóptero, I.elicottero, P.helicóptero.

humid/a. Entenanta ian kvanton da likvo aŭ vaporo.—A.damp, humid; F.humide, G.feucht, H.húmedo, (húmido), I.umido, P.úmido.

impet/i. Forte kaj vive sin ĵeti antaŭen.—A.to rush forward, F.s’élancer; G.sich vorwärts stürzen, loststürzen; H.lanzarse, arrojarse, tener ímpetu; I.slanciarsi, avventarsi, scagliarsi, scattare; P.arremeter, arrojar-se.

injekt/i. Enŝprucigi substancon en organismon, aparaton aŭ materialon.—A.to inject, F.injecter; G.einspritzen, injizieren; H.inyectar, I.iniettare, P.injectar.

interpelaci/i. (Se paroli pri deputito en parlamento) publike demandi al ministro por ricevi klarigojn pri agoj de la registaro.—A.to interpellate, F.interpeller, G.interpellieren, H.interpelar, I.interpellare, P.interpelar (parlamentar).

invent/i. Krei, elpensi ion novan per la forto de la spirito: ~i maŝinon, novan metodon, procedon, modon, kombinon.—A.to invent, F.inventer, G.erfinden, H.inventar, I.inventare, P.inventar.

kakt/o. Planto kun karnecaj tigoj kaj branĉoj, kiuj surhavas skvamojn aŭ pikilojn anstataŭ folioj.—A.cactus, F.cactus, G.Kaktus, H.cacto, cactus, I.cacto, cactus, P.cacto.

kamion/o. Granda aŭtomobila veturilo por pezaj ŝarĝoj.—A.lorry, truck; F.camion; G.Lastkraftwagen, Lastauto, Laster; H.camión; I.camion, P.camião, caminhão.

kanzon/o. Versaĵo, plej ofte gaja, sprita aŭ moka, konsistanta el egalaj strofoj finiĝantaj per refreno kaj destinita esti kantata.—A.(chanson), (little) song; F.chanson; G.Lied, Gesang, Chanson; H.canción; I.canzone; P.canção, modinha.

kasked/o. Ĉapo kun viziero, portata aŭ de uniformuloj, aŭ de civiluloj. RIM.: la kaskedo estas pli plata, iafoje kap-ronda; la kepo estas pli alta, ordinare cilindra.—A.(peaked) cap, F.casquette, G.(Schirm-)Mütze, H.gorra, (casquette), I.berretto, P.boné.

kejl/o. Ligna aŭ metala peco, ordinare konusa, uzata anstataŭ najlo, por perforte ŝtopi truon aŭ rigide kunfiksi du partopecojn.—A.peg; F.cheville (de bois); G.Pflock, Zapfen, Keil (Verbindungsteil zum Befestigen—Verkeilen—von Rädern, Riemenscheiben auf Wellen); H.clavija; I.cavicchio, caviglia, cuneo; P.cavilha.

kemi/o. Moderna formo de: ĥemio.—A.chemistry, F.chimie, G.Chemie, H.quimica, I.chimica, P.química.

kin/o. Kinematografio, filmarto.—A.cinema, film (as an art form); F.ciné, cinéma; G.Filmkunst; H.cine; I.cinema; P.cinema, cine (arte).

kirurg/o, (ĥirurg/o). Specialisto pri kirurgio.—A.surgeon, F.chirurgien, G.Chirurg, H.cirujano, I.chirurgo, P.cirurgião.

kirurgi/o, (ĥirurgi/o). Medicina teorio kaj arto kuraci malsanulojn per operacioj.—A.surgery, F.chirurgie, G.Chirurgie, H.cirujía, I.chirurgia, P.cirurgia.

