AKADEMIO DE ESPERANTO

Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro

Universala Vortaro

La Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto estas la plej grava vortara verko de Esperanto, ĉar la Fundamento estas la baza leĝo de la lingvo.

En la Antaŭparolo de la Fundamento, Zamenhof skribis jene:

[...] en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la "Fundamento" ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento"

Oficialaj Aldonoj

En 1909 la Lingva Komitato eldonis la Unuan Oficialan Aldonon al Universala Vortaro (1OA). Poste sekvis dum la jaroj 1919 - 2007 ok pliaj Aldonoj: 2OA - 9OA (vidu detalojn en la helpotekstoj de la "Akademia Vortaro").

La fruaj Oficialaj Aldonoj mem estas nuntempe malfacilege atingeblaj, sed multaj vortaroj (ekz. Plena Ilustrita Vortaro) indikas ĉe ĉiuj lingvoelementoj ilian statuson: ĉu Fundamenta, ĉu “oficiala” (= ne-Fundamenta, sed poste aldonita al la Universala Vortaro), ĉu “neoficiala” (= nek Fundamenta, nek aldonita al la Universala Vortaro). Bedaŭrinde ne ĉiam la indikoj en vortaroj estas ĝustaj.

Akademia Vortaro

La nuna konsisto de la Universala Vortaro estas konsultebla en tiu ĉi TTT-ejo sub la nomo "Akademia Vortaro".