AKADEMIO DE ESPERANTO

El "Oficialaj Informoj 8 - 2007 03 10"

Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

Enkonduko

La Akademio de Esperanto prezentas en tiu ĉi Naŭa Oficiala Aldono 209 radikojn, kiujn ĝi decidis oficialigi.

Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed ĝi esperas, ke ĝiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj.

En antaŭaj Oficialaj Aldonoj la radikoj kaj vortoj estis klarigitaj precipe per tradukoj en naciajn lingvojn, ĉefe en la kvin naciajn lingvojn de la Fundamento, sed ankaŭ en aliajn lingvojn. Sed oni uzis ankaŭ difinojn en Esperanto, precipe en la Aldonoj Sepa kaj Oka. En tiu ĉi Naŭa Aldono la Akademio elektis uzi nur difinojn en Esperanto sen tradukoj nacilingvaj, opiniante, ke nia lingvo nun estas sufiĉe matura por povi difini siajn proprajn vortojn. Multajn el la difinoj akompanas helpaj ekzemploj.

La oficialaj difinoj inkluzivas ĝenerale nur la kernajn sencojn de la koncernaj vortoj. Multaj vortoj havas pliajn neoficialajn uzojn, kiuj diversmaniere baziĝas sur la kernaj sencoj. Tio povas esti ekzemple sencoj fakaj aŭ figuraj. En kelkaj okazoj ni tamen mencias ankaŭ fakajn sencojn aparte atentindajn aŭ klarigindajn, kaj iafoje ankaŭ notindajn uzojn figurajn.

En la difinotekstoj ni uzas nur elementojn Fundamentajn kaj oficialajn (eventuale oficialigitajn en tiu ĉi Aldono). La solaj esceptoj estas kelkaj malmultaj propraj nomoj en ekzemploj kaj notoj.

Grava celgrupo estas la vortaristoj, al kiuj ni rekomendas prezenti unuavice la oficialajn sencojn de la koncernaj vortoj. Tiujn la vortaristoj tamen povas kompletigi per pliaj sencoj neoficialaj laŭ la celo kaj bezonoj de la koncerna vortaro. Kompreneble neniel necesos citi niajn difinojn laŭvorte. Gravas la intencitaj ideoj.

Ni provis verki la difinojn per tiel facila lingvaĵo, ke ili taŭgu ankaŭ por ordinaraj lingvouzantoj. La difinoj tamen enhavas laŭbezone ankaŭ aldonajn precizigajn detalojn, kiuj celas unuavice fakulojn kaj vortaristojn, ekzemple sciencajn (ne-Esperantajn) nomojn de bestoj kaj vegetaĵoj, kaj internaciajn landokodaĵojn laŭ la kodo ISO 3166. En kelkaj lokoj la strebo al facila lingvaĵo kaj la evitado de neoficialaj radikoj necesigis elekton de esprimoj, kiujn fakuloj eble trovos neuzindaj. Temas ekzemple pri krustulo anstataŭ krustaco, penikŝimo anstataŭ penicilo, kaj sangoĉelo anstataŭ globulo. Tion oni ne komprenu kiel kritikon kontraŭ la respondaj fakaj esprimoj.

Ĉe verboj la transitivecon (kaj ĝenerale la frazokonstruadon) ni montras nur per ekzemploj.

La Direktoro volas aparte danki al nia korespondanto Sylla Chaves, kiu preparis la originajn listojn de kandidatovortoj, kaj kiu provizis nin per multe da aldona materialo, el kiu espereble baldaŭ rezultos pluaj Oficialaj Aldonoj.

La Naŭa Oficiala Aldono estis aprobita de la Akademio en Marto 2007. Voĉdonis 33 el 45 Akademianoj (pli ol du trionoj). La limo por aprobo estis do 17 jesaj voĉoj (duono el ĉiuj voĉdonintoj). La kandidataj radikoj ricevis inter 33 kaj 23 jesojn. Sekve estis oficialigitaj ĉiuj 209 radikoj kun siaj respektivaj difinotekstoj.

La Direktoro de la Sekcio
pri la Ĝenerala Vortaro,
Bertilo Wennergren

Oficialaj radikoj

adrenalin/o. Hormono produktata de la surrenaj glandoj kaj sekreciata en la sangon okaze de mensa aŭ korpa premo (danĝero k.s.) por prepari la korpon al urĝa agado, fuĝo, sindefendo k.s.: adrenalino akcelas la koran ritmon kaj altigas la sangopremon. Formulo: C6H3(OH)2-CH(OH)-CH2-NH-CH3.

agres/i. Ataki ne provokite; ataki kiel unua ne estante mem minacata de atako: agresi personon; agresi landon. agres/em/a. Ĉiam preta ataki, aŭ inklina kutime ataki, eĉ ne provokite.

aidos/o. Akirita malsufiĉo de la imunsistemo. Grava malsano, kiu malfortigas la korpajn defendojn kontraŭ ĉiaj malsanoj, plej ofte transdonata per seksaj kontaktoj aŭ infektita sango.

akupunktur/o. Kuracmetodo el la tradicia ĉina medicino, kiu konsistas en pikado de difinitaj korpopunktoj per pingloj.

alergi/o. Malsano kaŭzita de forta reago de la imunsistemo kontraŭ substancoj, kiuj normale estas sendanĝeraj, ekzemple manĝaĵoj, poleno, polvo k.s.

algoritm/o (en matematiko, komputado k.s.) Aro da precizaj reguloj aŭ preciza priskribo de la agoj farendaj por solvi problemon aŭ atingi celon: algoritmo de obligado; la Eŭklida algoritmo; prezenti algoritmon per komputila programo.

ameb/o. Unuĉela vivulo, sin movanta per ŝajnpiedoj (loboj aŭ fadenoj de ĉelinterna substanco), vivanta en akvo, malseka tero aŭ parazite en bestoj aŭ homoj, ofte ŝanĝanta sian formon. (Amoeba, Entamoeba k.a. parencaj genroj.)

amend/i. Ŝanĝi parton de leĝo, rezolucio aŭ simila teksto per formala proceduro: amendi leĝoproponon; amendi rezolucion. amend/o. Ago amendi kaj ties rezulto (tekstoparto amende ŝanĝita aŭ aldonita).

anĉ/o. Maldika elasta langeto, kies vibrado kreas la tonojn ĉe kelkaj instrumentoj, ekz. hobojo, klarneto kaj saksofono.

Antarkt/o. La regiono kaj kontinento ĉirkaŭ la suda poluso. Antarkt/a. Rilata al Antarkto; tia kiel (en) Antarkto: la Antarkta Cirklo; Antarkta klimato; Antarkta glacio.

antibiotik/o. Organika substanco produktata de mikroboj aŭ ĥemie sintezata, kiu povas malhelpi plimultiĝon de bakterioj kaj aliaj mikroboj, kaj eĉ ilin mortigi: penicilino estas vaste uzata antibiotiko; multajn infektajn malsanojn oni kuracas per antibiotiko.

anus/o. Malfermaĵo, kiu troviĝas ĉe la fino de la nutrokanalo, kaj tra kiu eliras la fekaĵoj (komunuze nomata postaĵotruo).

aperitiv/o. Trinkaĵo, ordinare alkohola, trinkata (kiel apetitvekilo) antaŭ manĝo.

are/o 1 Mezuro de surfaco: ŝi mezuris la areon de la kampo; la areo de la ĉambro estas 20 kvadrataj metroj; tiu lando havas areon de pli ol cent mil kvadrataj kilometroj. 2 Parto de surfaco; tereno: tie estas parka areo, kie oni povas promeni; kulturata areo.

