AKADEMIO DE ESPERANTO

Konferenco de la Akademio 2026



La sesan fojon, por diskonigi la agadon de la Akademio kaj de akademianoj, la Akademio de Esperanto organizos sian Konferencon, virtuale, okaze de la Zamenhof-festo, la 14-an kaj 15-an de decembro de la 13-a ĝis la 15-a UTC, kun la jena programo:


Lundon 14-an de decembro, de la 13-a ĝis la 15-a UTC:

  • Markos Malke Kramer: La Akademia deklaro pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj
  • Bertilo Wennergren: PIV 2026+, la nova versio de PIV
  • Ahmad Mamdoohi: Kiam ni komencos senhezite esperantigi proprajn nomojn?
  • Jesper Jacobsen: Artefarita intelekto: ĉu helpo aŭ danĝero por ni?

Mardon 15-an de decembro, de la 13-a ĝis la 15-a UTC:

  • Tim Owen: La mejloŝtona mila: La Brita Esperantisto, 111 jarojn post la unua numero
  • Anna Löwenstein: Eroj el la Kanterberiaj rakontoj: tradukoj el la mezepoka angla lingvo
  • Jorge Rafael Nogueras: Mikronoveloj: plurmonde pokvorte
  • Nicola Ruggiero: Kio estas la Akademio Literatura de Esperanto?


La Konferenco estos atingebla per la jena ligilo.

Esperante, ke vi multnombre partoprenos tiun ĉi Konferencon,

Nome de la Estraro de la Akademio
La Sekretario
François Lo Jacomo