Respondoj de la Konsultejo
- Reiru al la Ĉefpaĝo
Enhavo
- 1 Pri akordo en apozicio
- 2 Pri la signifo de «kalabaso» kaj parencaj esprimoj
- 3 "tuj antaŭ" kaj "ĵus antaŭ"
- 4 Gramatika kategorio de citaĵoj
- 5 Insurekcio kaj ribelo
- 6 Esperanta nomo de la ĉeĥa urbo Brno
- 7 Esperantigo de "Commonwealth"
- 8 Lokaj signifoj de "kontraŭ"
- 9 Socia kaj sociala
- 10 Uzado de "neformalaj" vortoj
- 11 Ĉu landa aŭ landana adjektivo?
- 12 Pri la signifo de "nura"
- 13 Ĉu akuzativa aŭ prepozicia komplemento?
- 14 La rolo de etimologio, okaze de "ĝendarmo"
- 15 Esperantigo de "coaching"
- 16 (ge)edziĝo de samseksaj paroj
- 17 Esperantigo de la lingvonomo "Kiswahili"
- 18 La nomo de la signo @
- 19 Pri du biologiaj terminoj kaj terminfarado
- 20 Infanzorgado
- 21 Esperantigo de la internacia "seksualitat-"
- 22 Esperantigo de la nomo de indiana tribo
- 23 Esperantigo de "pattern/patroon/Muster"
- 24 Esperantigo de "yōkai"
- 25 Pri la nomo kaj uzo de "ŭ"
- 26 Voli kaj deziri
- 27 Hemerokal(id)o
- 28 Ĉu "tritio" aŭ "tricio"?
- 29 Transitiveco de "prioritati"
- 30 Esperantigo de "social media"
- 31 Kiel nomi specifan parton de klaviceno?
- 32 Esperantigo de "Digital Humanities"
- 33 Sekvo-indikaj subpropozicioj kun kondicionalo
- 34 Difino de "videokonferenco"
- 35 Kiel respondi al neaj demandoj?
- 36 kultivaro/kulturvario/kultivovario
- 37 Ĉu fido aŭ konfido?
- 38 Kiam konvenas nek "li" nek "ŝi"
- 39 Alternativo al "mediateko"
- 40 Ĉu "kleo" aŭ "klefo"?
- 41 Esperantigo de COVID-19
- 42 Apozicio kiel mallongigo
- 43 Nomo de regionoj: Ĉu kun aŭ sen -i-
- 44 Esperantigo de francaj "survivalisme, survivaliste"
- 45 Esperantigo de "coronavirus"
- 46 Subjekto kaj objekto sen eblo marki akuzativon
- 47 Pri la signifo de "vaneso"
- 48 Pri la Esperantigo de "sedition"
- 49 Seksneŭtra aŭ seksneŭtrala?
- 50 Pri la traduko de la vortoj "burot" kaj "jamancia"
- 51 La formo post "inkluzive"
- 52 Uzo de "si" kun kun la 1a kaj 2a personoj
- 53 La vorto "naskonteco"
- 54 Esperantigo de la finna urbonomo "Lahti"
- 55 La vorto "akademia"
- 56 Lunaskado kaj parencaj nocioj
- 57 Kio estas la nova nomo de Svazilando?
- 58 Pri 'k' kaj 'ĥ'
- 59 Kompleksa esprimo de reciprokeco
- 60 Pri la vorto "selekto"
- 61 Esperantigo de la nocio "rohinĝo"
- 62 Esperantigo de "lollipop"
- 63 Ĉu eblas uzi la vorton vokacio?
- 64 Ĉu adjektivo aŭ adverbo kun frazo?
- 65 Propono pri landnomoj
- 66 Interjekcioj, sonimitoj kaj humor-vinjetoj
- 67 Subjekta predikativo kun infinitivo
- 68 Kiu mordas kiun?
- 69 Kiel certigi kiu kiun mortigas
- 70 Kiel esperantigi la anglan verbon “to survive”?
- 71 Kiel esperantigi la anglajn terminojn “hydrogen peroxide” kaj “shungite”
- 72 Gramatika eraro
- 73 Akuzativo nedeviga?
- 74 “Mia amiko”? “Amiko mia”?
- 75 Kiel esperantigi la anglajn esprimojn “Wellness Center” kaj “wellness weekend”?
- 76 Pri “do” kaj “ja”
- 77 Kial ĉapelitaj literoj ne havas apartajn sekciojn en la vortaro de la Fundamento?
- 78 Pri “ĉef-” kaj interpunkcio
- 79 Ĉu eblas morti teruran morton?
- 80 Pri “arkao”, PIV kaj retaj vortaroj
- 81 Ĉu estas havebla la plena listo de ĉiuj oficialaj elementoj?
- 82 Pri kunskribado de bazaj numeraloj
- 83 Pri la nomoj de batalartoj
- 84 Pri fonduso/fondumo/fondaĵo kaj komunumo/komunaĵo
- 85 Pri “Finnlando”
- 86 Pri la prepozicio “dum” kaj (denove!) pri esperantigo de propraj nomoj
- 87 Kio do estas detektilo?
- 88 Kiel esperantigi la urbonomon “Tequisquiapan”?
- 89 Duobla akuzativo
- 90 Esperantigo de sportaj fakvortoj kaj de “former”/”latter”
- 91 Kiel oni esperantigu la anglajn nomojn de la hormonoj “testosterone”, “estrogen”, “dopamine”, “serotonin”?
- 92 Pri homonimoj en Esperanto
- 93 Ĉu floro “miela” aŭ “pormiela”?
- 94 Ĉu “lamo” aŭ “ljamo”?
- 95 Kiel oni esperantigu la anglan “parallel bars”?
- 96 Sekso en Esperanto
- 97 Kiel nomi unuradan velocipedon?
- 98 Pri vortordo en Esperanto
- 99 Kial x-sistemo ne estas “oficiala”?
- 100 Naŭ demandoj, plejparte pri Esperantaĵoj en la Interreto
- 101 Kiel oni esperantigu usonajn vortojn “county” kaj “state”?
- 102 Kiel esperantigi la anglan vorton “freeganism”?
- 103 ATM? Cajero automático? Bankaŭtomato!
- 104 Kiel esperantigi la vorton “corium”?
- 105 Ĉu Google provos regi Esperanton?
- 106 Cisjordanio?
- 107 Ĉu “meteologio” estas kontraŭfundamenta?
- 108 Ĉu afiksoj bezonas protekton?
- 109 Ĉu kvinoo aŭ kinuo?
- 110 Genomo? Genaro?
- 111 Esperantigo de kelkaj anglalingvaj vortoj
- 112 Nomoj de kuraciloj
- 113 Ĉu “investi en ion” aŭ “investi en io”?
- 114 Akuzativigo de plurvortaj esprimoj
- 115 Kiel esperantigi la italan vorton “baratto”?
- 116 Ninĵo? Ninĵao? Ŝinobo?
- 117 Ĉu “Esperant-” aŭ “esperant-”?
- 118 Porto-Riko? Puerto-Riko? Portoriko? Puertoriko?
- 119 Bitlibro? Cifereca libro? Elektronika libro? E-libro? Retlibro?
- 120 Ĉu “framtlo” estus preferinda al “amiko”?
- 121 Kion indikas “ekde”?
- 122 3 km? 3 km-ojn? Tri kilometrojn?
- 123 Ĉu “mitulo” aŭ “mitiluso”?
- 124 “Ĉitio” aŭ “ĉi tio”?
- 125 “Kial …” kiel respondo al “Kial?”
- 126 Transitivaj verboj el adjektivaj radikoj
- 127 Pri tradukado de vortludoj
- 128 Pagipova? Jukikesto?
- 129 Kiel oni ekokupiĝu pri faka terminaro?
- 130 Denove pri “si”
- 131 Ĉu kuracisto uzus la esprimon “preni pilolon”?
- 132 Pri la termino “sinetio”
- 133 Sankta Marteno
- 134 Ĉu Israelo aŭ Izraelio?
- 135 Alia nomo por aidoso?
- 136 Ĉu eblas diri “El kie vi estas?”
- 137 Botanika nomo: “Cordyline fruticosa”
- 138 Esperanto cirile kaj plibonigo de la Fundamento
- 139 Ĉu o-participoj enhavas per si mem la signifon “persono”?
- 140 Kiel nomi mitan maran monstron?
- 141 Predikativo en akuzativo
- 142 Akcento en mallongigoj
- 143 Gramatiko el la Fundamento: en Esperanto, en la reto
- 144 Ĉu “eĥi” kaj “ankri” estas transitivaj?
- 145 Kial “malliberejo” sed ne “malsanejo”?
- 146 “Estas bonan tagon”?
- 147 Kio estas krispo?
- 148 Kiel traduki la anglan “ultrabiking”?
- 149 Kiel nomi konkludan sumon de financa kalkulado?
- 150 Kiel esperantigi la anglan “to manage”?
- 151 Ĉu adjektivo aŭ genitivo?
- 152 Belorusio? Belarusio? Bjelarusio? Blankrusio?
- 153 Ĉu nur ciklopoj ciklopadas?
- 154 “Ennovigismo”? “Rusofilio”?
- 155 Kiel oni akordigu tempojn?
- 156 Kiel esperantigi proprajn nomojn?
- 157 Ĉu “peti/demandi al iu” estas akceptebla?
- 158 Kion signifas “sugesti”?
- 159 Kial “denove” ne aperas en BRO (Baza Radikaro Oficiala)?
- 160 Kiel nomi sportan rezulton, kiam neniu gajnis?
- 161 Ĥemia mezurunuo: ĉu “molo”?
Pri akordo en apozicio
Publikigita la 6an de septembro 2024 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2024-01-01] La 1-an de januaro 2024 UEA dissendis gazetaran komunikon sub la titolo: "FELIĈAN 2024, LA JARO DE LA 1-A UK EN AFRIKO: BONDEZIRA MESAĜO DE UEA". Mi ŝatus konsulti la sekcion Lingva Konsultejo, ĉu devus esti "Feliĉan 2024, la jaro..." aŭ "Feliĉan 2024, la jaron...". Mi kredas, ke ambaŭ formoj pravigeblas, sed mi ŝatus havi la analizon de tiu estimata sekcio.
RESPONDO
Inter la spertaj parolantoj de la Lingva Konsultejo ne regas unuanimeco rilate la aserton, ke ambaŭ esprimoj estas ĝustaj. Tio venas ne el ia necerteco de la lingvaj reguloj, sed el la sloganeco de la frazo, kies interpreto estas ne tute klara: Ĉu la dua parto estu mallongigita rilata subpropozicio ("[kiu estas] la jaro …") aŭ ĉu ĝi estu apozicio aŭ identiga priskribo de "feliĉan [jaron] 2024" (kiun oni deziras)? Depende de tiu interpreto eblas "jaro" aŭ "jaron".
La frazo estas tial malrekomendinda, ĉar ĝi povas stumbligi. Bonaj alternativaj vortumoj estas ekz.: -Feliĉan jaron 2024, kiu estos la jaro de la unua UK en Afriko! -Feliĉan jaron 2024, (feliĉan) jaron de la 1-a UK en Afriko! -Bonvenon al 2024, la jaro de la unua UK en Afriko!
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri la signifo de «kalabaso» kaj parencaj esprimoj
Publikigita la 19an de junio 2024 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2024-05-26] Laŭ PIV, «kalabaso» povas signifi frukton de «Lagenaria siceraria», sed tiu senco estas «evitinda»: Laŭ PIV «kalabaso» signifas precipe alian kreskaĵon, «Crescentia cujete», aŭ ĝiajn fruktojn: tiu kreskaĵo ne estas parenca kaj ne similas al «Lagenaria siceraria», sed ĝiaj fruktoj estas simile uzataj por fari ujojn. Laŭ PIV «Lagenaria siceraria» nomiĝas «lagenario», kaj ĝia frukto (aŭ la kreskaĵo mem) nomiĝas «kalabaskukurbo». Ŝajnas al mi, ke «kalabaskukurbo» estas malpraktike longa nomo por afero, kiu por granda parto de la monda loĝantaro estas tiel ĉiutaga, kiel por eŭropano estas «pomo». Kiel oni nomu en Esperanto la kreskaĵon «Lagenaria siceraria» kaj ĝiajn fruktojn?
RESPONDO
La Lingva Konsultejo konsentas, ke "kalabaskukurbo" (same kiel ĝia sinonimo, "botelkukurbo") estas tro longa por ofta uzo. Ni tamen ne konsentas, ke "kalabaso" mem estas tro longa. Krome evidentiĝis, ke la vorto "kalabaso" en la praktiko ne estas uzata tiel, kiel difinas PIV, sed fakte nomas la objekton (ujon) faritan el la fruktoj de ambaŭ nomitaj plantoj. Praktike la utiligo do estas pli grava ol la biologiaj detaloj, kiujn scii oni ne povas postuli de mezuma parolanto.
Tio malfermas la vojon al terminoj utilaj kaj samtempe klaraj:
- Lagenaria siceraria: "lagenario" (science) – "kalabasliano" (ĉiutage)
- Crescentia cujete: "krescentio" (science) – "kalabasarbo"¹ (ĉiutage)
- "kalabasfrukto": frukto de 1 aŭ 2 (en okazo de bezono distingi oni povas paroli pri "lagenaria/kalabasliana frukto" kaj "krescentia/kalabasarba frukto" respektive).
- "kalabaso": ujo farita el 3, aŭ mallonge por 3.
¹Estas notinde, ke pluraj lingvoj (ekz. la germana kaj la pola) nomas krescention ĝuste "kalabasarbo".
Kompreneble ne estas problemo ekuzi novajn vortojn malpli longajn por la respektivaj objekto, fruktoj aŭ plantoj, sed ne estas tasko de la Akademio proponi novajn radikojn.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
"tuj antaŭ" kaj "ĵus antaŭ"
Publikigita la 12an de junio 2024 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2023-07-05] Por esprimi 'senpere antaŭ la malfermo', mi hezitas inter "tuj antaŭ la malfermo" kaj "ĵus antaŭ la malfermo". Kiu esprimo estas pli bona?
RESPONDO
La Lingva Konsultejo konstatas, ke ambaŭ esprimoj estas uzataj jam dekomence kaj de bonaj aŭtoroj, estante laŭ proksimuma takso nuntempe preskaŭ same oftaj.
La membroj de la Lingva Konsultejo tamen ne interkonsentas rilate la ĝustecon de la du esprimoj. Kelkaj membroj iom preferas unu el la esprimoj, sed akceptas ambaŭ. Aliaj membroj opinias nur unu ĝusta kaj la alian evitinda. Ni prezentas sekve la argumentojn de ambaŭ grupoj, por ke vi povu mem taksi.
Malplimulto opinias "ĵus antaŭ" ĝusta, sed "tuj antaŭ" nelogika, ĉar ili vidas "ĵus" kaj "tuj" kiel komplementajn esprimojn: Dum "ĵus" esprimas proksiman antaŭtempecon, "tuj" esprimas proksiman posttempecon (kiel en "Mi ĵus finis manĝi kaj tuj faros promenon"). Tiam "tuj" en kombino kun "antaŭ" estus por ili kontraŭdiro ('mallongan tempon post antaŭ').
Plimulto opinias "tuj antaŭ" ĝusta, sed "ĵus antaŭ" nekutima aŭ pleonasma. Ili ja atribuas al "ĵus" la saman signifon kiel supre, sed unue notas, ke tradicie nur "tuj" modifas prepoziciojn (kiel en "tuj apud") kaj due "ĵus", signifante 'mallongan tempon antaŭe', kun "antaŭ" do donus "ĵus antaŭ" = 'mallongan tempon antaŭ antaŭ'. Ili male ne vidas kontraŭdiron en "tuj antaŭ", komprenante "tuj" ne kiel esprimon de posteco, sed de senpereco: "tuj antaŭ" = 'senpere antaŭ'¹ (kiel en "tuj apud" = 'senpere apud').
¹Efektive, "senpere antaŭ" estas nekontestita alternativo al la du esprimoj, eĉ se multe pli malofte uzata.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Gramatika kategorio de citaĵoj
Publikigita la 1an de junio 2024 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2023-09-25] En Esperanto, la kategorion/rolon de vorto ordinare decidas ĝia finaĵo. Se oni deziras doni al vorto alian kategorion/rolon, oni devas kunmeti novan vorton kun alia finaĵo. Fojfoje oni pruntas fremdan vorton en Esperanton, kaj uzas ĝin senŝanĝe. Kiel oni rajtas uzi tiajn »specialajn vortojn« en Esperanto? Mi prezentu al vi kelkajn konkretajn ekzemplojn: • Tio estas programo de GNU. • Mi tuj rekonis la stilon de New York Times. • Mi matenmanĝis »dvojctihodný« kukon. • Ne tre plaĉas al mi ĝia vivostilo »carpe diem«. Sed tre ofte mi vidas, ke iu pruntas nomon (kiun mi nepre uzus kiel o-vorton) kaj uzas ĝin kiel a-vorton, aŭ eĉ uzas tutan frazparton kiel a-vorton, sen ia aldonita elemento (kiu klare montrus, ke ĝi devas esti a-vorto). Ekzemple: • Tio estas GNU programo. • Mi tuj rekonis la New York Times stilon. • Ne tre plaĉas al mi ĝia carpe diem vivostilo. Tiaj frazigoj ĉiam ŝajnis al mi malĝustaj, aŭ almenaŭ malbonstilaj, sed mi ne certas, ĉu prave aŭ ne. Kiel mi skribis, prunti a-vorton ne ŝajnas malĝuste al mi. Sed tiuokaze ĝi devus senvarie konduti kiel a-vorto.
RESPONDO
Vi prave opinias, ke la dua aro de ekzemploj estas malĝusta. Fremdaj, forme neasimilitaj elementoj (unu- aŭ plurvortaj) estas rigardataj en Esperanto principe kiel citaĵoj, kaj tiuj rolas ĉiam kiel substantivoj ("Citaĵoj ĉiam rolas O-vortece", vd. https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/citajhoj.html), ili povas ekzemple akcepti artikolon aŭ priskriban adjektivon.
Pro tio validas por citaĵoj principe la samaj reguloj kiel por substantivoj, do same kiel oni ne povas skribi "skribo tablo", ne eblas "GNU programo".
Tamen ankaŭ via ekzemplo "Mi matenmanĝis »dvojctihodný« kukon.", troviĝanta en la unua aro da ekzemploj – krom tio tute bonaj – estas malĝusta.
Por enplekti fremdaĵon en Esperantan frazon oni havas plurajn rimedojn: -prepozicio ("Tio estas programo de GNU") -kunmetado ("Tio estas GNU-programo") -aldono de adjektiva finaĵo ("Tio estas GNU-a programo") -identiga priskribo ("La gazeto "New York Times") Kiujn el tiuj oni povas uzi, dependas kaj de la formo de la citaĵo kaj de ĝia rilato al la resto de la frazo.
Ĉar »dvojctihodný« nomas specon de kuko, ne trajton aŭ apartenon, taŭga frazo estas "Mi matenmanĝis kukon »dvojctihodný«".
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Insurekcio kaj ribelo
Publikigita la 12an de aprilo 2024 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2023-08-06] Kiu traduko de la pola grava historia momento (Powstanie Warszawskie, 1944) estas ĝusta? 1) La ribelo de Varsovio 2) Varsovia Insurekcio
RESPONDO
Konsultinte la Universalan vortaron, kiu tradukas "ribel-" al la pola per "powstawać" (do kun la sama radiko kiel en "Powstanie Warszawskie"), kaj PIV, kiu difinas
-ribeli: "rifuzi obei la registaron aŭ aŭtoritatan instancon [...]" kaj
-insurekcio: "ekribelo de popolo kontraŭ tirana registaro",
la Lingva Konsultejo venas al la konkludo, ke la demando, ĉu la batalojn komencitajn en Varsovio la 1an de aŭgusto 1944 oni nomu "ribelo" aŭ "insurekcio", ne estas demando de ĝusteco, sed dependas de tio, kiel specifa oni volas esti: "ribelo" estas esprimo ĝenerala, pli baza, dum "insurekcio" nomas specifan specon de perforta ribelo (notu, ke kvazaŭ sinonime oni uzas "popolribelo", "popolleviĝo"). Tial ni trovas ambaŭ esprimojn por tiu okazaĵo tute ĝustaj.
Estas ankoraŭ notinde, ke "insurekcio" kontraste al "ribelo" ne estas vorto oficiala.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperanta nomo de la ĉeĥa urbo Brno
Publikigita la 2an de aprilo 2024 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2024-03-30] Kiu estas la Esperanta nomo de la ĉeĥa urbo, kie okazos la 110-a Universala Kongreso: Brno, Bruno, Brunno aŭ io alia?
RESPONDO
La formo "Brno" (kies "r" estas vokala kaj formas la akcentan silabon "br") kiel loka nomo de la urbo estas ĉiam uzebla, sed estu rigardata kiel fremda nomo neasimilita. Ĝi ne estas Esperanta vorto (radiko sen vokalo estus tute senprecedenca), tial derivaĵoj fojfoje renkontataj kiel *brna, *brnanoj k.s. estas malĝustaj. Kiel okazas por aliaj neasimilitaj nomoj, oni povas uzi la skribaĵojn "Brno-a, Brno-anoj" k.s. por la koncernataj derivaĵoj, aŭ eviti derivaĵojn per esprimoj similaj al "… de Brno" kaj "loĝantoj de Brno".
Taŭga esperantigo, kiu ebligas senprobleman derivadon kaj faciligas elparoladon por tiuj, kiuj ne scias la ĉeĥan, estas "Bruno", kiu baziĝas sur la latina nomformo "Bruna".
Ni atentigas, ke jam la "Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj" en 2013 (vd. https://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html) donas esence similajn klarigon kaj rekomendon por tiu urbonomo.
Historie la okazigo de Universala Kongreso estis plej ofte uzita por lanĉi aŭ firmigi taŭgan esperantigon de la nomo de la kongresa urbo. En la jaro 2023 tiaj esperantigoj de UK-urboj estis enprenitaj, kun nur tre malmultaj esceptoj, en la Universalan Vortaron per la aprobo de la 10-a Oficiala Aldono.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de "Commonwealth"
Publikigita la 14an de marto 2024 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2023-08-02] Mi estas aŭstraliano kaj la oficiala nomo de mia lando estas "Commonwealth of Australia". Kiel oni tradukas la vorton "Commonwealth" Esperante?
RESPONDO
Estas malfacile traduki oficialajn nomojn de ŝtataj institucioj (k.s.) al aliaj lingvoj, ne nur al Esperanto (kiu aldone ne havas propran ŝtatan tradicion, el kiu oni povus ĉerpi ekvivalentojn). Eĉ ene de unu lingvo povas esti, ke malsamaj ŝtatoj kun la sama lingvo uzas por similaj institucioj malsamajn nomojn aŭ la saman esprimon por malsamaj institucioj. Unu kaŭzo de tiu problemo estas la fakto, ke tiuj terminoj ofte havas specifan kaj longan historion kaj el moderna vidpunkto estas ofte konvenciaj aŭ eĉ arbitraj, tiel ke oni ne povas ilin difini kiel ordinarajn vortojn, sed devas ilin trakti pli kiel proprajn nomojn.
Ĉi tiu teoria enkonduko klarigu, kial ni ne volas doni definitivan respondon al via demando. Se estas plejparte konvencio, kiel oni nomas siajn ŝtataĵojn kaj administraĵojn, restu tasko kaj privilegio de la koncernatoj, do la aŭstraliaj Esperanto-parolantoj, elekti iun terminon taŭgan.
Ni tamen povas aldoni kelkajn konsiderojn: La angla vorto "commonwealth" havas aparte riĉan historion, laŭ kiu la origina uzo (por la senmonarkia memregado) en la 17a jarcento estas preskaŭ mala al la plej konata moderntempa uzo en "Commonwealth of Nations" por la ŝtatoj, kiuj devenas de la eksa Brita Imperio (kaj parte agnoskas la britan monarkon kiel ŝtatestron), dum la vorto en la okazoj de Pensilvanio enhave pli similas al "respubliko". Tial eblas pluraj tradukoj, kiuj proksimiĝas al la unuopaj esprimoj – "komunumo", "regnaro" aŭ "respubliko" –, dum ne ekzistas kompleta ekvivalento.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Lokaj signifoj de "kontraŭ"
Publikigita la 26an de februaro 2024 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2023-06-12] Mi demandis en Facebook, kion oni komprenus se iu dirus "Petro staras kontraŭ la muro". Ĉu oni komprenus, ke Petro staras fronte al la muro (en la senco, ke estas "libera interspaco" inter ili) aŭ ke la muro estas malantaŭ li (en la senco, ke la muro malhelpas lin retroiri)? Laŭ la respondoj, kiujn mi ricevis interalie de spertaj esperantistoj, ekzistas tri kategorioj: -homoj, kiuj senhezite pensas, ke la muro estas malantaŭ Petro. -homoj, kiuj senhezite pensas, ke Petro staras fronte al la muro -homoj, kiuj diras, ke ne eblas scii sen pliaj informoj. Tio iom surprizas min. "Kontraŭ" estas fundamenta (kaj sufiĉe baza) prepozicio do oni imagus, ke ĝia difino estus klara eĉ sen kunteksto sed ŝajnas, ke ne. Kion pensas la konsultejanoj pri tio?
RESPONDO
Vi povas trovi detalan priskribon de la lokaj kaj nelokaj uzoj de la prepozicio "kontraŭ" en PMEG: [1].
Aldone la membroj de la Lingva Konsultejo zorge ekzamenis la lingvouzon de Zamenhof kaj la tradukojn en la Universala Vortaro kaj konkludis, ke oni povas trovi du klare distingeblajn signifojn lokajn de "kontraŭ":
1) "Vid-al-vide": Temas pri pozicio, kie du senmovaĵoj troviĝas vid-al-vide, apartigitaj per ia interspaco. En tiu signifo "kontraŭ" troviĝas nur kun nominativo:
- Ĝuste kontraŭ la tombo de Galilei troviĝas la tombo de Michel-Angelo (Fabeloj 1)
- Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato, ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis. (Marta)
- Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. (Marta)
- Sed tie estis ankaŭ kampo kun poligono, kaj ĝi [= la poligono] kuŝis ĝuste kontraŭ la maljuna saliko. (Fabeloj 2)
2) "Orientiĝo al io": Io (ĉu senmova, ĉu moviĝanta), havas ion alian kiel celon de la orientiĝo, kio mem aŭ frontas ĝin aŭ moviĝas en ĝia direkto. Inter ili du povas esti aŭ distanco aŭ povas okazi kolizio (kiu estas kvazaŭ rezulto de antaŭa almoviĝo kaj malhelpas plumovon).
2 a) Kiam io estas jam orientita al io, do ne ŝanĝas sian orientiĝon, "kontraŭ" aperas kun nominativo:
2 a I) Kun distanco:
- Se sub ili glitis io kiel nigra nubo, ŝi sciis, ke tio ĉi estas aŭ baleno naĝanta super ŝi, aŭ eĉ ŝipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo. (Fabeloj 1)
- Ŝi prenis la reĝidon je la mano kaj kondukis lin en sian palacon, kies muroj brilis kolore kiel plej bela folio de tulipo, kiam oni ĝin tenas kontraŭ la suno. (Fabeloj 1)
- Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno (Proverbaro).
2 a II) Kolizie:
- Por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo; unu el la vojaĝantoj gardodeĵoris, dum la aliaj dormis. (Fabeloj 1)
- Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio. (Proverbaro)
2 b) Kiam io estas alprenanta sian direkton, oni trovas "kontraŭ" kun akuzativo, la signifo ja estas kvazaŭ "al kontraŭ" (kaj per tio la prepozicio plene sekvas la modelon de aliaj lokaj prepozicioj¹):
2 b I) Kun distanco:
- Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ diris denove: de kie do vi venas? (Marta)
- Li eksplodis per rido, li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj ridis laŭte kaj longe. (Marta)
- ...tiam aperis galonita pordisto, levis kontraŭ lin sian arĝentogarnitan bastonon kaj forpelis lin (Fabeloj 3)
2 b II) Kolizie:
- “Bone!”, diris la malgranda Niko, metis grandan ŝtonon en la sakon, forte kuntiris la ligilon kaj streĉis sin kontraŭ la sakon. Pum! la granda Niko falis en la riveron kaj tuj flugis al la fundo. (Fabeloj 1)
- La salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn, sed ĝi tamen ne povos eniri! (Fabeloj 2)
- Kaj la nigraj arbaraj limakoj kraĉis kontraŭ la arbon. (Fabeloj 3)
- Mi vidis, kiel la senhava sinjoro pli fiere levis sian kapon, streĉis sian kolon, kaj mi direktis ventan puŝon kontraŭ la kastelon kaj la maljunajn tiliojn, tiel ke la plej dika branĉo rompiĝis, kvankam ĝi ne estis putra. (Fabeloj 3)
La baza trajto de "kontraŭ" trovebla en ĉiuj signifonuancoj, kiu ĝin distingas precipe de "al" aŭ "antaŭ", estas do orientiĝo (kun aŭ sen moviĝo) de ambaŭ objektoj unu al la alia. El tio ni povas konkludi, ke almenaŭ Zamenhof ne dirus aŭ interpretus la frazon "Petro staris kontraŭ la muro" en senco alia ol 1, do "vid-al-vide".
En moderna lingvouzo tamen oni trovas ekzemplojn de la uzo de "kontraŭ" en la "apoga senco" (do orientiĝo for de la alia objekto), kiun vi mencias; oni povas tion interpreti kiel plivastigon de la kolizia signifonuanco. Pluraj membroj de la Lingva Konsultejo opinias tiun pli novan lingvouzon erara kaj malrekomendas ĝin (preferante esprimon de la speco "Petro staras apogite al / kun la dorso apogita al la muro"), dum aliaj estas pli allasemaj kaj volas observi la pluan lingvoevoluon.
Se oni volas esprimi sin ne riskante miskomprenon, tiam oni uzu "kontraŭ" prefere nur, kiam temas pli klara orientiĝo de unu al la alia.
¹Teorie oni povas do imagi similan uzon ankaŭ por signifo 1, do ekz. "Mi iris kontraŭ la domon" = "Mi iris al iu pozicio kontraŭ la domo", sed ni ne trovis tian ekzemplon en la zamenhofaj tekstoj.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Socia kaj sociala
Publikigita la 25an de novembro 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2023-05-14] Lernanto petis min klarigi la diferencon inter "socia" kaj "sociala". Post lego de PIV mi devis konfesi, ke mi atingis la limon de mia lingvokompreno. Mi petas vin per aliaj vortoj ol tiuj, kiujn PIV uzas, klarigi, kion signifas "socia" (= kun la kvalito de socio) kaj "sociala"; speciale, kio estas la diferenco inter tiuj du. Ĉu eble vi povas pripensi ekzemplofrazojn, kiuj klare montras la diferencon?
RESPONDO
Lasante flanke la malsimplan historion de la du vortoj (social/a aperis en la dua Oficiala Aldono, soci/o nur en la tria, dum la etimologie parenca societ/o troviĝas jam en Universala Vortaro) kaj atentante nur la aktualan lingvouzadon, ni povas montri bazan diferencon inter ili.
Kompreneble, "socia" havas la larĝan signifon "rilata al, apartenanta al, tipa por socio": sociaj tavoloj [tavoloj de la socio], socia besto [besto vivanta en socio], socia konflikto [konflikto en la socio], aŭ en pluformaĵoj kiel sociema persono [persono, al kiu plaĉas interagi socie] ktp.
Aliflanke, "sociala" estas multe pli specifa kaj koncernas la disdividon de ekonomiaj rimedoj necesaj por la vivo kaj sano de ĉiu ano de la socio, i.a. per kreado de specifaj leĝoj kaj asekuroj ("socialaj asekuroj"), provizantaj ian nivelon de "sociala sekureco". Male al la menciita "socia konflikto" la "sociala konflikto" aperas inter diversaj agantoj de la socio pri specifaj socialaj temoj, kiel ekzemple salajro, labordaŭro, maldungo aŭ aĝo de emeritiĝo. Kaj, por mencii pluformaĵojn, "socialdemokratoj" ne estas simple "sociaj", sed ilin koncernas la socialaj diferencoj kaj ties egaligo; "socialema persono" pensas simile, ne neglektas homojn vivantajn en mizero.
Tamen, kiel dirite, ekzistas ankaŭ fojfoje uzoj de "socia" en la senco de "sociala" ("socidemokratoj") kaj iom pli ofte, precipe en la pasinteco, de "sociala" en la senco de "socia" ("socia asekuro"). Ni opinias tian sendistingan uzadon nerekomendinda kaj konsilas klaran sencan apartigon de tiuj du radikoj konforme kun la ĉi-supraj difinoj.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Uzado de "neformalaj" vortoj
Publikigita la 21an de oktobro 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2023-01-31] En Esperanto oni diras "pantoflo". Sed se oni diras "hejm-ŝuo" aŭ "dom-ŝuo", ĉu tiuj vortoj estus neformalaj? Same okazas kun la vortoj "skiisto": Se oni diras "neĝo-glitisto" aŭ "glaci-glitisto", ĉu tio estus neformalaj vortoj? Resume, mi ŝatus scii, ĉu tiaj vortoj elpensitaj kaj kreitaj de la parolanto estas neformalaj aŭ havas plenan validecon en formalaj tekstoj kaj en formala lingvo.
RESPONDO
La demando supozigas la ekziston de klaraj distingoj inter diversaj lingvaj tavoloj (familia, neformala, formala ktp.), kiuj povas esti tre gravaj kaj samtempe malfacile regeblaj en gentaj lingvoj. Esperanto plejparte ne konas tiajn distingojn, kaj oni ne devas havi zorgojn paroli tro neformale.
Pli grave estas atenti pri komprenebleco: Se ekzistas jam enradikiĝinta esprimo por nocio, tiam oni prenu tiun. Se vi konas la vorton "pantoflo", uzu ĝin, ĉar la uzo de alia vorto ol la kutima povus kredigi al via kunparolanto, ke vi celas eble iun iomete alian aferon.
Kiam mankas al vi specifa esprimo (aŭ vi supozas, ke via kunparolanto ne konas ĝin), vi kompreneble ĉiam rajtas uzi priskribajn kunmetaĵojn el pli simplaj radikoj. Tiam oni tamen certigu reciprokan komprenon, ĉar okaze de spontaneaj vortkreaĵoj ne eblas scii, ĉu ili estas komprenataj same kiel ili estis celataj. Por preni vian alian ekzemplon: Iu povus same bone (aŭ eĉ pli verŝajne) opinii, ke "glaciglitisto" estas sketisto, ne skiisto.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu landa aŭ landana adjektivo?
Publikigita la 22an de julio 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2022-11-16] Kiu formo estas preferinda: * "Brita parlamento" aŭ "Brituja parlamento"? * "Rusaj misiloj" aŭ "Rusujaj misiloj"?
RESPONDO
Kiam temas pri derivita landnomo, Esperanto permesas ĉe adjektiva esprimo distingi inter
- rilato al la gento: franca
- rilato al la lando: francuja
- rilato al la landanoj: francujana.
Kaj kiam temas pri nederivita landnomo, inter
- rilato al la lando: nederlanda
- rilato al la landanoj: nederlandana.
Praktike nur iuj parolantoj konsekvence aplikas tiujn fajnajn distingojn, precipe pro deveno el regionoj (ekz. eksa Sovetunio), kie estas kulture grave distingi inter la anoj de la nomdona gento kaj la aligentaj loĝantoj de la lando.
Plimulto de la parolantoj preferas la simplan formon de la adjektivo por rilati kaj al la lando (ekz. "franca limo"), la gento ("francaj moroj"), la landanoj ("francaj loĝantoj") aŭ la lingvo ("franca gramatiko") – sendepende de tio, ĉu la radiko esprimas baze genton aŭ landon. Kutime la adjektivo ja akompanas substantivon, kaj oni interpretu la adjektivon en la semantika kunteksto de la substantivo. Kiam oni ne certas, ĉu la simpla adjektiva esprimo estas sufiĉe klara, oni uzu la pli specifan adjektivon aŭ tute alian rimedon de esprimado (ekz. "de Francujo", "de (iuj) nederlandanoj").
Tial ni volas nek rekomendi nek malrekomendi unu el la du formoj, la elekto dependas de via preferata aliro.