kolumn/o. 1. Vertikala dividaĵo de paĝo prezentanta serion da samlongaj linioj skribitaj aŭ presitaj unu sub alia. 2. Vico de objektoj aŭ personoj aranĝitaj unu post aŭ sub alia.—A.column, file (of soldiers), rib (of knitting); F.colonne (de chiffres, de journal), file (de soldats), côte (de tricot); G.Spalte, Reihe, Kolumne; H.columna (de cifras, de diario), filo (de soldados); I.colonna, fila, catasta; P.coluna.

konced/i. Post hezito aŭ dubiĝo, konsenti pri la ebleco de io: mi ~as, ke mia sinteno povas ŝajni mensoga.—A.to concede; F.concéder; G.einräumen, gewähren, bewilligen; H.conceder; I.concedere; P.conceder, admitir.

koncentr/i. 1. Dense kunigi en iun lokon: ~i trupojn, ŝipojn, kaptitojn. 2. Pliigi la proporcion de solvita substanco en solvaĵo, per relativa forigo de la likvaĵoj: ~ita acido, ~ita lakto, ~ita infuzo.—A.to concentrate, F.concentrer, G.konzentrieren, H.concentrar, I.concentrare, P.concentrar.

kontest/i. Diskute malakcepti aserton, postulon aŭ establitan situacion.—A.to contest; F.contester; G.bestreiten, einwenden, anfechten; H.discutir, negar, impugnar; I.contestare, impugnare; P.contestar.

kosm/o. La universo rigardata kiel unu ordigita tuto.—A.cosmos, space; F.cosmos; G.Kosmos, Weltall; H.cosmos; I.cosmo; P.cosmo(s).

kurent/o. Fluo de elektro pasanta tra konduktilo: kontinua ~o, alterna ~o.—A.current (electric), F.courant (électrique), G.Strom (elektrischer), H.corriente eléctrica), I.corrente (elettrica), P.corrente (elétrica).

laboratori/o. Laborejo, destinita por teknikaj aŭ sciencaj esploroj, operacioj, eksperimentoj.—A.laboratory, F.laboratoire, G.Laboratorium, H.laboratorio, I.laboratorio, P.laboratório.

lap/o. Specio de arktio kun alkroĉiĝemaj globaj kapituloj (Arctium lappa).—A.burdock; F.bardane, glouteron; G.Klette; H.bardana, lampazo; I.bardana, lappa; P.bardana, pegamassa.

latitud/o. La angula distanco, norden aŭ suden, inter unu loko kaj la ekvatoro.—A.latitude, F.latitude, G.geographische Breite, H.latitud, I.latitudine, P.latitude

licenc/o. 1. Permeso, donita de registaro aŭ grava organizaĵo al unu el ties anoj, plenumi difinitan socian agadon (presi, instrui, prediki, vendi tian aŭ tian varon, konduki aŭton ...). 2. Escepta malobeo al gramatika aŭ poezia regulo.—A.license, permit; F.licence, permis; G.Erlaubnis, Erlaubnisschein, Lizenz; H.licencia, permiso; I.licenza, permesso, patente; P.licença.

likv/o. Substanco, kiu diference de solidoj kaj gasoj alprenas la formon de la ĝin entenanta ujo, sed praktike konservas la saman volumenon ĉe kunpremado: la tri statoj de la materio estas gaseco, likveco kaj solideco.—A.a liquid, F.un liquide, G.Flüssigkeit, H.un líquido, I.un liquido, P.líquido.

litografi/o. Tekniko kaj arto de litografisto.—A.lithography, F.lithographie (art), G.Lithographie, H.litografia, I.litografia, P.litografia.

longitud/o. La angula distanco, mezurata laŭ la ekvatoro, inter la meridiano de loko kaj la origina meridiano, nome la Grenviĉa meridiano por la teraj ~oj, kaj la meridiano de la printempa ekvinoksa punkto por la ĉielaj ~oj.—A.longitude, F.longitude, G.geographische Länge, H.longitud, I.longitudine, P.longitude.