Arkt/o. La regiono ĉirkaŭ la norda poluso. Arkt/a. Rilata al Arkto; tia kiel (en) Arkto: la Arkta Oceano; la Arkta Cirklo; Arkta klimato.

asbest/o. Mola griza fibra minerala substanco, el kiu oni povas fari teksaĵon izolantan kontraŭ varmego kaj fajro. [1]

aspirin/o. Medikamento uzata precipe kontraŭ doloro, febro kaj inflamo, konsistanta el substanco kun la ĥemia formulo CH3-CO-O-C6H4-COOH.

avokad/o. Frukto de avokadujo, kun verda aŭ bruneta ŝelo (el kiu oni povas ĝin manĝi), tre nutra, butereca karno, kaj unu sola tre granda malmola kerno. avokad/uj/o, avokad/arb/o. Arbo el tropika Ameriko, kies frukto estas avokado. (Persea americana.)

banked/o. Komuna ceremonia manĝo kun multaj partoprenantoj (por festi aŭ honori ion, ofte kun festparoladoj k.s.).

baskul/o 1 Aparato konsistanta el trabo, stango, tabulo aŭ simila afero, kies unu ekstremaĵo leviĝas, kiam la alia malsupreniras. 2 Ludilo konsistanta el tabulo aŭ stango, kiu estas ekvilibrigita sur mezpunkto, kaj sur kies ekstremaĵoj povas sidi personoj alterne leviĝantaj kaj malleviĝantaj laŭ la movo de la tabulo aŭ stango. 3 Cirkvito, meĥanismo k.s., kiu analoge al baskulo 1 povas alterni inter du statoj.

beletr/o. Arta literaturo plezurocela aŭ distrocela, precipe tia, kiu rakontas pri okazaĵoj kaj personoj imagitaj. beletr/aĵ/o. Verko beletra. beletr/ist/o. Beletra verkisto aŭ specialisto.

bemol/o. Muziknota kromsigno, kiu montras malaltigon de tono: ♭.

beton/o. Konstrumaterialo, miksaĵo el sablo, ŝtonetoj, cemento kaj akvo.

bit/o. Pozicio de duuma cifero en duuma kodaĵo: kontrola parecbito; la tria bito de la nombroprezento; ĉi tia memorĉelo povas enteni 32 bitojn; por prezenti tian nombron oni bezonas almenaŭ 10 bitojn. bit/ok/o. Grupo de ok bitoj traktata kiel tutaĵo (kiel unuo en komputado k.s.). [2]

bizon/o. Sovaĝa remaĉanta parhufa bovosimila mamulo Nord-Amerika kaj Eŭropa. (Bison bison, Bison bonasus.)

bluf/i. Ŝajnigi sin supera al kontraŭulo por konduki tiun al eraro: ne timu lian minacon, ĉar li blufas.

boac/o. Arkta remaĉanta mamulo portanta kornojn (en la Fundamento nomata norda cervo). (Rangifer tarandus.)

bradip/o. Centr-Amerika kaj Sud-Amerika mamulo, kiu pendas de arbobranĉoj per la hokaj ungegoj de siaj tre longaj dufingraj aŭ trifingraj membroj, kaj sin movas tre malrapide. (Bradypus.)

brit/o 1 Ano de Britujo. 2 Ano de la antikva indiĝena gento de Britujo 1. Brit/uj/o 1 Insulo en Eŭropo, inter Francujo kaj Irlando. 2 Regno, kiu inkluzivas Britujon 1 kaj Nord-Irlandon. Internacia landokodaĵo: GB.

brokol/o. Speco de legoma brasiko, parenca al florbrasiko, kun kapo verda (ĉe iaj specoj tamen violkolora aŭ eĉ blanka) konsistanta el nefirma floraro. (Brassica oleracea italica.)

burokrat/o 1 Oficisto en administrejo (ŝtata), rigardata kiel parto de sistemo por regado kaj administrado. (Se oni parolas konkrete pri persono, oni preferas vortojn kiel oficisto, administranto, funkciulo k.s.) 2 (malŝate) Persono, kiu rigore sekvas la administrajn regulojn kaj rutinojn, sed ignoras la bazan celaron de la laboro aŭ la demokratian devon reagi al publikaj kritikoj. burokrat/ar/o. Tuto de la burokratoj 1 (en unu ŝtato k.s.). burokrat/ism/o 1 Sistemo de (kvazaŭa) regado fare de la burokrataro; administra sistemo, en kiu la burokratoj 1 havas tro da povo aŭ influo. 2 (malŝate) La procedo-troigaj tendencoj de burokrato 2; sistema flegado aŭ apogado de tiaj tendencoj.

cic/o. Elstaraĵo ĉe la mamo de homoj kaj aliaj mamuloj, tra kiu ĉe inoj la idoj suĉas lakton. cic/um/o. Longa cicoforma botelkovrilo kun truo ĉe la pinto, tra kiu infano suĉas lakton.

cirkumcid/i. Detranĉi parton de la haŭta refaldo, kiu ĉirkaŭas la kapon de peniso (la glanon) por lasi tiun libera (pro higienaj, medicinaj aŭ religiaj kialoj): cirkumcidi infaneton.

ĉampion/o. Venkinto en grava sportokonkurso (urba, landa, tutmonda...).

ĉasi/o. Baza framo de rada veturilo, portanta karoserion, motoron, aksojn, radojn ktp.

ĉimpanz/o. Senvosta simio homsimila kun grandaj elstaraj oreloj, kaj kun brakoj pli longaj ol la kruroj, malhelhara, vivanta en centra kaj okcidenta Afriko. (Pan troglodytes.)

ĉin/o 1 Ano de la ĉefgento de Ĉinujo. 2 (vastasence) Ĉinujano. Ĉin/uj/o. Lando en orienta Azio, ĉe la Flava Maro, la Orientĉina Maro kaj la Sudĉina Maro, inter Rusujo kaj Birmo. Internacia landokodaĵo: CN.

defi/i. Inviti aŭ provoki al batalo, konkurso k.s. prezentante sin mem kiel kontraŭulon: defii boksan ĉampionon; defii iun batali; defii iun je/al batalo; defii amikon ŝakludi; (figure) ŝakludo defias la intelekton.

delt/o 1 La kvara litero de la greka alfabeto: Δ, δ. 2 Pli-malpli triangula ebenaĵo, kiu estas formita el materialo alportita de la akvofluo, kaj tra kiu disbranĉiĝas rivero ĉe sia enfluo en maron aŭ lagon.

demografi/o 1 Scienco pri la konsisto de la loĝantaro kaj pri ĝia evoluo. 2 Informoj pri la nombro, konsisto kaj loka distribuo de la loĝantaro, kaj pri tendencoj de ilia evoluo: demografio de la urboj; demografio de la kamparaj regionoj.

detektiv/o 1 Polica esploristo, kies tasko estas eltrovi la faktojn pri krimoj. 2 Privata esploristo, kiu provas eltrovi la faktojn pri krimoj aŭ aliaj aferoj, ekz. komisie de privatulo.

dies/o. Muziknota kromsigno, kiu montras altigon de tono: ♯.

diskriminaci/i. Oficiale aŭ efektive fari distingon inter personoj, tiel ke oni rifuzas al parto el ili rajton, kiun oni donas al aliaj el ili: diskriminacii eksterlandanojn; diskriminacii malplimulton; diskriminaciata popolo. diskriminaci/o. Ago diskriminacii: rasa diskriminacio; seksa diskriminacio; diskriminacio kontraŭ virinoj; diskriminacio laŭ aĝo; pozitiva diskriminacio.