P.S.: Pro klareco ni uzis ĉie la landnomajn formojn kun Fundamenta -uj-. Ĉio dirita validas same por la formoj de la speco "Francio", "francia" ktp.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri la signifo de "nura"
Publikigita la 25an de junio 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2022-10-26] Mi rimarkis ke iuj homoj uzas "nura" en la senco de "sola" aŭ "unika", kvankam logike ĝi havas la sencon "ne estanta pli".
RESPONDO
Vi pravas, ke fojfoje oni erare uzas "nura" en lokoj, kie ĝuste oni uzu "sola" aŭ "unika". La vortoj havas tamen malsamajn bazajn signifojn, nome:
- sola: "sen iu/io alia", "tia, ke nepre ne ekzistas alia sama" (PIV)
- unika: "sola laŭ sia kvalito" (PIV) – la vorto estas do speciala okazo de "sola"
- nura: "apartenanta al nur unu speco, prezentanta nur unu karakteron" (PIV)
Oni ne konfuzu "nura" kun la kunmetaĵo "ununura" = "sola" en ties dua signifo "tia, ke nepre ne ekzistas alia sama".
Kp. la sekvajn ekzemplajn frazojn: 1. X estas sola vilaĝo ĉe la marbordo. [Ne estas io alia proksime al X.] 2. X estas la sola/ununura vilaĝo ĉe la marbordo. [Ne estas aliaj vilaĝoj tie.] 3. X estas unika pro sia arkitekturo. [La arkitekturoj de similaj vilaĝoj estas nekompareblaj.] 4. X estas nura vilaĝo. [Ĝi ne estas urbo.]
En multaj okazoj oni povas simple diri "nur" anstataŭ "nura" ("X estas nur vilaĝo").
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu akuzativa aŭ prepozicia komplemento?
Publikigita la 5an de junio 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2022-09-20] Laste ĉinoj kondamnis konatan poeton Vadanto pro unu frazo erara "Mi amas al la popolo". Ili opinias, ke Vadanto havas bazan eraron je la gramatiko, ĉar en Esperanto la vorto "ami" povas akcepti nur rektan akuzativon -n, do "Mi amas la popolon". Al mi ŝajnas, ke oni ne povas trovi tiun regulon ĉe Zamenhof. Kio estas via opinio?
RESPONDO
Unue, eĉ spertuloj pri Esperanto daŭre studas kaj lernas novajn aferojn pri la lingvo ĉiutage. Tial, laŭ nia opinio, ni ne riproĉu alian esperantiston pro lingva eraro, malglataĵo aŭ nekutimaĵo.
Due, ni rigardu vian demandon rilate la verbon "ami": Se oni celas la sencon "Mi amas la popolon", oni prefere ne diru "Mi amas al la popolo". Povas tamen esti, ke la celita senco estas alia ol tiu de "Mi amas la popolon". Eble temas pri amado ĝenerala sen indikita aŭ indikebla objekto. Tiam "al la popolo" esprimas, ke la popolo iel profitas de tiu amo, aŭ ke ĝi alimaniere estas direktita al la popolo. La popolo tiam ne estas rekta objekto, nek laŭsence, nek laŭforme. La frazo aldone ŝajne aperas en poezio, kaj en poezio oni ofte streĉas la limojn de la lingvo, spitante la regulojn intence. La strangeco de la vortumo, kiu eble tamen celas la ideon "Mi amas la popolon", donas ian efekton, ian surprizon, kiun la poeto eble celas.
Trie, se konsideri la kombinon de akuzativa aŭ prepoziciaj formoj kun la unuopaj verboj en Esperanto ĝenerale, ni devas konstati, ke baze oni devas lerni tiujn kombinojn kune kun la signifoj de la verboj, kiel estas en ĉiuj lingvoj. Esperanto do ne estas escepto, kvankam ĝi estas iom pli fleksebla (ekz. "celi ion/al io; dubi ion/pri io; instrui ion al iu/iun pri io") kaj havas pli klaran uzon de prepozicioj. Kvankam kelkaj verboj estas flekseblaj, akceptante n-objekton aŭ "al"-komplementon kun la sama senco, "ami" laŭ la ĝisnuna normo ne estas unu el tiuj verboj. Oni povas lerni, kiujn komplementojn regas difinita verbo, el bonaj vortaroj kiel PIV, bonaj gramatikoj kiel PMEG aŭ modelaj frazoj kiel en la Ekzercaro aŭ en la Tekstaro.
Kvare kaj laste, el la fakto, ke (supozeble) nenie en la verkaro de Zamenhof oni trovas eksplicitan regulon, ke "ami" oni uzu nur kun n-objekto, ne eblas konkludi, ke oni rajtas uzi ĉiun ajn prepozicion anstataŭe. La Fundamento de Esperanto havas multnombrajn implicitajn regulojn apud malmultaj eksplicitaj – ĝuste por tiuj oni konsultu pli ampleksajn gramatikojn aŭ vortarojn, kiuj klarigas la regulojn surbaze de la ĝisnuna lingvouzo.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La rolo de etimologio, okaze de "ĝendarmo"
Publikigita la 11an de majo 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2022-08-25] Mi aŭdis de Esperantisto, ke "ĝendarmo" estas traduko de la franca "gendarme" kaj tial ĝi povas esti uzata nur rilate al la franca polico. Tamen, la difino de "ĝendarmo" en PIV ŝajnas esti konforma al speco de polico, kiu troveblas ne nur en Francio. Funde mia demando estas: kian rolon etimologio ludas en Esperanto?
RESPONDO
Mallonge, la vorto ĝendarmo povas esti uzata en sia specifa Esperanta signifo ankaŭ ekster kunteksto de Francujo. Estante aŭtonoma lingvo, Esperanto donas propran signifon al siaj radikoj – surbaze, sed principe sendepende de ties forma etimologio. La signifojn oni eksciu el aŭtoritataj vortaroj anstataŭ derivi ilin el la fontlingvo(j).
Pli detale, la vorto ĝendarmo ja estas oficiala kaj estis uzata de Zamenhof mem (ekzemple en traduko de La Revizoro por paroli pri Rusujo). Ĝi signifas oficiston en diversaj landoj, kiu organize apartenas al la armeo, sed praktike plenumas policajn taskojn. La organizado de polico diverse aspektas kaj evoluas, en kelkaj landoj estas pli da diferenco inter la taskoj de ŝtata policano kaj de urba aŭ loka policano ol inter la taskoj de policano kaj de ĝendarmo. La vorton ĝendarmo oni prefere uzu nur, se la alparolato vere konscias pri la diferenco inter civila policano kaj ĝendarmo kaj se tiu diferenco en la koncerna kunteksto gravas.
Esperanto ĉerpas grandan parton de sia vortprovizo el pluraj naciaj lingvoj, sed la signifon de ĉiu vorto en Esperanto decidis unue Zamenhof, kaj poste la Esperanta komunumo. Vortaristoj kaj la Akademio de Esperanto poste konstatas kaj dokumentas la lingvouzon. Esperantistoj fojfoje erare supozas, ke vorto en Esperanto havas precize la saman signifon kiel etimologie parenca vorto en la gepatra aŭ alia nacia lingvo. Ekzemple, la adjektivoj "aktuala" kaj "efektiva" tute ne havas la saman signifon kiel la anglaj vortoj "actual" kaj "effective". Sekve tiuj du vortoj estas t.n. lingvaj misamikoj por anglalingvanoj. Tial, okaze de dubo, oni nepre kontrolu la signifon de la koncerna vorto en PIV, Reta Vortaro aŭ en alia fidinda vortaro.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de "coaching"
Publikigita la 6an de majo 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2022-04-01] Nun populariĝas afero, kiun oni nomas angle "coaching" kaj kiu celas helpi al homoj povi uzi plej grandan parton de sia forto. Per kiu vorto oni esperantigu "coaching"?
RESPONDO
Unue necesas ekscii, kion precize oni celas per tiu termino en la angla kaj aliaj lingvoj, kiuj transprenis ĝin el la angla. Alie ne eblas kun plena certeco konstati, ĉu ekzistas (parte) sama koncepto en Esperanto, kaj kiel distingi inter "coaching" kaj similaj konceptoj. Pro la sama kialo rekte prunti la vorton estas malkonsilinde, ĉar la nova vorto estus ne nur nekomprenebla al homoj, kiuj ne konas la originalon, sed ankaŭ tiuj homoj, kiuj konas la devenon, ne povus esti certaj, kiun ekzaktan signifon ĝi celas.
Laŭ nia esploro "coaching" havas la tri sekvajn ĉefajn signifojn:
1. trejnado de atletoj en sporto, ĉu individue, ĉu kadre de teamo 2. rezultcela konsilado en la laborejo, por helpi al la laboristo/manaĝero/ĉefo plibonigi la rezultojn de sia laboro 3. individua, eksterlaboreja rezultcela konsilado por helpi al la kliento atingi personajn celojn aŭ dezirojn.
La dua kaj tria signifoj, kiuj estas semantike similaj, estas la ĉefaj uzoj de "coaching" ekster la angla, kaj ankaŭ aludataj en via demando, tial ni serĉis esprimo(j)n kovranta(j)n tiun signifokampon. Niascie ne ekzistas unuvorta preciza termino, tamen pli ĝenerale oni povas paroli pri "konsilado", kiel jam montras la difinoj supraj. En aliaj lokoj (ekz. por TEJO-seminarioj) jam estas uzata la esprimo "kapabligo", kiu celas precipe la akiron de unuopaj praktikaj scioj.
Ĉar "konsilado" estas tro vasta kaj "kapabligo" tro malvasta sence, ni proponas kombini la du esprimojn al "kapabliga konsilado" por havi proksimuman ekvivalenton de "coaching". Sed ankaŭ "trejni" estas semantike simila vorto. Oni povus ĝin distingi de ĝia kerna signifo de rekta, pli formala ekzercado, simile per aldono de adjektivo, ekz. "konsila trejnado". Kaj ankaŭ aliaj terminoj el konataj elementoj estas penseblaj (kaj devus ricevi difinojn por kontrastigi ilin disde similaj konceptoj), ekz. "vivtrejnado", "plu/pli/pluskapabligo/-trejnado"
Kvankam ankoraŭ ne stabiliĝis termino en Esperanto, la lingvo jam nun donas plurajn taŭgajn esprimojn, kiuj ĉiuj estas preferindaj al rekta prunto de la angla radiko.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
(ge)edziĝo de samseksaj paroj
Publikigita la 31an de marto 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2022-03-30] Kiu estu la ĝusta vorto, kiam du samseksaj homoj ligiĝas jure per edzeco?
RESPONDO
Ne regas unuanimeco ankaŭ inter la lingve spertaj parolantoj de la Lingva Konsultejo, kiel esprimi en Esperanto la efektiviĝon de specifa leĝa vivkuniĝo de du homoj de la sama (aŭ de ajna) sekso.
Kiam oni parolas pri unuopaj samseksaj paroj, la esprimoj respektive "edziĝo" kaj "edziniĝo" estas logikaj. Ankaŭ Vikipedio tiamaniere parolas pri "samseksaj edzeco kaj edzineco". Tiu solvo funkcias por samseksaj paroj, sed ne permesas paroli inkluzive pri paroj de ajna sekso.
Ĉar la kutima vorto estas "geedziĝo" kaj ekzistas ia tendenco en la lingvo kompreni "ge-" ne plu kiel "vira kaj virina", sed kiel "vira aŭ virina (aŭ alia)", oni parolas ankaŭ pri "samseksa geedziĝo" (kaj "samseksa geedzeco"), ekz. en Kontakto kaj Monato. Tamen tiu ŝanĝo de la kompreno de "ge-" estas kontraŭata de pluraj konsultejanoj.
Zamenhof havis alian aliron, uzante "edziĝo" kaj "edzeco" ankaŭ tiam, kiam temas pri paroj, do fakte seksneŭtrale, kvankam per "edzo" mem li celis ĉiam viron. Ĉar tiu uzo troviĝas ankaŭ en la (laŭdifine ĝusta) Fundamento, ĉiu rajtas ankaŭ hodiaŭ tiel diri: "samseksa edziĝo", "samseksa edzeco". Pluraj konsultejanoj rekomendas reiri al tiu uzo, dum aliaj opinias ĝin arkaika (kaj miskomprenebla), ĉar nuntempe oni ĝenerale preferas la esprimojn kun "ge-".
Konsultejanoj krome menciis la sekvajn esprimojn:
Pro la fonetika proksimeco de la radiko gej- al la prefikso ge- kelkaj ekuzis la kunmetaĵon "gejedziĝo", pli-malpli ŝerce en la komenco. Ne estas klare, ĉu tiu vorto estas uzebla en serioza kunteksto.
Aliaj vortoj ne uzantaj la radikon "edz-" en konkretaj okazoj povas helpi eviti la problemon en iuj kuntekstoj: Ekz. vortoj kiel la – neoficiala – "nupto", kiu nomas la ceremonion, aŭ la pli ĝeneralaj (kaj tial jure neekzaktaj) "(viv)kuniĝo", "vivrilato" (aŭ similaj kunmetaĵoj kun tiuj radikoj).
La Lingva Konsultejo, ne povante klare rekomendi unu el tiuj solvoj (aŭ tute alian aliron), esperas, ke la ĉi-supraj argumentoj estas tamen helpaj por elekti esprimon, kiu plej taŭgas al vi.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de la lingvonomo "Kiswahili"
Publikigita la 19an de marto 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2023-03-06] La Universala Kongreso 2024 okazos en Tanzanio. La ĉefa lingvo tie estas nomata de siaj parolantoj "Kiswahili". Kiel oni nomu ĝin en Esperanto?
RESPONDO
La tradicia Esperanta lingvonomo por Kiswahili, kiun oni trovas en la ĉefaj ĝeneralaj vortaroj, estas "la svahila". Ĉar tamen tiu formo estas kelkfoje kontestata pro la fakto, ke la "w" en Kiswahili fonetike pli similas al Esperanta "ŭ", estas uzataj aŭ proponataj alternativaj formoj (suahila, sŭahila). Tial la Lingva Konsultejo esploris la realan uzadon de la lingvonomo.
En la Tekstaro de Esperanto estas 40 trafoj por "svahil-" (la plej frua en “Esperanto en Perspektivo” de 1974), de aŭtoritataj aŭtoroj, dum "suahil-" havas nur 2 trafojn en la gazeto "Esperanto", kaj "sŭahil-" neniun. Aldona serĉo en aktuala literaturo, precipe Beletra Almanako, konfirmas la absolutan superregon de la formo "svahila" (kun aŭtoroj el Afriko, Ameriko, Azio kaj Eŭropo). Elisee Byelongo, nuntempa afrika instruanto de la lingvo, uzas la radikon "svahil-": "kiswahili estas la svahila nomo de lingvo svahila" (vd. https://iamcitizen.africa/show/associate-professor-byelongo-elisee-isheloke/post/228). La ununura Esperanta-svahila vortaro uzis en sia unua eldono la formon "svahil-" (vd. https://eo.wikipedia.org/wiki/Vortaro_esperanto_svahila), sed "suahil-" en la dua (vd. https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5057). Bedaŭrinde ni ne trovis klarigon, pro kio okazis la ŝanĝo.
Apud ofteco oni konsideru ankaŭ la konformon de formo al la tradicio de esperantigo. Estas kutimo en ĉiuj lingvoj de la mondo adapti fremdan materialon al la propra sonsistemo, Esperanto ĉi tie ne estas escepto. La radiko "sŭahil-" (krom tio, ke ĝi ŝajne apenaŭ estas uzata) estas evitinda, ĉar en ordinaraj radikoj oni Fundamente kaj tradicie ne uzas la literon "ŭ" en tiu pozicio. La radiko "svahil-", male, sekvas la plej kutiman tradicion esperantigi konsonantojn, kiuj similas fonetike al Esperanta "ŭ", per "v" (kp. "Vaŝingtono", "svedo", "Gvatemalo"). La radiko "suahil-" prezentas alian tian manieron (kp. "trotuaro", "buduaro", "tualeto").
Ni konstatas, ke la lingvouzo favoras la formon "svahila" kaj tial rekomendas tiun kiel plej oftan.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La nomo de la signo @
Publikigita la 30an de januaro 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2022-03-14] Kiel oni ĝuste nomas en Esperanto la signon "@"? Kutime tiu signo aperas ja nur en retpoŝtaj adresoj, do oni plej ofte uzas ĝin nur skribe. Tamen povas esti, ke iu, ekz. telefone, demandas pri tiu adreso, kaj tiukaze oni devas ĝuste indiki ankaŭ tiun signon. Mi legis la proponon, ke oni prononcu la signon "ĉe" - do evidente temas pri esperantigo de la angla prononco "at". Tio ja plej ofte solvus la problemon en la praktiko, tamen en pluraj okazoj estus necese eviti, ke la aŭdinto de "ĉe" ne skribu la vorton "ĉe" sed la signon "@".
RESPONDO
La Lingva Konsultejo esploris terminarojn kaj la lingvouzon kaj venis al la konkludo, ke en Esperanto ekzistas pluraj manieroj indiki parole la signon "@", kiuj dependas de la situacio. Kiam ne estas konsiderinda risko de konfuzo, la simpla vortigo "ĉe" estas en ordo kaj en komuna uzo. Kiam oni volas eviti miskomprenon, eblas uzi la esprimojn "ĉe-signo" kaj "heliko" (aŭ, pli precize, "helika a"): tiel efektive okazas en la praktika lingvouzo.
En iuj komercaj kuntekstoj la signo "@" servis por indiki la popecan prezon de varo, kio en Esperanto respondas al la prepozicio "po", kaj pravigas por "@" ankaŭ la nomon "po-signo", eĉ en nekomerca kunteksto. Sed tiu uzo estas tre malofta kaj malmulte konata.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri du biologiaj terminoj kaj terminfarado
Publikigita la 14an de januaro 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2022-02-04] Mi ne trovis tradukon por Tropaeolum peregrinum (planto) kaj por Crenilabrus mediterraneus (fiŝo).
RESPONDO
Ŝajne por tiuj du specioj ankoraŭ ne ekzistas (establitaj) terminoj en Esperanto. La Lingva Konsultejo estas nek fake kompetenta nek mandate rajtigita fari krean terminologian laboron. Tia terminfarado efektive estas sencohava nur en la kadro de projekto ampleksanta multajn koncernajn nociojn, kaj improvizado de unuopaj terminoj ne estas konsilinda. Se ne sufiĉas por la konkreta okazo malpli preciza esprimo (almenaŭ la genro "tropeolo" estas establita en Esperanto; al ĝi oni povus aldoni iun malambiguigan adjektivon kiel "flava" sen pretendo de propra termineco), tiam estas preferinde uzi la latinan fakan nomon de la specio senŝanĝe, tiel ke ĝi estu klare komprenebla por fakuloj – tiel manke de fiksita nacilingva traduko oni agas ankaŭ en la naciaj lingvoj.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Infanzorgado
Publikigita la 9an de januaro 2023 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2021-11-10] Mi bezonis unuvortan tradukon por la koncepto "fostering" kiel ĝi rilatas al zorgado de aliulaj infanoj kadre de iu leĝa programo, kaj ĉar mi uzis la terminojn "zorgogefiloj" kaj "zorgogepatroj", mi elektis "infanzorgado" kiel la unuvortaĵon por "fostering" (esperante, ke la aldona kunteksto klarigu pri kio temas – ja la angla vorto "to foster/fostering" havas aliajn, nerilatajn sencojn, kiujn nur la kunteksto povas klarigi).
RESPONDO
La Lingva Konsultejo esploris la ĝisnunan lingvouzon kaj la juran koncepton, kiun vi priskribas. La Fundamento havas ĉe la radiko ZORG' la esprimon "zorgato", ĝuste por la koncepto de persono, kies kuratorecon ĝis plenaĝiĝo transprenas plenkreskulo, kiu nek biologie nek jure estas ties patr(in)o; kaj por tiu respondeca persono troviĝas tie "zorganto". Ĉar la zorgato kutime estas infano, kaj la zorgantoj kutime rolas kiel sociaj (sed ne biologiaj aŭ juraj) gepatroj, kompreneble oni povas same bone paroli pri "zorginfano" kaj "zorgogepatroj".
Specifa verbo en la senco "transpreni kaj teni la kuratorecon de zorgato" ne ekzistas en la lingvo, sed ĝi ne estas bezonata, ĉar sufiĉas "iĝi/esti zorganto por/de iu" por klare esprimi la nocion.
Tamen, la esprimo "fostering", do la jura/socia statuso aŭ fenomeno de familio(j), en kiu(j) estas zorgato(j), estas malpli facile tradukebla. Via propono "infanzorgado" strukture estas pli ĝenerala, ol implicas la konvenciaj "zorganto, zorgato", sed povas funkcii kun taŭga kunteksto. Teoria eblo estas ankaŭ paroli pri "zorgfamilioj" kaj "zorgfamilieco".
Oni atentu, ke oni bezonas la specifajn terminojn nur en okazo de terminologia neceso. En la ĉiutaga lingvo zorgantoj kaj zorgatoj rolas kiel gepatroj kaj gefiloj kaj povas esti nomataj tiel.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de la internacia "seksualitat-"
Publikigita la 23an de oktobro 2022 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2021-09-21] Kiel traduki la frazon «Human sexuality is very diverse» al Esperanto?
RESPONDO
La internacia, vastsenca vorto angla sexuality, germana Sexualität, franca sexualité, itala sessualità ktp., laŭstrukture "eco [-itat-] rilata [-al-] al la sekso(j) [sexus]", ja pensigas pri ekvivalento "sekseco", kiu estas aktive uzata (ekz. en Vikipedio).
La Lingva Konsultejo venis al la konkludo, ke "sekseco" taŭgas kiel tegmenta vorto, kiu povas esprimi ĉiujn nuancojn de la vorto, kiu enhavas plurajn nociojn:
- la biologia fakto, ke estas seksoj (en kontrasto al specioj, kiuj ne distingas seksojn)
- la trajtoj de la seksoj
- la tuteco de kondutoj, sintenoj kaj sentoj, kiuj rilatas al la seksoj, inter kiuj estas ankaŭ seksumaj (koitaj k.s.) interagoj.
Por tiuj sufiĉe malsamaj nocioj en praktika uzado ofte pli taŭgas pli specifaj esprimoj kiel ekz. "seksa konduto", "seksaj trajtoj/sintenoj", "seksa orientiĝo".
El tio sekvas, ke traduko por via frazo estus ekz. "La homa sekseco estas tre diversa".
Aldone al tiuj konsideroj estas notinde, ke oni ne uzu la vorton "sekso" kaj ties derivaĵojn en la senco de "seksumado" (intima interago pro reproduktado aŭ plezuro), kio nuntempe okazas pro influo de la dusenca angla "sex". Tiel, kiel "sekseco" povas tegmente esprimi ankaŭ tiun nocion (sence derivitan de la seksa konduto), ankaŭ la adjektivo "seksa" povas esti laŭregule komprenata kiel "seksuma" (ekz. en "seksa interago"). Tio dependas ĝuste de ĝia adjektiveco kaj de taŭga kunteksto.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de la nomo de indiana tribo
Publikigita la 6an de septembro 2022 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2021-07-22] En Vikipedio mi volas publikigi artikolon pri la indiana tribo *Chitimacha* (angla Vikipedio), kiun mi tradukis kiel *ĉitimaŝaoj* kaj la derivata adjektivo *ĉitimaŝaa*. La Ĉitimaŝaoj estis dividitaj en kvar subtribojn: la *Ĉaŭaŝaoj*, *Ŭaŝaoj *kaj *Jaganeĉitoj*. La nomo Ĉaŭaŝao (*Chawasha)* estas ĉakta termino por "Prociono-Loko". *Ŭaŝao* (*Washa)* estas ankaŭ ĉakta termino kaj signifas "Ĉasanta Rapideco." *Jaganeĉito **(Yaganechito)* signifas "Granda Lando".
RESPONDO
Laŭ nia esploro ĉiuj el la nomoj de la tribo kaj ĝiaj subtriboj (la kvara, supre ne menciita, nomiĝis kiel la ĉeftribo) devenis de ĉirkaŭaj etnoj, kaj la ĉefa nomo estas neklara rilate etimologion kaj elparolon. La Lingva Konsultejo do ne pretendas doni decidigan respondon pri la plej bona esperantigo.
Ni konstatas, ke la elparolo de la triba nomo estas nekohera inter la lingvoj, tiel ke oni trovas [ĉitimaŝa], [ĉitimaĉa], [ŝitimaŝa] kaj [ŝitimaĉa]. Konsiderante la plej oftajn skribmanieron kaj elparolon, ni rekomendas esperantigon "ĉitimaĉoj" (do "ĉitimaĉa lingvo" ktp.).
Se esperantigi la nomojn de la subtriboj, bonvolu atenti, ke laŭ la Fundamento la litero ŭ estas uzata nur post vokaloj. Tial eblaj formoj estas "vaŝoj", "ĉavaŝoj" (aŭ "ĉaŭaŝoj") kaj "jaganeĉitoj".
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de "pattern/patroon/Muster"
Publikigita la 21an de aŭgusto 2022 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2021-04-09] Kiel oni esperantigu jenajn du sencojn de la vortoj "patroon" (nederlanda), "pattern" (angla) kaj "Muster" (germana)? (1) Grupo de similaj (sed ne nepre ekzakte samaj) formoj, kiuj kovras iun surfacon? Ekzemploj estas la strioj sur zebro kaj la makuloj sur ĝirafo, floroj sur robo ktp. (2) Pli abstrakta senco, kiam temas, ekzemple, pri rilatoj inter mezuritaj datumoj aŭ inter la notoj en muzikaĵo. En la fakoj de komputado kaj artefarita intelekto oni uzas anglalingve la terminon "pattern recognition". Ĉu la vorto “reguleco” taŭgas?
RESPONDO
Por la unua senco oni ofte trovas la vorton "desegno", kiun tiusence uzis jam Zamenhof ("desegno sur ŝtofo") kaj multaj postaj aŭtoroj. Oni povas uzi tiun vorton ankaŭ en figura senco (bela nigra-blanka desegno de zebra haŭto). Se aperas risko de konfuzo inter rekta kaj figura senco de la vorto, oni povas uzi citilojn por figura senco aŭ aliajn similsencajn vortojn. Aliaj esprimoj (ekz. "desino", "patroneo") estas eksperimentaj kaj ne vaste komprenataj.
Por la senco de pli-malpli regule ripetataj elementoj, oni (kiel vi prave rimarkis) povas paroli pri "reguleco" aŭ prefere "regulaĵo". Proksiman, sed ne identan sencon havas ankaŭ la vortoj "ŝablono" kaj "motivo", kiuj povas aperi kun precizigoj ("flormotivo, strekomotivo, kolormotivo" ktp).En muzika senco oni uzas la vorton "motivo".
Inter la membroj de la Lingva Konsultejo tamen ne regas konsento, ĉu tiu senco de "motivo" estas konsilinda.
La fakan esprimon, kiu angle nomiĝas "pattern recognition" eblas traduki per "rekonado de reguleco" aŭ "rekonado de regulaĵoj". Estas notinde, ke, ekzemple, france ĝi nomiĝas "reconnaissance des formes" (laŭvorte "rekonado de formoj") aŭ "reconnaissance des motifs" ("rekonado de motivoj") kaj ruse "распознавание образов" ("rekonado de bildoj/imagoj").
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de "yōkai"
Publikigita la 15an de julio 2022 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2021-02-21] Japane ekzistas du vortoj "妖怪"(yōkai) kaj "妖精"(yōsei), "妖精" povas esti esperantigita kiel "fe(in)o", sed kiel oni esperantigas "妖怪"? La vorto "monstro" estas simila al "妖怪", sed iliaj signifoj ankoraŭ havas tre grandan malsamecon.«
RESPONDO
Esperantigo de tiu ĉi vorto dependas antaŭ ĉio de celo de la teksto: Kiam oni parolas specife pri tiu nocio enkadre de la japanaj mitologio, literaturo k.s., tiam oni povas klarigi tiun koncepton kaj uzi la rektan esperantigon "jokajo" (kiu parenteze jam estas uzata: https://eo.wikipedia.org/wiki/Jokajo).
Tamen kiam oni parolas pli ĝenerale pri malbonvolaj, malamikaj aŭ ĝenerale supernaturaj estaĵoj sen aparta rilato al la japana kulturo (aŭ almenaŭ sen substreko de tia rilato) kaj al nejapana legantaro, tiam estas preferinde uzi tradician kaj internacie konatan Esperantan vorton kiel "demono" (malica), "koboldo" (petolema) aŭ tute neŭtrale "supernatura estaĵo", "feo" (precipe en fabeloj) aŭ "spirito" (precipe senkorpa).
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri la nomo kaj uzo de "ŭ"
Publikigita la 1an de majo 2022 de Kirilo Brosch
DEMANDOJ [2021-02-03 kaj 2022-02-12] 1. Laŭ Fundamento de Esperanto, "ŭ" povas esti uzata nur diftonge. Sed mi trovis, ke "ŭ" estas uzata ankaŭ tie, kie ne estas diftongoj, ekz. en la loknomo "Tajĝiĉĵŭano". Do kiel "ŭ" devus esti uzata?« 2. La liternomo "ŭo" sekvas simplan skemon, ke la litero, se ĝi mem ne prezentas silabon, sin apogu al poste-metita "o". La problemo kuŝas en tio, ke la skemo tute taŭgas por veraj konsonantoj sed ne por la duonvokalo "ŭ", kiu normale aperas nur en la diftongoj "aŭ" kaj "eŭ". La liternomo "ŭo" restas escepta en la Esperanta fonologio, kaj ĝi daŭre misgvidas lernantojn. Necesas do nomi la literon "ŭ" per alia taŭga nomo. "Eŭ" estas la logika kandidato de la nomo, ĉar "aŭ" jam estas en la vortaro. Mi proponas uzi la alternativan nomon "eŭ" apud la Fundamenta liternomo "ŭo", ĉar mi kredas, ke tio neniel reformas la lingvon sed nur evitigas la nenecesan malglataĵon.
RESPONDO
La Lingva Konsultejo atentigu unue, ke ĝi ne estas rajtigita decidi pri lingvaj demandoj, sed nur konsilas kiel eble plej konkrete. Tial ni ĉi-responde ne diskutas la fonologian/fonetikan statuson de "ŭ". Por lingvistika diskuto de la problemo de "ŭ" ni rekomendas legi la artikolon de Akademiano Sergio Pokrovskij https://lingvakritiko.com/2014/01/21/duonvokaloj-kaj-diftongoj/. Krome ni informas, ke la sekcio pri prononco de la Akademio jam pli frue ektraktis la problemon de "ŭ". Ni ne anticipu la finon de tiu diskuto.
Ĝis venos tia decido, surbaze de la Fundamento de Esperanto estas klare, ke "ŭ" povas aperi en Esperantaj vortoj nur en la kombinoj "aŭ" kaj "eŭ". Vortoj, en kiuj ĝi aperas en aliaj pozicioj (ekz. "ŭato" por la unuo W) laŭnorme do ne povas esti Esperantaj kaj estas evitindaj. Tamen tio ne malhelpas uzi "ŭ" por provi redoni sonojn similajn en fremdaj vortoj, precipe propraj nomoj (ekz. "Iŭate"), aŭ en la imito de naturaj sonoj (ekz. "kŭaks" de rano), ĉar fakte ili ne estas laŭregulaj Esperantaj vortoj.
La liternomo "ŭo" estas klara escepto, kiu estas sankciita per sia apero en la Fundamento. Por enkonduki alian, alternativan nomon, estus necesa aprobo fare de la Akademio. Nun tia elpaŝo ne estas diskutata, ĉar la bezono por tio ne ŝajnas urĝa kaj ne ekzistas klara alternativo (ankaŭ liternomo "eŭ" estus escepta).
Estas tasko de la instruistoj kaj lerniloj de Esperanto montri la veran karakteron de "ŭ" surbaze de la ĝenerale akceptita normo kaj tiel eviti konfuzon ĉe la lernantoj.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Voli kaj deziri
Publikigita la 1an de februaro 2022 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2021-01-17] En retbabilejo aperis demando, kiam uzi la verbon "deziri" kaj kiam "voli". Mi serĉis en PMEG, PAG kaj «La tuta Esperanto» de H. Seppik, rigardis ankaŭ PIV, sed nenie sukcesis trovi sufiĉe da taŭga informo pri tio. Mi tre petas vin ankaŭ skribi, kion vi uzis kiel fonton por via respondo.
RESPONDO
Via demando prezentas tre interesan, sed ankaŭ malfacilan problemon, kiu longe okupis la Lingvan Konsultejon. Plimulto de la Konsultejanoj aprobis la sekvan analizon, kiu tamen ne estas la ununura pensebla (kp. iomete malsaman analizon en https://reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2d.html#vol.0i ):
Laŭ la Lingva Konsultejo la du verboj "voli" kaj "deziri" estas ja tre similaj, sed ne sinonimoj, nek apartenas al malsamaj stiloj. Ili havas iomete malsamajn kernajn signifojn, kiuj tamen uzeblas en la samaj kuntekstoj, montrante ofte unu aferon el du vidpunktoj, tiel ke en tre multaj okazoj oni povas ilin uzi interŝanĝe sen esenca ŝanĝo de la signifo de la frazo.
Ni povas difini ilin jene:
DEZIRI: havi la senton, ke io nehavata estus ĝuinda, havinda
VOLI: kolekti la mensan forton por efektivigi ion (deziratan aŭ necesan)
La ĉefa diferenco estas do, ke deziro estas nura sento, kaj ĝia plenumo ne nepre dependas de la povo de la deziranto, dum volo jam estas direktita al la efektivigo (do la volanto provas ion efektivigi). Oni povas atesti abstrakte, ke persono havas "fortan volon" (kiel karakteran trajton), do bone kapablas alstrebi ion ajn, dum "forta deziro" celas ĉiam ion konkretan. Tial ne estas hazardo, ke afero estas "dezirinda" (inda veki tiun senton), sed ne "volinda" (inda kolekti forton). Ĉar sento de deziro nature influas la konduton akiri la deziraĵon, ne estas mirinde, ke "voli" kaj "deziri" ofte povas interŝanĝiĝi, ili nomas du fazojn de unu afero. (Rimarkigo: El la fakto, ke la plenumo de deziro povas dependi de fremda povo, sekvas, ke ekz. dum mendado en restoracio estas pli ĝentile "deziri ion" (oni dependigas tion de la kelnero) ol "voli ion" (oni trudus sian povon).) Aldone, la du verboj kondutas tendence malsame ankaŭ el sintaksa vidpunkto, nome "deziri" pli ofte prenas rektan objekton ol "voli", kaj "voli" pli ofte regas infinitivon ol "deziri".
Bazo por niaj ĉi-supraj klarigoj estas la esploro (en www.tekstaro.com) de la du verboj en frazoj de Zamenhof aŭ tekstoj kontrolitaj de li; metodologie ni serĉis precipe tiajn frazojn, kie la verboj ne estas interŝanĝeblaj sen ŝanĝo de la senco. La ĉi-sekva apendico enhavas ilin kun komentoj:
a) FE (=Fundamenta Ekzercaro) §10 Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!
"*volas" ne eblas ĉi tie. La parolanto ne povas decidi, ĉu la persono havos bonan tagon aŭ ne.
b) FE §31 Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.
Jen bona ekzemplo por la proksimeco de la du radikoj. "deziro" emfazas la konkrete celitan aferon, dum "volo" pli emfazus la energion (kaj ke la deziranto kapablus kontroli la plenumiĝon, kio estus en ordo en la Patronia: "Estu farata via volo", sed ne inter ordinaraj homoj).
c) FE §18 Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. + FE §24 Mi volas diri al vi la veron. + FE §34 Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon.
"voli" ĉi tie esprimas pli la (preskaŭan) agon, dum "deziri" esprimus, ke la parolanto havis tian senton, sed (verŝajne) nenion faris.
ĉ) Dua libro (1888): Mi ne deziras laŭdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris [...]
Jen unue sento, jen due afero, kiun la parolanto alstrebas.
d) Dua libro: Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de l’ vojo, – ĉu vi volas kunveturi estante mia ombro?
Jen denove "voli" por efektivigo, "deziri" por sento, kies plenumon oni mem ne regas.
e) Pri Reformoj en Esperanto (1894) Tamen povas esti, ke la personoj, kiuj dezirus akcepti mian tutan projekton, sed volus fari en ĝi nur ian malgrandan ŝanĝon, eble ĝenos sin voĉi por la 3a punkto.