lotus/o. Nomo de pluraj vegetaloj, nome: 1/ la greka ~o, legumenaco uzata kiel furaĝo; 2/ la nordafrika ~o, arbo el kies nigra kaj malmola ligno oni fabrikis flutojn kaj kies fruktojn manĝis la Lotofagoj, specio el zizifoj (Zizyphus lotus); 3/ la egipta ~o, nimfeo ankaŭ nomata Nila lilio (Nymphæa lotus, N.caerulea); 4/ la hinda ~o, nimfeaco, sankta signo de la budhismo (Nelumbium speciosum).—A.lotus, F.lotus, G.Lotos, Lotosblume, H.loto, I.loto, P.loto, lotus, lódão.

lubrik/i. Meti substancon speciale glitigeman inter du frotiĝantajn surfacojn, por faciligi la glitadon.—A.to lubricate; F.lubrifier; G.schmieren, einölen; H.lubricar, lubrificar; I.lubrificare; P.lubrificar.

luk/o. Aperturo, pli-malpli trairebla de homo, destinata al enlaso de lumo aŭ aero aŭ al simpla trairo, diversmaniere fermebla, kaj trovebla interalie: 1/ en domo: a) ĉe la tegmento: tegmento~o, mansardo~o; b) ĉe la plafono aŭ planko: klapo~o; c) en la kelo: kelo~o (Kp.: ventotruo); 2/ en ŝipo: a) sur la ferdeko: ferdeko~o (Kp. ferdekpordo); b) ĉe la ŝeloparieto: ŝipo~o (tre ofte ronda); 3/ sur ŝoseo aŭ trotuaro: kloak~o k.s. (Kp. rigardilo, aperturo).—A.1/a) dormer-window, b) trap-door, c) air-hole, ventilator; 2/a) hatchway, b) port-hole; 3/ man-hole; F.1/a) lucarne, b) trappe, c) soupirail; 2/a) écoutille, b) hublot; 3/ ouverture d’ accès, trou d’homme; G.1/a) Dachluke, b) Falltür, Klapptür, c) Kellerloch; 2/a) Deckluke, b) Bullauge; 3/ Einsteigöffnung, Mannloch; H.1/a) lumbrera, b) trampa, c) toma de luz; 2/a) escotilla, b) portilla, tragaluz; 3/ orificio de acceso, boca de entrada; I.1/a) abbaino, finestrella (sul tetto), b) trappola, c) pozzo di luce; 2/a) boccaporto, b) obló, sportello; 3/ bocca d’accesso; P.1/a) trapeira, b) olho-de-boi, c) lumieiro, claraboia; 2/a) escotilha, b) vigia; 3/ boca de bueiro.

map/o. Folio, sur kiu estas konvencie figurita jen pli-malpli granda parto de la tergloba surfaco, jen porcio de la astra ĉielo.—A.map; F.carte (géographique. céleste); G.Landkarte, Himmelskarte; H.mapa; I.carta, cartina (geografica), mappa; P.mapa (geog.).

Mediterane/o. Granda maro, fermita inter Eŭropo, Afriko kaj Azio.—A.Mediterranean, F.Méditerranée, G.Mittelmeer, H.Mediterráneo, I.Mediterraneo. P.Mediterrâneo.

meĥanism/o, mekanism/o. Sistemo de organoj aŭ pecoj, kiuj kunefikas en maŝino aŭ aparato, aŭ en biologia proceso, por atingi difinitan rezulton.—A.mechanism; F.mécanisme; G.Mechanismus, Getriebe, Vorrichtung; H.mecanismo; I.congegno, meccanismo; P.mecanismo.

mekanik/o. Moderna formo de: meĥaniko.—A.mechanics, F.la mécanique, G. Mechanik, H.mecánica, I.meccanica, P.mecânica.

metalurgi/o. Industrio, celanta elfosadon de minaĵoj kaj ekstraktadon, fabrikadon kaj prilaboradon de metaloj.—A.metallurgy, F.métallurgie, G.Metallurgie, Hüttenwesen, H.metalurgia, I.metallurgia, P.metalurgia.