dizert/i. Fuĝi el militservo kun intenco ne plu reveni al ĝi: la soldatoj dizertis.

drast/a. Fortege, malmilde, rapide, radikale efikanta: drasta medikamento; drasta ŝanĝo; drasta kresko; drasta esprimo; drasta kontrasto (= kreanta fortan impreson).

driv/i 1 Flosi laŭ la puŝo de akvofluo aŭ vento (senstire, en alia direkto ol intencite, sen klara direkto): la ŝipo drivis pro motordifekto. 2 Deflankiĝi de la intencita direkto pro puŝo de vento aŭ akvofluo: la kuglo drivis pro la forta vento, kaj tial ĝi ne trafis la celon. driv/o 1 Ago drivi. 2 Malrapida ŝanĝiĝado aŭ moviĝado en ia sistemo (sen klara celo aŭ direkto): kontinenta drivo; lingva drivo.

ekologi/o 1 Reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj kaj ties natura medio. 2 Scienco pri ekologio 1.

etiked/o. Peco de papero aŭ alia materialo kun aŭ por surskribo, alfiksita aŭ alfiksebla sur aŭ al io, por montri enhavon, specon, adreson ktp.

etn/o. Gento. Historie estiĝinta homgrupo, kies vivmanieron karakterizas komunaj trajtoj kulturaj, civilizaciaj aŭ religiaj, kaj kiu konscias pri tiu komuneco. (Komunaj lingvo, lando aŭ socipolitika strukturo estas ofta, sed ne nepra trajto de etno. Kontraste al gento, etno ne insistas pri deveno de komunaj prauloj, fikciaj aŭ realaj.)

etnologi/o. Scienco pri la homaj etnoj kaj iliaj diferencoj (uzanta faktojn kolektitajn per etnografio); socia kaj kultura antropologio.

etos/o. Reganta humoro aŭ spirita atmosfero kreata de ĉeestantaj homoj, ĉirkaŭaĵo, cirkonstancoj aŭ artaĵo: la etoso en la oficejo estas streĉa; la spektaklo/muziko kreis agrablan etoson.

eŭfemism/o. Evitvorto, evitesprimo. Vorto aŭ esprimo uzata por mildeco anstataŭ diraĵo, kiu povas esti rigardata kiel tro kruda, tro malagrabla, tro sankta aŭ simile: “kuŝi” estas eŭfemismo por “seksumi”; “etna purigado” estas eŭfemismo por “popolmurdo”; la vorto “necesejo” estas eŭfemismo.

eŭkalipt/o. Ĉiamverda rapidkreska arbo indiĝena en Aŭstralio, kun tre alta trunko kaj kun folioj enhavantaj oleon fortodoran kaj seninfektigan, kreskigata por medikamenta kaj papera industrioj. (Eucalyptus.)

eŭr/o. Monunuo de Eŭropa Unio: centono de eŭro estas cendo; ĝi kostas dek eŭrojn kaj kvindek cendojn.

farĉ/o. Hakita (kaj spicita) viando, legomaĵo aŭ fruktaĵo, kiun oni enmetas en la internon de kuirota manĝaĵo. farĉ/i. Plenigi la internon de manĝaĵo per farĉo: farĉi anseron per prunoj kaj pomoj; farĉi tomatojn; bovo farĉita per anasoj kaj kokinoj; farĉitaj terpomoj.

fek/i. Eligi ekskrementon el la anuso: li fekas en la necesejo; la hundo fekis. fek/o. Ago feki kaj ties rezulto (fekaĵo). fek/aĵ/o. Ekskremento eligita el la anuso.

festival/o 1 Renkontiĝo dediĉita al arto (muziko, kino ktp.), ofte perioda kaj internacia: la Berlina Film-Festivalo; la Kultura Esperanto-Festivalo. 2 Amasa renkontiĝo kun parte festa karaktero: la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro.

folklor/o. Popola tradiciaro arta kaj spirita (legendoj, kantoj, vestoj k.s.).

fot/o. Fotografaĵo. fot/i. Fotografi: foti iun; foti ion.

fram/o. Ĉefparto (trabaro) de objekto, portanta la aliajn partojn de la objekto: framo de maŝino; framo de piano; framo de biciklo.

frustr/i. Senigi je kontentigo de bezono aŭ deziro (tiel kaŭzante malagrablajn sentojn): la malhelpoj frustris ŝin; li sentas sin frustrita.

furz/i. Lasi eliri intestajn gasojn el la anuso, kutime kun malagrabla odoro, ofte kun bruo: la ebriulo senhonte furzis.

galaksi/o. Stelamaso (konsistanta tipe el inter milionoj kaj centoj da miliardoj da steloj) plej ofte aspektanta kiel spirala aŭ elipsa nebula astro: nian galaksion oni nomas “la Lakta Vojo” aŭ simple “la Galaksio”.

gen/o. Kromosomero, kiu regas biologian heredadon.

genr/o 1 Gramatika kategorio (precipe ĉe substantivoj kaj pronomoj, sed ankaŭ ĉe aliaj vortspecoj), kiu almenaŭ historie iel rilatas al la sekso de estaĵoj aŭ al distingo inter uloj kaj aĵoj: vira genro; ina genro; neŭtra genro. 2 Subgrupo de zoologia aŭ botanika familio.

giĉet/o 1 Fenestreto en pordo aŭ vando destinita por interparoli aŭ transdoni ion. 2 Apartigita spaco, en kiu oni priservas klientojn (en poŝtoficejo, biletvendejo k.s.), ordinare kun ia barilo (fenestreto, vendotablo k.s.) inter la giĉetisto kaj la kliento.

glis/i (pri aviadilo) Flugi (malsupren) sen uzo de motora forto: la aviadilo malrapide glisis al la tero. glis/il/o. Senmotora aviadilo, kies flugado dependas de aerfortoj kaj aerfluoj.

grafik/o. Arto aŭ tekniko prezenti ion per desegnaj linioj: ŝi studis grafikon en la artlernejo; komputila grafiko estas nun populara. grafik/aĵ/o 1 Bildo grafika: grafikaĵoj ilustris la poemaron. 2 Desegnaĵo prezentanta fenomenojn aŭ abstraktajn rilatojn per kurboj, surfacoj k.s., ofte kun nombraj indikoj: la grafikaĵo prezentis la dividon de la membraro laŭ profesioj. grafik/ist/o. Grafika artisto; profesiulo pri grafiko.

gujav/o. Frukto de gujavujo, tre aroma, ronda aŭ longforma, ruĝe aŭ flave verda, pomo-granda, uzata por konfitaĵo ktp. gujav/uj/o, gujav/arb/o. Arbo el tropika Ameriko, kreskigata pro sia frukto gujavo. (Psidium guajava.)

hormon/o 1 Substanco produktata de organo (ofte de glando), portata de la sango al aliaj organoj aŭ ĉeloj por influi ties funkciadon. 2 Substanco en vegetaĵo, funkcianta analoge al hormono 1 (plej ofte influanta la kreskadon de la vegetaĵo).

ideologi/o. Idearo. Sistemigita aro da ideoj kaj idealoj de grupo politika, religia, socia k.s., tra kiuj la grupanoj rigardas la realon.

iks/o. La litero X, x.

inflaci/o. Ĝenerala plialtiĝo de prezoj kaj malpliiĝo de la aĉetpovo de mono.

insulin/o. Hormono produktata en la pankreataj insuletoj, influanta la uzon de glukozo en la korpo, kaj uzata kiel rimedo kontraŭ diabeto.

ipsilon/o. La litero Y, y.