Jen iom pli malsimple pro la kondicionalo: La sento estas tia (deziro), sed ne ebla, pro malhelpo, kiun oni devas efektive forigi (volo).
f) Fundamenta Krestomatio Okupinte en la vagono tre oportunan kanapeton, ŝi volis ekdormi, dezirante almenaŭ per tio ĉi sin liberigi de ŝin premanta ŝarĝa impreso de morto [...]
Jen volo por la konkreta efektivigo de la sento.
g) La revizoro (1908) Por vi, sinjorino, ĉion, kion vi volas. Postulu, kiajn versojn vi deziras?
Ĉi tie kredeble apenaŭ aperas diferenco, ĉar oni parolas pri plenumo de deziroj.
ĝ) Proverbaro Esperanta Volo kaj deziro leĝojn ne konas.
Tiu ĉi frazo ilustras, ke "volo" kaj "deziro" ne estas samsignifaj, sed proksimaj sence.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Hemerokal(id)o
Publikigita la 8an de oktobro 2021 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-10-22] Ĉu estas preferinde uzi radikon hemerokalid/o (rekomenditan de PIV) aŭ pli malnovan formon "hemerokal/o", uzatan en Vikipedio?
RESPONDO
La Lingva Konsultejo ne estas kompetenta decidi pri la faklingve preferinda formo. Ĝenerale ni rekomendas uzi por tiu planto ekster faklingvaj uzokazoj la pli kompreneblan esprimon "taglilio".
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu "tritio" aŭ "tricio"?
Publikigita la 23an de Julio 2021 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-10-22] Ĉu estas pli rekomendinde uzi formon "trici/o" aŭ "triti/o"? Laŭ la Bertila tekstaro, https://corp.hum.sdu.dk/cqp.eo.html kaj guglado "trici/o" estas pli ofte uzata kaj ekzemple la esperantlingva Vikipedio ĝin uzas en la titolo de la artikolo, tamen ekz. la NPIV rekomendas formon "triti/o". Kion rekomendas la Konsultejo?
RESPONDO
Nek "tricio" nek "tritio" estas oficiala en Esperanto. La demandon, ĉu oficialigi aŭ almenaŭ rekomendi unu el tiuj formoj, devus pritrakti la Akademia Sekcio pri Faka Lingvo, supozeble kiel parton de pli larĝa demando pri la nomoj de ĥemiaj elementoj en Esperanto. La sekcio jam konfirmis, ke ĝi planas okupiĝi pri tiu demando.
Bonvolu noti, ke por ambaŭ formoj oni trovas apogon 1) en la etnolingvoj, kiuj havas parte -t-, parte -c- (skribe aŭ parole) 2) en la nomoj de aliaj ĥemiaj elementoj, kiuj havas parte -t- (ekz. litio), parte -c- (ekz. stroncio) 3) en la faklingva sistemo de etimologie parenca formo, kie oni povas argumenti jen por -t- (tritono por la kerno, laŭ protono), jen por -c- (procio anstataŭ neoportuna protio por la malpeza izotopo). Dum por plimulto de la anoj de la Lingva Konsultejo klara supereco de unu el la du formoj ne estas evidenta, konsiderinda grupo opinias la argumentojn por la formo "tritio" pli gravaj.
Tamen dum ankoraŭ mankas oficiala pozicio de la Sekcio pri Faka Lingvo, la Lingva Konsultejo povas nek rekomendi nek malrekomendi unu el la formoj, pri kiuj vi demandis.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Transitiveco de "prioritati"
Publikigita la 22an de Majo 2021 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-07-02] Ĉu oni uzu la verbon "prioritati" transitive aŭ netransitive, aŭ ĉu ambaŭ eblas? PIV ne havas la verban formon, kaj ReVo havas kaj transitivan kaj netransitivan sencon. Aldone ReVo havas la vorton "prioritatigi", kiu estas listigita kiel sinonimo de la transitiva "prioritati". Per Tekstaro mi trovas kaj transitivajn kaj netransitivajn uzojn de "prioritati". Kiel oni prefere uzu ĉi tiun verbon?
RESPONDO
Vi pravas, ke "prioritati" estas uzata malsame de malsamaj parolantoj. Novaj desubstantivaj verboj povas bezoni iom da tempo por fiksi sian signifon, kaj ĉar "prioritati" estas kaj relative nova (ĝi aperas en la Tekstaro de Esperanto nur post la jaro 2000) kaj ne tre ofte uzata, ĝia signifo estas ankoraŭ ne stabila. Ankaŭ verboj derivitaj de semantike parencaj substantivoj povas havi malsamajn signifojn kaj tiel esti aŭ transitivaj (ekz. "honori") aŭ netransitivaj (ekz. "rajti"), post kiam la uzo fiksis ilian signifon.
Ni tial konsilas, almenaŭ provizore, vortigi la transitivan signifon per "doni prioritaton al" aǔ "igi prioritata", kaj la netransitivan per "esti prioritata" aŭ "havi prioritaton", kiam el la kunteksto ne estas klare videble, kiun sencon havu konkreta uzokazo de "prioritati". Notu, ke estas nepre nekonsilinde miksi la du nekongruajn uzojn de la verbo en unu teksto.
La Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de la Akademio observas la evoluon de "prioritati" kaj eble fiksos ĝian signifon, kiam la lingvouzo estos pli stabila.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de "social media"
Publikigita la 26an de Aprilo 2021 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-06-01] Svarmas en Esperanto terminologia ĥaoso por traduki la anglalingvan koncepton "social media": - sociaj retoj, - interkonaj retejoj, - sociaj retejoj, - sociaj medioj kaj - sociaj amaskomunikiloj. La sola artikolo en Vikipedio estas https://eo.wikipedia.org/wiki/Sociaj_retejoj (Esperanto-versio de Social Networking Service <https://en.wikipedia.org/wiki/Social_networking_service>) sed aliflanke la artikolo *Social Media* (en la angla vikipedio)=> https://en.wikipedia.org/wiki/Social_media ne havas version en Esperanto...
RESPONDO
Vi pravas, ke ekzistas diversaj konkurantaj terminoj, sed tamen unu el ili, nome "sociaj retejoj", klare superregas kvante. Ĉar ĝi enhave estas akceptebla, la Lingva Konsultejo rekomendas ĝuste ĝin.
Tio, ke "sociaj retejoj" en Vikipedio estas ligita al alia anglalingva nocio, ne estas signifa, ĉar unuflanke nocioj en lingvoj ne devas esti tute ekvivalentaj, aliflanke la Vikipedia artikolo verŝajne povus same bone esti ligita al "social media", sed teĥnike eblas nur unu ligilo.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel nomi specifan parton de klaviceno?
Publikigita la 9an de Aprilo 2021 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-11-01] Ni ĝuas tre viglan diskuton pri la ĝusta termino por la klavicena "jack". Mi ne scias kiom multe vi scias pri la meĥanismo de la klaviceno sed tiu jack estas la plej grava peco. Ĝi surhavas la plektron kiu plukas la kordon kaj ĝi tion faras per saltado supren post la premo de la klavo. Mi komencis mian pripensadon pri la vorto "jack" mem: la infana "jack-in-a- box" kaj la "jack" kiu suprenigas aŭtojn. Do temas pri ilo kiu supreniras kaj saltas… Poste mi kontrolis tiun terminon en aliaj lingvoj. Ĉiuj havas ian rilaton pri saltado, kaj mi finfine elektis 'saltilo' por "jack". Mi tion sciigis al doktoro de Muzikakademio. Li tute aprobis ĝin kaj eĉ aldonis ke tiu vorto jam troviĝas en Esperanta Bildvortaro! Pri 'saltilo', malgraŭ Bildvortaro, mi ne tute certas. Por mi la 'ilo' estas la klavo, kiu efektive saltigas tiun plektrohavan stangeton. Mi proponus eble 'saltanto' (kvankam ne temas pri persono!) aŭ 'plektrilo' Nu, pli longe pripensinte - mi konsideras 'plektrilo' erara... Mi falis en ian kaptilon, iom parencan al la problemo inter 'broso' kaj 'kombilo'. Verŝajne 'plektrilo' estas nur pleonasma formo de 'plektro', kaj tio, kion mi serĉis, estas 'plektrigilo' - tio, kio igas la plektron fari sian taskon. Nu, ĉiuokaze, mi trovis alian ideon. Mi unue proponis 'saltanto', pro la evidenta moviĝo kaj senca proksimeco al la germana / franca... Kion vi opinius pri 'saltulo'? Jes, la stangeto ne estas homo aŭ membro de animala / planta grupo, sed, laŭ PIV: ul/. 1) Rim. 1 Kiam besto aŭ eĉ konstruaĵo akiras en la uzado ian metaforan individuecon, oni emas uzi ankaŭ ul, por ĝin montri: sur rapiduloj (kurĉevaloj) ni forrajdos; la glutulo (lupo); la grizulo (azeno); trimastulo, triferdekulo (ŝipoj); nubskrapulo (konstruaĵo) ks Ĉu tiu 'ks.' allasus 'saltulo' (kio vere tradukas la francan - '(herb)saltulo'!)? Nuksoŝele: ĉu saltilo, plektrilo, plektrigilo aŭ saltulo?
RESPONDO
La klavicena parto, kiun vi celas, etnolingve estas “Springer” en la germana, “sautereau” en la franca, “salterello” en la itala. Se konsideri, ke ĝuste tiuj landoj estas tre ligitaj al la historio de klaviceno kaj ĝia repertuaro (Bach, Händel, Couperin, Rameau, Scarlatti, ktp.), ŝajnas al la Lingva Konsultejo oportune respekti la metaforon, kiun ili ĉiuj elektis same - kiel vi mem jam konstatis -, nome objekteton, kiu saltas.
Sekve ja taŭgas via propono 'saltulo', sed niaopinie iom pli bone taŭgas la pli frue menciita 'saltanto', ĉar '-ant-' pli ofte ol '-ul-' aperas en metaforaj nomoj por nehomaj/nebestaj agantoj, kp. aganto (substanco), dividanto (nombro), deterganto (solvaĵo), fleksanto (muskolo), rezultanto (vektoro). Kp. ankaŭ la similan okazon de rajdanto, kiu esprimas i.a. moveblan pezaĵon "rajde sidanta sur la vekto de pesilo" (PIV). Resume, ni rekomendas 'saltanto' kiel iom pli naturan alternativon al 'saltulo'.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de "Digital Humanities"
Publikigita la 25an de Marto 2021 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-05-14] Kiun esprimon vi rekomendus por traduki «Digital Humanities»?"
RESPONDO
La fako, kies nomon vi petis traduki, montriĝas eksterordinare malfacile kaptebla, ĉar malantaŭ la konvencia (ne nepre trafa) termino angla troveblas - depende de la medio, laŭlanda scienca tradicio kaj tempo - malsamaj komprenoj pri ĝi. Ĉar Esperanto ne povas profiti de establita termino precipe por la dua parto kaj ĉar la Esperantistoj ĝenerale pli ol parolantoj de aliaj lingvoj preferas enhave trafajn esprimojn, ŝajnas al ni neeble trovi ekzakte unu esprimon, kiu estus samtempe sufiĉe vasta por kovri la signifokampon de la angla "Digital Humanities" kaj preciza por "demarkacii" ĝin disde aliaj fakoj multsubfakaj. Dependas la traduko do iasence de tio, kion la fako signifas por vi kaj via universitato.
Depende de la ebla emfazo, por la unua parto taŭgas precipe 'komputa, komputila', sed ankaŭ 'cifereca' estus akceptebla.
Por la dua parto taŭgas 'filologio', 'kulturscienco(j)', 'prihoma/homa/hom-scienco' aŭ la neologismo 'humanistiko'.
Eble kun la paso de la tempo unu el tiuj eblaj kombinoj konvenciiĝos same kiel ekster Esperantujo, sed la Lingva Konsultejo nuntempe ne volas anticipi tian evoluon.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Sekvo-indikaj subpropozicioj kun kondicionalo
Publikigita la 22an de Februaro 2021 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-03-24] En la Zamenhofa Malnova Testamento estas dirita "Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus." Ĉu "ke Li mensogus" kaj "ke Li pentus" signifas respektive "tial Li ne mensogas" kaj "tial Li ne pentas"? Ĉu vi bonvole povus klarigi tian eksterordinaran uzon el la gramatika vidpunkto?
RESPONDO
La strukturo trovita ĉi tie ne estas proprasence eksterordinara, sed prezentas nur iom malklaran kombinon de malpli kutimaj esprimoj. Temas pri sekvo-indika ke-frazo, kie mankas enkonduka "tiel", kaj kiu uzas la kondicionalon -us por montri la imagatan sekvon de afero neata en la ĉeffrazo:
"Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus" = Dio ne estas homo, tiel ke Li ne mensogas, Kaj ne homido, tiel ke Li ne pentas. Dio mensogus resp. pentus, se Li estus homo/homido.
Kp. la jenan, iomete pli klaran ekzemplon el la Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, kiu traktas la strukturon en §266:
"li ne estas tiel lerta, ke li povus tion fari"
Via klarigo per "tial", kvankam gramatike alia, jam proksimiĝas al la intencita signifo.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Difino de "videokonferenco"
Publikigita la 27an de Januaro 2021 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-05-05] Mi ricevis komenton pri la uzo de la termino 'videokonferenco" en la vikipedia artikolo Reta kunsido. Kion vi konsilus kiel difino de videokonferenco disde de 'reta kunsido <https://eo.wikipedia.org/wiki/Reta_kunsido>' en la koncerna artikolo? *"Ne "Iuj faras distingon inter konferenco kaj kunsido." Temas simple pri la difino de PIV, ke "konferenco" estas ne nur ia ajn laborkunsido, sed faka kunsido de fakuloj (sciencistoj, juristoj, politikistoj.)* *Kaj via difino por mi strangas, ĉar "videokonferenco" estas konferenco per video. Se vi donas novan difinon al "videokonferenco", kiel vi nomu videokonferencon?*
RESPONDO
Por trovi taŭgan terminon, oni aparte rigardu la flank- kaj la ĉefelementon.
Laŭ PIV kaj plimulto de la membroj de la Lingva Konsultejo, "konferenco" estas pli specifa formo de renkontiĝo, kaj tia ŝajnas la ĝenerala lingvouzo rilate la neretajn konferencojn. Pli vastsenca uzo de la vorto precipe en rilato al la Interreto ŝajnas veni de nacilingva influo (angle 'video conference' ktp.) kaj ne estas imitinda. Tial oni distingu prefere inter ĝenerala "X-kunveno" (ia ajn renkontiĝo), pli specifa "X-kunsido" (labora k.s.) kaj plej specifa "X-konferenco" (eĉ se multaj renkontataj uzoj de 'videokonferenco' estas nespecifaj).
La flankelemento aŭ epiteto "ret-/reta" en plej multaj okazoj ŝajnas tute trafa kaj samtempe fleksebla. Kiam oni volas substreki, ke temas pri transsendo ne nur de sonoj aŭ tekstoj, do per video, sed ankaŭ bildoj, eblas aldono de "vide-/videa": Videa retkunveno/-kunsido/-konferenco, kion oni en ĝusta kunteksto povas mallongigi kompreneble al "videkunsido" ktp.
Bv. atenti, ke la radiko estas VIDE/O, en kunmetoj kiel "videkonferenco" ne estas kaŭzo por enmetado de -o- kiel en la ofte renkontata "videokonferenco" (eble eĉ kun misa akcento sur la unua silabo).
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel respondi al neaj demandoj?
Publikigita la 10an de Novembro 2020 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-02-19] Ĉu eblas uzi la vorteton "ja" por respondi jese al kompletaj frazoj de neaj demandoj, uzante ĝin kiel adverbon, ekzemple: "Ĉu vi ne ŝatas kafon? – Ja, ĝi estas tro amara" (Mi ja ne ŝatas ĝin) aŭ: "[…] – Jae, ĝi estas tro amara" (Mi ja ne ŝatas ĝin) Se ja eblas, ĉu ankaŭ la kunmetaĵo "mal-ja" estus uzebla alikaze? (aŭ ĉu "malja" eĉ havas ian uzeblecon en nia lingvo?) Mi vidis en PAG (§ 90), ke por respondi kontraŭe al tutaj frazoj de tiaj neaj demandoj oni povas uzi la adverbon "eĉ", sed al mi ne klaras kial estas proponita tiu opcio. Tio sonas al mi simile al la uzo de la vorto "doch" de la germana en tiaj demandoj, sed Esperante mi ne vidas tian nuancon de la vorto en ĝia kutima uzado, krom en la tieaj ekzemploj de PAG. En vortaroj mi eĉ trovas, ke la difinoj ĉefe temas pri emfazo, insisto kaj pliigado, sed neniam (laŭ kion mi vidas) pri kontraŭado.
RESPONDO
Viajn du demandojn - pri la uzado de "ja" kaj "eĉ" kun negativaj demandoj kaj pri la formoj "jae" kaj "malja" - ni povas klare respondi negative: Nek logike nek tradicie eblas uzi "ja" aŭ "eĉ" por doni nemiskompreneblan respondon al demando kun nea esprimo, nek ekzistas klare atribuebla senco por la formoj "jae" aŭ "malja".
Negativaj demandoj estas malfacila temo, ĉar en Esperanto ne ekzistas ĝenerale akceptita regulo, kiel reagi al tiaj demandoj. Estas do granda danĝero, se parolantoj respondas laŭ la kutimoj el siaj aliaj lingvoj, kiuj malsamas konsiderinde. Tial en Esperanto unuvorta aŭ senverba reago al negativa demando certe ofte kondukus al miskomprenoj, pro kio ni forte rekomendas reagi al negativaj demandoj per plenaj frazoj, ekzemple:
"Ĉu vi ne ŝatas kafon? – Nu, al mi bongustas kafo. / Nu, al mi ne bongustas kafo."
Pliajn detalojn pri negativaj demandoj vi trovas ĉi tie:
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/demandoj_respondoj/respondvortoj.html#i-4zl (koncerna ĉapitro de PMEG de Bertil Wennergren)
https://lingvakritiko.com/2011/06/26/chu-jes-au-ne/ (studo pri neaj demandoj fare de Sergio Pokrovskij)
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
kultivaro/kulturvario/kultivovario
Publikigita la 10an de Novembro 2020 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-02-13] Kiu el la tri vortoj "kultivaro", "kulturvario" aŭ "kultivovario" estas preferinda? La malfacileco pri la elekto inter "kulturvario" kaj "kultivovario" originas de konfliktoj inter malsamaj Esperantaj vortaroj. Por la sama difino, "speciale flegi vegetaĵojn, bestojn aŭ homojn, per plej favoraj kondiĉoj por ilia korpa evoluo", ReVo proponas la verbon "kulturi", dum NPIV proponas la verbon "kultivi" kaj konsideras evitinda la terminon "kulturi", al kiu ĝi donas alian signifon.
RESPONDO
Ni supozas, ke temas en via demando unuavice pri la ĝusta nomo por la Vikipedia artikolo, kies titolo nun estas "Kulturvario". Evidente temas tie pri koncepto difinita en la Internacia Kodo de Nomenklaturo por Kultivataj Plantoj (ICNCP, laŭ la anglalingva nomo). Ties baza kategorio estas nomata ”cultivar” en la anglalingva originalo.
PIV por la Esperantigita formo "kultivaro" (vd. http://vortaro.net/#kultivaro) donas la sinonimojn "kultivovario", "kultivoformo" kaj "raso" (signifo 2a). Aldone Reta Vortaro, kiel vi mencias, havas "kulturi" en la senco de "kultivi".
Tiel apud la neanalizebla "kultivaro" estas penseblaj pluraj bone motivitaj formoj, kun la flankelemento "kultiv-" aŭ "kultur-" kaj la ĉefelementoj "-vario", "-formo", "-speco" k.a. Ni ne vidas konvinkajn lingvajn argumentojn por rekomendi aŭ malrekomendi unu el tiuj formoj, tiel ke la Vikipedian kapvorton oni devas elekti sur alia bazo, ekz. uzo-ofteco aŭ terminologia tradicio - kiuj ne estas konataj al la Lingva Konsultejo.
Ĉiuokaze, eĉ se ni ne povas konsili unu formon por la faka uzo, ni konstatas, ke por paroli pri similaj konceptoj en la komuna lingvo taŭgas ankaŭ aliaj vortoj. Bonaj elektoj estas "raso" (terpomraso, tritikraso), "speco" kaj "vario", sed tiuj vortoj ne estas sence tiel malvastaj kiel "kultivaro" kaj povas esti uzataj ankaŭ pri bestoj kaj pri kreskaĵoj sovaĝaj (kion oni povas ankaŭ vidi kiel avantaĝon).
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu fido aŭ konfido?
Publikigita la 28an de Aŭgusto 2020 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-08-21] Kio estas la plej taŭga Esperantigo de la UN-a deklaro de 2021 kiel International year of peace and trust السنة الدولية للسلام والثقة 国际和平与信任年 Année internationale de la paix et de la confiance Año Internacional de la Paz y la Confianza Международный год мира и доверия?
RESPONDO
Supozante, ke la lasta vorto de la esprimo ĉi tie esprimas firman konvinkon, ke aliaj homoj kaj ŝtatoj agas honeste kaj bonintence, kaj esplorinte, kiel tiu koncepto estas esprimata en la Fundamento, en la Zamenhofa kaj moderna lingvouzoj, la Konsultejanoj venis al du malsamaj konkludoj:
Plimulto de la Konsultejanoj preferas la jenan tradukon: "Internacia jaro de paco kaj konfido". Ĝi konformas al la Fundamenta signifo de la radiko KONFID' kaj evitas eblajn misasociadojn de "fido".
Malplimulto de la Konsultejanoj preferas la sekvan tradukon: "Internacia jaro de paco kaj fido". Laŭ ili ĝi pli bone konformas al la nuntempa uzo de "fido", kiun notas la Nova Plena Ilustrita Vortaro, kaj evitas la maloftan "konfido".
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
- Reiru al la Ĉefpaĝo
Kiam konvenas nek "li" nek "ŝi"
Publikigita la 24an de Junio 2020 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-02-09] Mi estas neduuma esperantisto kaj por mi taŭgas nek la vira pronomo *li*, nek la ina pronomo *ŝi*. Kiel oni do priparolu min en Esperanto?
RESPONDO
La demando tuŝas malfacilan temon, ĉar en Esperanto ne ekzistas tradicia pronomo por homoj, kiuj identiĝas kiel ne apartenantaj al unu el la tradiciaj seksoj, kaj ĝis nun ne aperis esprimo akceptita de la tuta lingvokomunumo.
La Akademio de Esperanto atente observas, analizas kaj diskutas la aktualajn lingvo-evoluon kaj prilingvajn debatojn. Kiel instanco nure konsila, sed neniel decida, la Lingva Konsultejo ne povas nun anticipi rekomendon aŭ alian decidon aŭ interpreton de la Fundamento eble farotajn de la Akademio.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Alternativo al "mediateko"
Publikigita la 13an de Junio 2020 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-02-04] En Francujo, ekzistas tipo de biblioteko, kies rolo ne nur fokusas pri libroj, sed ankaŭ pri aliaj multkomunikilaj medioj, ekz. filmoj aŭ sonlibroj, kaj nuntempaj kaj malnovaj. Franclingve, oni nomas ĝin ‘médiathèque’ kaj angllingve oni nomas ĝin ‘multimedia library’. Videble, oni povas rekonstrui la francan vorton al Esperanto; ‘Mediateko’, tamen mi kredas, ke devus ekzisti pli internacia kaj Zamenhofa vorto.
RESPONDO
Se vi volas anstataŭigi la vorton "mediateko", kiu ja troviĝas en pluraj lingvoj, sed ne estas analizebla, per pure Esperanta esprimo, la Lingva Konsultejo rekomendas "aŭdvida biblioteko".
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu "kleo" aŭ "klefo"?
Publikigita la 3an de Junio 2020 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-02-01] Ĉu oni uzu uzu la vorton kle/o aŭ klef/o por ĉi tiu muzika simbolo? https://en.wikipedia.org/wiki/Clef#/media/File:GClef.svg
RESPONDO
La Lingva Konsultejo post zorga ekzameno rekomendas la formon "klefo". Al tiu decido gvidis nin la sekvaj konsideroj: -"klefo" havas apogon en la angla kaj en la franca ("kleo" nur en la franca) kaj aldone pli klare indikas, ke temas pri la muzika termino (ĉar nur tiun signifon havas la angla etimo), dum la franca "clé" estas multsignifa
- "klefo" estas pli longa kaj tial precipe en kunmetaĵoj pli bone rekonebla ol "kleo", kiu aldone povus parole-aŭde miksiĝi ekzemple kun "kreo"
- tre grave, "klefo" estas kutime uzata de tiuj Esperantistoj, kiuj okupiĝas pri muziko, dum kelkaj eĉ ne konis la alternativan formon "kleo"
Ni opinias, ke la ofteco de "kleo" kaj "klefo" en vortaroj povas esti misgvida, ĉar estas konate, ke multaj vortaroj spegulas ne tiom la realan uzadon, kiom la elektojn de pli fruaj vortaroj aŭ precipe de la Plena Ilustrita Vortaro, kaj tial prefero de unu el la fakredaktoroj povas havi neproporcie grandan efikon sur la derivitajn vortarojn.
Krome, ni ne opinias la "proksimumajn" nombrojn raportitajn de Google fidindaj, ĉar ili ne spegulas la efektivan nombron de paĝoj. Por ekhavi iom kredindajn nombrojn, kiam oni ne povas uzi la Tekstaron de Esperanto (www.tekstaro.com), ekz. pro noveco aŭ malofteco de esprimo, bona alternativo estas la parte Interret-bazita Esperanta tekstaro de CorpusEye kompilita de Eckhardt Bick (corp.hum.sdu.dk/cqp.eo.html). En tiu tekstaro troviĝas nur 3 malsamaj primuzikaj trafoj de "kleo", dum estas ĉirkaŭ 35 malsamaj primuzikaj trafoj de "klefo".
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de COVID-19
Publikigita la 31an de Majo 2020 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-05-12] La 10-an de februaro Vi respondis demandon pri la ĝusta nomo de la viruso aperinta en Ĉinujo. Tiuokaze Vi rekomendis uzi la vortojn "Koronviruso" kaj "Kronviruso" por nomi la virusoj el la subfamilio "Orthocoronavirinae". Tamen, ankaŭ aperas duboj pri la ĝusta esperantigo de la nomo de la malsano kaŭzita de SARS-CoV-2: la COVID-19. Vi scias, ke tiu vorto estas mallongigo de "Coronavirus disease 2019" (Kronvirusa malsano de 2019). Ĉu Vi rekomendas uzi la tutmonde konatan anglan mallongigon aŭ serĉi Esperantajn alternativojn, kiel la proponita "KOVIM-19"?
RESPONDO
Kara samideano,
vi kompreneble havas ĉian rajton uzi la internacie konatan anglan kodon COVID-19 por la malsano, kiun kaŭzas la koncerna k(o)ron(a)viruso, sed ĉar ĝi ne estas Esperanta vorto kaj diverĝas skribo kaj elparolo, la Lingva Konsultejo ne povas tion rekomendi. El la eblaj Esperantigoj de la nomo de la malsano ŝajne nur la formo KOVIM-19, kiun oni povas klarigi kiel iom nekutimstilan mallongigon "KOron(a)VIrusa Malsano de 2019", trovis konsiderindan disvastiĝon, tiel ke la Lingva Konsultejo rekomendas uzi ĝin, respektive ĝian ne-kodan formon "kovimo" por Esperantaj tekstoj.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Apozicio kiel mallongigo
Publikigita la 17an de Majo 2020 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2019-12-23] „Ĉefdelegito de UEA en Usono ekde 1987, li ĉeestis multajn Universalajn Kongresojn.“ Ĉu tiu frazo estas en ordo?
RESPONDO
Estimata samideano,
la frazo citita de vi estas ĝusta kaj bona, eĉ se tia frazstrukturo ne estas tre ofta kaj verŝajne kutima precipe en enciklopediecaj tekstoj. Ĝi evidente mallongigas frazon kiel "Estante ĉefdelegito de UEA en Usono ekde 1987, li ĉeestis multajn Universalajn Kongresojn" aŭ "Li, kiu estis ĉefdelegito de UEA en Usono ekde 1987, ĉeestis multajn Universalajn Kongresojn".
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Nomo de regionoj: Ĉu kun aŭ sen -i-
Publikigita la 6an de Majo 2020 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2019-11-13] PIV (ĉe vortaro.net) havas la jenajn difinojn: * Ĉado: Granda lago, oriente de Saharo * Ĉadio, Ĉadlando: Afrika regno * Luksemburgo: Ĉefurbo de Luksemburgio * Luksemburgio: Okcident-Eŭropa regno, inter Belgio, Francio kaj Germanio * Meksiko: Centr-Amerika regno * Meksikio: Meksiko * Panamo: Havenurbo kaj regno en Centr-Ameriko PIV por kelkaj landoj ("Ĉado", "Luksemburgo") rekomendas, ke oni uzu "-i-" kiel finaĵon por povi fari distingon inter lando kaj alia regiono (urbo, lago, ktp), sed ne por ĉiuj landoj ("Meksiko", "Panamo") ĝi rekomendas tion. En la listo de rekomendataj landonomoj de la Akademio troviĝas la landonomoj "Ĉado", "Luksemburgo", "Meksiko" kaj "Panamo" (do sen "-i-"). Ŝajnas al mi, ke AdE ne rekomendas sekvi ĉi tiun manieron por fari distingon inter la lando kaj alia regiono. Ĉu mi pravas pri tio? PIV ankaŭ havas la jenajn difinojn: * Kolorado: Rivero en Nord-Ameriko, kiu iras de la Montoj Rokaj ĝis la Golfo Kalifornia * Koloradio, Koloradolando: Unu el la ŝtatoj de Usono * Nov-Jorko, Novjorko: La plej granda urbo de Usono, ĉe Atlantiko * Nov-Jorkio: Unu el la ŝtatoj de Usono * Kebeko: Ĉefurbo de Kebekio * Kebekio: Franclingva provinco en Orient-Kanado * Brandenburgo: Orient-Germania urbo * Brandenburgio: Historia regiono de Orient-Germanio, nun unu el la landoj de la Federacia Respubliko Germanio Ĉu la Lingva Konsultejo same ne rekomendas fari distingon inter "Brandenburgo" kaj "Brandenburgio", "Kebeko" kaj "Kebekio", ktp? Ĉu mi uzu "Nov-Jorko" kaj por la ŝtato kaj por la urbo, ĉu mi uzu "Kebeko" kaj por la provinco kaj por la urbo, eventuale klarigante la celatan sencon per antaŭmeto de "la ŝtato", "la provinco", "la urbo", ktp, kiam la kunteksto ne sufiĉas?
RESPONDO
Baze de pli fruaj verkoj, laste en 2009 la Akademio de Esperanto publikigis liston de rekomendataj landnomoj, kiuj inkluzivas ankaŭ la jenajn: Ĉado, Luksemburgo, Meksiko, Panamo. Do la Akademio evidente ne rekomendas ĝeneralan uzadon de la sufikso -i- por distingi inter lando kaj alia geografia nomo, kiel faras Plena Ilustrita Vortaro ĉe kelkaj el tiuj nomoj. La Lingva Konsultejo - kiel Akademia instanco konsilanta, sed ne decidanta - lojale sekvas la decidojn de la Akademio kaj do konsilas sekvi la rekomendojn, ĝis la Akademio eventuale revizios la liston. Ni atentigas, ke la listo ne estas Oficiala Aldono al la Fundamento, sed rekomendo nedeviga.
Rilate la derivadon de geografiaj nomoj el aliaj radikoj gravas ankaŭ la jena principo, kiun la Akademio unuafoje difinis en 1985 kaj denove konfirmis en 2009: "Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia 'sufikso' aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie."
Ĉi tiu principo koncernas landnomojn, kaj la Lingva Konsultejo ne estas rajtigita definitive decidi pri la demando, ĉu ĝi senŝanĝe aplikeblas ankaŭ al regionnomoj. Tamen, por la formado de regionnomoj ŝajnas ĝenerale dezirinde alpreni similajn principojn kiel por la formado de landnomoj, do la samajn argumentojn, kiujn oni povas prezenti kontraŭ la PIV-aj nomoj "Ĉadio" kaj "Luksemburgio" (kp. la artikolon de B. Wennergren), oni ankaŭ povas prezenti kontraŭ la PIV-aj nomoj "Koloradio", "Nov-Jorkio", "Kebekio" kaj "Brandenburgio". Sed rilate provincojn kaj regionojn la situacio ne estas tute sama, interalie ĉar la koncernaj vortoj en multaj okazo estas malpli ofte uzataj internacie, tiel ke la lokaj lingvaj kutimoj kaj la eventuale ekzistantaj preferoj de lokaj Esperantistoj ankaŭ devas esti konsiderataj. Do la Akademio verŝajne ne volus fari oficialan rekomendon. Parenteze, se oni ne uzas -i- por derivadi regionnomojn, eblas paroli ekzemple pri "la ŝtato Nov-Jorko" aŭ "la provinco Brandenburgo".
Resume, la Lingva Konsultejo ne povas (mal)rekomendi unu el la aliroj, kiujn vi prezentas en via demando (esence: kun aŭ sen -i-), sed konsilas sekvi la oficiale rekomenditajn geografiajn nomojn kaj aldone nepre konsideri la tradician lingvouzon de bonaj aŭtoroj anstataŭ meĥanike sekvi unu aŭ alian principon.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de francaj "survivalisme, survivaliste"
Publikigita la 16an de Februaro 2020 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2019-11-12] Mi volus scii kiel traduki de la franca al Esperanto: survivre, survivalisme, survivaliste.
RESPONDO
Laŭ nia scio ne ekzistas en Esperanto ĝis nun esprimo por "survivalisme" kaj "survivaliste".
La verbon "survivre" oni povas traduki laŭ diversaj manieroj. La Lingva Konsultejo jam antaŭe respondis demandon pri tio:
Sur tiu bazo oni povus diri, elirante el la tradukoj "transvivi" kaj "postvivi":
transvivismo, postvivismo - transvivismano, postvivismano
Pri la anoj oni povus diri ankaŭ "transvivisto" aŭ "postvivisto", sed tio ne estas rekomendinda pro la unuavica, profesia signifo de "-isto".
La transvivisma movado okupas sin ankaŭ per antaŭprepara laboro, havigo de sufiĉaj provizoj por eventuala krizo. Tion spegulas la angla neformala vorto "prepper" 'pretigisto' por transvivismano.
Tian preteco-rilatan sencon oni povus redoni, ekzemple, per la vortoj
preparismo kaj preparismano aŭ pretismo kaj pretismano.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Publikigita la 10an de Februaro 2020 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2020-02-04] Leviĝis demando pri la ĝusta nomo de la lastatempa viruso el Ĉinujo. Ĉinoj ekuzis "koronaria viruso", UMEA, la medicinistoj ŝajnas preferi "koronaviruso", mi, kun la subteno de Vikipedio, proponas "krona viruso" aŭ "kronviruso".«
RESPONDO
Por la viruso, kiu aperis en Ĉinujo en Decembro 2019 (kaj aliaj virusoj el la subfamilio science nomata "Orthocoronavirinae"), la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto rekomendas la formojn (en alfabeta sinsekvo)
"koronviruso" aŭ "kronviruso".
La konsultejo samtempe malrekomendas la jam uzatajn formojn "koronaviruso" (kiel facile misanalizeblan) kaj "koronaria viruso" ("koronaria" estas anatomia termino tute sen rilato al la koncerna viruso).
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Subjekto kaj objekto sen eblo marki akuzativon
Publikigita la 27an de Decembro 2019 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2019-10-20] "Kiom da laboristoj bezonas tiom da laboro?" » 1. Ĉu tio vere estas ambiguo aŭ ĉu mi malpravas? 2. Se jes, *kiel eviti tiun ambiguon?* (Se eblas, sen /tute/ reformuli la demandon.) 3. Ĉu estas profunda kialo, kial la Fundamento de Esperanto ne enhavas akuzativan markilon por la /"...iom"/-aj tabelvortoj?«
RESPONDO
1. Vi pravas rilate la ambiguecon de la elpensita ekzemplo.
2. Se preterlasi la demandon, kial oni nepre volus esprimi aferon ambigue, eblas eviti la ambiguon kun ioma reformulado, ekz.