ministeri/o. Tuto de la oficejoj kaj oficistoj de iu ministra fako, kaj domego, kie ili troviĝas.—A.ministry (pol.), F.ministère, G.Ministerium, H.ministerio, I.ministero, P.ministério.

minus. Konjunkcio kaj adverbo, indikanta resp. subtrahon aŭ negativan nombron.—A.minus; F.moins (math.); G. weniger, minus; H.menos; I.meno; P.menos.

mistifik/i. Ŝerctrompi iun, trouzante lian kredemon.—A.to hoax, to fool; F.mystifier, berner; G.mystifizieren, foppen, zum besten halten; H.ambaucar, engañar, mofar, (mixtificar, mistificar); I.corbellare, turlupinare; P.mistificar, burlar, ludibriar.

monark/o. Moderna formo de: monarĥo.—A.monarch, F.monarque, G.Monarch, H.monarca, I.monarca, P.monarca.

monarki/o, (monarĥi/o). Reĝimo de regno regata de monarĥo (monarko) kaj tia regno: absoluta, konstitucia, demokratia> ~o.—A.monarchy, F.monarchie, G.Monarchie, H.monarquía, I.monarchia, P.monarquía.

moskit/o. Komuna nomo por pikantaj dipteraj insektoj, precipe el la familio de kuledoj.—A.mosquito; F.moustique; G.Moskito, Stechmücke, Schnake; H.mosquito; I.zanzara; P.mosquito, pernilongo.

multiplik/i. Fari ~on, t.e. el du nombroj A kaj B, nomataj ~ato kaj ~anto, ricevi trian P nomatan produto; la produto P de la du entjeroj A kaj B estas la adicio de B nombroj, ĉiuj egalaj al A.—A.to multiply, F.multiplier (math.), G.multiplizieren, H.multiplicar (mat.), I.moltiplicare (mat.), P.multiplicar (mat.).

muzel/o. Elstara parto de la kapo de tiuj bestoj, ĉe kiuj la nazo kaj buŝo elpintiĝas el la vizaĝo: ~o de hundo, de kato, de ezoko.—A.muzzle, snout (of animals, fish); F.museau, mufle, groin, boutoir; G.Schnauze, Maul; H.hocico, morro, jeta; I.muso, ceffo; P.focinho.

nadl/o. Pintforma metala vergeto elfarita por diversaj uzoj, sed ne por kudri.—A.needle, F.aiguille, G.Nadel, H.aguja, I.ago, P.agulha (téc.).

neglekt/i. Lasi ne farita, ne atentata, ne zorgita.—A.to neglect; F.négliger; G.vernachlässigen, unterlassen, versäumen; H.descuidar; I.trascurare, tralasciare, negligere; P.negligenciar, desleixar, descuidar, descurar.

nervoz/a. Havanta facile eksciteblan maltrankviliĝeman psikon.—A.nervous, fidgety, excitable, highly-strung; F.nerveux, (excitable); G.nervös, erregt, erregbar; H.nervioso (de nervios irritables); I.nervoso; P.nervoso, irritável, exaltado.

nilon/o. Nitrogenhava sinteza kombinaĵo, analoga al la plastoj, el kiu oni faras i.a. specon de artefarita silko.—A.nylon, F.nylon, G.Nylon, H.nilón, “nylon”, I.nailon, “nylon”, P.“nylon”.

nul. La nombrosigno 0 (radiko de la Fundamenta: nul/o).—A.zero, nought, nil; F.zéro; G.Null; H.cero; I.zero; P.zero.

obstakl/o. Tio, kio malhelpas aŭ malfruigas la iradon (propre aŭ figure).—A.obstacle, hindrance; F.obstacle, empêchement; G.Hindernis, Erschwerung; H.obstáculo; I.ostacolo; P.obstàculo, empecilho, embaraço.