Israel/o. Ŝtato en okcidenta Azio, ĉe Mediteraneo, sude de Libano, fondita en 1948. Internacia landokodaĵo: IL. [3]

japan/o 1 Ano de la ĉefgento de Japanujo. 2 (vastasence) Japanujano. Japan/uj/o. Lando en orienta Azio, insuloĉeno inter Pacifiko kaj la Japana Maro. Internacia landokodaĵo: JP.

ĵaz/o. Muzikspeco kreita en la 1920aj jaroj en suda Usono, karakterizata ĉefe de improvizado kaj de sinkopa ritmo.

ĵoke/o. Rajdisto en ĉevalaj vetkuroj.

ĵud/o. Luktosporto dupersona, origine el Japanujo, en kiu oni provas faligi la kontraŭulon per specialaj ĵetoj, kruroblokadoj k.s.

kalci/o. Ĥemia elemento, grizblanka metalo, kiu interalie estas parto de ostoj kaj dentoj. Simbolo Ca, atomnumero 20, atommaso 40,08.

kampanj/o 1 Serio da militaj manovroj kun difinita celo en iu regiono: la Ruslanda kampanjo de la Granda Armeo en la jaro 1812a. 2 Intensa publika agado por akiri subtenon de homoj por afero: la mediprotektantoj faris kampanjon por reutiligo de rubaĵoj; elekta kampanjo. kampanj/i. Fari kampanjon: ili kampanjis por la maldekstra partio; li kampanjas kontraŭ la nova leĝo.

kancer/o. Grava malsano karakterizata de malnormala kaj danĝera multobliĝo de ĉeloj: pulmokancero; mamokancero.

kanguru/o. Aŭstralia mamulo, kiu havas tre mallongajn antaŭajn krurojn, tre longajn kaj fortajn malantaŭajn krurojn, per kiuj ĝi sin movas salte, kaj tre muskolan apogan voston, kaj kies ino havas ventran haŭtpoŝon, en kiu restas la idoj dum la unua tempo post la naskiĝo. (Macropodinae aŭ pli vastasence Macropodidae.)

kapsik/o 1 Kreskaĵo, kiu produktas kapsikon 2. (Capsicum.) 2 Verda, ruĝa aŭ flava longforma frukto de kapsiko 1, kun multaj semoj pendantaj interne, uzata kiel legomo kaj kiel spico: akra kapsiko; neakra kapsiko; el kapsiko oni faras paprikon. kapsik/et/o. Malgranda ordinare tre akra kapsiko 2.

karoseri/o. Ekstera (supra) korpo de aŭto aŭ de simila veturilo, kontraste al eventuala ĉasio: memportanta karoserio (= karoserio sen ĉasio).

kased/o. Speciala skatoleto, kiu enhavas kaj protektas sonbendon, filmon aŭ ion similan, kaj kiun oni povas, sen ĝin malfermi, meti en aparaton por uzi tiun enhavaĵon.

katapult/o 1 Malnova militmaŝino, kiu pafis ŝtonojn k.a. pere de longa streĉita brako aŭ pere de diversaj aliaj meĥanismoj. 2 Pafileto en la formo de Y, kun kaŭĉuka ŝnuro (rubando), per kiu oni (precipe infanoj) pafas ŝtonetojn k.s. 3 Meĥanika aparato, por antaŭenĵeti aviadilon for de la ferdeko de ŝipo, aŭ glisilon for de la grundo.

kibuc/o. Speco de kooperativa vilaĝo Israela kun komuna havaĵo.

kimon/o. Japana tradicia vesto longa kun larĝaj manikoj, portata kun larĝa zono el ŝtofo.

kiosk/o 1 Budeto por vendo de varoj (gazetoj, floroj, trinkaĵoj ktp.). 2 Ĝardena (Orient-stila) paviloneto nefermita ĉe unu aŭ pluraj flankoj.

klitor/o. Malgranda sentema organo ĉe la antaŭo de la vulvo, grava en seksa plezuro ĉe virinoj.

klon/o. Organismo aŭ ĉelo, kiu estas gena kopio de alia organismo aŭ ĉelo. klon/i. Estigi klonon (el organismo/ĉelo); estigi kiel klonon: kloni beston; kloni ĉelon.

kod/o 1 Sistemo de signoj aŭ signaloj por prezenti mesaĝojn aŭ ordonojn: internacia marista signalkodo; Morsa kodo; sepbita kodo; gena kodo; ĉifro estas sekreta kodo. 2 Kodaĵo: poŝta kodo; UEA-kodo; fonta kodo de programo (= fonta teksto de programo). kod/i. Esprimi ion en kodo 1: kodi mesaĝon. mal/kod/i. Ekstrakti informon el koditaĵo: malkodi sendaĵon. kod/aĵ/o. Grupo da signoj, prezentanta koditan informon. [4]

kodeks/o. Libro, precipe antikva manuskripto, el falditaj kaj binditaj folioj (kontraste al libro rulforma). [5]

koher/a 1 (pri tuto) Tia, ke ĉiuj ĝiaj partoj estas konsekvence, logike, harmonie k.s. interligitaj aŭ interrilatantaj. 2 (pri parto de tuto) Tia, ke ĝi konsekvence, logike, harmonie k.s. interligiĝas aŭ interrilatas kun la aliaj partoj de la tuto. koher/i 1 Esti kohera: ŝiaj ideoj koheras; tiu parto ne koheras kun la resto. 2 (pri atomoj, molekuloj, eroj k.s.) Kunteniĝi pro reciproka altiro: la grajnetoj de argilo koheras.

koment/i. Komentarii. Prezenti rimarkon, opiniesprimon aŭ klarigon (pri okazaĵo, eldiraĵo k.s.): li komentis, ke tio estas rimarkinda; ŝi tute pravas, komentis apudstaranto; la funkciulo rifuzis komenti pri la propono; komenti novaĵon; komenti decidon; komenti pri ideo; komenti pri libro; komentita Korano (= prinotita Korano). koment/o 1 Ago komenti. 2 Rimarko, noto, vortoj de komentinto. koment/ar/o. Komentario. Kolekto aŭ serio da komentoj 2, precipe tiaj, kiuj celas komprenigi la malfacilaĵojn de teksto aŭ verko: eldono de Korano kun komentaro.

kompakt/a. Tia, ke ĝiaj konsistigaj eroj estas tiel malvaste aranĝitaj, ke ĝi plene okupas sian volumenon, sen kavoj, poroj aŭ truoj, kio malhelpas penetron de ekstera objekto en ĝin: kompakta amaso; kompakta grundo; kompakta pulvoro.

komput/i. Plenumi algoritmon aŭ programon, precipe per aŭtomata rimedo (komputilo). (La gramatika objekto, se ĝi ĉeestas, indikas celatan rezulton: komputi la paskodatojn.) komput/il/o. Maŝino por aŭtomata komputado. komput/o/scienc/o. Scienco pri komputado, precipe pri la aŭtomata komputado per komputiloj.

kondom/o. Elasta kaj tre maldika (kaŭĉuka) ingo tenata sur peniso dum seksumado por malebligi gravediĝon kaj infektiĝon.

konekt/i. Kunigi, interligi objektojn tiel, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto ktp.): ŝi konektis la komputilon kun la poŝtelefono per kablo; tiu aparato funkcias konektite (al la Interreto, al komputilo), dum ĉi tiu, senkonekte (= aŭtonome); ĉi tiu kablo konektas partojn de la cirkvito; la paciento estas konektita al artefarita reno. konekt/o 1 Ago konekti, konektado. 2 Stato esti konektita, konektiteco: mi havas (ret)konekton; konekto mankas; la konekto perdiĝis. mal/konekt/i. Ĉesigi, rompi konekton: malkonekti aparaton.