(a') Kiom da laboristoj bezonas tioman laboron? (b') Kiom multajn laboristojn bezonas tiom da laboro?
3. Tiu demando estas ekster la taskaro de la Konsultejo. Tiu ekzistas por respondi praktikajn demandojn pri la lingvouzo, sed ne lingvistikajn aŭ lingvofilozofiajn demandojn. Evidente Zamenhof projektis la lingvon tia, ke ĝi esprimu rektan objekton per kaza finaĵo kaj havu nur limigitan aron da vortklasoj taŭgaj por alprenado de tiu finaĵo. Por ĉiuj aliaj okazoj sufiĉe fidinde servas la proksima aŭ cetera kuntekstoj.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri la signifo de "vaneso"
Publikigita la 15an de Decembro 2019 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2019-10-20] Kion signifas la esperanta vorto ”vaneso”? Mi petas difinon en Esperanto. NPIV diras ke temas pri la latina genro ”vanessa”, sed ankaŭ havas bildon de ”aglais io” (taga pavo, pavo-okulo, pava vaneso). ”Aglais io” ne apartenas al la latina genro ”vanessa”. La vorto ”pava vaneso” estas stranga, ĉar ”aglais io” ne apartenas al la latina genro ”vanessa”. En la franca lingvo, estas ”vulgara” vorto ”vanesse”: https://fr.wikipedia.org/wiki/Vanesse Do, ĉi tiuj papilioj: Aglais milberti, Antanartia borbonica, Aglais milberti, Antanartia borbonica, Nymphalis polychloros, Aglais urticae, Vanessa cardui (vaneso karda), Polygonia egea, Vanessa virginiensis, Aglais ichnusa, Nymphalis californica, Nymphalis vaualbum, Nymphalis xanthomelas, Polygonia c-album, Aglais io (pava vaneso) kaj Vanessa atalanta. Ĉi tiuj apartenas al genroj ”Vanessa”, ”Aglais”, ”Nymphalis”, ”Polygonia” kaj ”Antanarkia”. ”Pava vaneso” ne estas ”vaneso”, se temas nur pri ”vanessa”. Sed se ”vaneso” estas kiel la franca vorto ”vanesse”, kio estas la esperanta difino de la vorto ”vaneso”?
RESPONDO
Ŝajne kelkaj leksikologoj opiniis, ke "vaneso" estu esperantigo de la franca vorto "vanesse", dum aliaj opiniis, ke ĝi estu esperantigo de la internacia scienca nomo "Vanessa". Ĉar la vorto "vaneso" ne estis multe uzata en Esperanto ĝis nun, la uzado ne multe helpas nin. Verŝajne en ĉi tiu okazo estas pli bone sekvi la internacian sistematikon, malgraŭ la problemo, ke sciencaj nomoj povas de tempo al tempo ŝanĝiĝi. En la nuna momento, bona difino de "vaneso" eble estus: Belkolora tagpapilio el la genro "Vanessa".
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri la Esperantigo de "sedition"
Publikigita la 1an de Novembro 2019 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2019-10-12] Kio estas la plej bona traduko por "sedition"? Mi legis artikolon de Reuters kiu diras, ke *sedicio estas malpli grava ol ribelo. Unu vortaro (Wells 2010) proponas "ribelo", sed tio estus absurda en la kunteksto de la katalunaj ĉefoj, ĉar *sedicio kaj ribelo estas du apartaj aferoj kun apartaj punoj. Mi trovis "ribelvoko" kaj "ribelinstigo" unu fojon en la Interreto, sed mi ne estas certa, ĉu ili estas taŭgaj. Ido akceptis "sedicio" antaŭ 1914.
RESPONDO
Post esploro de via demando ŝajnas al la Lingva Konsultejo, ke la vortoj parencaj al la vorto "sedicio" en Ido depende de la lingvo kaj leĝa sistemo havas iom malsamajn signifojn (ekz. en la itala ĝi estas plena sinonimo al "ribelo"), kaj tial ekuzo de *sedicio en Esperanto, kiu ŝajne malhavas unuradikan ekvivalenton, ne nepre helpus ĉe interkompreniĝo. Tial ni esploris la signifon en la konkreta okazo de Katalunujo. Tie temas pri procedo, kiun depende de la vidpunkto kaj de emfazo de agoj aŭ celoj oni povus nomi ribelo aŭ secesio-provo. La ideo de teoria *sedicio en tiu kunteksto do celas la agon instigi homojn peni realigi tian secesion, do oni povas ĝin tute bone nomi "ribelinstigo", kiel vi mem menciis. Tiu vortkombino estas enhave klara kaj forme ne tro peza, tial la Lingva Konsultejo rekomendas uzi ĝin.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Seksneŭtra aŭ seksneŭtrala?
Publikigita la 19an de Oktobro 2019 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2019-07-06] Jam dum iom da tempo mi cerbumas pri tio, ĉu oni diru "seksneŭtra" aŭ "seksneŭtrala" por esprimi, ke iu esprimo ne esprimas ion pri sekso aŭ distingas laŭ sekso. PMEG kohere uzas la vorton "neŭtra", sed interrete mi trovis multajn uzojn de "(seks)neŭtrala" de diversaj personoj. Ĉu ambaŭ estas ĝustaj aŭ ĉu unu estas uzinda/preferinda?
RESPONDO
La Lingva Konsultejo vigle kaj longe diskutis vian demandon, kio montras, ke ĝi ne estis banala, sed efektive malfacile respondebla.
Unue ni konstatas, ke por la intencita signifo de la esprimo, kiun vi serĉas, ne ekzistas konsiderinda alternativo al la vaste uzataj "seksneŭtr(al)a" - nome ke lingva esprimo ne enhavas informon pri la biologia aŭ socia sekso de homo aŭ besto (ekz. "plenkreskulo" kontraste al "vir(in)o" ne malkaŝas la sekson de la persono). Ni ne intencas kompliki la lingvouzon per propono de nova esprimo ĉi tie.
Due ni konstatas, ke laŭ la vortaraj difinoj de "neŭtra" (PIV: "tia,
ke ĝi apartenas nek al unu nek al alia el du kategorioj") kaj "neŭtrala"
(PIV: "ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto,
milito") ambaŭ esprimoj ne plene taŭgus por la intencita signifo, kvankam
ambaŭ eblus.
Unuavide "neŭtra", faka esprimo, ŝajnas pli konvena, tamen ekzistas du
problemoj. Unue ĝi jam estas uzata kiel gramatika termino por alia lingva
fenomeno, nome la gramatika genro. Ĉar ekzistas certa konfuzo inter tiu kaj
sekso (kaj nocie kaj termine), la uzo de "-neŭtra" povus plifortigi la
konfuzon. Due, "neŭtra" priskribas ne la rilaton al io, sed la rilatan aferon
mem, "sekse neŭtra" povus do esti komprenebla kiel "senseksa" (objekto).
Aliflanke esploro de la lingvouzo montris, ke la efektiva signifo de
"neŭtrala", komunuza vorto, estas pli vasta, ol dokumentas la vortaroj (ekz.
PMEG (www.bertilow.com/pmeg) nomas la US-finaĵon "tempe neŭtrala", por resti
en la kampo de lingvistiko) kaj tiel permesas kovri la signifon serĉatan.
Kompreneble, la vasta signifo en aliaj kampoj povas alporti aliajn signifojn,
ekz. "sekse neŭtralaj" povus esti nomataj necesejo sen distingo inter areoj
por viroj kaj virinoj aŭ laborofertoj por ĉiuj homoj sendepende de la sekso,
sed ni ja parolas pri esprimo en la ĝusta, lingvistika kunteksto.
Sume, el la du esprimoj "seks(e )neŭtra" kaj "seks(e )neŭtrala" la dua ŝajnas al la plejmulto de la Lingva Konsultejo pli trafa ol la unua por la signifo intencita en via demando.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri la traduko de la vortoj "burot" kaj "jamancia"
Publikigita la 10an de Oktobro 2019 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2019-09-07] Mi esploras la historion de Barcelono en la 19a jarcento kaj mi havas certajn malfacilaĵojn por traduki du specifajn vortojn. Mi konsultis iujn spertajn homojn, sed mi ne ricevis kontentigan respondon. 1) La unua vorto estas "burot" (en la kataluna) aŭ "fielato" (en la hispana). Ĝi rilatas al la nomo, kiu antaŭe ricevis, en Hispanujo, la urbajn impostojn pri komercaj trafikoj. 2) La dua termino rilatas al fama ribelo, kiu okazis en Barcelono en 1843. Ambaŭ kataluna kaj hispana uzas la saman vorton por aludi ĝin: "Jamancia", aŭ ankaŭ "Camancia". La origino de ĉi tiu vorto estas en la cigana lingvo: "khamar" = manĝi.
RESPONDO
Vi demandis pri la traduko de du tre specifaj esprimoj katalunaj. La konstato,
ke vi ne trovis ĝis nun tradukon en Esperanton, verŝajne devenas de la fakto,
ke ili ĝis nun ne ekzistas, same kiel verŝajne ne ekzistas tradukoj en la plej
multaj aliaj lingvoj.
Kompreneble vi povas la du esprimojn Esperantigi - verŝajne al "buroto" kaj
"Ĥamancio" -, kaj en la ĝusta kunteksto tio povas esti utila kaj komprenebla,
nome kiam vi moviĝas en loka kataluna aŭ faka medio.
Tamen, por homoj, kiuj ne konas la specifan kulturan-historian fonon de tiuj
nocioj, la esprimoj restos nekompreneblaj (samkiel multaj aliaj fakvortoj en
eksterfaka kunteksto).
Por solvi tiun problemon, la Konsultejo povas rekomendi al vi du solvojn:
-Vi povas, uzante la Esperantigitajn esprimojn la unuan fojon, klarigi, kion
ili pli-malpli signifas, same kiel vi faris en via demando. Ĉe la propra nomo
"Jamancia" tio estas la ununura senchava solvo.
-Vi povas aldone en la okazo de "burot" uzi pli ĝeneralan, facile kompreneblan
terminon, ekz. "akcizisto, varimpostoficisto" (aŭ simile) kaj aŭ aldone
klarigi, ke temas pri iu specifa tipo de tia oficisto, aŭ rezigni pri la
specifo, se ĝi ne estas bezonata.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La formo post "inkluzive"
Publikigita la 9an de Aŭgusto 2019 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2019-07-29] Kio estas la ĝusta frazo: 1. Miaj amikoj inkluzive mian hundon estas vegetaranoj. 2. Miaj amikoj inkluzive mia hundo estas vegetaranoj. 3. Miaj amikoj inkluzive de mia hundo estas vegetaranoj. Alivorte, ĉu "inkluzive" postulas la akuzativon, aŭ preferinde "de", aŭ ĉu oni rajtas tutsimple konsideri ĝin kiel alia formo de "kaj", kaj uzi la nominativon?
RESPONDO
Kara samideano,
La frazoj "Miaj amikoj inkluzive mian hundon estas vegetaranoj" kaj "Miaj amikoj inkluzive de mia hundo estas vegetaranoj" estas gramatike ĝustaj, sed ne "Miaj amikoj inkluzive mia hundo estas vegetaranoj", ĉar male al "kaj" aŭ "aŭ", "inkluzive" ne havas la kapablon ligi samrangajn frazpartojn, kaj, male al "ankaŭ" aŭ "precipe", ĝi ne povas modifi samrangajn enŝovojn. La prepozicio "de" servas por ligi la vorton "inkluzive" kun "mia hundo". La fleksebleco de Esperanto permesas ankaŭ uzi la akuzativon anstataŭ la prepozicia vortgrupo.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Uzo de "si" kun kun la 1a kaj 2a personoj
Publikigita la 29an de Julio 2019 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2019-07-16] Mi legis en PMEG jenan: "si ≈ la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, ni aŭ vi (aŭ ci)". https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/personaj.html Ĉu tio signifas, ke oni ne diru, ekzemple, "mi vidis sin en spegulo", "ni helpis sin mem", "vi diris al si" ktp.? Kio ja estas la kaŭzo de tia miaopinie stranga kaj vana mallarĝigo de la uzo de la pronomo "si"?
RESPONDO
Kara samideano,
lingvoj, kiuj havas refleksivan pronomon, ne ĉiam uzas ĝin laŭ la samaj reguloj. La uzado de Esperanto, kiel ni trovas ĝin en la Fundamenta Ekzercaro, ĉe la bonaj aŭtoroj kaj sekve en la gramatikoj (ekzistas ankaŭ Akademia decido el la jaro 1971: https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/refleksivo.html) klare sekvas la regulon, ke la pronomo "si" (kaj sekve "sia") ne aperas kun la unua aŭ dua persono, sed nur laŭ tiu signifo, kiun vi nomas "malvasta". Oni tamen ne povas paroli pri mallarĝigo de la signifo de "si", ĉar ĝi neniam havis alian, pli vastan signifon.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch —–- Cyril Robert Brosch Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La vorto "naskonteco"
Publikigita la 7an de Julio 2019 de Kirilo Brosch
DEMANDO [2019-06-08] Mi trovis frazon "Ŝi estas en la kvara monato de naskonteco." (en la Dua Libro de‘l Lingvo Internacia, 1888). Do, ĉu oni rajtas, laŭ la reguloj de Esperanto, uzi la vorton "naskonteca" anstataŭ "graveda"?
RESPONDO
Kara samideano,
mallonga respondo:
La formo "naskonteca" ĝenerale konformas al la reguloj de Esperanto, tamen la Lingva Konsultejo malkonsilas ĝin uzi anstataŭ la kutima "graveda".
Detala respondo:
Se oni volas uzi "naskonteca" anstataŭ "graveda", oni devas konsideri tri aspektojn: 1) la historian, 2) la vortfaradan kaj 3) la pragmatikan.
1) Zamenhof uzis "naskonteco", ĉar la vorto "gravedeco" en 1888 ankoraŭ ne ekzistis (ĝi aperis unu jaron poste). Oni ne forgesu, ke la Dua Libro estas dokumento el frua tempo, kiam Esperanto ankoraŭ ne havis sian definitivan formon kaj malhavis multajn vortojn hodiaŭ kutimajn. Zamenhof neniam plu uzis "naskonteco", kaj ŝajne ankaŭ neniu alia. Reekuzi tiun esprimon do ne kontribuus al la unueco de la lingvo.
2) Ne estas tute klare, ĉu la adjektivo rilatanta al "naskonteco" (la kvalito de iu, kiu naskos) estu "naskonteca" aŭ "naskonta". La dua estus la pli kutima, do atendebla formo (kp. "estonta → estonteco"), la unua tamen estus pravigebla per analogio al "respondeco → respondeca", kie -ec- markas iom specialan signifon. Do restas necerteco.
3) Ĉar hodiaŭ la kutima vorto por esprimi la staton de gravedeco estas la Fundamenta "graveda", iu uzo de la vorto "naskont(ec)a" verŝajne povus neintence kaŭzi konfuzon, ĉar la aŭskultanto supozus, ke la parolanto celas ion pli specifan aŭ alian ol "ordinaran" gravedecon. Kaj en tiu okazo alia interpreto estus tiom pli verŝajna, ĉar la futura participo, kvankam teorie rilatigebla al ajna tempo post la referenca tempo, praktike estas uzata por esprimi intencon aŭ tempon, kiu estas precipe proksima al la referenca tempo, do ekzemple "Mi estas elironta (post momento)" – "Mi eliros (iam)". Tial dirante "Ŝi estas naskont(ec)a" oni supozigus al ordinara aŭskultanto, ke temas pri baldaŭa fino de la gravedeco (Ŝi estas jam longe graveda kaj tial baldaŭ naskonta). Do eĉ se la vorto konformus al la reguloj de la lingvo, praktike ĝi povus kaŭzi miskomprenon.
Kun afablaj salutoj
Kirilo Brosch
—–-
Cyril Robert Brosch
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de la finna urbonomo "Lahti"
Publikigita la 26an de Septembro 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2018-08-10] La venontjara Universala Kongreso okazos en urbo en Finnlando. Ĉi tiu urbo havas en la finna la nomon "Lahti". Mi plurfoje vidis homojn esperantigi ĉi tiun nomon kiel "Lahtio": ekzemple, dum la lasta Universala Kongreso en Lisbono, sed mi ne komprenas kiel oni elparolu tiun esperantigon. Mi ne povas pensi pri alia vorto, kiu enhavas silabon, kiu finiĝas per la konsonanto "h". Ĉu vorto en Esperanto povas enhavi silabon, kiu finiĝas per tiu konsonanto? Kiam mi aŭdis aliajn homojn elparoli la vorton, mi ĉiam klare aŭdas "Laĥtio" aŭ kelkfoje eĉ "Latio". En la anglalingva Vikipedio, la artikolo pri tiu ĉi urbo klarigas, ke en la finna oni elparolu ĉi tiun vorton kiel [ˈlɑxti] (pli-malpli: laĥti). Kiu esperantigo estas rekomendinda kaj uzinda? Ĉu la esperantigo "Lahtio" estas bonstila aŭ ĉu oni prefere aldonu ĉapelon? Mi petas publikigon de mia demando kaj de via respondo, kiun mi jam antaŭĝojas.
RESPONDO
Kara samideano,
La formo ”Lahtio” estis interkonsentita inter la estraro de EAF kaj funkciuloj de UEA post kelka diskuto. Oni uzos ĝin en ĉia kongresa informado, do la rekomendo de iu ajn alia formo kreus konfuzon.
Ambaŭ finnaj akademianoj plene subtenas tiun ĉi formon. Tio estas klara atesto, ke ĝin favoras kompetentaj esperantistoj el la lingva regno de la koncerna loknomo.
Certe /h/ en tia pozicio estas nekutima en Esperanto, tamen menciindas, ke oni delonge uzas la formon "Tehrano" por esperantigi la nomon de la irana ĉefurbo. Tian formon allasas ankaŭ Plena Ilustrita Vortaro, kiu enhavas kapvorton "Teh(e)rano". La formo "Tehrano" enhavas la "h" fine de la unua silabo. Tio montras, ke la esperantigo "Lahtio" ne estas unika tiurilate kaj ke, ĝenerale, en esperantigo de propraj nomoj, iom nekutima sonkombino estas akceptebla kompromiso inter rekoneblo kaj oportuna prononceblo.
Konklude, ni rekomendas resti ĉe la esperantigo "Lahtio", kiun jam uzas multaj informiloj pri la venontjara UK.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La vorto "akademia"
Publikigita la 7an de Septembro 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2018-08-23] Jam delonge mi observas en la parola komunikado en Esperanto, ke oni uzas la adjektivon „akademia“ (verŝajne sub la influo de la angla) en la senco „scienca“. Tio, laŭ mi, ne estas konforma al la difino de tiu vorto en PIV. La unuan skriban uzon el la plumo de elstaraj aŭ (por mi) lingve ekzemplodonaj parolantoj mi nun trovis sur la kovrilo de la festlibro por Ulrich Lins: „Okupiĝante pri la akademia interŝanĝo inter Germanio kaj aliaj lando […] D-ro Lins aktivadis […]“ Mia demando estas, ĉu la Akademio de Esperanto intertempe akceptas aŭ eble eĉ rekomendas la uzon de la vorto „akademia“ en tiu plilarĝigita senco. Koran antaŭdankon pro via respondo!
RESPONDO
Kara samideanino,
Ni plene konsentas kun vi: tiu ĉi vasta signifo ne kongruas kun la tradicia ĝisnuna signifo de la vortoj "akademio" kaj "akademia" en Esperanto.
Ĝi sendube estas rezulto de influo de la anglalingvaj vortoj "academia" kaj "academic", eventuale pere de aliaj lingvoj, kiuj absorbis tiujn ĉi anglaĵojn.
Ni opinias, ke en Esperanto estas prudente rezisti tian signifo-ŝanĝon, kiu forviŝas gravan senco-distingon kaj atencas kontinuecon kaj sistemecon de Esperanto sen alporti ian ajn lingvan avantaĝon.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Lunaskado kaj parencaj nocioj
Publikigita la 7an de Julio 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2018-03-20] Kiel oni esperantigu la anglajn esprimojn "surrogate mother" kaj "egg donor"? Bonvolu noti ankaŭ jenajn rilatajn nociojn: "traditional surrogacy" - ĉe ĉi tiu procedo, virino konsentas gravediĝi uzante sian ovolon kaj la spermon de viro (ĝenerale per artefarita fekundigo); la bebo estos do biologie ŝia kaj de la viro. Naskinte la bebon, ŝi fordonas ĝin al la "intended parents". "gestational surrogacy" - ĉe ĉi tiu procedo, virino konsentas gravediĝi uzante jam kreitan embrion; la bebo do tute ne estas biologie ŝia. Naskinte la bebon, ŝi fordonas ĝin al la "intended parents". "surrogate mother" estas la virino, kiu konsentis al iu el ĉi tiuj procedoj. Mi rimarkigu tamen la jenajn aferojn: "intended parents" (ĉu "celitaj gepatroj" taŭgas?) ne nepre estas la biologiaj gepatroj de la bebo: eble ili ambaŭ ja estas, eble nur unu el ili, aŭ eĉ eble (kvankam malverŝajne) neniu el ili. Ankaŭ eblas, ke estas nur unu "intended parent". La plej grava afero por taksi virinon "surrogate" estas tio, ke ŝi konsentis gravediĝi por alia(j) gepatro(j); virino kiu gravediĝas kaj poste interkonsentas fordoni sian bebon al aliaj gepatroj ne estas "surrogate mother".
RESPONDO
La plej taŭga esperantigo de "intended parents" ŝajnas al ni "juraj gepatroj", nomataj tiel en la kunteksto de kontrakta gravedeco kontraste kun naturaj, genaj gepatroj. Antaŭ la nasko, la juraj gepatroj nomeblas "estontaj juraj gepatroj".
La esperantigo "ovoldonantino" ŝajnas al ni taŭga esperantigo de la angla esprimo "egg donor". Anstataŭ la neoficiala, faklingva radiko "ovol-", eblus uzi ankaŭ la formon "ovoĉel-".
Rilate la terminon "surrogate mother", notindas, ke uzi la vorton "patrino" por iu, kiu laŭplane ne funkcios kiel patrino postnaske, ŝajnas neoportune.
Pli taŭgaj esprimoj estus, laŭ ni, "lu-naskantino" aŭ "(laŭ)kontrakta naskantino"; en taŭga kunteksto, oni povus diri neformale "anstataŭa naskantino" (kaj, laŭbezone, "-intino"/"-ontino").
La terminoj "traditional surrogacy" kaj "gestational surrogacy" ŝajnas al ni, eĉ en la angla lingvo, speco de fakaj slangaĵoj, kiuj ne estas senpere kompreneblaj kaj sufiĉe internaciaj por pli-malpli laŭvorte traduki ilin. Tial por komprenebleco, oni uzu iom detalajn priskribajn esprimojn kiel "lu-naski uzante propran ovolon", "lu-naski uzante enplantitan embrion" ks.
Notindas ankaŭ, ke la jura situacio kaj opinioj pri moraleco de tiaj proceduroj varias laŭ landoj kaj kulturoj, oni do aparte klare esprimu sin, celante internacian publikon, kiel normale okazas en Esperanto. La esence metafora uzado de la internacia vorto "surogato" ne ŝajnas al ni taŭga en tiu ĉi delikata afero.
P.S. Signifan prokraston de la respondo al via demando kaŭzis nerilata (kaj neatendita!) verva diskuto pri tio, ĉu en la vorto "ovoldonant-in-o" la sufikso -in- nepre necesas aŭ estas ellasebla, kaj ĉu oni povu samsence uzi la vorton "ovoldonanto" (aŭ la esprimon "donanto de ovoĉelo").
Kelkaj el ni firme opinias, ke ĝuste en tia kunteksto (kie povas temi nur pri ino) ellaso de la sufikso -in- estas neakceptebla/misgvida kaj rompas la lingvan tradicion, dum kelkaj aliaj opinias, ke evoluo de Esperanto jam atingis la stadion, kiam tio iĝis akceptebla eĉ en tia (do, esence, en ia ajn) kunteksto.
Ambaŭflanke la opinioj ŝajnas tiom fortaj, ke ni dume ne vidas alian manieron trovi konvinkan solvon ol atendi por vidi, kiun vidpunkton efektive elektos nia lingva komunumo kiel tuto.
Tamen, ĉar nia respondo al via demando principe ne dependas de la rezulto de ĉi tiu diskuto, ni limigas nin per tiu ĉi komento, por klare konstati: kiun ajn el la du vidpunktoj vi preferas, vi trovos akademianojn, kiuj konsentas kun vi kaj aliajn, kiuj malkonsentas 
Do, sen plia tempoperdo, jen, finfine, la respondo de la Lingva Konsultejo al via demando.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kio estas la nova nomo de Svazilando?
Publikigita la 7an de Julio 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2018-05-18] Kio estas la nova nomo de Svazilando? Svazilando aŭ Svaziio aŭ Svaziujo (Umbuso weSwatini en la svazia) estas ŝtato en suda Afriko kun ĉefurbo Mbabano.
RESPONDO
En sia decido pri landnomoj (2009), la Akademio de Esperanto rekomendis uzi la formon "Svazilando" kiel preferindan nomon de tiu ĉi lando en Esperanto:
https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html
Laŭ ni, tiu ĉi rekomendo plu estas tute taŭga kaj neniel ŝanĝinda.
Cetere, ne estas trafe diri, ke oni ŝanĝis la nomon de la lando, aŭ paroli pri la "nova" nomo.
La reĝo decidis nur, ke en la angla lingvo, kiu estas la dua oficiala lingvo de Svazilando, oni ekde nun uzu la svazian nomon senŝanĝe anstataŭ traduki ĝin.
Oni ŝanĝis nur la anglalingvan formon de tiu nomo. La svazia nomo estas plu la sama, kaj same oficiala kiel la nomo anglalingva.
Tamen tiu svazia nomo signifas simple "la lando de svazioj", kaj sekve "Svazilando" estas tute taŭga Esperanta formo.
Kompreneble ankaŭ "Svaziujo" kaj "Svaziio" estas uzeblaj alternativoj, sed la Akademio rekomendas unuavice la formon "Svazilando", simile al tio, kiel ĝi faras pri "Svislando", "Pollando" kaj pri kelkaj aliaj landnomoj.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri 'k' kaj 'ĥ'
Publikigita la 2an de Marto 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2017-09-23] Estimataj akademianoj, Mi turnas min al vi pri la jena scivolaĵo. Ekde mia esperantiĝo antaŭ du jaroj, mi renkontis vortojn uzatajn jen kun ĥo, jen kun ko. Multon mi rekonas el la ĉeĥa lingvo, kie ĥo estas normale uzata. En Esperanto ambaŭ formoj ŝajnas esti akceptataj, kaj oni povas ilin trovi kune en la Akademia Vortaro (ĥemio kaj kemio, arĥeologio kaj arkeologio, arĥaismo kaj arkaismo). Foje mi vidas pli novajn vortojn, kies ĥoaj formoj estas foje uzataj kaj troveblas ankaŭ en aliaj naciaj lingvoj. Tamen, serĉante la akademian vortaron, mi trovas nur la koajn formojn. Jen kelkaj ekzemploj (kune kun la koncernaj fontoj): Ĥloro (ReVo) Ĥromosomo (ReVo) Sĥemo (Gramatiko de Esperanto, M. Malovec, 1999) Ĉu vi malrekomendus la uzon de tiuj ĉi vortoj, aŭ ĉu ili estas akcepteblaj? La Akademio ja oficialigis koajn vortojn malgraŭ la longa ĉeesto de ĥoaj variaĵoj (ekzemple, arĥaismo, ĥemio). Ĉu oni povas uzi la ĥoajn variaĵojn kun la sama taŭgeco kiel la oficialigitaj koaj? Aldone, unu samideano diris al mi, ke tia agado estus kontraŭ-fundamenta. Ĉu tio estas vera? Se jes, ĉu tio ne validas ankaŭ pri la nun oficialaj koaj variaĵoj?
RESPONDO
Kara samideano,
Dankon pro via tre interesa kaj utila demando, kiu igas nin kunmeti sufiĉe da koncernaj informoj en unu loko kaj per tio, espereble, igi la aferon pli klara!
Unue, akceptu nian komplimenton pri la evidenta kaj impona progreso en via lingvoposedo en nur du jaroj!
Nin impresas ankaŭ tio, ke vi, tiel frue en via esperantisteco, rimarkis kaj ekesploris la nekoherecon, kiun granda parto de la lingvanaro ne rimarkas aŭ ignoras.
Ni komencu per skizo pri la historio de la fenomeno, kiun vi rimarkis.
En la komencaj jaroj de publika disvastiĝo de Esperanto la litero ĥo estis tute nature akceptata kaj uzata.
Granda plimulto de la tiamaj uzantoj sendube perceptis ĝin natura rimedo por konservi rekoneblon de internaciaj vortoj bazitaj sur antikvaj aŭ mezepokaj grekaj vortoj kaj morfemoj, kiujn la tiamaj rapide evoluantaj sciencoj kaj teĥnologio abunde uzis por krei novajn terminojn.
Tiu ĉi litero estas natura ankaŭ por esperantistoj, kies unua lingvo estas rusa, pola kaj aliaj slavaj, germana (kaj kelkaj aliaj ĝermanaj), hebrea, araba, persa, ĉina k.a.
Eĉ en la lingvoj angla kaj franca (kaj aliaj latinidaj) al tiu litero ekvivalentas literkombino "ch", kiu en multaj pruntitaj vortoj konvencie servas por indiki grekan, germanan, rusan, hebrean, gaelan ekvivalenton de la esperanta [ĥ].
Tamen iam en la evoluo de Esperantaj lingvo kaj komunumo, post la eklipso de periodo "rusa" per la periodo "franca", la litero kaj la sono "ĥ" rimarkeble malfavoriĝis.
Ne estas tute klare, kio plej efikis tion - ĉu nekutima kaj tipografie maloportuna aspekto de la litero "ĥ", aŭ tio, ke ĝi ne ekzistas en la baza "latina" kaj aliaj konataj alfabetoj kaj do ne ŝajnas sufiĉe "internacia", aŭ tio, ke ĝi estas malfacile kaj konfuze prononcebla por franclingvanoj (kaj iuj aliaj) aŭ relativa malofteco de tiu ĉi litero.
Tamen estas klare, ke iuj el tiuj faktoroj (aŭ ĉiuj kune) iom post iom kondukis al la eksmodiĝo de la litero ĥo: eksmodiĝo, laŭ ni, nur provizora, sed kun daŭro de kelkdek jaroj.
Dum la periodo de malfavoro okazis provoj anstataŭigi kelkajn esperantajn vortojn kun "ĥ" per vortoj, kiuj ne havas tiun literon: ekzemple, "kaoso" anstataŭ "ĥaoso", "koruso" anstataŭ "ĥoro" ktp.
Oni provis ope transformi tutan grupon da gravaj vortoj kun "ĥ", nome tiujn, kiuj enhavas la kombinon "rĥ" (arĥaismo, arĥitekturo, anarĥio ktp) sub la preteksto, ke tiu ĉi literkombino estas malfacilega por franclingvanoj, kiuj prononcas "r" en multaj pozicioj tre simile al la Esperanta sono [ĥ], kio efektive kreas malfacile prononceblan kaj malfacile distingeblan sonkombinon [ĥĥ].
Ĉar multaj el la koncernaj Esperantaj vortoj apartenas al la (tiutempe jam netuŝebla) Fundamento de Esperanto, tiamaj (kaj nunaj!) akademianoj ne povas proponi anstataŭigon.
Tamen en la koncerna akademia decido aperis permeso paralele kun rĥ-formoj (arĥaismo, arĥitekturo, monarĥo ktp) uzi rk-formojn (arkaismo, arkitekturo, monarko ktp).
Pli-malpli paralele okazis oficialigo de la k-variaĵoj de fundamentaj kaj jam oficialaj ĥ-vortoj, samtempa oficialigo de ambaŭ variaĵoj de ĥ-vortoj (kun "ĥ" kaj "k") kaj eĉ oficialigo de nur k-variaĵo (psikologo, psikologio, anaĥronismo).
Tio daŭris niaimprese ĝis la mezo aŭ fino de 1980aj jaroj (kvankam oni povas diskuti pri tiu ĉi takso), kiam komenciĝis pli kaj pli intensa reago kontraŭ la k-igado de ĥ-vortoj.
Nuntempe la obseda strebo eviti la literon kaj sonon "ĥ" siavice iĝis eksmoda, tamen ĝi lasis multajn spurojn en vortaroj, dokumentoj de la Akademio kaj en la vortuzado asimilita de la lingvanoj.
Ekzemple, la formoj "teĥniko" kaj "tekniko" estis samtempe oficialigitaj per la 3a Oficiala Aldono [3OA] al la Universala Vortaro, kaj tiel ili estas prezentitaj en la reta Akademia Vortaro.
Tamen, se oni konsultas la retan version de PIV, oni trovas la kapvorton "tekniko", dum la formo "teĥniko" eĉ ne estas menciita. Esence do, ĉi-rilate eĉ la plej popularaj vortaroj ne estas fidindaj.
Estas notinde, ke la distingo inter "ĥ" kaj "k" gravas por scienca nomenklaturo, ĉar ĝi povas ludi sencodistingan rolon inter la vortoj derivitaj de la grekaj " χ" kaj "κ" kaj tiel alporti etimologian rekoneblon kaj plian internaciecon.
Ekzemple,
χολή [ĥole] = galo: ĥolato, ĥoleata acido, ĥolecisto, ĥoledoĥo, ĥolesterolo ktp;
κóλλα [kolla] = gluaĵo: kolageno, kolodio, kolofono, kolojdo, kolostro ktp.
La greka χαλκός (ĥalko-) estas kupro, tute senrilata al la latindevena "kalko" (latine, "calx"); ĥalkolitiko estas kupra-ŝtona epoko, ne kalka-ŝtona (kiel pensigus "kalkolitiko"). La ĥalkogenoj aludas la kupran ercon, ĉar la ĥalkogenidojn oni trovas en metalaj ercoj (interalie en la kupra); la asociaĵo kun la kalcia karbonato, kiun kreas "kalkogeno", estas misgvida.
Ĥoreo estas la malsano "chorea" (latine); "koreo" estas genta nomo.
Bonvolu noti, ke ni ne insistas pri la aparta graveco de ĝuste tiuj ĉi ekzemploj, sed pri la principa sencodistinga valoro de apartigo de ĥo kaj ko.
La rezulto estas sufiĉe ĥaosa, kiam samtempe ekzistas
- vortoj, kiujn oni uzas senkondiĉe kun ĥo: ekzemple, fundamenta "ĥolero" (ĉar la fundamenta "kolero" jam havas tute alian sencon), "ĉeĥo" (pro la jam ekzistanta oficiala [1OA] "ĉeko"), fundamenta "eĥo" (ĉar "eko" estus homonimimo de derivaĵo de la fundamenta morfemo "ek"), fundamenta "ĥimero", Ĥamo (biblia nomo), Psiĥo (el greka mitologio) ktp;
- vortoj, kiujn oni uzas preskaŭ ĉiam kun ko (kvankam, etimologie, ĥ-formo estus tute natura): "karaktero" (eble pro tio, ke la franca vorto "caractère" ne konservis historian ekvivalenton de "ĥ", malkiel vortoj alilingvaj, ekzemple, rusa kaj angla); "psikologo" kaj "psikologio" (ambaŭ oficialigitaj per la 2a OA), "skemo" kaj "kloro" (ambaŭ oficialigitaj per la 4a OA), kiujn vi menciis ktp;
- vortoj, kiujn iuj uzas kun ĥo, aliaj kun ko: ĥemio/kemio, teĥniko/tekniko, meĥanismo/mekanismo ktp;
- ĥ-vortoj, kiuj ekhavis paralelan k-formon, tamen kun plia diferenco (ĥoro/koruso).
Cetere, la stato de oficialeco de tiuj paroj, kiuj ja ekzistas paralele, estas kaprica kaj unuavide arbitra:
"ĥemio" estas fundamenta, "kemio" - oficialigita signife poste [8OA];
"ĥaoso" estas fundamenta, "kaoso" - neoficiala;
"ĥoro" estas fundamenta, "koruso" - neoficiala;
"psikologo" estas oficiala [2OA], "psiĥologo" - ĝis nun ne oficialigita; kaj same pri "psikologio"/"psiĥologio"
ktp.