ofert/i. Proponi (varon aŭ servon) al kliento: la leĝo pri ~o kaj mendo.—A.to offer, to tender (for sale or supply); F.offrir (commerce); G.anbieten, feilbieten, offerieren; H.ofrecer (oferta), ofertar; I.offrire; P.oferecer (com.)

opon/i. Esprimi opinion kontraŭan al la opinio de iu alia kaj peni, ke tiu ne povu efektivigi la sian.—A.to oppose; F.s’opposer à, aller contre, contrecarrer; G.entgegenstellen, entgegen, opponieren; H.oponer; I.opporsi; P.opor-se.

ort/o. 90-grada angulo: se du rektoj kruciĝas, tiel ke du apudaj anguloj estas egalaj, ili determinas kvar ortojn.—A.right angle; F.angle droit, un droit; G.rechter Winkel, Rechter; H.ángulo recto, recto; I.angolo retto; P.ángulo reto.

Pacifik/o. La Oceano inter Ameriko, Azio kaj Oceanio.—A.The Pacific; F.le Pacifique; G.der Stille Ozean, der Pazifik; H.el Pacífico; I.il Pacifico; P.o Pacífico.

pane/o. Akcidenta nefunkciado de aparato aŭ de motorveturilo.—A.breakdown, failure; F.panne (tech.); G.Panne, Störung, Schaden, Defekt; H.avería; I.panna, panne, guasto (meccanico), avaria; P.pane.

paraŝut/o. Ombrelforma aparato, kiu uzas la aeran reziston por malrapidigi la malsupreniĝon de falanta korpo.—A.parachute, F.parachute, G.Fallschirm, H.paracaídas, I.paracadute, P.pára-quedas.

plast/o. Genra nomo de makromolekulaj sintezaj materioj, transformeblaj per diversaj procedoj ordinare uzantaj varmon kaj premon.—A.plastic (material); F.matière plastique, un plastique; G.Kunststoff, Pressstoff, Kunstharz; H.material plástico, plástico; I.materia plastica; P.matéria plastica, plástico.

plonĝ/i. Lerte sin ĵeti en akvon, por naĝi.—A.to dive, to plunge, F.plonger, G.tauchen, H.zambullir, I.tuffarsi, P.mergulhar.

plus. Konjunkcio kaj adverbo, indikanta resp. adicion aŭ pozitivan nombron.—A.plus, F.plus (math.), G.plus, H.más, I.più, P.mais (mat.).

preleg/i. Fari kiel kompetentulo instruan aŭ klerigan paroladon pri sufiĉe grava temo.—A.to lecture; F.faire une conférence; G.einen Vortrag (Vorlesung) halten; H.tener una conferencia (lección, discurso); I.fare una conferenza; P.fazer preleção.

preskrib/i. (pp leĝoj aŭ kuracistoj) Formale kaj aŭtoritate ordoni.—A.to prescribe F.prescrire, G.vorschreiben, verschreiben, H.prescribir, I.prescrivere, P.prescrever.

prolet/o. Moderna formo de: proletario.—A.proletarian, F.prolétaire, G.Proletarier, (Prolet), H.proletario, I.proletario, P.proletário.

radiator/o. Aparato—ordinare tubaro entenanta akvon, oleon, vaporon aŭ varman aeron—aŭ maŝinorgano, kiu disradias varmon ĉirkaŭ si, ĉu por hejti lokon, ĉu por malvarmigi maŝinparton aŭ sistemon (kiel ekz-e: eksplod-motoron); ankaŭ elektra hejtilo.—A.radiator, F.radiateur, G.Heizkörper, Kühler, H.radiador, I.radiatore, P.radiador.

reflekt/i. (pp surfaco de korpo) Fari, ke trafanta lumradio, sonondo k.a. ne penetru en iun surfacon, sed ŝanĝu sian direkton al direkto simetria rilate al la ortanto ĉe la trafpunkto.—A.to reflect (phys.); F.réfléchir (lumière), renvoyer (son); G.zurückstrahlen, zurückwerfen, reflektieren; H.reflejar, reflectar; I.riflettere, P.reflectir.