kooperativ/o. Societo posedata kaj regata de siaj membroj, kaj celanta helpi al la (ekonomiaj) bezonoj de la membroj per komuna entrepreno.

kramf/o. Forta kaj dolora neintenca kuntiriĝo de muskolo, momenta aŭ daŭra.

kromosom/o. Fadeno el biologia hereda materialo, precipe genoj, troviĝanta en la ĉeloj de organismoj (ordinare en la ĉelkerno): homoj havas 23 parojn da kromosomoj.

ku/o. La litero Q, q.

kurz/o 1 En borso (aŭ borsosimila negocado) konstatita referenca prezo de valorpaperoj, valutoj aŭ varoj: kurzo de akcioj; kurzo de nafto; kurzo en la nigra merkato. 2 Relativa valoro de du valutoj: la hodiaŭa kurzo de eŭro estas 1,33 dolaroj.

kvaker/o. Ano de la Societo de Amikoj, dogme liberala eklezio estiĝinta en Britujo en la 17a jarcento, en kies diservaj kunvenoj silenta meditado havas gravan rolon, kaj kiu estas konata ankaŭ pro sia socia helpo-agado kaj pacismo.

kvorum/o. Difinita minimuma nombro de partoprenantoj en kunveno, necesa por validigi ĝiajn decidojn.

lanĉ/i 1 Enuzigi (ŝipon, veturilon k.s.) je la unua fojo: lanĉi ŝipon (= enakvigi ĝin unuafoje post la konstruado); lanĉi sateliton. 2 Prezenti (varon, verkon, ideon k.s.) je la unua fojo al publika uzado: lanĉi gazeton; lanĉi romanon; lanĉi kampanjon; lanĉi novan vorton.

laser/o. Aparato por produkti radion, konsistantan el elektromagnetaj ondoj (ekz. lumo) kun tre mallarĝa spektro kaj sama fazo: la radio de lasero povas esti tre mallarĝa kaj tre intensa.

leŭkemi/o. Speco de sangokancero, karakterizata de tro rapida produktado de blankaj sangoĉeloj, kiuj ofte estas nematuraj aŭ misformitaj.

limf/o. Senkolora aŭ flaveta likvo, kiu cirkulas en la korpo, portas nutraĵojn, oksigenon kaj blankajn sangoĉelojn al la ĉeloj, kaj forportas forigendajn materialojn.

magnetofon/o. Sonbendaparato. Aparato por magnete registri sonojn sur bendon, kaj reaŭdigi ilin.

majonez/o. Densa malvarma saŭco el ovoflavo emulsie miksita kun oleo kaj ofte kun diversaj spicoj.

majuskl/o. Ĉeflitero, grandlitero. Tia litervarianto (en kelkaj alfabetaj skribosistemoj), kiu estas uzata precipe kiel komenclitero de frazoj kaj de propraj nomoj, ekz. A, B, C, Ĉ. (La malo estas minusklo.) majuskl/et/o. Litero (en alfabeto posedanta majusklojn kaj minusklojn) majuskloforma sed malpli alta ol normala majusklo de la sama serio (proksimume samalta kiel la plej malaltaj minuskloj). majuskl/a 1 Skribita per majusklo(j); rilata al majusklo(j). 2 (en paleografio kaj tipografio, pri signaro) Tia, ke ĉiu signo (escepte de eventualaj kromsignoj) estas skribebla inter du paralelaj horizontaloj: majuskla signaro; majusklaj ciferoj; kodekso en la majuskla skribo de la kvina jarcento.

mandarin/o. Frukto de mandarinujo, speco de oranĝeto, tre suka kaj dolĉa, kun bonodora, maldika, facile forigebla ŝelo. mandarin/uj/o, mandarin/arb/o. Arbeto, kies frukto estas mandarino. (Citrus reticulata.)

mang/o. Frukto de mangujo, maturstadie flava aŭ oranĝa, kun tre suka, dolĉa, aroma, flava karno kaj kun granda plata kerno. mang/uj/o, mang/arb/o. Tropika fruktarbo indiĝena en suda Azio, kies frukto estas mango. (Mangifera indica.)

maniok/o. Tropika arbusto aŭ arbeto origine el Sud-Ameriko, kun tuberaj ameloriĉaj radikoj, kiuj estas manĝeblaj post prilaboro: dolĉa manioko; maldolĉa manioko; tapioko estas farita el manioko. (Manihot esculenta.)

mate/o 1 Arbo maksimume dek metrojn alta, kies ledecaj folioj, sekigitaj aŭ rostitaj, estas uzataj por infuzaĵoj. (Ilex paraguayensis.) 2 Sekigitaj aŭ rostitaj folioj de mateo 1. 3 Infuzaĵo el mateo 2. [6]

matric/o 1 Gravurita peco aŭ muldilo, tenanta negativan reliefan formon, uzata por krei (per stampado aŭ fandado) gramofonajn diskojn, prestipojn, medalojn, monerojn, aŭtoplatojn aŭ aliajn objektojn kun reliefa surfaco. 2 Tabelo el samspecaj matematikaj objektoj (ekz. nombroj): matrico el 200 horizontaloj kaj 300 vertikaloj; kvadrata matrico; adicio/multipliko de matricoj.

melongen/o 1 Neligneca kreskaĵo kun dentaj folioj, violetaj floroj kaj grandaj malhele violaj longformaj fruktoj (ekzistas specoj aliformaj kaj alikoloraj). (Solanum melongena.) 2 Frukto de melongeno 1.

menstru/i. Ellasi sangon el la utero dum kelkaj tagoj proksimume unu fojon en ĉiu monato: ŝi regule menstruas. menstru/o. Menstrua sangelfluo, monataĵo: kiam estis via lasta menstruo?; ŝiaj menstruoj estas neregulaj; menstruoj okazas de la seksmaturiĝo ĝis la definitiva menstruĉeso.

mesaĝ/o 1 Parola aŭ skriba informo sendata al iu: nuntempe homoj sendas mesaĝojn tra la Interreto. 2 (figure) Esenca ideo, kiun celas transdoni teksto, rakonto, filmo, agado k.s.: kio estas la mesaĝo de la Biblio por la nuntempa homo?; tiu filmo enhavas politikan mesaĝon; la malbona traduko fuŝis la mesaĝon de la aŭtoro. mesaĝ/i. Sendi per mesaĝo: li mesaĝis la novaĵon al mi; ili ofte mesaĝas inter si; per poŝtelefono oni povas mesaĝi tre rapide.

minuskl/o. Malĉeflitero, etlitero. Tia litervarianto (en kelkaj alfabetaj skribosistemoj), kiu estas uzata en ĉiuj ordinaraj okazoj (en kiuj oni ne uzas majusklon), ekz. a, b, c, ĉ. (La malo estas majusklo.) minuskl/a 1 Skribita per minusklo(j); rilata al minusklo(j). 2 (en paleografio kaj tipografio, pri signaro) Tia, ke ne ĉiu signobildo estas skribebla inter du paralelaj horizontaloj: minuskla signaro; minusklaj ciferoj; minuskla skribo Karolida.

miraĝ/o 1 Optika fenomeno kaŭzanta tian iluzion, ke malproksimaj objektoj ŝajnas proksimaj pro devojigo de lumo trairanta varman aertavolon: la ŝajna lago en la dezerto estis miraĝo. 2 (figure) Alloga iluzio.

modem/o. Aparato, kiu transformas ciferecan signalon (ekz. de komputilo) en analogan aŭ inverse, por transsendo per telefona reto, radio, elektra reto aŭ simile: konekti komputilon al la Interreto per modemo.