Kiel konscia lingvano uzu tiujn vortojn?
Eblas kelkaj pli-malpli logikaj sintenoj:
(A) Ĉiam uzi ĥ-formon, kiam eblas.
Tiu ĉi sinteno iĝas iom post iom pli populara en la lastaj ĉ 30 jaroj. Ĝia avantaĝo estas, ke plejparto de fundamentaj formoj estas ĥ-formoj.
Estas notinde, ke ne ĉiam eblas blinde sekvi la etimologian indikon. Kiel jam estas menciite, la vorto "karaktero" estas oficiala, dum "ĥaraktero" estas neoficiala kaj malofte renkontata. Ne estas klare, kion oni faru kun "psiĥo-vortoj" (tamen notindas, ke la sola koncerna fakulo-esperantisto, kiun ni konas, nomas sin "psiĥolingvisto", sed ne "psikolingvisto").
Necesas do esti iom singarda kaj atenta pri kelkaj periferiaj detaloj. Tamen se la lingva komunumo ĝenerale aŭ la Akademio unuecigus tiudirekte la uzadon kaj la nunan staton de oficialigo de la koncernaj vortoj, tia sinteno iĝus tre facila.
(B) Ĉiam uzi k-formon, kiam eblas.
Tiu ĉi sinteno, niaimprese, ĉiam pli eksmodiĝas. Eble eĉ pli grave, ĝi kondukas al amasa malprefero de fundamentaj radikoj, kio, verŝajne, estas neakceptebla al plejmulto de konsciencaj lingvanoj - inter ili, speciale akademianoj.
Havi tian sintenon tute konsekvence ne eblas, ĉar kelkaj ĥ-vortoj ne havas (kaj konjekteble jam neniam ekhavos) paralelan k-formon (bv vidi ĉi-supre);
(C) Por ĉiu individua vorto elekti la formon, kiu estas plej konvena laŭ certa logiko/strategio.
Tiu ĉi estas eble la plej nuancita sinteno, tamen, unue, ĝi estas ankaŭ la plej malfacila (ĉar necesas aparte parkerigi la elekton por ĉiu vorto), kaj, due, ankoraŭ ne ekzistas komune akceptita strategio aŭ sufiĉe plena listo de preferindaj formoj por ĉiuj radikoj: prepari tiujn estas tasko malfacila, konsiderante, ke diversaĝaj kaj diverstempe esperantistiĝintaj lingvanoj asimilis la uzadon tipan por diversaj fazoj de la kontraŭ-ĥoa tajdo kaj ke reviziado de propra lingvouzo, vorto post vorto, estas afero pena kaj malfacila.
Kion povus fari la Akademio de Esperanto?
Ĉu la Akademio povus iel plibonigi la situacion per prudentaj kaj pesitaj rekomendoj? Principe, jes.
La Lingva Konsultejo transdonas la rezultojn de sia analizado de la afero al la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de la Akademio, kiu plu studos tiun ĉi aferon kun la celo eventuale aperigi novan rekomendon aŭ almenaŭ publikan klarigon, por instigi la esperantistojn fari konscian elekton de informitoj anstataŭ ensorbi hazardan kaj nekonsekvencan uzadon.
Amike,
-Aleksandro
—–-
Alexander Shlafer
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kompleksa esprimo de reciprokeco
Publikigita la 22an de Januaro 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2017-12-07] Kiel vi esperantigus la sekvan anglalingvan frazon? ''We have never been to each other's country.'' Dankon pro via helpo!
RESPONDO
Neniu el ni iam vizitis la landon de la alia.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri la vorto "selekto"
Publikigita la 22an de Januaro 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2017-12-23] Laŭ NPIV, "selekto" indikas nur ian genetikan elekton/apartigon aŭ nur teknikan elekton de frekvencondoj; male, mi vidis plurfoje "selektrespondo" kiam oni faras krucon sur la elektita respondo, antaŭselekto kiam oni el amaso elektas areton, el kiu poste oni elektas unu; selekto kiam oni kunigas teamon el multaj kandidatoj. Mi vin demandas, ĉu "selekto" estas ĝusta en tiuj okazoj, aŭ ĉu oni devas uzi ĉiam nur "elekto". Dankon pro la konsilo!
RESPONDO
La detala pridiskutado de tio, kiu(j)n senco(j)n la membroj de la Lingva Konsultejo atribuas al la vortoj "selekti" aŭ "selekto" evidentigis, ke temas pri tuta spektro da sencoj parencaj al diversaj sencoj de la verboj "(antaŭ)elekti", "filtri", "apartigi", "distingi", "determini", "nomumi" k.a.
Plej ofte menciitaj estis la sencoj, kiuj aperas en la evolu-teoria termino "natura selekto", agrikultura "selektado", anticipa elektado de kandidatoj por dungado, por sporta teamo aŭ elekto-kampanjo, "selektado" de varoj (ekzemple, vinoj) por proponi al kliento liston de plej taŭgaj rekomendindaĵoj.
Estas notinde, ke diversaj konsultejanoj opinias pli utilaj kaj konserveblaj malsamajn sencojn - probable, pro la influo de siaj fortaj lingvoj kaj pro aliaj faktoroj. Ne estas klare eĉ tio, ĉu la uzado de la verbo "selekti" implicas ĉefe elekton de io plej taŭga aŭ ne.
Post iom vigla diskuto pri tio, kio povus esti koncepte kohera kerna senco de tiu ĉi verbo, tiel, ke ĝi servu utilan sencodistingan semantikan funkcion, evidentiĝis, ke eĉ pri tio ne ekzistas komuna aŭ nature akordigebla interkonsento.
Kelkaj konsultejanoj emfaze asertis, ke ili entute ne vidas bezonon uzi tian kroman radikon, ĉar, laŭ ili, tute sufiĉas la verbo "elekti" kaj, laŭbezone, aliaj kutimaj esprimoj. Neniu energie oponis tiun ĉi vidpunkton.
Ni do ne vidas tendencon uzi la radikon "selekt-" en klara, kohera, sencodistinga maniero, kiu povus nature igi ĝin parto de la ĝenerala vortaro de Esperanto en koncepte klara rekomendinda senco. Male, tiu ĉi radiko plej verŝajne estus por multaj ŝajnamiko ("falsa amiko"), miskomprenota kaj misuzota pro malsimilaj sencoj de tiu ĉi "internacia" vorto en diversaj lingvoj.
Konforme al la mandato de la Lingva Konsultejo, tiu ĉi respondo ne estu interpretebla kiel iaspeca kategoria verdikto. Se, ekzemple, la sekcio pri ĝenerala vortaro estontece decidos pli profunde studi la uzadon por "selekti" (kion ajn tio signifu! ;) rekomendinda(j)n senco(j)n de la radiko "selekt-", oni ne konsideru tiun ĉi respondon precedenca obstaklo por tiaj studado kaj decido.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de la nocio "rohinĝo"
Publikigita la 11an de Januaro 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2017-12-18] La redaktoroj kaj lingvaj reviziantoj de Monato ĝis nun ne venis al komuna starpunkto pri la esperantlingva nomo de tiu popolo: Rohinjoj-rohingoj-rohinĝoj-rohingjoj ... Ĉu la Lingva Konsultejo havas starpunkton ĉi-prie?
RESPONDO
La Lingva Konsultejo prikonsideris kelkajn eblajn esperantigojn (rohino, rohinjo, rohingo, rohingjo, rohinĝo, ruajngo...), inter kiuj du estis klare favorataj: "rohingoj" kaj "rohinĝoj" (neniun el la ceteraj serioze konsideris pli ol unu konsultejano).
La formo "rohingoj" enhavas ŝajnsufikson "-ing", kio por kelkaj konsultejanoj (sed ne ĉiuj) estas grava malavantaĝo (speciale, ĉar temas pri vorto malofta kaj malbone konata), sed la konsonanto /g/ aŭdeblas en pluraj nacilingvaj tradukoj de la popolnomo.
La formo "rohinĝoj" sonas kaj aspektas sufiĉe internacie, interalie pro proksimeco al la angla (kaj aliaj lingvoj), sed ĝi konjekteble devenas de la lingvo de popolo je la alia flanko de nuna konflikto.
La voĉdonado pri la prefero inter tiuj du formoj inter la membroj de la Lingva Konsultejo alportis jenajn rezultojn:
Por "rohinĝo": 7 voĉoj Por "rohingo": 5 voĉoj Sindetenis: 2
Jam post tio, al ni venis jena raporto de Bertilo Wennergren, konsultejano kaj la aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko:
"Mi nun estas en la Junulara Esperanto-Semajno, kie mi interalie aŭskultis prelegon pri sudorient-Aziaj lingvoj de la lingvisto kaj poligloto André Müller, kiu specialiĝis pri tiaj lingvoj. Li parolis interalie pri la Rohinĝa lingvo, nomante ĝin ĝuste tiel. Tio por mi metis finon al la diskuto."
Do, bazite sur la ĝisnunaj informoj kaj konsideroj je nia dispono, la radiko, kiu plej taŭgas por unuecigi uzadon, estas "rohinĝ-".
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de "lollipop"
Publikigita la 08an de Novembro 2017 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2017-09-23] Ĉu ekzistas en Esperanto vorto por nomi platbombonon, kiun oni tenas per stangeto kaj kiu estas konata en la angla kiel "lollipop", en Kubo kiel "chambelona" kaj en Hispanio kiel "piruleta"? Ĉu eble "platbombono" aŭ eĉ "lolipopo"?
RESPONDO
Kara samideano,
La konsultejanoj estas unuecaj en tio, ke ne valoras rekte kopii alilingvan nomon kiel "lolipopo", kiu ne estas senpere komprenebla. Tro facilanima pruntado de alilingvaj vortoj por vasta nombro da neesencaj variaĵoj de ĉiutagaj realaĵoj rapide igus nian lingvon rubejo plena je efemeraj balastaĵoj.
Inter kelkaj pure esperantaj formoj, kiujn ni renkontis, "lekbombono" ŝajnas la plej taŭga, mallonga kaj elvoka formo, kiun ni rekomendas al vi.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu eblas uzi la vorton vokacio?
Publikigita la 19an de Majo 2017 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016-04-12] Estimataj, Mia demando: Ĉu eblas uzi la vorton “vokacio” anstataŭ “alvokiĝo”; mi legis, ke ĝi estis uzata en la revuo “Dia Regno”. Mi antaŭdankas al vi! Tutkore via!
RESPONDO
Kara samideano,
Principe, neniu povas malpermesi al vi uzi tiun ĉi vorton. Tamen, se vi demandas, ĉu la Konsultejo de la Akademio de Esperanto rekomendas tiun ĉi radikon, tiam mi volas informi vin, ke neniu konsultejano esprimis subtenon por ĝi.
Ni havas la impreson, ke tiu ĉi vorto ne alportas ian valoron: ĝi ne enkondukas gravan sencodistingon kaj ne estas pli klara ol la kutimaj vortoj "(al)vok(iĝ)o", "vokiteco" ks. La fakto, ke ĝi estas apenaŭ uzata, eĉ se ĝi eventuale aperis en iu periodaĵo relative ofte, apogas nian opinion.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu adjektivo aŭ adverbo kun frazo?
Publikigita la 14an de Aprilo 2017 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016-03-25] Saluton estimataj! Kiu el la jenaj du frazoj estas ĝusta? (A) Estas strangA, ke li restis tiom trankvila. (E) Estas strangE, ke li restis tiom trankvila. Mi antaŭdankas vin pro la respondo!
RESPONDO
Kara samideanino,
Ĝusta estas la frazo (E).
La modelon por la uzado de adverbo en tiaspecaj frazoj diktas la Fundamento de Esperanto, kie, en §7 de la Ekzercaro, aperas frazo "Resti kun leono estas danĝere", kaj la reala lingvouzado, kiu estas tute stabila kaj sendisputa pri "X-i estas Y-e" kaj "estas X-e, ke ...". Ekzemple, parolturno "estas necese, ke", gramatike identa al via frazo (E), dufoje aperas en la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Propono pri landnomoj
Publikigita la 1an de Marto 2017 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016-11-15] Gekaraj, Mi sendas al vi proponon cele al pli logika sistemo de landnomoj. La nunan nelogikan sistemon bazitan sur naciaj lingvoj mi trovas ĝena. Bonvolu konsideri mian proponon! Mi scias, ke tiu ĉi listo ankoraŭ povas esti plibonigita, sed se ĝi instigos al pripensado pri la nuna sistemo, mi jam estos kontenta. Kaj mi certas, ke esperantistoj plu plendos kaj eĉ pli terure ĝenos vin ĝis establiĝos pli logika solvo.
RESPONDO
Kara samideano,
Bedaŭrinde via propono estas nur unu el multegaj similaj proponoj, kiuj aperadis dum pli ol jarcento, kaj, kiel vi ĵus demonstris, plu aperadas. Ĉiu proponinto opinias sian proponon definitiva solvo por raciigi la sistemon de landnomoj. Tiaj proponoj, eĉ se bonaj en si mem, neniam estas akceptataj de ĉiuj esperantistoj.
Estas ekstreme malprobable aŭ eĉ tute maleble, ke via propono ĝuos pli bonan sorton ol la multaj antaŭaj proponoj, kiuj ĉiuj malsukcesis. Eĉ se ĝi gajnus kelkajn adeptojn, ĝi nur aldonus plian tavolon de konfuzo al la jam konfuza situacio, ĉar iuj homoj aplikus ĝin, dum la plejmulto certe preferus resti ĉe la jam uzata sistemo.
Tial ni bedaŭras, ke ni ne povas preni vian proponon en konsideron. Anstataŭe ni ĝentile konsilas al vi legi la lastan rekomendon de la Akademio pri la landnomoj, kaj konsekvence apliki ĝin:
https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html
En tiu ĉi dokumento vi trovos analizon de la problemo, detalajn rekomendojn kaj pravigon de la kialoj por ĝuste tiaj rekomendoj.
Fine, ni volas atentigi vin pri tio, ke la ekzisto-celo de la Lingva Konsultejo de la Akademio estas respondi demandojn pri la efektive ekzistanta kaj uzata lingvo, sed ne konsideri proponojn pri ŝanĝoj, reformoj aŭ plibonigoj. Alivorte, la Lingva Konsultejo helpas per konsiloj, sed ne faras decidojn.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer, Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Interjekcioj, sonimitoj kaj humor-vinjetoj
Publikigita la 10an de oktobro 2016 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016.02.08] Karaj samideanoj, 1. Mi ofte komunikas per retaj babilejoj aŭ per mallongaj mesaĝoj en vatsapo, tvitero aŭ per sms. Oni tie foje uzas bildetojn (ekzemple de dezegnitaj vizaĝoj) por komprenigi per kiu emocio oni intencas diri la skribitan. Tion oni evidente povas uzi ankaŭ en Esperanto. 2. Krome oni ofte uzas literkombinon por esprimi, ekzemple, ridon. En la brazil-portugala por tio oni uzas "kkkkkkkkkk", en la hispana "jejejejeje", en la angla "hehehe", en la germana aŭ sveda "hahahaha" ktp. Kion oni uzas en Esperanto? La tradiciaj interjekcioj ho kaj ha ja havas aliajn signifojn. 3. Ĉu ie ekzistas superrigardo pri aliaj tiaj esprimoj? Ekzemple, la angla aŭ germana "blablabla", kio signifas tro adan kaj eble sensencan paroladon.
RESPONDO
Kara samideano,
1. La bildetoj, pri kiuj vi parolas, plejparte ne apartenas al normala lingvaĵo kaj servas kiel apartaj signaj sistemoj ekster la tradiciaj homaj lingvoj; kutime la samaj bildetoj estas uzataj per lingvanoj de malsamaj lingvoj. Tiaj signaj sistemoj apenaŭ havas ian gramatikon en la kutima senco aŭ normigitan prononcadon. La Akademio ne okupiĝis pri tiaj sistemoj, kaj estas dubinde, ke estas dezirinde, ke ĝi oficiale okupiĝu pri ili.
Tamen estas oportune havi nomojn por iuj el la plej kutimaj inter tiaj bildetoj. Kelkaj tiaj nomoj estis proponitaj en la jam klasika Komputada Leksikono de akademiano (kaj membro de la Lingva Konsultejo) Sergio Pokrovskij:
- mienvinjeto (emoticon)
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/ME.html#MIENVINJETO
- ridmieno (smiley) = :-), Unikode ☺
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/RI.html#RIDMIENO
- vemieno, frowney face, ☹ :-(
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/V.html#VEMIENO
- grimac(vinjet)o, wry face, :-/ (tordita buŝo)
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/G.html#GRIMACVINJETO
- palpebrumo ;-) (half-smiley, semi-smiley, winkey face)
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/P.html#PALPEBRUMO
2. Pri iuj el la literkombinoj de la tipo, kiun vi mencias, ne estas klare, ĉu ili entute apartenas (aŭ apartenu) al normala lingvaĵo aŭ servas nur kiel konvenciaj nurskribaj bildigoj. (Ĉu, ekzemple, la brazila "kkkkkkkkkk", kiun vi citas, entute estas prononcebla?)
Tamen multaj aliaj estas aŭ internacie kompreneblaj aŭ simple jam tradiciiĝintaj sonimitoj aŭ interjekcioj, kaj ili aperas en Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj.
3. Jes, tiaj superrigardoj de interjekcioj ekzistas. Unu tia listo aperas en la 17a leciono de la tre populara "Vojaĝo en Esperanto-lando". Jen ĝi, kompleze de la aŭtoro, akademiano (kaj membro de la Lingva Konsultejo) Boris Kolker:
Interjekcioj estas ekkrioj, kiuj esprimas sentojn. Jen la listo de multaj interjekcioj: aĉ! (malkontento), a ha! (ekrimarko de io), aĥ! (forta miro aŭ bedaŭro), aj! (subita sufero aŭ tre viva ĝojo), ba! (nekredemo), baj... baj... (endormigo de infano), brr! (frostiĝo aŭ abomeno), ĉit! (silentigo), eh! (alvoko de atento; bedaŭro, riproĉo), e he! (ekkompreno), ej! (dubeto aŭ milda malaprobo), ek! (alvoko al komenco de ago), fi! (naŭzo aŭ mallaŭdo), for! (forpelo), fu! (laciĝo), ha! (ekmiro), ha ha! (kompreno, viva doloro, ironio, rido), ha lo! (telefona alvoko), he! (alvoko de atento aŭ ironia kontraŭdiro), hej! (kuraĝigo), hi hi (nerva aŭ knabina rido), hm! (dubo, pripensemo), ho! (viveco de sento), ho-la! (alvoko de atento), hop! (subita salto), hot! (antaŭenirigo de ĉevalo), hu! (ektimo aŭ tediĝo), huj! (subita sufero), hura! (tre viva ĝojo aŭ aprobo), huŝ! (fortimigo de besto), mm! (pripensemo, serĉo de konvena vorto), nu! (instigo al parolo, plifortigo de esprimivo, koncedo, konsento, surprizo), nu-nu! (miro aŭ dubo), o ho! (surprizo), oj! (bedaŭro aŭ subita sufero), o kej! ("en ordo", "bone"), pa, pa! (senzorgeco), stop! (haltigo), ts! (silentigo), ve! (bedaŭro, doloro).
Aliaj listoj troveblas en la Interreto: vidu, ekzemple, jenan artikolon en Esperanta Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Mallongigoj_uzataj_en_babilejo
Tamen bonvolu atenti, ke niasperte tiuj ĉi mallongigoj apenaŭ estas uzataj.
"Blablabla!" aŭ "blabla!" (tiel ĝi aperas en PIV), pri kiu vi demandas, estas niaopinie akceptebla sonimito, kvankam ne estas tute klare kiom vaste ĝi estas uzata kaj komprenata.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Subjekta predikativo kun infinitivo
Publikigita la 26an de Septembro 2016 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016.03.13] Estimata Prezidanto, estimataj Akademianoj, Mi skribas al vi pri gramatika dubo. Por prezenti ĉi tiun dubon, mi volus citi unu frazon eltiritan el PIV: (1) "Rubikon/o: Rivereto, inter la Roma teritorio k la Cisalpa Gaŭlio (12°26’E, 44°10’N), kiun transpaŝi estis malpermesite al armitaj legioj" En la subfrazo aperas subjekta predikativo kun infinitivo. Nu, la Fundamento de Esperanto enhavas jenan ekzemplon, sed kiel sendependan frazon: Resti kun leono estas danĝere (§7) Ĉu oni rajtas uzi subjektan predikativon kun infinitivo ene de subfrazo? Kia estas la opinio de la Akademio? Ĉu ne estus pli bone anstataŭigi la PIV-an difinon jene: (2) "[...], kies transpaŝo estis malpermesita al armitaj legioj"? Mi antaŭdankas vin por via atento. Korajn salutojn!
RESPONDO
Kara samideano,
La frazo el PIV, kiun vi citas, estas iom malsimpla, sed gramatike plene ĝusta.
Ne ekzistas regulo, kiu limigas la eblon uzi tiajn konstruojn al ĉeffrazoj. Pli ĝenerale ŝajnas, ke en Eo ne ekzistas reguloj, kiuj aplikiĝas specife al subfrazoj. La sola distinga trajto de subfrazo, kiu ebligas tiel nomi iun vortgrupon, estas la subordiga vorto, kiu enkondukas ĝin.
Zamenhof uzis en Dua Libro frazon samspecan kun frazo (1):
(3) Anstataŭ provi praktike (KION FARI ESTAS TRE FACILE), ĉu la lingvo [...] taŭgas por internacia kompreniĝo [...]
La frazo (2), kiun vi proponas, principe estas malpli klara, ĉar ne eblas senplie scii, ĉu "kies" (= "de kiu") esprimas la sencan subjekton aŭ la sencan objekton de "transpaŝo". La origina formo kun "kiun transpaŝi" estas tiurilate tute senduba. Praktike tamen ambaŭ manieroj estas pli-malpli egale uzeblaj, kiam ili ne kaŝas plursencecon.
Amike,
-Aleksandro
—–-
Alexander Shlafer
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiu mordas kiun?
Publikigita la 19an de Majo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2015.05.09] Kiam oni diras “la mordo de la hundo”, ĉu tio signifas, ke la hundo estas mordanta au mordata? Dankon!
RESPONDO
Kara samideano,
La prepozicio “de” estas tre vastasenca. Principe, depende de la kunteksto kaj situacio, eblas ambaŭ signifoj, pri kiuj vi demandas. Ekzistas pluraj manieroj eviti tian ambiguecon, se oni celas klarecon.
Estas notinde, ke tiaspeca plursignifeco ekzistas ne nur en Esperanto, sed en multegaj aliaj lingvoj. Ĝi estis bone konata jam dum la klasika antikveco.
Preskaŭ ĉiu gramatika priskribo de Esperanto traktas tiun ĉi temon. Jen referenco al la koncerna loko en la rete konsultebla Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de akademiano (kaj membro de la Lingva Konsultejo) Bertilo Wennergren:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/de/aga_o-vorto.html
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel certigi kiu kiun mortigas
Publikigita la 15an de Majo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2015.04.22] Estimataj, “Tiu estas la viro, kiun mi vidis lin mortigi.” Ŝajne la ĉi-supra frazo estas ambigua (ĉu la viro mortigis lin, aŭ li mortigis la viron?), kaj ankaŭ estas fremda strukturo al pluraj lingvoj, ekzemple la slavaj. Do, ĉu ĝi estas bona kaj konsilinda Esperanto? Se ne, kiajn alternativojn ni uzu? Antaŭdankon pri eventuala respondo!
RESPONDO
Kara samideano,
Ĉiuj gramatikaĵoj en la frazo, pri kiu vi demandas, estas, per si mem, tute akcepteblaj.
La fakto, ke iu Esperanta gramatikaĵo estas fremda al pluraj lingvoj (eĉ se temas pri lingvoj, kiuj havis fortan influon je la formiĝo de Esperanto), ne signifas, ke ili ne estas plene akcepteblaj en Esperanto. Jam delonge Esperanto estas matura kaj aŭtonoma lingvo.
Iom modifita vortordo igus vian frazon klara:
Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigi lin.
Tion oni kutime faras por elimini ŝancon de ambigueco, pri kiu vi demandas, t.e. la malprobablan (sed teorie eblan) interpreton
Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigata de la akuzito.
alivorte (samsence, sed pli elegante):
Mi vidis, ke li mortigas tiun ĉi viron.
Estas ankaŭ multaj aliaj manieroj klare esprimi tiun ĉi sencon. Via origina frazo estus tre mallerta (kaj evitinda) maniero esprimi tiun ĉi sencon – plej probable, la aŭskultanto/leganto eĉ ne konjektus, ke tiu ĉi estas la intencita senco, sed aŭtomate komprenus la frazon kiel
Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigi lin.
Memkompreneble, la implicitaj kunteksto kaj situacio devus esti tiaj, ke ne estas dubo, kiu estas “li” en la frazo.
Se oni havas dubon pri tio, ĉu la frazo klare esprimas la intencitan sencon, oni ĉiam povas igi la sencon pli eksplicita. Ekzemple,
Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigi preterpasanton. Mi mem vidis, kiel tiu ĉi viro mortigas mian amikon. La akuzito mortigis tiun ĉi viron en mia ĉeesto.
ktp.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la anglan verbon “to survive”?
Publikigita la 13an de Majo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2015.03.24] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Saluton! Mi nenie povas trovi tradukon de la angla vorto “survive”. Ĉu “vivresti” taŭgas?
RESPONDO
Kara samideano,
La angla vorto “survive” havas plurajn signifojn kaj povas, depende de kunteksto, akiri pliajn kromsignifojn. Vi ne klarigas pri kiusenca uzo de la vorto “survive” kaj en kiu kunteksto temas. Demando tiom ĝenerala igus nian respondon nedigesteble longa.
Jen, anstataŭe, kelkaj esperantigoj de la angla “survive” sen detala klarigado pri sencodistingoj:
transvivi postvivi plu vivi / vivi plu
Estas facile trovi multajn ilustrajn ekzemplojn en rete haveblaj vortaroj kaj tekstoj, kaj tiel lerni kiel la bonaj aŭtoroj lerte nuancigas siajn pensojn per trafa elekto de unu el la haveblaj esprimoj. Unu oportuna loko por serĉado estas la korpuso de Esperantaj tekstoj (kun propra rafinita serĉilo) disponigita de nia kolego-konsultejano akademiano Bertilo Wennergren:
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la anglajn terminojn “hydrogen peroxide” kaj “shungite”
Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2015.02.22] Mi ne povas trovi Esperanto-tradukon de la anglaj vortoj “hydrogen peroxide” (kemia substanco uzata en medicino) kaj “shungite” (mineralo de Karelio). Ĉu vi povus helpi al mi?
RESPONDO
La respondo pri H2O2 troveblas kaj en Vikipedio kaj en la (reta) PIV2:
- PEROKSIDO. oksido, kies oksigen-enteno estas pli granda ol tiu
- de la plej kutima oksido: hidrogena peroksido (aŭ oksigena
- akvo), H2O2; natria oksido (Na2O), natria peroksido (Na2O2);
- peroksidoj estas ofte malstabilaj k facile malkomponiĝas al
- normala oksido k libera oksigeno.
La mineralo klare devas esti “ŝungito”, laŭ la loknomo «Шуньга́»,
- bg Шунгит
- cs Šungit
- de Shungit
- en Shungite
- fr Shungite
- hu Sungit
- pl Szungit
- ro Shungit
- ru Шунгит
- uk Шунгіт
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Gramatika eraro
Publikigita la 25an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.12.07] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Karaj gesinjoroj, mi ĵus legis la enkondukon al “La Mortula Shipo” (esperantigita de Hans-Georg Kaiser kaj eŝutebla kiel e-libro). Leginte la frazon “Mi ne pensas, ke tiuj romanoj plej bone estas, kiuj postlasas…” (p. 19) mi iomete miris, ĉar oni ja atendus ne adverbon, sed adjektivon (plej bonaj estas), pro tio, ke la rilata vorto estas “romanoj”. Mi serĉis en mia gramatiklibro kaj rete, ĉu tiu ĉi uzo estas iu speciala kazo, sed mi trovis nenion. Chu Vi povus klarigi la uzon au ĉu vi opinias, ke la frazo estas erara? Mi ege ĝojus ricevi vian respondon retpoŝte. Koran dankon kaj la plej bondezirajn salutojn!
RESPONDO
Kara samideano,
Vi tute pravas. La frazo, kiun vi citas enhavas eraron, kiun vi tute ĝuste diagnozis.
La gramatike ĝusta formo de la erara parto de tiu ĉi frazo devus esti “plej bonaj estas tiuj/tiaj romanoj, kiuj …”.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Akuzativo nedeviga?
Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.12.05] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Karaj respektindaj samideanoj, saluton! Jen mia demando: por la akuzativa kazo en Esperanto, ĉu oni ne povus uzi aliajn gramatikajn formojn anstataŭ la N-finaĵo? Ekzemple, oni povas diri “mi amas al vi” anstataŭ “mi amas vin”. Por multaj esperantistoj ne estas facile memori, kiu verbo estas transitiva kaj kiu netransitiva. Se oni diras: “Li konfesis la vero al sia patro”, ĉu tiu frazo ne estas komprenebla? Mi akceptas, ke la N-finaĵo estas necesa en kelkaj kazoj, sed, ĉu ne estas eble simpligi la aferon?
RESPONDO
Kara samideano,
Unue, bonvolu noti, ke, lernante verbon, oni komprenu ĝian sencon, inkluzive tion, kio estas la rola senco de ĝia subjekto, kiujn aliajn rolojn povas regi la verbo kaj kiuj estas iliaj respektivaj sencoj. La scio, ke la verbo estas transitiva (aŭ netransitiva) per si mem ne rivelas ĝian sencon kaj modelo(j)n de ĝia uzado.
Due, ni devas kategorie diri, ke la uzado de la akuzativo laŭ la normo difinita en la Fundamento de Esperanto estas senkondiĉe deviga. Tial la frazo
- Li konfesis la vero al sia patro
estas tutsimple gramatike erara kaj neniel akceptebla. Kial? Ni provu klarigi tion.
Estas vere, ke ekzistas verboj, kiuj permesas plurajn modelojn de regado (kun aŭ sen malsamaj sencoj aŭ senconuancoj): “sciigi iun pri io” aŭ “sciigi ion al iu”; “kredi iun”, “kredi ion pri io”, “kredi je iu/io”; “peti ion”/”peti iun pri io” ktp.
Ĉi tie temas pri alternativoj, neniam pri simpla ellaso de la akuzativa finaĵo.
Ni opinias, ke, serioze pripensinte la aferon, oni neeviteble konkludas, ke la ideo igi la akuzativan finaĵon nedeviga ne nur ne povus “simpligi la aferon”, sed neeviteble igus nian lingvon malpli klara kaj malpli simpla. En la lingvoj, kiuj ne markas frazrolojn per apartaj rol-markiloj (kiel akuzativo aŭ prepozicioj), grandparte mankas simpla kaj eleganta sintaksa esprimriĉeco, kiun vole-nevole anstataŭas pli arbitraj kaj konfuzaj rimedoj.
Cetere, ne estas klare, kial iu opinius, ke la uzado de prepozicio anstataŭ akuzativo estus plisimpligo, ja oni devus memori ne nur tion, ke por la koncerna rolo necesas prepozicio (tutsame kiel oni devas memori, ke necesas akuzativo), sed ankaŭ tion, kiun konkretan prepozicion oni uzu.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
“Mia amiko”? “Amiko mia”?
Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.10.05] 1. Ĉu oni povas uzi posedan pronomon post substantivo en ordinara Esperanto (ne en beletristiko)? 2. Ĉu la sekvanta frazo estas ĝusta? Amiko mia venu al mi!
RESPONDO
1. Jes, oni povas meti posedan pronomon post substantivo. Inter la formoj “mia amiko” kaj “amiko mia” ekzistas stila aŭ fokusa diferenco, kiun oni povas uzi ne nur en beletristiko, sed ankaŭ en ĉiutaga, scienca kaj aliaj parol-formoj.
2. La frazo
Amiko mia venu al mi!
estas gramatike senerara.
Ni ne povas konfirmi, ke ĝi estas “ĝusta” en la senco, ke ĝi esprimas la intencitan sencon, ĉar ni ne scias, kion oni intencis esprimi per tiu ĉi frazo.
Ekzemple, la frazo, pri kiu vi demandas, kaj la frazo
Amiko mia, venu al mi!
havas malsamajn sencojn. La senco-diferenco estas simila al la diferenco inter la frazo
Dio savu nin!
kiu esprimas ĝeneralan deziron, ke io okazu, kaj la frazo
Dio, savu nin!
kiu esprimas rektan peton/postulon (aŭ preĝon).
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la anglajn esprimojn “Wellness Center” kaj “wellness weekend”?
Publikigita la 16an de Oktobro 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.10.03] Kio estas la Esperanta traduko de “Wellness Center” aŭ “wellness weekend”?
RESPONDO
“Centro de Bonfartigo” (aŭ “Bonfartiga Centro”) kaj “bonfartiga semajnofino” respektive. Tiaj tradukoj estas, laŭ ni, lingve ekvivalentaj al la anglalingvaj esprimoj el via demando, kvankam evidente malpli kutimaj.
Eble indas mencii, ke oni ne opiniu, ke tiaj mallongaj esprimoj estas (aŭ devas esti) plenaj kaj detalaj priskriboj de la nocioj, pri kiuj vi demandas kaj kiuj, krome, signife varias laŭ landoj kaj (sub)kulturoj. Ili ja povas servi kiel konvenciaj etikedoj same en Esperanto, kiel en la angla.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri “do” kaj “ja”
Publikigita la 17an de Septembro 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.09.04] D-ro Alexander Shlafer Sekcio Lingva Konsultejo de la AdE Saluton, estimata s-ano! Mi kontaktas vin pro la afero, pri kiu mi tre bezonas helpon: kiam kaj kiel mi devas uzi la konjunkcion “do” kaj la adverbon “ja”? Mi scias la signifon de tiuj du vortetoj hispanlingve, sed, kiam mi provas ekuzi ilin mi sentas min malkomforta kaj sendecida; mi ne trovas la ĝustan momenton por aligi ilin al mia parolado aŭ skribado; estas malfacile por mi enigi ilin en frazon – tio okazas neglate al mi.
RESPONDO
Kara samideano,
La uzado de tiuj du vortetoj estas bone klarigita en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) de Bertilo Wennergren:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/do.html
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/ja.html
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kial ĉapelitaj literoj ne havas apartajn sekciojn en la vortaro de la Fundamento?
Publikigita la 17an de Septembro 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.08.31] Saluton! Mi havas demandeton, kiun vi espereble povos respondi. En la unua libro, unuaj vortaretoj kaj lernolibroj la ĉapelitaj literoj ĉiam kiel estas en memstaraj sekcioj en la vortaroj aŭ vortaretoj. Kial do en la Fundamento ili estas kunigitaj en la sama sekcio kun la respektivaj neĉapelitaj literoj?
RESPONDO
Kara samideano,
Tio efektive ŝajnas stranga – eĉ kaprica! – unufoja elekto de Zamenhof.
En ĉiuj versioj de la Unua Libro Zamenhof rezervis por ĉiu Esperanta litero apartan sekcion. Poste en la Universala Vortaro li uzis la sistemon, pri kiu vi demandas, kaj post tio nek Zamenhof, nek iu alia apenaŭ revenis al tiu nekonvena vortaranĝo.
Ni povas nur konjekti, kial okazis tiu unufoja decido, tamen nun la afero apenaŭ gravas – ĝi estas nur historia kuriozaĵo.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri “ĉef-” kaj interpunkcio
Publikigita la 17an de Aŭgusto 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.07.10] Saluton el Ukrainio! Mi havas du demandojn: (1) Ĉu Esperanto havas prefikso “ĉef-”? (2) Kia estas Esperanta interpunkcio? Dankon por via respondo!
RESPONDO
1. Jes, Esperanto havas prefikson “ĉef-” kun la signifo “la plej grava, la plej altranga”. La vortojn “ĉefo” (“la plej grava aŭ altranga persono”), “ĉefa” (“plej grava”, “plej altranga”, “precipa”) kaj “ĉefe” (“plej grave”, “precipe”, “antaŭ ĉio”) oni povas konsideri derivaĵoj de la prefikso “ĉef-”.