rivel/i. Aperigi tion, kio estis nekonata, sekreta aŭ nevidebla: ~i planon, misteron; ~i foton per kemia bano.—A.to reveal, to develop (phot.); F.révéler, développer (photo); G.enthüllen, aufdecken, entwickeln; H.revelar; I.rivelare, sviluppare; P.revelar.

rivolu/o. Rotacio de 360°: la tero ~as ĉirkaŭ sia akso en 24 horoj kaj ĉirkaŭ la suno en iom pli ol 365 tagoj.—A.revolution (around an axis); F.révolution (méc., géom.), tour (d’hélice); G.Tour, Umdrehung, Umlauf, Rotation; H.revolución (mec., geom.), vuelta; I.rivoluzione (mec., geom.); P.revolução (mec., geom.).

sandviĉ/o. Manĝaĵo, konsistanta el ia nutraĵo metita inter du pantranĉoj.—A.sandwich; F.sandwich; G.Sandwich, belegtes Brötchen, Doppelschnitte; H.“sandwich”, emparedado; I.“sandwich”, panino imbottito, panino gravido; P.sanduíche.

saten/o. Ĉefe silka, kaj nun nilona, sed ankaŭ lana, kotona ... teksaĵo, de kiu unu flanko estas glata kaj brila.—A.satin; F.satin; G.Satin, Atlas; H.raso, satén, satín; I.raso, “satin”; P.cetim.

sens/o. Ĉiu el la specialaj korpaj kapabloj de homo aŭ de animalo, per kiuj tiu ricevas sciigojn pri iaj elementoj, fizikaj aŭ kemiaj, de la ekstera medio aŭ de la interna medio: vidado, aŭdado, flarado, gustumado kaj tuŝado estas la kvin klasikaj ~oj; muskola ~o, ekvilibro~o.—A.sense (the five senses), F.sens (les cinq sens), G.Sinn (die fünf Sinne), H.sentido (los cinco sentidos), I.senso (i cinque sensi), P.sentido (os cinco sentidos).

sin/o. Homa brusto, rigardata kiel formanta kun la brakoj aŭ femuroj ian varman ŝirmejon.—A.bosom, breast, lap; F.sein, giron; G.Busen, Brust, Schoss; H.seno, regazo; I.seno, petto; P.seio, regaço.

singular/o. Gramatika nombro, montranta, ke oni parolas pri ununura persono aŭ afero.—A.the singular, F.le singulier (gram.), G.Einzahl, Singular, H.el singular, I.il singolare, P.singular.

situ/o. Loko rigardata konsidere al la kondiĉoj, kiujn ĝi prezentis aŭ prezentas por la starigo de homloĝejoj (naturo de la grundo, ebloj de vivtenado, defendorimedoj, ktp).—A.site, situation, position; F.site, situation (géo.), position, assiette (d’une ville); G.Lage, Situation; H.sitio, situación, posición, asiento; I.sito, situazione, posizione; P.situação, localização.

ski/o. Ĉiu peco el paro da lignaj, plastaj aŭ metalaj tabuloj, longaj ĉ. du metrojn, larĝaj 7 ĝis 9 centimetrojn, kun suprenkurbita antaŭa ekstremaĵo, kiun oni alfiksas al ĉiu ŝuo kaj per kiu oni glitas sur la neĝo.—A.ski, F.ski, G.Ski, Schi, H.esquí, I.sci, P.esqui.

sled/o. Veturilo, provizita per glitiloj anstataŭ radoj, uzata por transporti ŝarĝojn aŭ homojn, tirata de ĉevaloj, hundoj, boacoj, aŭ puŝata de homo.—A.sled, sledge, sleigh; F.traîneau, (schlitte); G.Schlitten; H.trineo; I.slitta; P.trenó.