muld/i 1 Fari objekton enpremante aŭ fluigante molan substancon en ujon, kiu havas la deziratan formon: muldi medalon; muldi plastajn telerojn; (figure) muldi pensmanieron. 2 Reprodukti la formon de io per mola substanco, kiun oni poste malmoligas kiel ujon (por ebligi muldi 1): muldi per gipso vizaĝon; muldi reliefon.

nan/o 1 Homo, kiu estas multe malpli alta ol normale (por la aĝo). 2 Besto aŭ vegetaĵo, kiu estas multe malpli granda ol normale. nan/a 1 Rilata al nano. 2 Tre malalta/malgranda.

omaĝ/o. Esprimo aŭ manifestaĵo de honora respekto al iu: la ekspozicio estas omaĝo al la ĵus mortinta artisto. omaĝ/i. Esprimi honoran respekton: omaĝi al Zamenhof.

organik/a. Rilata al la karbonkombinaĵoj: organika ĥemio. ne/organik/a. Rilata al ĉiuj substancoj aliaj ol la karbonkombinaĵoj: neorganika ĥemio.

orgasm/o. Pinto de seksa ekscitiĝo, karakterizata de fortaj sentoj de plezuro, de serio da muskolaj spasmoj, kaj ĉe viroj ordinare de spermelĵeto.

pankreat/o. Granda ventra glando (malantaŭ la stomako), kiu sekrecias senkoloran sukon helpantan al digesto, kaj kiu ankaŭ produktas hormonojn, interalie insulinon.

paprik/o. Spico (ruĝa, bruna aŭ flava) preparata el sekigita kaj pulvorigita frukto de iuj specoj de kapsiko: hungara papriko; dolĉa papriko; akra papriko.

pavilon/o. Aparte staranta (ofte ornamita) konstruaĵo (aŭ tendo) en korto aŭ ĝardeno (ofte por uzo dum nur limigita tempo): ekspozicia pavilono; muzikpavilono; pavilono de tetrinkado.

penicilin/o. Antibiotiko origine ekstraktata el iuj specoj de penikŝimo, nun sintezata.

penis/o. Ekstera vira organo, per kiu homoj kaj bestoj urinas kaj seksumas.

periskop/o. Rigardaparato kun speguloj aranĝitaj en tubo tiel, ke la rigardanto povas vidi la ĉirkaŭaĵon restante sub aŭ malantaŭ ŝirmaĵo: periskopo de submarŝipo.

persvad/i. Igi iun iel agi per (insista) argumentado, petegado k.s.: ŝi persvadis min kuniri, kvankam mi ne vere volis.

petal/o. Iu el la aro de delikataj, koloraj, foliecaj partoj de floro, kiuj kune formas la korolon de la floro, kaj ekster kiuj troviĝas la kalikfolioj.

pic/o. Italdevena manĝaĵo el platigita (ronda) pastopeco kun surmetitaj tomatoj, fromaĝo kaj aliaj ingrediencoj, bakata en forno: pico kun anĉovoj; pico kun ŝinko; funga pico; kvarsezona pico. pic/ej/o. Restoracio aŭ simila ejo, kiu ĉefe vendas picojn.

piĵam/o. Dormovesto el komforte vastaj jako kaj pantalono (ordinare en du pecoj, sed iafoje en unu kuna peco).

piknik/o. Senceremonia manĝo plenaera, en la naturo, dum ekskurso k.s. piknik/i. Fari piknikon: ili piknikis sub arbo.

pingven/o. Mara birdo nigra-blanka, kiu ne povas flugi, sed uzas la flugilojn por tre lerte naĝi, vivanta en la sudaj partoj de la tero, precipe en Antarkto. (Spheniscidae.)

pis/i (familiare) Urini: la infaneto pisis en pispoton; ĉi tie hundoj pisas. pis/o. Ago pisi kaj ties rezulto (pisaĵo). pis/aĵ/o. Urino.

polen/o. Subtila flava polvo, kiu estas produktata de virseksa organo de floro, kaj kiu transportite al aliaj floroj (pere de vento, akvo, insektoj aŭ aliaj bestoj) servas por la reproduktado de la kreskaĵo.

polp/o. Okbraka mara molusko, kapopiedulo kun po unu aŭ du vicoj da suĉiloj sur la brakoj. (Eledona, Octopus k.a.)

prestiĝ/o. Bona reputacio: la Kongreso levos la prestiĝon de nia afero en la okuloj de la mondo; la kompanio perdis sian prestiĝon pro la trompo. prestiĝ/a. Havanta prestiĝon; donanta prestiĝon al la posedanto, ricevinto, faranto k.s.: prestiĝa universitato; prestiĝa verko; prestiĝa aŭto; prestiĝa premio; prestiĝa ago.

prostat/o. Glando de viro kaj de multaj vir-mamuloj, troviĝanta ĉe la veziko, kaj produktanta parton de la sperma likvo.

protein/o. Substanco, kiu estas (apud sukeroj kaj grasoj) ĉefkonsistaĵo de ĉiuj vivaĵoj, kaj grava parto de la manĝaĵoj de homoj kaj bestoj, konsistanta precipe el karbono, oksigeno, azoto, hidrogeno kaj sulfuro: ovoblankaĵo enhavas proteinojn kaj akvon.

pub/o. La malsupra parto de la ventro, ĉe plenkreskuloj normale kovrita de haroj, kovranta la antaŭan parton de la koksosto. pub/ost/o. Antaŭa parto de la koksosto.

pulp/o 1 Fruktokarno. Mola, karneca parto de frukto aŭ legomo. 2 Kunteniĝema maso de mola vegetaĵa materio: pulpo de sukerbetoj; ligna pulpo (el kiu oni faras paperon). 3 Mola aŭ duonmola parto de kelkaj organoj: denta pulpo (= interna parto de dento); liena pulpo.

pund/o. Monunuo de Britujo k.a. landoj: ĝi kostas dek pundojn kaj kvindek pencojn.

radar/o. Aparato, kiu ebligas ekkoni karakterizaĵojn de la pozicio kaj rapido de objektoj per reflektiĝo de elektromagnetaj ondoj.

radiograf/i. Fotografi (ekz. organon) per iks-radioj: radiografi pulmojn.

raked/o. Plata pilkobatilo, konsistanta el kadro kun reto de interplektitaj streĉitaj ŝnuroj, kaj kun longa tenilo, uzata en teniso kaj similaj sportoj.

reĝisor/o. Enscenigisto. Persono, kiu respondecas pri la arta formado de teatraĵo, filmo k.s., kaj kiu gvidas la aktorojn ktp. dum la provoj, filmado k.s.

rezoluci/o. Formala, ofte decida aŭ decidigocela, opiniesprimo pri difinita temo, spegulanta opinion de la plimulto inter la anoj de iu fakta aŭ principa kunveno, konstatitan per voĉdono aŭ alia publike kontrolebla metodo, kutime post debato en tiu kunveno pri la temo.

robot/o 1 Maŝino kapabla obei difinitajn ordonojn pri la maniero moviĝi kaj plenumi taskojn, uzata ekz. en fabrikoj por anstataŭi profesiulon en maniero pli efika, malmultekosta aŭ sendanĝera. 2 (en fikciaj verkoj) Maŝino, plej ofte simila al homo (aŭ besto), kapabla pensi kaj agi memstare. 3 (figure) Komputila programo kapabla esplori komputilan reton kaj trovi en ĝi petitajn informojn.