2. La ĉefa funkcio de interpunkcio estas faciligi komprenon de la teksto. Kvankam en Esperanto ne ekzistas plene fiksita normo aŭ severaj reguloj pri interpunkcio, grava kolekto de interpunkciaj reguloj aperis, ekzemple, en la klasika Plena Analiza Gramatiko (PAG) de K. Kalocsay kaj G. Waringhien (paragrafoj 7-16). PAG, interalie, diras, ke “la la interpunkciado de Zamenhof ne estas tute unueca”, sed, ke “oni povas konstati en liaj verkoj kaj en la verkoj de bonaj Esperantaj aŭtoroj certajn tendencojn, baze de kiuj nun jam oni povas fiksi la Esperantan interpunkciadon, se ne en ĉiuj detaloj, almenaŭ en ĝiaj ĉefaj trajtoj”.
Inter la rete alireblaj tekstoj pri la Esperanta iterpunkcio menciindas ĉefe la jenaj du:
(A) La sekcio pri neelparolataj helpsignoj en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren, kiu enhavas koncizan superrigardon pri la ĉefaj funkcioj de la diversaj interpunkciaj signoj kaj kelkajn tipografiajn rimarkojn:
http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/skribo/helposignoj.html
(B) La rekomendaro pri interpunkcio en la redakcia retejo de la revuo “Monato”, kiu donas rekomendojn koncerne kelkajn detalojn, pri kiuj la ĝenerala lingvouzo ne estas tute unueca:
http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#inter
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu eblas morti teruran morton?
Publikigita la 13an de Julio 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.05.29] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Ĉu la suba uzo de la verbo “morti” estas gramatike senerara? Kial vi ne informis nin, kiam vi eksciis, ke du personoj mortis teruran morton tie je proksimume la sama tempo? Laŭ PIV “morti” estas verbo netransitiva. Kiel do estas eble, ke “terura morto” estas en akuzativo?
RESPONDO
Kara samideano,
La regulo 14 de la Fundamenta Gramatiko provizas respondon al via demando:
Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion “je”, kiu memstaran signifon ne havas. [...] Anstataŭ la prepozicio “je” oni povas uzi ankaŭ la akuzativon sen prepozicio.
Prepoziciajn formojn kun diversaj prepozicioj, kiuj esprimas sencon similan al via ekzemplo, ilustras jenaj citaĵoj:
Mia onklo ne mortis per natura morto [§39 de la Fundamenta Ekzercaro]
ŝi mortos de natura morto [Henryk Sienkiewicz. Quo vadis? Esperantigo de Lidia Zamenhof]
Ni do estas en la situacio priskribita en la citita fundamenta regulo, kiu tial permesas uzi la formon “morti teruran morton”.
Bonvolu noti, ke “morti” ne estas la sola verbo markita netransitiva en PIV, kiu allasas tiajn formojn.
Jen, ekzemple, kelkaj samtipaj specimenaj citaĵoj kun la verbo “vivi”:
Ni vivis vivon de nomadoj
ŝi vivis ekzistadon tute neordinaran
malklara rojo vivis siajn lastajn tagojn
Iliaj gepatroj vivis, laboris, fartis bone aŭ malbone, amis kaj geedziĝis, ekhavis infanojn, vivis sian tempon kaj fine mortis.
Memkompreneble, ankaŭ aliaj verboj markitaj en vortaroj netransitivaj permesas similajn formojn. Jen du ekzemploj:
Mi ĝojas vian feliĉon
ĉiuj dormis profundan dormon
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri “arkao”, PIV kaj retaj vortaroj
Publikigita la 9an de Julio 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.06.04] Saluton! Zamenof diris: (Laŭ vortaro.net: reta PIV) “Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arkao.” Ĉu vi povas konfirmi, ke la vorto “arkaa” ekzistas kaj ke io arkaa estas arkao. Kio estas la diferenco inter “arkao” kaj “arkaaĵo”? Kion signifas “arkaismo”? (Parenteze: kial la sufikso estas “ism”?) Dua demando: en prelego pri la Akademio de Esperanto (dum la kongreso de Esperanto-France en Ĉamberio) Brian Moon, diris ke PIV, t.e. vortaro.net ne estas sub la kontrolado de la Akademio. Tamen en ĉiuj asociaj kunvenoj oni uzas PIV. Ĉu vere? Tria demando: kiam oni serĉas en la Akademia Vortaro, oni ne trafas al simpla vortaro, t.e. vortoj kun iliaj difinoj, sed al malsimplaĵoj. Ŝajnas ke tiu vortaro ne taŭgas al baza Esperantisto. Ĉu vi povas konsili al mi retan vortaron, facile konsulteblan kaj oficialigitan de la Akademio? Mi estas baza esperantisto, bonvolu respondi simple. Anticipan dankon!
RESPONDO
1. La citaĵo, kiun vi trovis en la reta PIV, estas erara.
La koncerna frazo aperas en la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto kaj tekstas jene:
Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo.
Bonvolu noti, ke “ism” en la oficiala formo “arĥaismo” (aŭ en ĝia variaĵo “arkaismo”) ne estas sufikso, sed parto de la nedividebla oficiala radiko “arĥaism-” (respektive “arkaism-”).
La radiko “arĥa-” (aŭ ĝia variaĵo “arka-”) ne estas oficiala, kaj, eĉ se vi uzas tiun radikon, la formo “arĥao” (aŭ “arkao”) ne havas la sencon, kiun vi atribuas al ĝi (arĥaaĵo, samsenca kun la vorto “arĥaikaĵo”, bazita sur oficiala radiko “arĥaik-”, kaj kun la vorto “arĥaismo”).
2. La respondo de Brian Moon al via dua demando estas tute prava: neniu eldono de PIV (Plena Ilustrita Vortaro), papera aŭ reta, estis kontrolita aŭ aprobita de la Akademio de Esperanto, kvankam akademianoj (private, ne en la nomo de la Akademio) partoprenis en ĝia kreado.
3. Responde al via tria demando: la Akademia Vortaro efektive ne celas bazajn Esperantistojn. Bedaŭrinde, pli simpla oficiala reta vortaro ne ekzistas. Se vi serĉas simplan retan (sed ne nepre oficialan) vortaron, eble ReVo (Reta Vortaro) kontentigos vin: http://www.reta-vortaro.de/revo/
Kvankam nek PIV, nek ReVo estis verkitaj aŭ aprobitaj de la Akademio de Esperanto, la oficialaj vortoj estas klare markitaj en ambaŭ vortaroj: konsultante ilin, vi vidos, kiuj vortoj estas oficialaj. Estas notinde, ke la indikoj pri oficialeco estas pli ĝisdataj en ReVo ol en PIV.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu estas havebla la plena listo de ĉiuj oficialaj elementoj?
Publikigita la 15an de Majo 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.04.30] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Saluton! Ĉu estas iel havebla la plena listo de ĉiuj oficialaj elementoj, kun indiko de la OA en kiu ili aperis?
RESPONDO
Kara samideano,
En la interreta Akademia Vortaro ( https://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro ) oni trovas ĉiujn fundamentajn kaj oficialajn elementojn. Se oni volas vidi liston de ĉiuj elementoj, oni enmetu asteriskon (*) en la serĉkampon kaj klaku sur ekranbutono “Ek!”. Por vidi ĉiujn oficialajn tradukojn kaj difinojn, oni unue devas fari jesajn ekranelektojn dekstre de la paĝo.
La tabelo, kiu tiam aperas, montras la fundamentajn kaj oficialajn elementojn en alfabeta ordo, kaj aldone, en la tria kolumno, informas pri tio, ĉu temas pri fundamenta radiko, kaj se ne, en kiu OA ĝi estis oficialigita.
Se oni volas vidi apartan liston de individuaj Oficialaj Aldonoj aŭ la liston de nur fundamentaj elementoj, oni devas aparte elekti en la menuo apud “Limigi al:” la menueron kun la nomo de limigo-kriterio: unu el la Oficialaj Aldonoj, “Fundamentaj elementoj” ktp. Tiel oni povas ricevi apartan liston por ĉiu Oficiala Aldono kaj la liston de fundamentaj elementoj.
Oni atentu ankaŭ la klarigojn pri la Akademia Vortaro ĉe
https://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/klarigoj.html
- precipe la klarigojn en la sekcio “Notoj pri problemaj okazoj”.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri kunskribado de bazaj numeraloj
Publikigita la 5an de Marto 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.02.18] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Ĉu ekzistas akademia regulo pri la kunskribo de bazaj numeraloj? Kiu formo estas bona: “du mil dek kvar” aŭ “dumil dek kvar”?
RESPONDO
Kara samideano,
La unua formo!
La regulo numero 4 de la Fundamenta Gramatiko diras interalie, ke la dekojn kaj centojn oni formu per simpla kunigo de la numeraloj.
Tiu ĉi regulo ne mencias milojn, kaj ekzistas kialo por ne kunskribi ilin: antaŭ “mil” povas stari ĉio inter “du” (aŭ eĉ “unu”, kiu estas nedeviga) kaj “naŭcent naŭdek naŭ”. Se do oni kunskribus ankaŭ milojn, tiam oni devus skribi, ekzemple, 987 000 jene: “naŭcentokdeksepmil”, dum la ĝusta skribo “naŭcent okdek sep mil” estas kaj konforma kun la laŭfundamenta “naŭcent okdek sep”, kaj sendube pli legebla kaj prononcebla.
En la praktiko, oni, memkompreneble, preskaŭ ĉiam skribas tiel grandajn nombrojn per ciferoj: 987 000.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri la nomoj de batalartoj
Publikigita la 3an de Marto 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.02.02] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Mi salutas vin, honorindaj S-roj Akademianoj, Ĉi-sube mi prezentas al vi du rimarkindajn informojn kaj personajn dubojn: Ĉe PIV ekzistas la vorto “skermo”. Ĝi specife signifas “Batalo per spado, glavo, sabro, bajoneto.”, ne gravas ĉu temas pri la itala skermado, la franca skermado aŭ alispeca. Sed, laŭ mia persona perspektivo, la filipina batalarto nomata Kali, Arnis kaj Eskrima ne temas nur pri simpla tekniko de skermado, sed ja pri pli kompleta batalarto, plena je teknikoj kun kaj sen armiloj. Kelkaj grupoj nomas ĝin en la angla “FMA – Filipino Martial Arts”, la Filipinaj Batalartoj. Ne temas pri pluraj batalartoj, sed ja pri pluraj teknikoj de la sama batallarto, do la taŭga vorto por ĝi devus esti kreita kaj aldonita al PIV-o. Mi mem proponus Eskrimo laŭ la formo neoficiala kaj kutime uzata en la Vikipedio. Ankaŭ ekzistas la tekniko pri memdefendo kreita dum la deknaŭa jarcento de la S-ro Edward William Barton-Wright, arto tiam nomata Bartitsu, ĝi estis ja menciita en grava verko de la sinjoro Arthur Conan Doyle, en la libro “Aventuro de la Malplena Domo” – Ŝerloko Holmso, kie ĝi aperas erare tajpita kiel “Baritsu”. Tiu grava tekniko ekde la lastaj dekjaroj reviviĝas en la sportaj kluboj. Ĉu ne indas aldoni la vorton Bartitsuo, formo simila al la ekzistanta Ĵuĵicuo, al nia vortaro? Kiel peti al la Akamemio pri oficialigoj? Mi antaŭdankas pro via atento.
RESPONDO
Kara samideano,
Unue, bonvolu noti, ke PIV ne estas verkita aŭ kontrolita de la Akademio, eĉ se kelkaj Akademianoj kontribuis al ĝi.
Neniu el konsultejanoj estas spertulo aŭ entuziasmulo pri skermado aŭ batalartoj. Tamen, el pure lingva vidpunkto, ni opinias, ke ne ekzistas faktoroj, kiuj malebligus la formojn “eskrim/o” aŭ “bar(t)icu/o”; tiu ĉi lasta formo estas preferinda pro la precedenca formo “ĵuĵicu/o”, alia speco de japana luktosporto kaj batalarto.
Rilate vian demandon pri oficialigoj, estas grave kompreni, ke la Akademio kutime oficialigas nur vortojn jam firme enradikiĝintajn en la lingvo.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri fonduso/fondumo/fondaĵo kaj komunumo/komunaĵo
Publikigita la 2an de Marto 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.11.10] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Ĉu vi povas klarigi la diferencon inter la vortoj “fonduso”, “fondumo” kaj “fondaĵo”, kaj inter Eŭropa Komunumo kaj Eŭropa Komunaĵo?
RESPONDO
Kara samideano,
1. Kvankam ne ekzistas preta “oficiala”, “aprobita” distingo, en la praktika uzado la vortoj “fondaĵo”, “fonduso” kaj “fondumo” servas por nomi grupon de malsamaj realaĵoj, kiuj signife varias de lando al lando.
Unue, bonvolu noti, ke “fondaĵo” estas regula derivaĵo de la fundamenta radiko “fond”, dum “fonduso” estas neoficiala kaj nederivita.
Ĝenerale, organizaĵoj/establaĵoj/establejoj plejparte nomiĝas “fondaĵoj” (regula derivaĵo de la verbo “fondi”), dum la formon “fonduso”, se oni entute uzas ĝin, oni plejparte uzas nur por nomi apartan kapitalon aŭ konton: laŭ PIV, “fonduso” estas ekonomika kaj financa termino kun la signifo “kapitalo destinita por aparta difinita celo”. Tamen eĉ por tiu signifo oni tre ofte uzas la vorton “fondaĵo”, kiel faras Universala Esperanto-Asocio pri siaj fondaĵoj, Fondaĵo Canuto ktp.
La vorton “fondumo” oni kelkfoje renkontas en la nomoj aliokaze nomeblaj “fondaĵo”. Ni ne certas, kian precize nuancon oni volas esprimi kontraste al “fondaĵo”. Eble la komunlingva “fondaĵo” ŝajnas tro ĝenerala al tiuj, kiuj preferas uzi la vorton “fondumo”. Alia ebla klarigo: oni evitas la formon “fondaĵo” en la nomo de jure registrota organizaĵo por eviti la literon “ĵ”, kiu povas esti miskompostita en gentalingvaj juraj dokumentoj.
La esperantlingva klarigo “Fondumo Esperanto estas fondaĵo, establita en la 1955a jaro”, kiun ni trovis, supozeble konfirmas tiun ĉi konjekton.
Ŝajnas, ke la uzo de la formo “fondumo” estas malofta kaj ne plioftiĝis dum la lastaj jardekoj.
2. Pri Eŭropa Komunumo/Komunaĵo necesas enkonduka klarigo.
La strukturoj, kiujn starigis la traktatoj de Parizo kaj poste de Romo, antaŭantojn de la nuna Eŭropa Unio, povas esti ĝuste nomataj en Esperanto NUR “Eŭropa Komunumo” (EK pri Karbo kaj Ŝtalo, EK pri Ekonomio, EK pri Atomenergio), ĉar la nomoj en la diversaj fondolingvoj konscie uzis la vortojn “Communauté, Gemeinschaft, Communità, Gemeenschap” (kaj simile en la poste oficialiĝintaj lingvoj), kies normala ekvivalento en Esperanto estas “komunumo”.
Malgrau tio, dum multaj jaroj disvastiĝis la misnomo “Eŭropa Komunaĵo”, kiun iuj propagandis kun la preteksto, ke necesas distingi inter tia “komunumo” kaj la aliaj signifoj de la esperanta vorto (ĉefe: la loka administra unuo, nomata ankaŭ “municipo”). Tio estis serioza argumento, sed tiel montriĝis fundamenta miskompreno pri tio, kio estas aŭ celas esti “Eŭropa Komunumo”. La normala signifo de “komunaĵo” en Esperanto estas “io kumune posedata” aŭ “komune posedata trajto”. Sed tio, kion kreis la eŭropaj traktatoj ne estas posedaĵo de ĝiaj membroj: ĝi _konsistas el_ siaj membroj, do estas esence _komunumo_.
Bonvolu noti, ke en la jaro 1990 la Akademio komentis pri derivaĵoj de “komuna”:
https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/derivajhoj_komuna.html
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri “Finnlando”
Publikigita la 2an de Marto 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.10.31] Saluton, gesinjoroj, Mi volas prezenti vorto-proponon. Mi trovas, ke la vorto “Finnlando” ne estas bona, ĉar, laŭ mia opinio, duoblaj konsonantoj ne apartenas al Esperanto. Mia propono estas adapti la finnan vorton “suomi”: tiam oni povos uzi la vortojn “suomo” (= finno), Suomio (= Finnlando) ktp. Dankegon pro via klopodo!
RESPONDO
Kara samideano,
Dankon pro via sugesto!
Eble vi jam konstatis, ke la sama ideo venis ankaŭ al aliaj esperantistoj, verŝajne ĉar la formo “Finnlando” estas efektive malfacile prononcebla, ja, laŭ la regulo 9 de la Fundamenta Gramatiko, ĉiun vorton oni pronocu tiel, kiel ĝi estas skribita.
Rekomendo de la landonomoj estas tikla afero, kiu postulas, ke oni pesu multajn faktorojn: kiom tradiciaj kaj enradikiĝintaj estas la formoj, kiun formon preferas la koncernaj landanoj, kiom internacie rekonebla estas la formo, ĉu la formo havas politike evitindajn kromnuancojn ktp.
La Akademio plurfoje pritraktis demandojn pri landonomoj; ĝia lasta, daŭre valida rekomendo aperis en la jaro 2009. Vi povas trovi la Liston de Rekomendataj Landonomoj en la retejo de la Akademio, kie aperas la formoj kun “finn” (dum “suom” en ĝi tute ne aperas):
https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html
Unu grava faktoro, kiun influas al la elekto de landonomo, estas la opinio de tiulandaj esperantistoj. Bonvolu noti, ke la koncerna landa asocio nomiĝas Esperanto-Asocio de Finnlando. Ambaŭ tiulandaj akademianoj senhezite preferas kaj rekomendas la formon “Finnlando”. Oni ne povas nei, ke normale la lingve spertaj landanoj sendube havas pli da okazoj por uzi la landnomon kaj pli da kialoj por zorge pripensi sian elekton.
Ni tamen ne neu, ke ekzistas spertaj lingvanoj, eĉ inter akademianoj, kiuj konsideras la prononcan problemecon de “Finnlando” pli grava ol la ĝisnunaj kutimoj aŭ preferoj de la tiulandaj lingvaj spertuloj.
Vian observon pri duoblaj konsonantoj faris ankaŭ aliaj, tamen la opinio, ke la sama litero en Esperanto neniam povas aperi dufoje sinsekve, estas evidente erara.
La vorto, kiun vi proponas jam aperas jen kaj jen ĉe iuj esperantistoj. Ĝi estas registrita en PIV kaj en ReVo:
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/suom.html#suom.0o
Se iam okazos rekonsidero de la landnoma listo, tio sendube estos unu el la argumentoj.
Revenante al la prononcado, oni notu, ke la formoj “Finnujo” aŭ “Finnio” apenaŭ estas pli malfacile prononceblaj ol, ekzemple, tute ordinaraj kunmetaĵoj “sennuba” aŭ “sennikotina”.
Rilate la pli langrompan formon “Finnlando”, mi ricevis jenan klarigon de la Sekcio pri Prononco:
La ideala maniero prononci la vorton “Finnlando” estas prononci ĝin tiel, kiel ĝi estas skribata, do per du sinsekvaj N-oj. La plej rekomendinda maniero praktike realigi la du sinsekvajn N-ojn en “Finnlando” estas sen parolpaŭzo aŭ malfermo de la buŝkanalo inter la du N-oj, kio signifas, ke la du N-oj praktike sonas kiel unu longa N.
Evidente por multaj homoj ne estas facile prononce kaj aŭde distingi la vortojn “Finnlando” (prononcatan laŭ la ĉi-antaŭa rekomendo) kaj “Finlando” (malofta, sed Zamenhofa sinonimo de “Finnlando”) aŭ “finlando” (= “lando de fino”, maloftega kunmetaĵo). Sed la risko de efektivaj miskomprenoj ŝajnas praktike nula.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri la prepozicio “dum” kaj (denove!) pri esperantigo de propraj nomoj
Publikigita la 23an de Februaro 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.02.02] Estimataj gesamideanoj! Mi petas vin respondi al la jenaj 2 demandoj. 1. Mi malkovris malkoheraĵon inter la esenco de difino de la prepozicio “dum” kaj tiu de la tieaj ilustraj ekzemeploj en PIV: laŭ la difino ĝi uzendas antaŭ vortoj de TEMPO, dum en la ekzemploj ĝi staras antaŭ vortoj de AGO aŭ STATO. Do, ĉu mi agas malĝuste, se mi (en mia nun preparata lernolibro) aplikas la duan interpret-manieron (menciante la nunan principon, kiel alternativan)? 2. Mi opinias korektenda la nun pli-malpli validan (kaj simile aprobatan) principon pri la ortografio de propraj nomoj, pli precize la normon meti la literon “-o” finen de tiaj nomoj (Budapeŝto, Ŝekspiro k.s.), ĉar ĉi tiu sistemo estas ne universale aplikata kaj, krome, tiel la indentigo de la nomoj iĝas pli malfacila ol sen ĝi. Ĉu vi kategorie malkonsilus la principon skribi ĉi tiajn (kaj geografiajn, kaj personajn) nomojn sen la finaĵo -o?
RESPONDO
Kara samideano,
1. Fakte la difino de la prepozicio “dum” en PIV estas jena:
Prepozicio, montranta la tempon, en kies daŭro io okazas.
Ĉi tie estas nenio pri “vortoj de tempo”, nur pri “la tempo, en kies daŭro io okazas”. Ni do konkludas, ke via rezonado baziĝas sur miskompreno.
2. Bonvolu noti, ke lastatempe aperis rekomendoj de la Akademio pri la uzado de propraj nomoj en Esperanto.
https://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html
Tiuj rekomendoj priskribas tri metodojn, inter kiuj oni povas elekti. Ni opinias, ke ne estas prudente rekomendi en lernolibro nur unu metodon.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kio do estas detektilo?
Publikigita la 23an de Februaro 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.12.28] Estimataj konsultejanoj, Okaze mi trafoliumis mian PIV (eldono-jaro 1981) kaj serĉis difinon por la nocio “detektilo” – laŭdevene signifanta “malkovrilo”. Nacilingvaj enciklopedioj sub “detector”, “Detektor”, “détecteur” vicigas tutan faskon da aplikoj, t.e. por aparatoj por trovi, indiki aŭ mezuri plej diversajn teknikajn parametrojn: radiadon, partiklojn, fumon, gason, sisman aktivecon, metalojn, mensogojn (jes, tiu ĉi lasta ne estas teknika parametro). Ĉiuj harmonias kun la origina senco de la vorto. La nacilingvaj enciklopedioj mencias ankaŭ jenan signifon: aparato, kiu reakiras signalon el peramplitude modulita frekvenco de elektromagnetaj ondoj. PIV parolas pri “aparato aŭ organo taŭga por indiki la ekziston de elektromagnetaj ondoj, baziĝanta sur rektifefiko”. Mi ne aŭdis pri tia aparato kaj opinius ĝin senutila, ĉar elektromagnetaj ondoj estas niaj konstantaj akompanantoj kaj ilian ekziston ni povas anticipi. Eble utilas mezuri ilian forton kaj karakteron. Tamen eble temas ne temas pri la transportmedio de la elektromagneta ondo mem, sed pri la informo, kiun ĝi transportas. Se PIV celas tian arkaikan radiofonon, tiam la difino estas misgvida. Sed iel ajn, PIV toleras nur tiun unu obskuran difinon. Priskribante trakmuntitan instalaĵon, kiu indikas pasantajn trajnaksojn por ebligi kontrolon de kompleta trapaso tra blokadsekcio, mi, kiel purisma esperantisto, evitas la esprimon “aksdetektilo” kaj serĉas sinonimojn kiel “ -eltrovilo, -malkaŝilo, -malkovrilo, -sentilo, -indikilo, -kontrolilo, -anoncilo …” kaj iom envias la nacilingvanojn. Mia demando nun estas: Ĉu mi nur bezonas havigi aktualan eldonon de PIV aŭ ĉu necesas ankoraŭ debato pri tiu – mi petas pardonon – stranga difino?
RESPONDO
Kara samideano,
La Nova PIV (ekde 2002) difinas detektilon jene: “Aparato aŭ organo por indiki la ekziston de elektromagnetaj ondoj: dioda detektilo; kristala detektilo; magneta detektilo.”
Laŭ la uz-ekzemploj, ni konkludas, ke la aŭtoroj de PIV celis NUR iaspecajn arĥaikajn teĥnikaĵojn.
Estas tute eble, ke la difino estas tro malklara el faka vidpunkto, sed en la Lingva Konsultejo ne troviĝas rektaj ĉi-rilataj fakuloj por diri tion kun certeco. Verŝajne do ankoraŭ necesas debato pri tiu difino en PIV, ankaŭ ĉar PIV tute ne mencias aliajn eventualajn uzojn de la vorto “detektilo”.
Bonvolu noti, ke PIV ne estas verkita aŭ kontrolita de la Akademio, eĉ se kelkaj Akademianoj kontribuis al ĝi, kaj ke “detekt” NE estas radiko oficiala.
Kaj koncerne vian komenton pri “aksdetektilo”: ĉu la scio, ke PIV rekomendas uzi la vorton “nombrilo” por aparatoj, kiuj mezuras kvantan valoron, moderigos vian envion al “nacilingvanoj”? ;)
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la urbonomon “Tequisquiapan”?
Publikigita la 15an de Novembro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.10.13] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Mi loĝas en meksika urbeto, kiu hispane nomiĝas “Tequisquiapan” [tekiskiapan]. Bonvolu rekomendi al ni, lokaj esperantistoj, kiel ni povas esperantigi la urbonomon. Ĉu eble, “Tekiskiapano”? Dankon!
RESPONDO
Kara samideano,
El lingva vidpunkto, la formo “Tekiskiapano” ŝajnas al ni tute taŭga esperantigo.
Bonvolu noti, ke fojfoje la elekton de esperantigita formo influas variaj faktoroj (nunaj kaj iamaj gentoj de la regiono; iliaj lokaj, regionaj kaj landaj lingvoj kaj dialektoj ktp), kiujn ni ne povas detale kaj fidinde scii, kvankam ni penis konsideri bazajn tiaspecajn faktojn haveblajn al ni.
Eble estas aparte notinde, ke, kvankam la hispanlingva prononco de “Tequisquiapan” pli similas al [tekiskjapan] ol al [tekiskiapan], tamen por esperantigo de hispanlingvaj nomoj jam estiĝis la kutimo bazi la decidon inter “i” kaj “j” en tiaspecaj kuntekstoj sur la skribo kaj ne sur la prononco, verŝajne por igi la esperantigitan formon pli rekonebla grafike. Via propono laŭas tiun kutimon.
Koran saluton al vi kaj al la ceteraj tekiskiapanaj samideanoj!
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Duobla akuzativo
Publikigita la 29an de Oktobro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.10.05] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Estimataj akademianoj, estimata Bertilo Wennergren, En la 3a eldono de La Eta Princo (2010), kies prilaboron mi mem kunordigis helpate de tuta redakcia komitato, sur paĝo 82, estas la jena frazo: “Kaj nun mi nenion plu kuraĝis demandi lin.” (1) Tiu frazo ĉe neniu el nia skipo vekis ajnan maltrankvilon. Sed antaŭnelonge, vidante ĝin, ekfrapis min, ke ĝi eble estas malgramatika. Mi ŝatus scii, kion vi opinias pri ĝi, ĉar ne ĉiuj skipanoj de La Eta Princo taksas ĝin misa. Tiu frazo (laŭ la principo formulita de B. Wennergren en PMEG, §21) estas nur aliordigo de la frazo “Kaj nun mi ne kuraĝis plu demandi lin ion”, (2) en kiu malbele elstaras duobla akuzativo. La demando estas: ĉu pro la interpreto (2), la frazo (1) nepre malgramatikas? Plu pensante pri la afero, mi rezonas, ke, se (1) gramatikus, tiam ankaŭ gramatikus la frazoj “Mi tion kuraĝis demandi lin”, (3) “Mi kuraĝis tion demandi lin”, (4) kion mi ne povas akcepti. Ĉu vi samopinias? Aŭ ne? Parenteze, mi promesas 10-dolaran premion al ĉiu, kiu trovos eraron (tajpan, gramatikan, vortelektan, tradukan…) en tiu eldono de La Eta Princo. Sed ĝis nun neniu informis min pri eraro… Se hazarde iu el vi trovus eraron, mi estus tre danka. Mi antaŭdanke salutas vin!
RESPONDO
Kara samideano,
La verbo “demandi” kutime aperas en du sintaksaj kuntekstoj: “demandi iun (pri io)” kaj “demandi ion (al iu)”, kie “iu” kaj “io” en ambaŭ variaĵoj havas la samajn semantikajn rolojn.
“Demandi” ne estas la sola verbo, por kiu semantikaj roloj estas sintakse aranĝeblaj plurmaniere.
En la frazo, pri kiu vi petas konsilon, la regado de la verbo “demandi” estas “hibrida”: “demandi iun ion”, kaj vi tute pravas en tio, ke tia ĉi sintakse nedistingebla prezento de malsamaj semantikaj roloj estas konfuza.
Ĝuste kontraŭ tia ĉi konfuza uzado avertas la Fundamenta Ekzercaro:
Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.
Revenante al via ekzemplo, se estus akcepteble diri “Mi plu nenion kuraĝis demandi lin”, oni devus akcepti ankaŭ la frazon “Mi demandis lin nenion” (= pri nenio) kaj eĉ la frazon “Mi demandis nenion lin”, kies senco kaj gramatika strukturo estas apenaŭ divenebla, ĉar en tiuj ĉi frazoj la verbo havas la saman sintaksan regadon kaj sekvas la saman modelon (“nenion” anstataŭ “pri nenio” en la kunteksto, kie tio kreas “duoblan akuzativon”) .
Tia rezonado (tre simila al la via) reliefe pravigas, kial la Fundamento malpermesas la uzadon de tiaspeca “duobla akuzativo”.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de sportaj fakvortoj kaj de “former”/”latter”
Publikigita la 20an de Septembro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.09.02] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Kiel traduki al Esperanto la sekvantajn anglajn vortojn? Calisthenics – sistemo de fizikaj ekzercoj uzanta nur la pezon de la propra korpo de ekzercanto por pliigo de muskola forto, elteneco kaj lerteco. Parkour – arto de obstaklo-superado, kutime en urba medio. Muscle-up – pendotiro kaj puŝleviĝo sur reko integritaj en unu flua movo. Rollover – pendotiro kun levo de kruroj tiel, ke la korpo renversiĝas ĉirkaŭ la reko kaj restas super ĝi apogante sin sur rektaj brakoj. (La menciitaj vortoj povas ŝajni tre specialaj, sed fakte ili estas ofte uzataj de la sportema parto de moderna junularo. Se Esperanto estas plenvalora lingvo, ĝi devas enhavi respektivajn fakterminojn.) Ĉu estas apartaj Esperanto-vortoj por la anglaj former/latter (estanta la unua/dua de la du menciitaj)?
RESPONDO
Kara samideano,
Al tiu ĉi lasta demando, ni respondu unue.
Se oni mencias du aferojn, kaj tujposte volas referenci al la unua el la menciitaĵoj, oni kutime uzas esprimojn “la unua” aŭ “la antaŭa”; referencante al la lasta el la du menciitaĵoj, oni kutime diras “la lasta”, “tiu ĉi lasta” , “ĉi-lasta” aŭ simple “la dua”. Oni povas uzi ankaŭ diversajn variaĵojn (ekzemple, adverbajn) de la ĵus menciitaj esprimoj.
Se vi ne rimarkis, ke en la du antaŭaj alineoj, kiujn vi ĵus legis, tiaj referencoj estas _uzitaj_ (sed ne nur nomitaj!) tri-foje, tio signifas, ke ili estas tute naturaj por vi kaj jam estas parto de via propra lingvaĵo.
Rilate la demandojn pri sportaj terminoj, konjekteble neniu en la Konsultejo apartenas al “la sportema parto de moderna junularo”, ĉar evidentiĝis, ke la vortoj, pri kiuj vi demandas, ne apartenas al nia aktiva vortaro. ;)
Bonvolu kompreni, ke la funkcio de la Konsultejo ne estas krei novajn vortojn aŭ elserĉi la nomojn de fakaj kaj aliaj specialaj nocioj en Esperanto. Ni ja volonte respondas al petoj pri esperantigo (jam plurfoje ankaŭ viajn!), kiam ni havas propran sperton pri la nocioj, kiuj interesas la demandinton. Tamen ni preferas ne konsili pri tio, kio estas ekster nia kompetento aŭ persona sperto. Ni certas, ke konsulti vortarojn, interretajn forumojn kaj sportemajn junulojn vi kapablas same bone kiel ni. ;)
Tute hazarde, du konsultejanoj menciis, ke ili konas (kaj antaŭe uzis) la vortojn “parkuri” kaj “parkuro”. Eĉ pli hazarde, tio, al kio vi referencis per la troĝenerala kaj troŝarĝita angla vorto “rollover”, restas unu el miaj plej ŝatataj ekzercoj ekde la tempo, kiam mi ankoraŭ apartenis al “la sportema parto de junularo”. Tiutempe mi konis la ekzercon per ĝia rusa nomo “подъём переворотом” (= leviĝo per renverso), kiun mi ĵus facile trovis en la ruslingva vikipedio:
Sen via difino mi ne komprenus, pri kio temas, ĉar la angla vorto “rollover” apenaŭ helpus identigi la ekzercon. La ruslingvan nomon de la ekzerco mi trovas sufiĉe mempriskriba, kaj tial mi ĉiam bazis sur ĝi la esperantigon, kiam mi devis priskribi la ekzercon: mi diris “Mi puŝlevas min, renversiĝinte sur reko.”, “Mi renversiĝe puŝleviĝas” aŭ simile, kaj la rekan ekzercon mem mi nomus “puŝleviĝo per renversiĝo”.
Pri la ceteraj sportaĵoj ni apenaŭ povas diri ion nebanalan.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel oni esperantigu la anglajn nomojn de la hormonoj “testosterone”, “estrogen”, “dopamine”, “serotonin”?
Publikigita la 20an de Septembro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.08.22] Kiel oni esperantigu la anglajn nomojn de la hormonoj “testosterone”, “estrogen”, “dopamine”, “serotonin”?
RESPONDO
Kara samideano,
La kvar vortoj, pri kiuj vi demandas, estas fakaj terminoj, tamen en la lastaj jardekoj ili iĝis vaste konataj ankaŭ al nefakuloj. La unuaj du estas hormonoj, la aliaj estas pli taŭge priskribeblaj kiel perantoj de nervaj signaloj.
“Testosterono” kaj “oestrogeno” estas kapvortoj en PIV, kaj ankaŭ la vorto “dopamino” aperas tie sub la kapvorto “amino”, en difino de “katekolamino”. La vorton “serotonino” oni trovas en aliaj vortaroj.
Pro sia internacieco la nomoj estas senproblemaj, krom la eta ŝanceliĝo ĉe “(o)estrogeno”: kaj “oestrogeno”, kaj “estrogeno” estas uzataj kaj registritaj en vortaroj. La formon “oestrogeno” evidente apogas la deziro konservi ĝian ligon kun “oestro” (esperantigita tiel por eviti konfuzon kun “estro”, “ostro” kaj “ojstro”). Ni ne studis fakan literaturon, sed ambaŭ formoj aperas en nemultaj seriozaj retaj tekstoj, en kiuj ni trovis mencion de tiu ĉi nocio.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri homonimoj en Esperanto
Publikigita la 10an de Septembro 2013 de Aleksandro Shlafer
Replike al unu el la respondoj de la Konsultejo, Ĉu “lamo” aŭ “ljamo”? la demandinto (interalie) skribis al mi: DEMANDO [2013.09.07] Estimata Aleksandro Mi ne povas kaŝi, ke via tre atendata respondo estas por mi malkontentiga. Mi evidentigis realan leksikan problemon rilatan al la esenco de esperanto kaj vi respondas je tolerema tono kvazaŭ temus pri bagatelo. Ekde kiam mi frekventas la esperantujon [tiel! -AS], mi estas rimarkanta ian facilanimecon tie aŭ ĉi tie, inkluzive tiun de la famaj vortaristoj, al kiuj mi aludis kaj nun eĉ de vi. [...] [Iom lingve redaktita. - A.S.] Jen mia respondo sendita al la demandinto.