sorg/o. Grava greno, multe kulturata en varmaj sekaj regionoj por produktado de faruno, sukero, siropo, alkoholo ktp. (Andropogon sorghum).—A.sorghum, F.sorgho, sorgum, G.Sorghum, Mohrenhirse, H.sorgo, I.sorgo, P.sorgo.

spur/o. Postlasita enpremo, marko, signo, dank’ al kiu eblas diveni, kien iu aŭ io pasis, aŭ kion iu faris, aŭ kio (fizike) okazis.—A.spoor, footprint, track, trace, trail; F.trace, empreinte, vestige, indice; G.Spur; H.huella, pisada, impresión, indicio; I.traccia, orma, indicio; P.indício.

stadion/o. Loko, destinita kaj taŭge aranĝita por atletaj aŭ sportaj ekzercoj kaj konkursoj, kun multaj ŝtupaj vicoj da sidlokoj por la publiko.—A.stadium, F.stade (sport), G.Stadion, Sportplatz, H.estadio (deporte), I.stadio, P.estádio, campo (de esportes).

start/i. (netransitiva) 1.Komenci sportan agadon en konkuro. 2. (pp motoro ks.) Ekfunkcii.—A.to start (in a race etc., intr.), 2.to start up (intr.); F.1/ partir (coureur), démarrer, prendre le départ, 2/démarrer; G.1/2/ starten; H.1/arrancar, salir, emprender la marcha, 2/arrancar; I.1/partire, prendere il via, 2/avviarsi; P.1/arrancar, partir, pôr-se em marcha, 2/pôr-se em movimento.

subtrah/i (nombron de alia nombro) Trovi la diferencon de la dua nombro per la unua nombro.—A.to subtract, F.soustraire, G.subtrahieren, abziehen, H.substraer, restar, I.sottrarre, P.subtrair (mat.).

suplement/o. Kompletiga aldono.—A.supplement, F.supplément, G.Ergänzung, Nachtrag, H.suplemento, I.supplemento, P.suplemento.

surfac/o. Lokaro de la punktoj limantaj porcion de spaco aŭ solidon en la spaco.—A.surface, F.surface, G.Oberfläche, H.superficie, I.superficie, P.superfície.

ŝofor/o. Profesia kondukisto de aŭtomobilo, kamiono k.s.—A.chauffeur; F.chauffeur; G.Fahrer, Chauffeur, Schofför; H.“chauffeur”, chófer, conductor: I.autista, guidatore; P.chofer, motorista.

tajl/i. Doni difinitan formon al materialo, tute aparte al ŝtofo, tranĉante el ĝi pecojn aŭ eretojn: ~i ŝtonon, gemon, ŝtofon.—A.to cut, cut to shape; to form; F.tailler; G.zuschneiden, zustutzen, anspitzen, abschleifen, behauen; H.cortar, tallar; I.tagliare; P.talhar, recortar.

tajp/i. Skribi per maŝino.—A.to type, to typewrite; F.taper (à la machine), dactylographier; G.tippen, maschineschreiben; H.mecanografiar, escribir con máquina; I.dattilografare, scrivere a macchina, battere a macchina; P.dactilografar.

televid/i. Vidi per televizio.—A.to watch television, F.voir à la télévision, G.das Fernsehen schauen, H.mirar a la television, I.vedere alla televisione, P.assistir televisão.

tempest/o. Ventabunda vetero, pli forta ol ŝtormo, sed malpli forta ol uragano.—A.tempest; F.tempête; G.Sturm, stürmisches Wetter, Unwetter, Ungewitter; H.tempestad; I.tempesta; P.tempestade.

tener/a. Montranta varman delikatecon de la koro.—A.tender; F.tendre, caressant; G.liebevoll, herzlich, liebkosend, zärtlich; H.tierno, cariñoso; I.tenero. affettuoso, amorevole; P.terno, carinhoso, amoroso, afável.