ronĝ/i. Per la dentoj mordet(ad)i forigante pecetojn: ratoj ronĝas la meblojn; sciuroj ronĝas; mi iom ronĝis la biskviton. ronĝ/ul/o. Tia mamula besto kiel ekz. muso, rato, hamstro, kastoro, sciuro aŭ histriko, kiu havas po du grandajn ĉizilformajn tranĉodentojn en la supra kaj malsupra makzeloj. (Rodentia.)

rotaci/i. Turniĝi ĉirkaŭ interna akso aŭ punkto: la tero rotacias unu fojon en 24 horoj; la karuselo rotaciis rapide.

rulet/o. Hazardludo (ofte ludata en kazinoj), en kiu la gajniga numero estas montrata per halto de globeto sur unu el la fakoj de horizontale turniĝanta rado.

saksofon/o. Blovinstrumento precipe ĵaza, militista kaj dancorkestra kun anĉo kaj plej ofte S-forma metala (latuna) tubo.

salikok/o. Malgranda senvertebra akvobesto, dekkrura krustulo. (Pandalus, Leander, Crangon, Paeneus kaj parencaj genroj.)

satelit/o 1 Astro rivoluanta ĉirkaŭ pli granda astro. 2 Artefarita objekto rivoluanta ĉirkaŭ la tero (aŭ alia astro). 3 (figure) Urbo, regno aŭ organizaĵo politike aŭ ekonomie dependa de alia urbo/regno/organizaĵo. 4 (figure) Fihelpanto tute dependanta de iu; nedisiĝa fikunulo, al kiu oni komisias krimajn aŭ malnoblajn taskojn.

sesi/o 1 Periodo de kunsidoj de parlamento, asembleo, juĝa instanco, komisiono k.s.: ordinara sesio; eksterordinara sesio; la aŭtuna sesio de la parlamento; la ekzamena sesio daŭros de la 11a ĝis la 25a de Junio. 2 Serio de universitataj prelegoj.

silici/o. Ĥemia elemento, nemetalo bruna (en stato nekristala) aŭ nigre griza (en stato kristala). Simbolo Si, atomnumero 14, atommaso 28,09.

skan/i. Plene kaj laŭorde ekzameni, punkton post punkto, parton de spaco aŭ surfaco: skani la ĉirkaŭon per radaro; skani libron kaj fotografaĵojn per skanilo por prilabori ilin per komputilo. skan/il/o. Aparato por skani, precipe por ciferecigi optikajn bildojn.

skeĉ/o. Mallonga sceno, kutime komika aŭ satira, prezentata de unu aŭ pluraj aktoroj, kaj kompleta en si mem.

skolt/o 1 Soldato, ŝipo, aviadilo k.s. elsendita por kolekti informojn pri la pozicio aŭ forto de la malamiko, pri la irota vojo (de armeo), k.s. 2 Ano de la skolta movado, internacia junulara movado fondita en Anglujo en 1907. skolt/ism/o. La idearo de la skolta movado; tiu movado mem.

specif/i. Nome esprimi, detale difini, precize mencii: specifi postulojn; specifi regulojn; specifi celojn. specif/a. Havanta ecojn karakterizajn aŭ unikajn por unu individuo aŭ unu klaso; propra al individuo aŭ klaso: la specifa stilo de pentristo (la stilo karakterizas ĝuste tiun pentriston); la specifaj formoj de unu klaso de bestoj (nur tiu klaso havas tiujn formojn).

spekt/i. Atenti per vido, kaj eventuale ankaŭ per aŭdo, tion, kio estas prezentata: spekti filmon; spekti operon; spekti teatraĵon; spekti baleton; spekti sportan festivalon.

stabil/a 1 Ema firme restadi en sama pozicio aŭ stato: stabila konstruaĵo; stabila situacio; stabila paco; stabila solvaĵo; stabila elemento. 2 Ŝanĝiĝanta aŭ evoluanta (nedraste kaj ne tro rapide) en glata, unudirekta, ekvilibra kaj antaŭvidebla maniero: stabila kresko; stabila evoluo; stabila ekonomio.

stagn/i 1 (pri likvo) Restadi senflua (kaj tial fariĝi malpura kaj malagrabla): akvo stagnis en truoj ĉe la flanko de la vojo. 2 (pri agadkampo, entrepreno k.s.) Restadi senmova, senaga, malaktiva, ne evoluanta, ne progresanta k.s.: la komerco stagnas; la ekonomio stagnis; la movado stagnis; la membronombro stagnas.

statut/o. Fundamenta regularo de organizaĵo.

stereofoni/o. Sontekniko, kiu uzas du kanalojn por aŭdigi sonon, kaj kiu tiel kapablas krei impreson de multaj dise situantaj sonfontoj.

stir/i. Direkti moviĝadon de veturilo: stiri aŭton; stiri ŝipon; stiri biciklon; stiri aviadilon.

stok/o 1 Disponebla kvanto da varoj, krudmaterialoj aŭ fabrikitaĵoj (tenata en provizejo). 2 (figure) Provizo, kolekto (de io havebla por uzo): vortostoko (= vortprovizo); ŝi havas grandan stokon da ŝercoj. stok/i. Teni en stoko; amasigi en stoko; aldoni al stoko: stoki varojn; stoki manĝaĵojn; stokata varo (= varo tenata en stoko/metata en stokon); stokita varo (= varo metita en stokon).

strangol/i. Sufoki per premo de la gorĝo: strangoli homon; strangoli beston.

sugest/i 1 Prezenti, proponi (seninsiste) ideon por konsidero: mi sugestas, ke ni faru jene; sugesti solvon; sugesti respondon. 2 Kaŭzi aperon de ideo, pensigi: la simptomoj sugestas, ke li havas malarion; ŝia esprimo sugestis, ke ŝi estas kolera; la flugado de la birdoj sugestis novan ideon por flugmaŝino.

ŝalt/i. Ekfunkciigi aparaton per tiucela regilo (ŝaltilo), precipe tiel ke ĝi komencu produkti sonon, lumon, varmon, akvon ktp. (la gramatika objekto povas indiki la aparaton aŭ la produktatan efikon): ŝalti televidilon; ŝalti komputilon; ŝalti sonon; ŝalti lumon; ŝalti elektron. mal/ŝalt/i. Ĉesigi funkciadon de aparato per tiucela regilo (ŝaltilo). ŝalt/il/o. Aranĝaĵo por ŝalti aŭ malŝalti: baskula ŝaltilo; butonŝaltilo.

ŝenopraz/o. Spicherbo parenca al cepo kaj ajlo, kun blankaj floroj kaj longaj tubformaj folioj uzataj pro sia aromo en salato kaj aliaj manĝaĵoj. (Allium schoenoprasum.)

ŝok/i. Forte kaj malagrable surprizi aŭ ĉagreni: lia konduto ŝokis min; la novaĵo ŝokis ŝin. ŝok/o 1 Ago ŝoki kaj ties rezulto. 2 (en medicino) Stato de korpa malforteco karakterizata de nenormale malgranda aktivado de la koro, pulmoj ktp. (pro difekto al la korpo aŭ pro ekstreme malagrabla sperto).