RESPONDO [2013.09.09]
Kara samideano,
La Konsultejo en sia respondo konsentis kun vi, ke ĝenerale oni klopodas por eviti homonimojn, kaj pri tio vi kaj ni plene konsentas.
Ni konsentas kun vi ankaŭ pri tio, ke iuj sinonimoj kaŭzas realajn problemojn, kaj tiam la lingvanoj trovas manieron ripari la situacion. Frapa ekzemplo de tio estas, ekzemple, la formoj “ian”, “kian”, “tian”, “nenian”, “ĉian” el la unua eldono de la Unua Libro, kiujn Zamenhof rapide ŝanĝis al “iam”, “kiam”, “tiam”, “neniam”, “ĉiam” en postaj eldonoj, ĉar ili estis sinonimaj kun la adjektivaj formoj de aliaj tablevortoj (ia, kia, tia, nenia, ĉia).
Tamen vian ideon, ke iuj ajn homonimaj vortoj estas absolute netolereblaj, mi trovas tro ekstrema kaj simple nerealisma. Tiel, en Esperanto longe ekzistas la homonimaj radikoj “kaj” (fundamenta) kaj “kaj’” (la 1a Oficiala Aldono), kaj mi neniam aŭdis, ke oni serioze malkontentus pri tio ĉi. Kalemburecaj homonimoj abundas en Esperanto: sent-ema/sen-tema, intima/in-tima, informo/in-formo, ktp. Legu verkojn de Raymond Schwartz, kaj vi trovos en ili dekojn da tiaspecaj homonimoj.
Eĉ el pure teĥnika vidpunkto estas klare, ke estus malfacile realigi la ideon forigi el la lingvo aron da radikoj tiel, ke homonimoj iĝu tute neeblaj. Kun unuliteraj finaĵoj kaj multaj du- kaj tri-literaj radikoj (inkluzive produktivegajn afiksojn kaj tablevortojn!) oni devus elsarki tiom da vortoj, ke la lingvo iĝus nerekonebla. Cetere, por efektivigi tian ideon oni devus elsarki ankaŭ multajn fundamentajn vortojn! Ĉu vi vere deziras tion?
Iĝu iom pli atenta, kaj vi vidos, ke ekzistas multe pli da homonimoj, ol oni konscias. La fakto, ke oni eĉ ne rimarkas ilin, montras, ke ili plejparte ne estas danĝeraj (aŭ eĉ simple ĝenaj). Ĉu do valorus kripligi la lingvon por atingi sendube interesan, sed frivolan celon?
Vi skribis:
> Mi evidentigis realan leksikan problemon rilatantan la > esencon de esperanto kaj vi respondas je tolerema tono > kvazaŭ temus pri bagatelo.
La Konsultejo respondis al vi en tolerema tono, ĉar ĝi ne opinias la pli ol 100-jaran kolektivan lingvouzadon de pluraj generacioj de niaj samlingvanoj malkontentiga, erara kaj tujkorektenda en netolerema maniero. Niaopinie, la lingva evoluo laŭbezone prizorgas la problemon de ĝenaj homonimoj, kaj la rolo de la Akademio ĝenerale kaj de la Konsultejo speciale ne estas trudi arbitrajn preferojn al nia lingva komunumo, eĉ se ili estas bonintencaj. Ofte ne estas evidente, kiuj homonimoj estas forigindaj, kaj kiuj povas pluekzisti. Aŭ ĉu vi diras, ke mia kutimo nomi miajn kunlaborantojn kaj samfakanoj “kolegoj” neakceptebla, ĉar tion eblas kompreni kiel “kol-egoj”?
[...]
-Aleksandro Shlafer, Direktoro de la Konsultejo
Ĉu floro “miela” aŭ “pormiela”?
Publikigita la 17an de Aŭgusto 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.08.22] Saluton el Francujo! Kiel oni traduku ”plante à miel”? La kreskaĵo ne rekte produktas mielon, sed utilas al la abelo, por ke la abelo produktu mielon. Ĉu diri tamen: miel-planto aŭ pormiela planto? Dua rimarko: oni ne ofte uzas ”por” kun adjektivo, krom en “porĉiama”. Kial? Pardonu, sed mi ne trovis respondon al tiuj demandoj en PMEG. Anticipan dankon!
RESPONDO
Kara samideano,
Gramatike, “pormiela” estas tute bona vorto. Ekzistas nenia ajn malpermeso de tiaj kunmetaĵoj kun “por”. Eble ili estas relative maloftaj, tamen tute laŭregulaj kaj klaraj. Unu kialo, ke tiaj “por”-vortoj estas iom maloftaj, estas, ke simpla vorto sen “por” tre ofte estas tute sufiĉa kaj klara en la kunteksto. “Miela” povas esti interpretata en pluraj diversaj manieroj, el kiuj unu identas al “pormiela” (= “por mielo”-a). Sed plej ofte la kunteksto klare montras, ke oni celas tiun sencon, kaj sekve oni tre ofte elektas la pli mallongan formon “miela”.
Tio ne signifas, ke formoj kun “por-” estas tre maloftaj. Jen kelkaj ekzemploj el literaturo: “pornokta”, “porkrima”, “porhelpa”, “porkulpiga”, “porlabora”, “porofera”, “porinfana”, “poroportuneca”, “porsana”, “porbala”, “porpaca”. La formo “poresperanta” (kontraste al “peresperanta” kaj “priesperanta”) estas tute kutima kaj tre kontata al ĉiu aktiva esperantisto!
Revenante al la demando pri esperantigo de la franca esprimo “plante à miel”, la formoj “mielplanto” (aŭ “mielkreskaĵo”) kaj la karakterizoj “miela” aŭ (pli preciza) “pormiela” ŝajnas al ni tute taŭgaj, sed se oni bezonas esprimon eĉ pli klaran, oni povas nomi kreskaĵojn, kiujn abeloj uzas por produkti mielon, “nektara”, “nektarflora” aŭ, eventuale, “abelfuraĝa”.
Bonvolu noti, ke ni konsilas tion el pure lingva, nefaka vidpunkto, ĉar neniu inter la konsultejanoj estas fakulo pri abelbredado.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu “lamo” aŭ “ljamo”?
Publikigita la 7an de Septembro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.08.15] Estimataj, Mi lastatempe rimarkis, ke iuj aŭtoritataj vortaroj, ekzemple, Itala-Esperanta/Esperanta-Itala de profesoro Carlo Minnaja kaj PIV, uzas la vorton “lamo” kiel nomon de sudamerika besto. Tio estigas, miaopinie, gravegan leksikan problemon, ĉar la radiko “lam” esprimas, kiel ĉiu esperantisto scias, la malfunkciadon de homa aŭ besta gambo malhelpantan normalan iradon. Asigni al la sama radiko du malsamajn sencojn signifas difekti la strukturon kaj la tipan kvaliton de la lingvo Esperanto. Mi do instigas vin konsciiĝi pri la supra problemo, kaj, konsiderante ĝian gravecon, trovi taŭgan solvon. Respektajn salutojn!
RESPONDO
Kara samideano,
En Esperanto troviĝas kelkaj homonimaj vortoj, ekzemple, “kubo” kaj la insulo “Kubo”, sed ĝenerale oni klopodas por eviti ilin.
Ĝenerale, okaza hazarda homonimeco ne detruas la sistemon kaj precizecon de Esperanto. Ĉiuj konsentas, ke abunda homonimeco estus neakceptebla en Esperanto kaj ke ni laŭeble evitu ĝin, tamen fojfoje, neofte, la homonimaj formoj estas tolereblaj, se ili ekzistas pro gravaj kialoj.
Por la koncerna sudamerika besto ankoraŭ neniu nomo estas oficialigita de la Akademio. Kaj la zamenhofan formon “lamo”, kaj la vaste uzatan formon “ljamo”, kiu NE havas problemon de homonimeco, oni uzas kun tiu signifo; por via propra uzado ni rekomendas al vi elekti tiun el ili, kiun, konsiderinte ĉiujn ĝiajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, vi volas vidi oficialigita iam en la estonteco.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel oni esperantigu la anglan “parallel bars”?
Publikigita la 22an de Aŭgusto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.08.02] Kiel oni esperantigu la anglan “parallel bars” (speco de gimnastika ekipaĵo)?
RESPONDO
Kara samideano,
Por ne diskriminacii neanglalingvanojn, ni klarigu, ke temas pri gimnastika aparato konsistanta el paro de paralelaj horizontalaj stangoj subtenataj de vertikalaj fostoj.
Esperante oni povas nomi tion “paralelaj stangoj”.
Se oni volas precizigi, pri kiu el la du kutimaj specoj temas, oni povas diri “(mal)samaltaj paralelaj stangoj”.
Male, kiam oni bezonas ripete uzi mallongan, “ĵargonecan” formon, oni povas diri simple “stangoj”, se estas kuntekste klare pri kio temas.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Sekso en Esperanto
Publikigita la 21an de Aŭgusto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.08.01] Estimataj, Mi nuntempe okupiĝas pri la temo “sekso/genro en Esperanto” por scienca artikolo. Mi volas interalie prilumi la rolon de la Akademio en la lingvoevoluo rilate al tiu temo. Bedaŭrinde mi ĝis nun malmulton trovis pri tio. Ĉu la Akademio okupiĝis pri tiu ĉi temo kaj eble donis rekomendojn pri la uzo de -in-, ge-, vir-, ŝi/li? Ĉu ekzistas publikigaĵoj de la Akademio, kaj kiel mi povas ricevi ilin? En la reto aŭ Esperantaj ĵurnaloj abundas informoj pri novaj afiksoj kiel -iĉ-, go-, -ir- kaj aliaj, ĉiam kun la rimarko, ke “la Akademio ĝis nun ne oficialigis tiujn”. Ĉu entute parolantoj jam turnis sin al la Akademio kun tiuj proponoj? Kiu kaj kiam? Kie mi mi povas ricevi informojn, pri kiuj temoj la Akademio okupiĝis kaj kun kiuj rezultoj ? Koran antaŭdankon pro la respondo!
RESPONDO
Kara samideanino,
Antaŭ kelkaj jaroj tiun ĉi temon diskutis la Sekcio pri Gramatiko. Tamen tiutempe la sekcio ne sukcesis veni al konkludoj, kiuj povus iĝi rekomendoj de la Akademio.
Ĉi-jare tiu sekcio (pro hazarda koincido, senrilate al via demando) planas reveni al esplorado de ĉi tiu temo.
Tial, konsiderante tiun ĉi venontan agadon, ni evitas ian ajn provon diri ion esencan pri la temo en tiu ĉi respondo: la funkcio de la Konsultejo estas trovi (jam ekzistantajn aŭ deriveblajn) respondojn por la demandintoj, sed ne provi anticipi ankoraŭ ne faritajn decidojn de la Akademio kaj ne anstataŭigi tiajn decidojn per siaj propraj.
Mi bedaŭras, se nia respondo ne estas tre helpa, tamen ĝi klare indikas, kie la Akademio staras nun rilate la demandon.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel nomi unuradan velocipedon?
Publikigita la 18an de Aŭgusto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.07.19] Kiel oni nomas en Esperanto unuradan velocipedon (la angla “unicycle”)?
RESPONDO
Kara samideano,
Se oni okaze vere bezonegas pli mallongan esprimon, ekzemple, en iu faka teksto pri ŝatokupoj aŭ cirkoj, oni eventuale povas uzi la vorton “unurad(aĵ)o”, kiam ĝi estas kuntekste klara.
Bonvolu noti, ke La Konsultejo jam tuŝis rilatan temon, kiam ni respondis al alia demando:
https://www.akademio-de-esperanto.org/konsultejo/blogo/2011/10/chu-nur-ciklopoj-ciklopadas/
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri vortordo en Esperanto
Publikigita la 6an de Aŭgusto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.07.04] En bona Esperanto, ĉu oni diru “korekte kaj flue paroli en Esperanto” aŭ “paroli en Esperanto flue kaj korekte”? La konvena loko de la adverboj estas aspekto de esperanta lingva ĝusteco, kiu ne estas klara por mi. Mi anticipe dankas vin!
RESPONDO
Kara samideano,
La ekzisto de regulaj gramatikaj finaĵoj, aliaj fidindaj vortelementoj, prepozicioj kaj klare markita akuzativo permesas (relative) liberan vortordon en Esperanto sen risko de misinterpreto de la frazroloj.
Tial la vortordon en Esperanto grandparte diktas ne arbitraj konvencioj kaj ne rigidaj gramatikaj reguloj, sed la bezono esprimi informo-distingojn kaj senco-diferencojn.
Kutime oni komencas per temo (aŭ fono, t.e. kuntekste konataj detaloj kun neemfaza fona valoro) kaj finas per fokuso (aŭ komento: tio, kion la parolanto opinias nova, informvalora aŭ komunike grava).
Por klare vidi, kion la vortordo permesas esprimi, necesas konscii pri la komunika kunteksto de la frazo. Ekzemple (ni uzu la esprimojn el via demando):
— Kiun lingvon li parolas senerare kaj flue? — Senerare kaj flue li parolas Esperanton.
— Kiel li parolas Esperanton? — Esperanton li parolas senerare kaj flue.
Spertaj lingvanoj plejparte elektas la adekvatan vortordon (same kiel multajn aliajn komunikajn nuancojn) senkonscie, kaj novaj lingvanoj kutime ellernas tion per imitado, sed ne per konscia apliko de pedantaj reguloj (nu, ankaŭ tio principe eblas, tamen ĝi iomete similas al la provo lerni bicikladon per aplikado de konsciaj reguloj por teni ekvilibron ;) .
Ne estas klare, ĉu vi konscie kaj intence uzis unue la esprimon “korekte kaj flue”, kaj due – “flue kaj korekte”. Apenaŭ ekzistas ia perceptebla senca diferenco depende de la vortordo en tiu ĉi esprimo, kvankam simila distingo povas servi ian celon: ekzemple, oni plejparte diras “vi kaj mi” kaj ne “mi kaj vi” pro ĝentileco, ĉar unue mencii la kunparolanton ŝajnas pli respekte ol unue egoisme mencii sin mem.
Menciindas ankaŭ alia detalo rilata al la teksto de via demando. Vi verŝajne rimarkis, ke ni uzis la vorton “senerare” anstataŭ la vorto “korekte”, kiun uzis vi. Tio bezonas apartan klarigon:
Multaj evitas uzi la vorton “korekte” en la senco “ĝuste, senerare” (kvankam tia uzo historie aperis eĉ en verkoj de “bonaj aŭtoroj”) por eviti konflikton de tiu ĉi senco (aperinta sub la influo de gentaj lingvoj) kun la regula senco de la vorto “korekte” (= en la maniero rilata al ago korekti). Tio estas eĉ pli rimarkebla en la adjektiva formo: ĉu oni komprenu la vorton “korekta” en la idiotisma senco “ĝusta, senerara” aŭ en la regula senco “rilata al korektado”.
Tiuj el ni, kiuj strebas igi la esprimojn “korekta eksperimento”, “korektaj principoj”, “korekta edukado”, “korekta politiko” (kaj multajn aliajn) klare kompreneblaj, rekomendas uzi NUR la regulan sencon de la vortoj kun la radiko “korekt” kaj konsideri la alian, historian sencon arĥaika kaj evitinda.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kial x-sistemo ne estas “oficiala”?
Publikigita la 6an de Aŭgusto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.07.04] Ni scias, ke la h-sistemo estas uzebla laŭ la Fundamento, sed oni uzas ankaŭ x-sistemon. Kial do tiu sistemo ankoraŭ ne estas oficiala?
RESPONDO
Kara samideano,
Laŭ la Fundamento de Esperanto, la presejoj, kiuj ne kapablas presi aŭtentikajn Esperantajn literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ, povas anstataŭe uzi respektive literkombinojn ch, gh, hh, jh, sh kaj u. Tian sistemon de anstataŭa skribo por Esperantaj literoj oni kutime nomas h-sistemo aŭ h-skribo.
La vasta uzado de komputiloj en ĉiutaga vivo venigis ankaŭ la eblon prepari, konservi kaj transsendi tekstojn en elektronika formato. Ne ĉiam kaj ne ĉie oni povas uzi ĉiujn literojn de Esperanta aboco en ilia aŭtentika formo. Krome, eĉ se oni povas tion fari, oni (eĉ ĝis nun!) ne ĉiam povas certi, ke iuj literoj ne deformiĝos post interreta transsendo.
Plejparte ne temas pri tipografia presado. Post kiam evidentiĝis mankoj de la h-skribo por tiuj celoj, oni ekuzis aliajn manierojn por provizora kodado de Esperantaj literoj uzante nur signojn komune haveblajn sur klavaroj bazitaj sur latina alfabeto, plejparte la x-skribon, kiu prezentas literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ kiel respektive ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, kaj ŭ.
Jen kion diris la Akademio pri tio ĉi:
https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/apartaj_teknikaj_bezonoj.html
Revenante al via laŭvorta demando: kutime oni parolas pri oficialigo nur de elementoj de Esperanta leksikono. Ĉiujn ceterajn tiaspecajn deklarojn de la Akademio, oni kutime karakterizas alimaniere: ekzemple, (mal)rekomendo aŭ (mal)aprobo, sen uzi la vorton “oficiala”aŭ “oficialigo”.
Ni do, eĉ nur el respekto al tradicio, evitus paroli pri “oficialigo” de la x-sistemo.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Naŭ demandoj, plejparte pri Esperantaĵoj en la Interreto
Publikigita la 24an de Junio 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDOJ [2013.06.13] Mi pre-dankas aŭ antaŭ-dankas (1?) pro via bonkora helpo. (2) Vortaro.net estas tre helpa sed nesufiĉa al mi. Ĉu estas aliaj ret-resursoj por klarigi lingvajn dubojn, aldone de AdE? Nomojn de landoj, urboj, homoj, teknikoj ktp, mi devas provizore esperantigi laŭ la lingvo de la origina ĵurnala teksto. Mi esperas, ke “provizore” ne iĝos “por ĉiam”. (3) Ĉu ekzistas listo de mallongigoj en Esperanto? Ĉefministro, prezidento, opozicio, parlamento, kontraŭ ktp. (4) Ĉu ekzistas mapoj en Esperanto? Ĉu listo de landoj kaj urboj kaj aliaj geografiaĵoj? (5) Ĉu ekzistas forumoj por pridiskuti aktualaĵojn kaj historion? (6) Ĉu ekzistas forumoj por helpi literaturigon de tekstoj? (7) Mi redaktas per MS-Word kun “macro” por transformi iks-kodaĵojn en ĉapelitajn literojn. Ĉu estas alia, pli simpla solvo? Pardonu, sed mi ne havas librojn, kiujn sperta Esperantparolanto povus konsulti. (8) Ĉu ekzistas bitlibroj konsulteblaj senpage? (9) Ĉu estas lernantoj aŭ instruantoj de Esperanto interesitaj legi aŭ redakti tutmondajn kaj ĉiukulturajn literaturajn kaj efemerajn aktualaĵojn? Dankon pro via atento, kaj, denove “predankon” pro via helpo!
RESPONDO
Kara samideano,
(1) La formo “antaŭdanki” estas tute taŭga. Ofte oni diras ankaŭ “Anticipan dankon!”
(2) La Reta Vortaro (ReVo) estas tre utila kaj konstante pliriĉigata kaj plibonigata:
http://www.reta-vortaro.de/revo/
Utilaj estas ankaŭ tre praktikaj konvencioj de Monato:
http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php
kaj ankaŭ la Vikia Vortaro: http://www.kono.be/vivo/
La Vikia Vortaro (ViVo) havas ligojn al pluraj aliaj vortaroj. Unu grava verko, al kiu ĝi ligon ne havas, estas “Komputada leksikono” de Sergio Pokrovskij:
http://esperanto-mv.pp.ru/KompLeks/
(3) Liston de Esperantaj mallongigoj eblas trovi ĉi tie:
http://en.wikibooks.org/wiki/Esperanto/Appendix/Abbreviations
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) havas pli longan liston de mallongigoj, sed multaj el ili estas, laŭ ni, evitindaj. Aspirante al internacieco, klareco kaj laŭeble facila lernebleco, la esperantistoj tute nature uzas malpli da eviteblaj mallongigoj en la lingvo internacia kompare kun lingvoj gentaj.
(4) Eblas konsulti la decidon de la Akademio pri la landnomoj, kiu enhavas liston:
http://akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html
Esperanta Vikipedio havas multajn tiajn listojn, kaj kelkajn mapojn:
Eble vin interesos rete havebla libreto de Anna Löwenstein “Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto”:
http://www.bonalingvo.org/docs/klarigoprilandonomoj.pdf
(6) Eblas komenci per la retgrupo “per-esperanto-literaturo”:
http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-literaturo/
(7) Interreta serĉo “Esperanta Klavaro” montros al vi plurajn manierojn senĝene uzi aŭtentikajn Esperantajn literojn.
Ni rekomendas unue uzi simplan kaj oportunan Esperantan Klavaron (EK) de Jurij Finkel: http://www.esperanto.mv.ru/Ek/
Pri kanada plurlingva norma klavaro, kiu aperas en la listo de uzeblaj klavarfasonoj por Windows kaj enhavas ĉiujn Esperantajn (kaj multajn alilingvajn) literojn, eblas legi, ekzemple, en Esperanta Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Klavarfasono
(8) Jes! Ni rekomendas komenci de la retejo, kiu nomiĝas “Literaturo, en la reto, en Esperanto”:
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html
Ĝin prizorgis, ĝis sia forpaso, elstara konanto de Esperanto-literaturo (kaj mia karmemora amiko) Don Harlow. Ĝi enhavas kelkajn pliajn utilajn ligojn.
La libroj de la eldonejo Inko, (http://eo.wikipedia.org/wiki/Inko_%28eldonejo%29) estas troveblaj en diversaj lokoj. Libroj de Claude Piron: http://rano.org/piron/ Gravaj historiaĵoj:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm
Ankaŭ multaj aliaj Esperantaj libroj troveblas diversloke en la reto. Kelkfoje Vikipedio havas ligon al la verko en artikolo pri ĝi aŭ pri la aŭtoro.
(9) Sendube! Tia agado okazas konstante. Vi povas demandi pri detaloj aŭ fari viajn proprajn proponojn en multaj Esperantaj retforumoj, kiuj facile troveblas per interreta serĉo.
Resume: la materialoj en Esperanto abundegas en la reto. Ĝuu!
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel oni esperantigu usonajn vortojn “county” kaj “state”?
Publikigita la 18an de Junio 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.06.05] Saluton el Kentukio en Usono! Mi havas lingvan demandon por vi. Kio estas la ĝusta vorto por la angla “county”? Mi opinias, ke “graflando” ne estas la taŭga vorto por nia “county”. Ni ne havas grafojn en Usono, kiel vi scias. “State” estas ŝtato, ĉu ne?
RESPONDO
Kara samideano,
En la kutima lingvouzo de usonaj esperantistoj, Usonon konsistigas ŝtatoj (angle: state), kiuj siavice plejparte konsistas el kantonoj (“county”).
La vorton “kantono” por tiu ĉi uzo inspiris tio, ke oni uzas ĝin por simila teritoria divido en Belgujo, Bolivio, Bosnujo kaj Hercegovino, Ekvadoro, Francujo, Kanado, Kostariko, Luksemburgo, Svislando kaj aliaj landoj.
Plej probable tiun ĉi elekton influis ankaŭ tio, ke la vorto “kantono” estas similsona kun la angla “county” [kaŭnti].
Ni konscias pri tio, ke la nomoj de teritoriaj subdividoj estas bedaŭrinde nekoheraj el la vidpunkto de la internacia lingvo kaj internacia publiko. Ekzemple, dum la lando Usono konsistas el ŝtatoj, la ŝtato Germanujo konsistas el landoj. Ekzistas multaj diversaj nomoj (eĉ se oni konsideru nur vaste konatajn formojn) por similtipaj administraj kaj geografiaj subdividoj ene de ŝtatoj/landoj: provinco, regiono, gubernio, subŝtato por la grandaj teritorioj, kiuj konsistigas ŝtaton/landon; distrikto, kantono, departemento, k.a. por malpli grandaj.
Ĉu oni povus raciigi la koncernan vortouzadon en Esperanto? Teorie tio ŝajnas bona ideo, tamen ĝis nun tio ne sukcesis: al tio kontribuas ankaŭ la granda varieco de lokaj strukturoj kaj tio, ke dum la iom pli ol centjara ekzisto de nia lingvo okazis grandiozaj ŝanĝoj en la politika kaj administra strukturo en multaj landoj de la mondo. Eĉ pli: multaj landoj aperis, malaperis, dividiĝis, kuniĝis, kaj alimaniere transformiĝis.
Resume, ni esperas, ke tiu ĉi lingva kampo iam estos raciigita, tamen la ideo iniciati tion en tiu ĉi respondo tro prokrastus ĝin :)
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la anglan vorton “freeganism”?
Publikigita la 17an de Junio 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.05.23] Por artikolo en la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo mi serĉas taŭgan tradukon por la angla vorto “freeganism”. Ĉu jam ekzistas oficiala vorto same mallonga kiel “vegetarismo” aŭ “vegetaĵismo” por tiu vivmaniero? Kiun vorton mi uzu? Dankon jam nun pro via laboro!
RESPONDO
Kara samideano,
Tiu ĉi angla vorto estas relative nova (laŭ Vikipedio, ĝi aperis fine de 1990aj jaroj) kaj nomas interesan, sed marĝenan socian konduton: pro la naturo de tia socia sinteno, ĝi povas disvastiĝi nur limigite kaj nur en “riĉa”, malŝparema socio.
La vorto mem estis kreita kiel vortludo, kunfandaĵo de la anglaj vortoj “free” (libera, senpaga) kaj “veganism” (veganismo).
Tial ne estas mirinde, ke tiu ĉi vorto restas ĵargoneca, kaj nur malvaste konata kaj uzata eĉ en la angla, ĝia origina lingvo.
Esperantigo de tiaj vortludaj vortoj kutime sekvas unu vojon el du: ĝi estas aŭ rekte bazita sur la formo de la origina lingvo, kio produktas la vorton “friganismo”, aŭ estas traduko de la vortludo, kio principe eblas, sed la rezulto ne estos senpere internacie rekonebla, se ĝi ne estas klare simila al la origina (gentolingva) vorto, ĉar temas pri tute konvencia senco atribuita al la fandaĵo de la vortoj “senpaga” + “veganismo”. Eble vi sukcesos elpensi elegantan kaj senpere rekoneblan tradukan esperantigon.
Teorie eblas ankaŭ tria vojo – sufiĉe memklariga vorto por tiu ĉi nocio (ekzemple, “spikumismo”, laŭ la PIVa spikumi = rikolti la spikojn delasitajn de la rikoltistoj sur grenkampo, aŭ simple “nepagismo” aŭ “senpagismo”), tamen ne estas klare kiom facile la leganto, eĉ informita, konjektus, ke temas ĝuste pri friganismo konata el alilingva fonto.
Bonvolu noti, ke en multaj gentaj lingvoj, la koncerna artikolo en Vikipedio uzas sialingvan asimilon paralelan al la Esperanta “friganismo”. Ne estas klare, ĉu tion oni faras pro la allogo de la moda angla vorto, pro neinventema traduko de la anglalingva artikolo aŭ por fordistancigi la usonecan friganismon de sialandaj jam ekzistantaj formoj de ŝparemo kaj nemalŝparismo.
Resume: se vi ne trovos alian, pli kontentigan, solvon, kaj se vin ne kontentigas la kunmetitaj formoj, kiujn ni menciis, uzu la porokazan (sed rekoneblan!) ĵargonaĵon “friganismo”. Ĉiuokaze, ĉe la unua uzo en la teksto, bonvolu nepre enmeti klarigon pri tio, kion tiu ĉi vorto signifas, ĉar ja temas pri ne tre konata socia fenomeno.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
ATM? Cajero automático? Bankaŭtomato!
Publikigita la 15an de Junio 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.05.23] Kio estas la ekvivalento de la angla ATM aŭ la hispana cajero automático en Esperanto?
RESPONDO
Kara samideano,
Temas pri aparato, per kiu kliento de banko povas ricevi kontantan monon de sia konto.
Laŭ ni, la vorto “bankaŭtomato” estas tute taŭga.
Ĝin rekomendas ankaŭ la Esperanta Vikipedio: .
Principe eblas uzi ankaŭ la vorton “monaŭtomato” kiel sinonimon, tamen tiel povas nomiĝi ankaŭ aliaj specoj de monrilataj aŭtomatoj. Almenaŭ en cirkonstancoj kutimaj al la konsultejanoj, la vorto “bankaŭtomato” estas pli komprenebla kaj rekonebla.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la vorton “corium”?
Publikigita la 27an de Majo 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.04.06] Mi nenie trovas esperantigon de la vorto ”corium” uzata en la franca lingvo por nomi la varmegan fandaĵon de nuklea brulaĵo kun interna strukturo post atom-centrala akcidento.
RESPONDO
Kara samideano,
Unue, estas evidente, ke la angla/franca “corium” ne estas firme establita termino: pri tio atestas, ke, ekzemple, en Vikipedio tiu ĉi nocio aperas en nur ses lingvoj, dum la rilata termino “nuklea centralo” aperas tie en ĉ. 60 lingvoj.
Due, el la priskribo de tiu ĉi nocio iĝas klare, ke esence temas pri (ĵurnalisma aŭ/kaj teĥnikista) ĵargonaĵo: la nomon, kiu intence memorigas nomojn de multaj ĥemiaj elementoj (kiuj ja estas rigore difinitaj sciencaj terminoj), oni frivole uzas por nespecifebla miksaĵo/kunfandaĵo de variaj substancoj.
Pro la du menciitaj faktoroj, tiu ĉi nocio eble (almenaŭ dume) ne meritas enkondukon de aparta nova vorto. Laŭ ni, tute sufiĉus priskriba nomo “(nuklea) kernofandaĵo”. Rekte analoga esperantigo de “corium” estus “kernio”, sed, laŭ ni, tiu ĉi formo ŝajnus ŝerca, pretenda aŭ mallerta – kaj aparte groteska en nia lingvo, kies komunumo normale evitas enkonduki nenecesajn novajn vortojn.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu Google provos regi Esperanton?
Publikigita la 18an de Majo 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.03.26] Mi sendas al vi citaĵon el teksto publikigita en la sveda: Företaget Google har uppvaktat Språkrådet om att ändra definitionen av ordet ogooglebar i nyordslistan. I dag tar vi i stället bort ordet och markerar samtidigt vårt missnöje med Googles försök att styra språket. http://www.sprakradet.se/15922 Esperanta traduko: La entrepreno Google petis la Lingvan Konsilantaron ŝanĝi la difinon de la vorto “ogooglebar” (= “neguglebla”) en la listo de novaj vortoj. Hodiaŭ ni anstataŭe forigas la vorton, samtempe signalante nian malkontentecon pri la provo de Google regi la lingvon. Vidu ankaŭ http://www.bbc.co.uk/news/world-europe-21944834 , kie tiun ĉi temon oni analizas en la angla. Nu, ĉu elvivos la vorto “neguglebla” en esperanto? Ĉu Google intervenos?
RESPONDO
Kara samideanino,
En Esperanto la vorto “neguglebla” estas tute regule derivita de la verbo “gugli”. Tial la demando esence estas, kiugrade la jura posedanto de varmarko rajtas limigi aŭ regi ĝian komunlingvan uzadon (kaj la uzadon de derivitaj vortoj).
La verbon “gugli” (= serĉi en la Interreto uzante serĉilon de la kompanio Google kaj, per plivastigo de la signifo, iel ajn serĉi en la Interreto, eĉ senrilate al Google) oni efektive iom ofte aŭdas, ankaŭ en Esperanto. Tamen ĝi (ankoraŭ?) ne iĝis vaste uzata Esperanta vorto kun sufiĉe firma signifo. Esence, “gugli” estas ĵargonaĵo, kaj la Konsultejo ne intencas diveni uzotecon kaj stilan taŭgecon de tiu ĉi vorto kaj prognozi ĝian sorton.
Estas evidente, ke “gugli” ne estas la unua komunlingva formo, kiu estas derivita de varmarko. Multaj homoj ne konscias, ke kutimaj vortoj kiel “aspirino” (9OA), “gramofono” (2OA), “magnetofono”, (9OA), “nilono” (8OA), “vazelino” (2OA) kaj aliaj unue aperis kiel varmarkoj. [OA = Oficiala Aldono al la Fundamenta Vortaro.] Ni tamen atentigas, ke ekzistas lingvoj kaj landoj, en kiuj la uzado de la serĉilo de la kompanio Google ne atingis same superregan nivelon kiel en Svedujo kaj landoj anglalingvaj. Tial la verbo derivita de tiu varmarko ne havas tian internaciecon, kiel ĝiaj uzantoj verŝajne supozas.
En certaj kondiĉoj kompanio povas perdi varmarkon, se tiu definitive iĝas komunlingva vorto sen evidenta ligo al la origina varmarko. Estas klare, ke la kompanio Google volas eviti tion.
Inter ni ne estas fakulo pri patenta juro, tamen vi mem povas facile trovi pliajn informojn pri la juraj aspektoj de tiu ĉi problemo per facila interreta serĉado.
Vidu, ekzemple, enkondukan klarigon en Vikipedio pri komunlingviĝo de varmarkoj, havebla hodiaŭ en 18 lingvoj (inkluzive la svedan, sed – dume – ne en Esperanto): http://en.wikipedia.org/wiki/Generic_trademark .
Laŭ mi, uzi la formon “gugli”, kiam temas pri iu ajn interreta serĉo estas evitinde: mian senton de justo ofendas tia senpaga reklamado de riĉega profitcela entrepreno. Estas ironie, ke tiu ĉi vidpunkto (malsamkiale!) konformas kun tio, kion petas Google!
Ĉu ni timu, ke Google laŭte protestos kontraŭ iaj specoj de uzado de la vortoj “gugli” aŭ “neguglebla” en Esperanto?
Respondi tiun ĉi demandon estas ekster la senpera kompetento de la Konsultejo. Tamen, se tio okazus, same kiel la uzado de la vorto “gugli” (kun la ĝenerala signifo “interreta serĉo”) estas esence senpaga reklamo de tiu firmao, ĝiaj laŭtaj protestoj kontraŭ uzado de Esperantaj vortoj eble altirus plian atenton al la internacia lingvo kaj al la internacilingvaj problemoj ĝenerale. Ĉu ni lamentu pri tio? ;)
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Cisjordanio?
Publikigita la 13an de Majo 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.03.24] Estimataj Akademianoj! Saluton! Mi iris al la paĝo “West Bank” en la anglalingva vikipedio, kaj poste mi legis ĝin en esperanto. La nomo de la paĝo estas “Cisjordanio” kaj mi scivolis, kio estas la signifo de la nomo. Unue, mi ŝatus scii, kio estas la vortodeveno de la nomo. Due, mi trovis ke la nomo en la franca (“Cisjordanie”) estas tre proksima kaj la vortodeveno la franca nomo devenas de la latina “cis”, kiu signifas “sur tiu ĉi flanko”, kaj se la Esperanta vortodeveno estas kiel la franca aŭ aliaj kiel la hispana (“Cisjordania”), tio estas tre ĝena, ĉar tio ne estas neŭtrala. http://fr.wikipedia.org/wiki/Cisjordanie#D.C3.A9nominations Mi pensas, ke io simila al “Okcidenta bordo de la rivero Jordano” estus pli bona, almenaŭ kiel oficiala nomo. Trie, ĉu oni povas skribi Esperanton en aliaj skribosistemoj, kiel cirila, hebrea aŭ la araba?
RESPONDO
Kara samideano,
Laŭdevene la nomoj “Cisjordanio” kaj “Transjordanio” signifas simple “(teritorio sur) tiu ĉi flanko de la rivero Jordano” kaj “(teritorio sur) transa flanko de la rivero Jordano”.
Vi tute pravas, ke tiuj ĉi formoj ne estas neŭtralaj: ili aludas al ilia origina okcidenteca perspektivo: “tiu ĉi” bordo estas tiu, al kiu oni unue alvenas irante el Eŭropo.
Transjordanio jam ekde 1951 nomiĝas simple Jordanio. Ankaŭ por Cisjordanio oni kutime uzas la neŭtrale geografian nomon, kiun vi mencias, “La okcidenta bordo de la rivero Jordano” aŭ simple “la Okcidenta Bordo”.