teren/o. Terspaco, rigardata el la vidpunkto de ĝia utiligado por difinita homa aktiveco.—A.ground, piece of land, terrain; F.terrain; G.Boden. Grundstück, Gelände; H.terreno, solar; I.terreno; P.terreno.

tig/o. Tiu parto de herbecaj plantoj, kiu portas burĝonojn, foliojn kaj florojn, kaj kiu kune kun la radiko konsistigas la akson de la planto.—A.stem, stalk (of plant); F.tige, queue (fleur), pied (herbe); G.Stiel, Stengel; H.tallo; I.gambo, culmo; P.talo, haste, caule.

tonel/o. Unuo de volumeno, uzata por mezuri la internan kapaciton de ŝipo: la internacia ~o valoras 2,83m3.—A.ton (displacement); F.tonneau (de jauge); G.Tonneau, Tonne; H.tonel, tonelada; I.tonnellata; P.tonelada (mar.). Kp. tuno.

trajn/o. 1. Sinsekvo de similaj veturiloj aŭ objektoj trenataj, aŭ (se figure) vice irantaj unu post la alia: ŝipo~o, fos~o; (f) ondo~o. 2/Vagonaro movata de lokomotivo kaj iranta laŭ difinita horaro (= vagon~o). 3/Veturilaro, kiu transportas ĉion, kion la trupoj bezonas por vivi kaj batali (= proviza veturilaro, militista konvojo, loĝistika servo).—A.1/2/3train; F.1/2/3/train; G.1/2/Zug. 3/Train, Tross; H.1/2/3/tren; I.1/2/treno, 3/carreggio, convoglio; P.1/2/3/trem.

traktor/o. Potenca motorveturilo uzata por tiri agrajn maŝinojn aŭ ŝarĝveturilojn.—A.tractor; F.tracteur; G.Traktor, Zugmaschine, Schlepper; H.tractor. I.trattore, P.tractor.

trejn/i. Submeti al instruado kaj ekzercado, por konduki ĝis la dezirata stato de kapableco aŭ por prepari al sporto, batalado ktp……—A.to train; F.former (un disciple), instruire (conscrits), préparer (candidat), exercer (oreille), entraîner (sportif); G.trainieren, ausbilden; H.adiestrar, entrenar, ejercitar: I.allenare; P.treinar, adestrar, exercitar (par esporte, batalha, trabalho).

tun/o. Mezurunuo de pezo valoranta 1 000 kilogramojn—A.metric ton, tonne, F.tonne. G.Tonne, H.tonelada, I.tonnellata, P.tonelada (métrica).— Kp. tonelo.

vakcin/o. Substanco donanta imunecon kontraŭ mikroba aŭ parazita malsano.—A.vaccine, F.vaccin, G.Impfstoff, Vakzine, H.vacuna, I.vaccino, P.vacina.

vegetal/o. Ĉiu membro de unu el la du regnoj de vivuloj, karakterizita per ĉelparietoj el celulozo, havanta la funkciojn de sinnutrado kaj reprodukto, kaj plej ofte posedanta klorofilon.—A.plant (as opposed to animal); F.un végétal; G.Pflanze, Gewächs; H.un vegetal; I.un vegetale, pianta; P.vegetal.

vertic/o. Sekcopunkto de la du lateroj de angulo, ankaŭ se la angulo apartenas al plurlatero aŭ al pluredro.—A.vertex, apex (of an angle); F.sommet (d’un angle); G.Scheitelpunkt (eines Winkels), Ecke (eines Dreiecks); H.vértice (geom.); I.vertice (geom.); P.vértice (geom.).

viper/o. Zamenhofa formo de: vipuro (genro de serpentoj: Vipera).—A.viper, F.vipère, G.Viper, H.víbora, I.vipera, P.víbora.

vit/o. Vinberplanto (Vitis ampelos, Vitis vinifera).—A.vine, F.vigne (plante), G.Weinstock, H.vid, viña, I.vite, P.videira.