ŝtorm/o. Fortega vento, ofte akompanata de pluvego aŭ neĝo, malpli forta ol tempesto.

taksi/o. Aŭto, kiu kune kun ŝoforo estas luebla por veturado, normale provizita per aparato, kiu montras la ŝuldatan veturpagon en ĉiu momento.

tank/o. Kirasita batalveturilo, kiu moviĝas sur ĉenbendoj (raŭpoj).

tapir/o. Porkosimila mamulo el la ordo de neparhufuloj, kun dikaj kruroj, mallonga vosto kaj mallonga movebla rostro, vivanta en suda Azio kaj Sud-Ameriko. (Tapirus.)

telepati/o. Komunikiĝo inter mensoj per aliaj rimedoj ol la ordinaraj sensoj: la ekzisto de telepatio ne estas science pruvita.

tenis/o. Sporto, en kiu du ludantoj (aŭ du paroj da ludantoj) per rakedoj alterne batas kaj rebatas pilketon trans reton streĉitan inter la ludantoj. tabl/o/tenis/o. Tenisosimila ludo sur speciala tablo, en kiu oni uzas lignajn batilojn kaj tre malpezan plastan pilketon.

test/o. Ekzameno, mezurado aŭ enketo por kontroli ion (ekz. nivelon de lernantoj, kvaliton de produkto, korpan sanstaton).

tonsil/o. Ĉiu el pluraj limfaj organoj en la gorĝo ĉirkaŭ la faringo, kiuj protektas kontraŭ infektoj, precipe la du palataj tonsiloj ambaŭflanke de la gorĝo super la bazo de la lango: palataj tonsiloj; faringa tonsilo; tuba tonsilo; langa tonsilo.

tortur/i. Kruele turmentegi por eltiri konfeson (aŭ alian informon) aŭ por puni: torturi kaptiton; torturi krimulon.

transistor/o. Elektronika duonkonduka elemento uzata kiel signalfortigilo (analoge) aŭ kiel ŝaltilo (ciferece), ordinare kun tri kondukiloj (la kurento ĉe unu el la kondukiloj regas la kurenton tra la du aliaj).

tret/i. Piedpremi. Premi (forte) per la piedoj: treti iun/ion (per la piedoj); treti sur iun/ion; treti (vinberojn) en vinpremejo.

trib/o 1 Etna homgrupo (precipe se nomada aŭ rigardata kiel primitiva) vivanta en komunumo. 2 Subdivido de zoologia aŭ botanika familio (uzata por grupigi genrojn de grandaj familioj).

tukan/o. Birdo el tropika Ameriko, kun brilkoloraj plumoj kaj grandega, sed malpeza forta beko. (Rhamphastidae.)

tumor/o. Ŝvelaĵo aŭ kreskaĵo en la korpo pro malnormala multobliĝo de ĉeloj, kiu povas esti sendanĝera, se ĝi kreskas malrapide kaj ne disvastiĝas, sed en aliaj okazoj povas esti danĝere rapidkreska kaj invadema.

uni/o 1 Unuiĝo de landoj, kiuj konsentas pri komunigo de la tuto aŭ parto de sia regpovo. Tia unuiĝo povas esti interŝtata (ekz. Eŭropa Unio en 1992) aŭ unuŝtata (ekz. Sud-Afriko en 1910). 2 Asocio. Kultura, sindikata aŭ partipolitika organizaĵo, forme analoga al unio 1, konsistanta el regionaj societoj.

Uson/o. Lando en Nord-Ameriko, inter Atlantiko kaj Pacifiko, inter Kanado kaj Meksiko. Internacia landokodaĵo: US.

vagin/o. Interna kanalo ĉe virinoj kaj iuj bestinoj, kiun la peniso penetras dum seksumado; ĉe virinoj ĝi kondukas de la vulvo ĝis la utero.

vaku/o 1 Kompleta foresto de materio. 2 Senaera malplena spaco.

valut/o 1 Mono aŭ monsigno (devizoj, bankbiletoj, moneroj, akciaj kuponoj k.s.) cirkulanta en unu lando aŭ grupo da landoj. 2 Fremda devizo (ĉeko aŭ kambio). 3 Valoro de papermono rilate al la ora aŭ arĝenta metalunuo en valormetalbaza monsistemo.

vand/o. Interna, maldika muro aŭ alispeca apartigaĵo dividanta iun spacon: vando de ĉelo; vando de ĉambro; vando de vagono.

versi/o 1 Prezento de afero el iu vidpunkto (normale kontraste al alia vidpunkto): ŝi rakontis sian version de la aventuro. 2 Formo, redakto aŭ eldono de teksto, programo k.s. (normale kontraste al alia formo/redakto/eldono): mi konas nur la germanan version de la poemo, kaj ne la originan polan version; Petro uzas la novan version de la programo.

virtual/a. Kvazaŭa. Tia, ke ĝi funkcias, efikas aŭ impresas samkiel io, sed efektive estas io alia (plej ofte ne fizike reala): virtuala memoro; virtuala rapido; virtuala realo. (Tiu vorto, kiun virtuala gramatike priskribas, ekz. memoro, indikas tion, al kio la virtualaĵo similas.)

virus/o. Speco de infekta parazito, kiu estas pli simpla ol bakterio, kaj kiu povas reprodukti sin nur ene de kaj helpe de la ĉeloj de plurĉelaj organismoj.

vitamin/o. Organika nutrosubstanco, kiu en tre malgranda kvanto estas necesa por la kreskado kaj sano de homoj kaj bestoj: manko de vitaminoj estigas malsanojn; oranĝoj enhavas vitaminon C; olesolveblaj vitaminoj (A, D, E, K); akvosolveblaj vitaminoj (B, PP, C, P).

vodk/o. Brando el greno, terpomoj aŭ aliaj kreskaĵoj, senkolora kaj per si mem praktike sengusta, produktata precipe en Rusujo, Pollando kaj Svedujo.

vulv/o. La ekstera parto de la inaj seksorganoj ĉe la eniro de la vagino, konsistanta el la klitoro kaj la vaginaj lipoj.

zip/o. Fermilo, konsistanta el du rubandoj kun malgrandaj (metalaj aŭ plastaj) dentoj, kiuj interplektiĝas per ŝovado de movebla peco intera.

Notoj

  1. Asbesto. La oficialigita difino de asbesto bedaŭrinde enhavas eraron. Asbesto ne estas ĉiam griza. Tiu eraro estis malkovrita nur kiam estis tro malfrue por haltigi la oficialigan proceduron. La Akademio intencas iam oficiale ĝustigi tiun difinotekston.
  2. Bito. La Akademio lasas por posta konsidero la demandon, ĉu bito estu ankaŭ la nomo de la mezurunuo el informteorio, aŭ ĉu oni tiun nomu ŝanono.
  3. Israelo. Kromnomo por Jakob estis Izrael(o), laŭ kiu oni nomas la antikvan popolon Izrael(o) aŭ la antikvajn hebreojn Izraelidoj, ekzemple en la Esperanta Biblio.
  4. Kodo. La Akademio lasas por posta konsidero la demandon, ĉu la juran sencon “sistema normodona dokumento pri iu branĉo de socia aŭ faka vivo” oni esprimu per la vorto kodo (kio konformus al la rekomendo de la aŭtoritataj vortaroj kaj al la uzado de plimulto, sed malkoheras kun la signosistema senco), aŭ per kodekso (uzata malpli ofte, sed pli kohere kun la ĉefsenco).
  5. Kodekso. En multaj lingvoj per natura sencovastigo (kodekso, entenanta la leĝaron de Justinianola Kodekso de Justiniano) la vorto kodekso akiris la sencon “kohera normodona dokumento pri iu branĉo de socia aŭ faka vivo”: civila kodekso; mara kodekso; honorkodekso. Tia uzo estas atestita ankaŭ en Esperanto, tamen ĝi restas konsiderinde malpli ofta ol la homonima uzo de la samdevena vorto kodo.
  6. Mateo. La personan nomon Mateo, kaj la tutan problemon pri traktado de personaj nomoj, la Akademio prokrastis por posta konsidero.