Rilate vian demandon pri skribado en Esperanto uzante aliajn skribosistemojn, ni tuj menciu, por plena klareco, ke memkompreneble ne povas temi pri skribo ĉiucele alternativa al la norma Esperanta alfabeto fiksita en la Fundamento de Esperanto.
Tamen por specialaj celoj ekzistas, ekzemple, Esperanta skribo morsa kaj brajla. Ekzistas ankaŭ kelkaj stenografiaj sistemoj por Esperanto.
En iuj cirkonstancoj oni ja povas bezoni transskribi Esperantan tekston al skribsistemoj kiel cirila, hebrea aŭ araba, ne bazitaj sur latina alfabeto. Ekzemple, mi klare memoras, ke en la antaŭ-interreta tempo mi plurfoje devis sendi telegramojn en Esperanto transskribante ilin per literoj de la rusa alfabeto, ĉar tieaj telegrafistoj havis nur ruslingvan klavaron.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu “meteologio” estas kontraŭfundamenta?
Publikigita la 8an de Majo 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.03.15] Estimataj Akademianoj! Mi petas pri respondo (inkluzive pravigon) al la jena demando: Ĉu la uzado de la neoficiala “meteologi’” sinonime al la oficiala “meteorologi’” estas kontraŭ-Fundamenta? Aldonaj klarigoj: La vorto “meteologio” estas uzata en ekzemple [1]. La radiko “meteorologi’” estis oficialigita en la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro [2]. Tradukoj kaj difino ne estis donitaj; tamen al la radiko estas atribuita tio, ke ĝi estas internacia, t.e. uzebla laŭ la regulo 15. La signifo de “meteorologi’o” estas, laŭ la paĝo 734-735 de [3], “scienco pri la atmosferaj elementoj k fenomenoj, k, pere de ili, pri la konjektado de la estonta vetero”. Laŭ la pagho 734-735 de [3] “meteologi’o” kaj “meteorologi’o” estas sinonimoj. Laŭ la Zamenhofaj klarigoj pri la vorto-uzado (= lingva respondo n-ro 54 “Pri novaj vortoj”, prenita el “Lingvo Internacia”, 1904, p. 336-338, redonita sur paĝo 38 de [4]) oni rajtas uzi neoficialan radikon sinonime al radiko de la Universala Vortaro (inkluzive oficialajn aldonojn al ĝi) nur, se la neoficiala radiko estas internacia, t. e. uzebla laŭ la regulo 15. Okaze de “meteologi’” io tia tamen ne trafas, ĉar internacie oni uzas formojn similajn al “meteorologi’”, do al la oficialigita formo. Laŭ mia scio pri “meteologi’”, la Akademio ĝis nun ankaŭ ne deklaris toleron, kiel la Akademio ja faris, ekzemple, rilate la formon “konversi” (apud la oficiala substantivo “konversacio”). Unu eblo, por ja pravigi “meteologi’”, estas jena: oni rigardu ĝin ne kiel unuradikaĵon, sed kiel kunmeton el “mete’”, “o” kaj “logi’”: tiuokaze oni povas argumenti, ke a) “mete’” havu la signifon “atmosfera elemento aŭ fenomeno, rilata al la klimato k vetero” (paĝo 734 de [3]) kaj, kiel tia, ne estas formo nova al iu oficiala aŭ Fundamenta formo sinonima; b) “o” estas Fundamenta; kaj c) “logi’” estas internacia afikso (signifo de “logi’o”: “sciokampo, scienco”; lau la paĝo 3 de [5]). Al la menciita eblo tamen kontrastas miakomprene la aparta opinio de akademiano Marc Bavant: “Dum iu ‘scienca afikso’ ne estas ofic[i]ale agnoskita de la Akademio, ĝi restas simpla parto de la radiko, kaj nenio pravigas malsaman analizon por, ekz-e, ‘furioz-a’ kaj ‘ŝton-oz-a’, ‘mikrofono’ kaj ‘mikro-tom-o’, aŭ ‘telefon-o’ kaj ‘tele-skop-o’.” (Paĝo 13 de [5]). Referencoj: [1] Riley, Denis; Spolton, Lewis (1987); el la angla tradukita de Long, Kris: “Vetero kaj klimato de la mondo”. Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio. [2] Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: “Esperantista Dokumentaro”. Kajero trideka. Parizo, Esperantista Centra Oficejo. [3] “La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto”, NPIV (2002). Ĝenerala gvidanto: Duc Goninaz, Michel. Parizo, Sennacieca Asocio Tutmonda. [4] Zamenhof, L. L. (2002, 6a eldono): “Lingvaj respondoj. Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto”. Editoris: Gaston Waringhien. Marmande, Francaj Esperantaj Eldonoj. [5] Akademio de Esperanto, Sekcio pri faka lingvo (2011): “Raporto pri libromanuskripto kun la titolo ‘Ekoturisma vortareto’. Raporto (korektita) 2011-04-15.” https://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/faka_lingvo_raporto20110415.pdf 15-a de Marto 2013. Mi petas pri publikigado de mia demando kaj de via respondo, kiun mi jam antauĝojas.
RESPONDO
Kara samideano,
La rekta, principa respondo al via demando
Ĉu la uzado de la neoficiala “meteologi’” sinonime al la oficiala “meteorologi’” estas kontraŭ-Fundamenta?
estas
NE, uzi alian formon por la nocio, por kiu jam ekzistas formo oficiala, principe NE kontraŭas la Fundamenton.
La Antaŭparolo al la Fundamento eĉ priskribas kiel tio povas okazi.
https://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html
Tiel, ekzemple, en reala uzado la fundamentan “rezultato” preskaŭ tute anstataŭis la nova, intertempe jam oficialigita, formo “rezulto”.
Ni komprenas la kialon, pro kiu oni volus eviti la vorton “meteorologio”: pro historia konfuzo ĝi estas etimologie ligita al la vorto “meteoro”, kaj oni volus preventi eventualan miskomprenon per enkonduko de la formo “meteologio”.
Tamen la reala lingvouzado ofte ignoras aŭ detruas kabinetajn ideojn. Ni ne juĝas, ni simple konstatas, ke la lingvo ne ĉiam sekvas spekulativajn doktrinojn. En tiu ĉi stadio, ne estas klare, kiel evoluos la efektiva vortouzado.
Rilate la ideon trakti la formon “meteologio” kiel kunmetaĵon, ni aliĝas al la opinio de nia kolego Marc Bavant, kiun vi citas en via demando.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu afiksoj bezonas protekton?
Publikigita la 8an de Aprilo 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.03.05] Konstato: Ekzistas principeca diferenco inter la afiksoj menciitaj en la Fundamento de Esperanto aŭ poste oficialigitaj de la AdE, kaj la pseŭdosufiksoj kiujn esperantistoj ekuzis poste kaj kiuj eĉ ekaperis en vortaroj sub apartaj kapoj. La unuaj apartenas al la gramatiko de Esperanto kaj estas libere uzeblaj, ankaŭ solstare, la duaj servas al malplimulto de la esperantistaro kiel helpiloj por formi novajn vortojn aŭ eĉ novajn formojn por jam ekzistantaj vortoj. Konsidero: Ekzistas kazoj en kiuj pseŭdoafikso, pro nacilingva aŭ fakterminara influoj aŭ aliaj, ĝuas kreskantan popularecon, dum ili ofte ne estas precize difinitaj, ne estas solstare uzataj kaj konkurencas kun vortoj derivitaj de radiko kun afikso, kiu havas parencan signifon kiel la pseŭdosufikso. Tiom kiom tiu situacio koruptas la ĝeneralan komprenadon de la rolo de afiksoj en la lingvo Esperanto fare de ĝiaj uzantoj, ĝi estas tro neoportuna. Ĝi povas kontraŭefiki al la fekundeco de iuj afiksoj. Demando: Ĉu vi akceptas la principon, ke por protekti la fekundecon de iu afikso kontraŭ konkurencado de pseŭdosufikso, povas indi la divido en tri grupojn de vortoj kiuj estas uzataj en Esperantaj tekstoj kun tiuj pseŭdosufiksoj, nome: (1) tiuj vortoj kiuj, pro internacieco aŭ ĉar ili jam estis deklaritaj oficialaj, apartenas nekontesteble al la lingvo; (2) tiuj vortoj kiuj estas bezonataj, ĉar ne ekzistas taŭga alternativo por esprimi ilian ideon kaj tial devas esti oficialigitaj, kontraste kun (3) tiuj vortoj, por kies signifo(j) oni povas trovi taŭgan alternativon kaj kiuj estu konsiderataj kiel ne-necesaj novaj formoj? Ĉar ni kalkulas kun tio, ke tiu demando ne povas esti respondita en sia ĝeneraleco, ni prezentas al vi studon pri la uzebleco de la pseŭdosufikso -iv. Char ĝi konkurencas kun la sufikso –em same kiel kun kunmetaĵoj kun ‑pov, ĝi entenas rekomendojn konforme al la supraj principoj, kiuj difinas ĝian uzadon. Ni estos dankaj al vi, se vi donos vian juĝon pri tiu studo kaj konsideros la transprenadon de la rekomendoj. Bonvolu akcepti de ni sentojn de respekto kaj estimo!
RESPONDO
Kara samideano,
Rekte respondi al via demando ne estas facile, parte pro ĝia logika strukturo: vi demandas ĉu povas indi A (la divido de certaj vortoj en tri grupojn) por B (protekti la fekundecon de afikso kontraŭ konkurencado de pseŭdosufikso).
Via demando havas premison, ke protekti la fekundecon de afikso kontraŭ konkurencado de pseŭdosufiksoj (B) estas valida celo, dum ne estas klare, ĉu tia sistema protektado necesas.
Dubinda estas ankaŭ la utileco de la nocio “pseŭdosufikso” en la senco, en kiu vi uzas ĝin: en via studo pri “iv” aperas vortoj, en kiuj “iv” estas nek sufikso, nek pseŭdosufikso en iu ajn utila senco: plejparte ĝi simple estas parto de nova Esperanta radiko, kiun oni pruntis el gentaj lingvoj. Bonvolu noti, ke tio, kion tradiciaj alilingvaj gramatikoj nomas “sufiksoj”, “prefiksoj” aŭ “afiksoj”, ne estas la samaj nocioj, kiel Esperantaj afiksoj.
La divido de vortoj en tri grupojn, kiun vi proponas, estas nekonvinka kaj malklara, ĉar ĝi baziĝas sur arbitraj, subjektivaj nocioj “bezonata vorto”, “taŭga alternativo por vorto” kaj “ne-necesaj novaj formoj”.
Reale, apenaŭ troveblas vortoj por kiuj “ne ekzistas taŭga alternativo por esprimi ilian ideon”, ja ne estas nepre, ke ĉiun ideon oni povu esprimi unuvorte.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu kvinoo aŭ kinuo?
Publikigita la 2an de Aprilo 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.02.04] En PIV aperas nur “kvinoo”. Ĉu akceptebla estas ankaŭ la sinonima vorto “kinuo”?
RESPONDO
En tiu ĉi kunteksto ne estas klare, kion signifas la vorto “akceptebla”. Normala maniero, per kiu la Akademio aprobas la vortojn, estas per oficiala aldono [al la Universala Vortaro]. Tio ankoraŭ ne okazis pri iu ajn nomo de tiu ĉi cerealo.
Evidente ne estas dezirinde, ke oni uzu plurajn malsamajn (sed samoriginajn kaj similsonajn!) formojn por la sama, tute klare difinita nocio. Tial eblas interpreti vian demandon kiel demandon, kiu el la du formoj, kiujn vi menciis, estas rekomendinda.
Evidentiĝis, ke eĉ inter la membroj de la Konsultejo ekzistas tre diversaj opinioj pri tio, ĉu “kvinoo” aŭ “kinuo” estas pli taŭga. Tial oficiale la Konsultejo povas diri nur tion, ke ĝi bedaŭrinde ne povas fari rekomendon pri tiuj ĉi du formoj.
De mi mem mi volas aldoni, ke min ŝokis la pasioj, kiujn kaŭzis tiel banala afero kiel nomo de cerealo. Tial mi ekpensis pri la nomoj sendependaj de la konkurantaj kaj konfuze similaj formoj “kvinoo”, “kinuo”, “kinoo”, “kinvo” kaj “kinŭo”.
La formo “riza ĥenopodio” ŝajnas al mi plej neŭtrale taŭga. (Ĝi sekvas priskriban modelon de la lingvoj rusa kaj pola.) PIV indikas sinonimon “perua kenopodio”, sed, unue, ĝi ŝajnas postrestaĵo de la jam eksmodiĝanta ĥo-fobio, kaj, due, la epiteto “perua” ne ŝajnas fidinda: ekzemple, en la ĉeĥa oni nomas tiun ĉi cerealon “ĉilia”. Eble “keĉua” estus pli adekvata elekto, sed ankaŭ pri tio aperas duboj.
La laŭvorta traduko de la novlatina “Chenopodium” (kies ambaŭ partoj estas grekaj) estas “anserpiedo”, kaj tio liveras alian sinonimon registritan en PIV, kiu povas servi kiel “popolnomo” (rekomendita, cetere, de Wouter Pilger), kvankam konjekteble tia nomo povas esti neoportuna en kelkaj kuntekstoj. Ĉu, ekzemple, “anserpieda kaĉo” aŭ “kaĉo el riza anserpiedo” ne aspektus iom misgvide en menuo de vegetara restoracio?
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Genomo? Genaro?
Publikigita la 28an de Marto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.02.07] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Bonvolu konsideri la jenajn terminojn. en: chromosome “Origin late 19th cent. coined in German from Greek el khrōma ‘colour’ + sōma ‘body’.” NODE en: genome – “Origin 1930s: blend of gene and chromosome.” NODE Noun 1. The haploid set of chromosomes of an organism. 2. The complete set of genetic material of an organism. eo: genaro – la tuto de la genoj de individuo, manifestiĝantaj aŭ latentaj NPIV Guglo trovis ekzemplerojn de genaro kaj genomo (sed ne vidigas la nombron da ili) de: Genom fr: génome es, it: genoma nl: genoom ru: геном Vidu diskuton en http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Genaro en: proteome – the full complement of proteins produced by a particular genome. eo: proteinaro – la kompleta aro de la proteinoj en la ĉelo, histoaŭ organismo. Proteinaro estas pli granda ol genaro kaŭze de alternativa splisado kaj posttradukadaj modifoj. La scienco esploranta proteinaron nomiĝas proteomiko. (en: proteomics) http://eo.wikipedia.org/wiki/Proteinaro Notu: proteomiko devenas rekte de proteomics, ne de proteinaro, do alie estus proteinariko. de: Proteom fr: protéome es, it: proteoma nl: proteoom en: receptorome – the receptorome can be considered the total set of genes giving rise to receptors or receptor molecules. It could also be seen as the total number of receptor proteins in a certain organism. http://en.wikipedia.org/wiki/Receptorome eo: [mankas] aliaj lingvoj: [mankas] en: connectome (2009) – a comprehensive map of neural connections in the brain. http://en.wikipedia.org/wiki/Connectome de: Connectome [Google Translate], Konnektom [Wikipedia] fr: connectome [ambaŭ] nl: connectoom [Wikipedia] ru: коннектом [Wikipedia] Mi volas adapti la anglan artikolon pri la “Human Connectome Project” en eo. http://en.wikipedia.org/wiki/Human_Connectome_Project Do mia demando estas “Kiel traduki la terminon”? Ŝajnas ke la -om-formoj estas internaciaj (kaj la nombro da tiaj terminoj plimultiĝas de tempo al tempo) kaj laŭ la 15-a regulo… Sed estas precedencoj por la -ar-formoj. NODE estas New Oxford Dictionary of English
RESPONDO
El pure lingva vidpunkto, la ideo uzi la formon X-aro, kiam temas pri konvencie difinita aro da X-oj, estas tre taŭga rimedo por evoluigi koheran terminaron kun koncizaj terminoj kaj eviti enkondukon de novaj radikoj.
Bonvolu noti, ke la naiva opinio, ke X-aro estas ia ajn aro da X-oj estas erara. (Se estus tiel, kial oni entute bezonus la sufikson -ar-, ja por tio tute bone servas simpla plurala finaĵo.) X-aro konvencie difinas novan nocion: tiel, ŝtuparo ne estas ia ajn aro da ŝtupoj, vortaro ne estas ia ajn aro da vortoj, klavaro ne estas arbitra aro da klavoj ktp.
Tial, la nocio “genaro” ŝajnas al ni tute taŭga kaj konforma al la lingva spirito de Esperanto.
Se oni povas logike formi nomon por la nova nocio uzante jam ekzistantajn radikojn, tio kutime estas pli taŭga metodo ol sklave kopii “internacian” terminon. Ne forgesu, ke la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko klare rekomendas ne prunti plurajn samradikajn “fremdajn” vortojn, sed nur la bazan, kaj derivi ceterajn de la baza radiko.
La vorto “konektaro” ŝajnas al ni taŭga, sed sen sufiĉa faka sperto, tiu ĉi opinio baziĝas sur konjekto, ke “mapo (de konektoj)” en la difino de tiu ĉi nocio estas esence aro. Oni bezonas fakajn sciojn por kompetente konfirmi tion ĉi.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de kelkaj anglalingvaj vortoj
Publikigita la 15an de Marto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.01.07] Kiel oni tradukas al Esperanto la anglajn vortojn “gearbox” kaj “flash memory drive”? Kiel oni nomas en Esperanto la popularajn fizikajn ekzercojn “pushups”, “pullups/chinups”, “situps”, “squats”? Kiuj Esperanto-vortoj uzeblas por la gimnastikaj elementoj “roll” kaj “split”?
RESPONDO
Kara samideano,
Ni rekomendas esperantigi la anglajn vortojn, pri kiuj vi demandis, jene.
Gearbox: rapidumaro.
Flash memory: La koncernan teĥnikon oni kutime nomas “fulmomemoro”. Tial la anglan esprimon, pri kiu vi demandas, “flash memory drive”, oni povas nomi fulmomemorujo.
Tion, kio angle nomiĝas “USB flash drive”, oni ofte nomas “memorbaston(et)o” pro ofta formo de ĝiaj fruaj specoj. Tamen tia asocio de la nocio kun ĝia ofte renkontebla aspekto estas hazarda kaj efemera: la kutima formo de poŝmemoriloj daŭre ŝanĝiĝas pro teĥnologia evoluo kaj simple pro modo. Cetere, ankaŭ unu el la varmarkaj tipoj de memorkartoj bazita sur fulmomemora nomiĝas angle “memory stick”, t.e ĝuste memorbaston(et)o.
Tial la funkciaj priskriboj “poŝmemoro”, “poŝmemorilo” aŭ “poŝmemorujo” estas, laŭ ni, preferinda. Ankaŭ pli fakeca “fulmomemoro”, “fulmomemorilo” aŭ “fulmomemorujo” povas esti taŭga, se oni volas indiki la uzatan memorteĥnikon, kvankam por nefaka uzado evidente pli gravas la funkcio (“memor-”) kaj kompakteco (“poŝ-”).
Push-up: lev(o)puŝo aŭ puŝlev(iĝ)o. Kvankam tio ne estas tute preciza priskribo de la ekzerco, ĝi estas almenaŭ same kontentiga kiel la angla “push-up”: por esti oportune uzeblaj, tiaspecaj esprimoj devas esti kompaktaj kaj do, plej ofte, ne povas esti same elĉerpe detalaj kiel enciklopediecaj difinoj. Oni ja povas pli priskribe, sed pli longe kaj, eble, tro pedante diri “puŝa sinlevo”. Nur la reala uzado povas definitive demonstri, ĉu pli gravas koncizeco aŭ priskriba klareco.
Tia ĉi rezonado validas ankaŭ por aliaj vortoj el via demando. Mi do ne ripetos ĝin.
Pull-up: pendotiro aŭ, pli priskribe, “tira sinlevo”.
Sit-up: bustolevo.
Squat: ekkaŭro aŭ genuflekso.
Roll: (sin)rulo. Bonvolu noti, ke ekzistas multaj manieroj gimnastike sin ruli.
Split: krurdisigo. Kelkloke propone aperas la vorto “spagato” bazita sur la nomo de tiu ĉi ekzerco en kelkaj gentaj lingvoj. Ni ne certas kiom uzata kaj uzota estas tiu ĉi formo, ĉar oni (dume!) nesufiĉe ofte aŭdas komentadon de sportaj eventoj en Esperanto ;)
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Nomoj de kuraciloj
Publikigita la 12an de Februaro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.12.18] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Estimataj geakademianoj, Mia demando temas pri la esperantigo de la nomoj de medikamentoj. La Monda Organizaĵo pri Sano kreas por ĉiu medikamento/kuracilo ĝian Internacian Neproprietan Nomon. Nu, mi volas scii, ĉu la nomoj kreitaj per tiu sistemo (kaj la sistemo mem) estas aŭtomate esperantigendaj laŭ Regulo 15 pro la fakto, ke tiuj nomoj, kreitaj de internacia organizaĵo, estas aŭtomate internaciaj; kaj se jes, ĉu la sama regulo estas aplikebla al ĉiu alia internacia nom-sistemo (kiel la IUPAC-sistemo por nomi kemiaĵojn).
RESPONDO
Kara samideano,
La fonto, kiun vi indikis,
http://www.who.int/medicines/services/inn/publication/
enhavas nomaron kvarlingvan: temas pri la lingvoj angla, franca, hispana kaj latina.
Estas do ne tute klare, kion signifas la vorto “aŭtomate esperantigendaj” en via demando.
Se temas pri tio, ke la vortoj (ĉu latinaj formoj?) troviĝantaj en dokumentoj de internaciaj organizaĵoj difinantaj sciencan nomenklaturon de iu fako estas senŝanĝe konsidereblaj Esperantaj vortoj, la respondo evidente estas “ne”.
Se tamen vi demandas, ĉu tiaspecaj dokumentoj povas esti taŭga bazo por krei koncernan esperantlingvan nomenklaturon, la respondo estas “jes”. La ekzisto de la latina (kaj tri aliaj) nomenklaturoj igas tian laboron certagrade simila al la esperantigo de botanika kaj zoologia nomenklaturo.
Estas dubinde, ke tian esperantigon oni povus “aŭtomatigi”, t.e. verki algoritmon por esperantigi la ekzistantajn dokumentojn, kvankam tio eble estas pli realisma ol esperantigo de biologia nomenklaturo kun mikso de komunuzaj kaj latinecaj “sciencaj” terminoj en la gentaj lingvoj kaj en Esperanto.
Ĉu esperantigo de plenaj listoj de la kuraciloj (kun posta regula ĝisdatigo) estas realigebla volontule pere de la lingva komunumo mem, sen tiucelaj financaj rimedoj, estas alia demando. Praktike sufiĉus, se oni kompetente kaj unuece esperantig(ad)us laŭbezone tiujn nomojn, kiuj atingas komunan uzadon aŭ necesas por reale okazanta faka agado kaj verkado en Esperanto.
Aldone (aŭ anstataŭe) oni povus verki dokumento(j)n pri la principaro, sur kiu baziĝu tia esperantigado.
Ĉu vi pretas iniciati tiajn laborojn?
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu “investi en ion” aŭ “investi en io”?
Publikigita la 11an de Januaro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.11.05] Ĉu oni “investas en nominativo” aŭ “investas en akuzativon”? Ambaŭ formoj aperas, ekzemple, en tekstaro.com.
RESPONDO
Kara samideano,
Kvankam la uzado ankoraŭ ne stabiliĝis, ni emas pledi por la modelo “investi en ion” kiel baze rekomendinda.
Unue, la ago investi ĝenerale enhavas la ideon de direkto al la objekto/celo de la investo:
Entreprenistoj kutimas pruntepreni monon por investi ĝin en profitodonan produktadon.
Ankaŭ figuraj sencoj nature transprenas tian ideon:
Kial la potencaj ŝtatoj ne investas prestiĝon en garantiadon de paco?
Ili investu en la klerigadlaboron de la Akademio parton de sia libera tempo.
Ofte la akuzativo estas sencodistinga. Komparu, ekzemple,
Dum jardekoj usonaj entreprenistoj investis en Pollandon. Oni devas trovi la monon por investi en la estontecon. (Temas pri la celobjekto de investado.)
kun
Dum jardekoj usonaj entreprenistoj investis en Pollando. Oni devas trovi la monon por investi en estonteco. (Temas respektive pri loko kaj tempo de investado.)
Notindas, ke la verbo “investi” havas kompleksan semantikon, kiu ne redukteblas al la distingo inter “en io” kaj “en ion”. Ekzemple, oni ofte uzas “en io” por indiki “perilon” de investado:
Ŝia kapitalo estas plejparte investita en akcioj, kaj nur neglektinda parto estas en oro kaj kontanta mono.
Evidente la ĉeesto aŭ foresto de la akuzativa finaĵo ne sufiĉas por distingi ĉiujn semantikajn rolojn, kiuj povas esti enkondukitaj per la prepozicio “en”. Iam la kunteksto aŭ atendeblaj fonaj scioj sufiĉas por senambiguigi la esprimon, sed fojfoje, por eviti miskomprenon, necesas trovi alian, pli klaran vortigon de la intencita penso.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Akuzativigo de plurvortaj esprimoj
Publikigita la 14an de Novembro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDOJ [2012.09.23] Estimataj akademianoj! 1. Laŭ kiuj principo kaj regulo deklinaciendas la kompletaj personaj nomoj? Mi pensas unuavice pri la maniero formi la akuzativon de ĉi tiaj nomoj. Kiu el jenaj formoj rigardeblas kiel ĝusta akuzativigo? Mi ŝatas (a) Ludoviko Lazaro Zamenhof. (b) Ludovikon Lazaron Zamenhof. (c) Ludovikon Lazaron Zamenhofon. (d) Ludoviko Lazaro Zamenhof-on. Mi konscias, ke oni preferas la formon nominacian kiel “Mi ŝatas la lingvokreanton / iaman okulkiraciston L. L. Zamenhof” k.s., sed en la praktiko tia formo estas, laŭ mi, ne ĉiam aplikenda. 2. En iuj landoj oni kutimas uzi formojn de nominacio, en kiuj la dua (determinanta) elemento estas nomo ne propra, sed komuna: ekzemple, “s-ro oficiro” k.t.p. Mia demando estas: kiel formi la pluralon de ĉi tiaj nomoj? Ĉu (a) s-roj oficiro aŭ (b) s-roj oficiroj?
RESPONDO
Kara samideano,
1. La ĝenerala principo, kiu, laŭ ni, uziĝas por elekti la plej taŭgan formon inter tiuj, pri kiuj vi demandas, estas jena:
La asimilitaj formoj akceptas akuzativon, kaj la neasimilitaj restas senŝanĝaj.
Jen do rekta respondo al via demando:
La formoj (a) kaj (d) ne ŝajnas al ni akcepteblaj, (c) estas akceptebla nur se ĝi estas derivita de la formo “Ludoviko Lazaro Zamenhofo”. La formo (b) estas tute akceptebla kaj la plej taŭga.
2. La formo “sinjoroj oficiroj” estas tute taŭga. La formo “sinjoroj oficiro” NE estas akceptebla.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la italan vorton “baratto”?
Publikigita la 11an de Oktobro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.09.14] Estimataj, Konsultante la interretan vortaron de s-ro Minnaja (itala-esperanta/esperanta-itala), je la itala vorto “BARATTO”, kiu signifas “interŝanĝo je objektoj” (ekzemple, prahistoria kutimo de homoj), mi trovis la esperantigon “INTERŜANĜO”. Mi ege miris, ke lingvo evoluinta kiel Esperanto, posedas nur tian nespecifan vorton: ja “interŝanĝo” povas aludi ian ajn agon, kiel, ekzemple, reciprokan transdonon de ideoj. Se neniu zorgas pri tio ĉi, Esperanto ne povos esti taŭga por juraj tekstoj, kiuj eĉ por specifaj kazoj bezonas precizegan lingvaĵon. Kiel povis okazi, ke neniu okupiĝis pri tio? Estas mirinde kaj seniluziige. Respektajn salutojn!
RESPONDO
Kara samideano,
Vi demandas pri esperantigo de itala vorto. Kvankam ne ĉiuj konsultejanoj libere posedas la italan, ni esperas, ke ni ĝuste komprenas, pri kiu nocio temas.
Vi pravas, “interŝanĝo” povas signifi ian ajn … interŝanĝon. Tiu speco, al kiu vi konjekteble referencas, estas varinterŝanĝo. Eĉ pli precize, vi verŝajne volas trovi terminon por la ekonomika nocio, kiun eblas nomi “senvaluta varinterŝanĝo”. Tiu ĉi priskribo estas niaopinie ekzakta kaj povas servi kiel jura aŭ ekonomika termino.
Se aperus reala lingva bezono havi pli kompaktan aŭ pli “internacian” terminon, por tio taŭgus (surprize internacia) vorto “bartero”.
Tamen la memklariga formo “(senvaluta) (var)interŝanĝo” ŝajnas al ni tute sufiĉa.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ninĵo? Ninĵao? Ŝinobo?
Publikigita la 11an de Oktobro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.09.14] Saluton! Kiel nomi la famajn elitajn japanajn soldatojn, kiuj iom furoras en populara kulturo nuntempe kaj angle nomiĝas “ninja”? Verŝajne la radiko “ninja” estas disvastigita en multaj naciaj lingvoj, sed supozeble japanoj mem uzas “ŝinobi”. Supozante ke “ninja” taŭgas pro internacieco, kiel esperantigi ĝin? Do, ĉu: Ninĝo aŭ ninĝao? Ninĵo aŭ ninĵao? Ŝinobo aŭ ŝinobio? Aŭ io alia? Dankon! PS: Iom da antaŭa diskuto aperas ĉi tie: http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/15284 kaj pli lastatempe ĉi tie: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=11865
RESPONDO
Kara samideano,
Ni rekomendas la formon “ninĵo” pro la ĉi-subaj konsideroj.
1. “Ŝinobo” ŝajnas al ni tute neinternacia.
Estas dubinde, ke ekzistas homoj, kiuj kapablas rekoni la signifon de “ŝinobo”, sed ne kapablas rekoni ankaŭ “ninĵo” aŭ “ninĵao”.
Male, abundegas homoj, kiuj tute ne rekonus la formon “ŝinobo”, sed ja povas sufiĉe facile diveni, kio estas “ninĵo” aŭ “ninĵao”.
2. Pri la elekto inter “ĵ” kaj “ĝ”: Ŝajnas, ke en transprenado de Japanaj vortoj kun tia sono, jam estas tradicie uzi “ĵ”: “ĵudo”, “Fuĵi-monto”, “ĵoruro”, “ĵuĵicuo”, “manĵuo”, “ŝoĵio” (ĉiuj en PIV-2005). La japana lingvo ŝajne ne havas fonologian kontraston inter “ĵ” kaj “ĝ”. Simile statas pri la Korea lingvo: “Panmunĵono” (PIV-2005).
3. La bezonon de konsilo kaj unuecigo akre ilustras la Vikipedia artikolo “Ninĵo”, en kiu uziĝas tute ĥaose jen “ninĵo”, jen “ninĵao”, jen “ŝinobo”, sen ajna logiko, ordo aŭ racio, kvankam “ninĵo” klare superregas, kaj estas uzata en la titolo kaj en la adreso de la paĝo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Nin%C4%B5o .
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu “Esperant-” aŭ “esperant-”?
Publikigita la 11an de Septembro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.08.08] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— La formo “Esperant-” (la lingvo Esperanto) aperas foje majuskle, foje minuskle, eĉ ambaŭ en la sama artikolo. Kio estas la normo pri tio ĉi?
RESPONDO
Kara samideanino,
Unue, la senpera kialo, ke oni kutime skribas la vorton “Esperanto” majuskle estas tio, ke ĝi estas propra nomo. Se tio ne estas al vi evidenta, tion konfirmas la fakto, ke ĝi kondutas (ekzemple, rilate kombineblon kun la artikolo) same kiel ceteraj propraj nomoj.
Tamen pluderivado deiranta de la radiko “Esperant-” ne ĉiam kondutas tute same kiel “ordinaraj” propraj nomoj: ekzemple, ĝi kutime retenas la majusklon eĉ en adjektiva kaj adverba formoj, kio ne estas kutima afero.
Grava specifaĵo de la radiko “Esperant-” en Esperanto estas tio, ke (pro konataj historiaj cirkonstancoj) ĝi estas homonima kun la kombino “esper-ant-”.
Tia homonimeco etendiĝas al multaj derivaĵoj: Esperanto/esper-anto, Esperanta/esper-anta, Esperante/esper-ante.
Ambaŭ formoj en tiaj paroj estas reale uzataj kaj ilia miksado povas konduki al miskompreno. Kelkaj inter konsultejanoj opinias, ke oni tradicie distingas tiajn formojn skribe uzante “Esperant-”, kiam temas pri la lingvo, kaj “esperant-”, kiam temas pri esperado.
Mi mem, neniam leginte pri tio ĉi, malkovris por mi tiun ĉi distingon en fruaj jaroj de mia esperantisteco kaj konscie ekuzis tian kriterion por decidi, ĉu necesas reteni la majusklon ĉe derivaĵoj de “Esperant-” aŭ ne. Tio ŝajnis tute konforma kun la reale uzataj formoj en la lingvaĵo de “bonaj aŭtoroj”, kio plifirmigis mian konjekton, ke temas ne pri mia arbitra invento, sed pri malkovro de neskribita, sed reale valida kriterio.
Kelkaj derivaĵoj de “Esperant-” apenaŭ povas konduki al iu ajn miskompreno, kaj tial oni kutime skribas ilin minuskle: “esperantisto”, “esperantismo”, “esperantisteco”, “esperantaĵo” estas evidente tiaj, kaj probable ankaŭ “esperantigo”, k.a.
Estas notinde, ke la ofte uzata neformala mallongigo de “Esperanto-” aŭ “Esperant-” al unulitera “E” kutime estas majuskla: “E-o”, “E-e”, E-igo”, “E-aĵo”, “E-klubo”, “E-movado”, ktp.
Bonvolu noti, ke kelkfoje la sencodistingo per majusklo estas aŭ entute neuzebla (ekzemple, kiam oni parolas) aŭ estas neoportuna (ekzemple, enmeto de majusklo meze de vorto: “ne-Esperanta litero” anstataŭ la kutima “neesperanta”).
RESUME:
La nomon mem de la lingvo oni normale komencas majuskle, kiel propran nomon: “Esperanto”.
En derivaĵoj, se ekzistas neniu risko de konfuzo inter “Esperant-” kaj “esper-ant-”, oni kutime uzas minusklon. Se tia konfuzo eblas, oni povas distingi la homonimajn formojn per majusklo/minusklo.
Evidente temas ne pri gramatikaj reguloj, sed pri klareco, bona stilo kaj respekto al tradicio. Aparte gravas ankaŭ unueco ene de la sama teksto.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Porto-Riko? Puerto-Riko? Portoriko? Puertoriko?
Publikigita la 11an de Septembro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.08.09] Dear Mr. Shlafer, [Kara s-ro Shlafer] Please excuse me for writing you in English instead of Esperanto [Bonvolu pardoni, ke mi skribas en la angla anstataŭ Esperanto] (mi estas apoganto kaj mi bone komprenas la Internacian Lingvon, sed mi nur fuŝparoletas kaj fuŝskribetas en ĝi). In a study of the names of Puerto Rico, which will be concerned mainly with variation between /o/ and /ue/ in the first syllable (as in English Porto Rico ~ Puerto Rico), I would like to include information about Esperanto. [Mi volus enigi informon pri Esperanto en mian studon pri nomoj de Puerto Rico, kiu ĉefe koncernas variadon inter /o/ kaj /ue/ en la lasta silabo (kiel en la angla "Porto Rico" ~ "Puerto Rico").] My understanding is that the current Esperanto name is Puerto-Riko. Did earlier Esperanto have Porto-Riko? If so, is there any information that you could send me about the change from the monophthongal form to the diphthongal one? [Miakomprene, la nuntempa nomo en Esperanto estas "Puerto-Riko". Ĉu pli frua Esperanto havis la formon "Porto-Riko"? Se estas tiel, ĉu vi povas sendi al mi informojn pri la ŝanĝo de monoftonga al la diftonga formo?] Did the Esperanto Language Academy ever rule on this matter? [Ĉu la Akademio de Esperanto iam faris decidon pri tio ĉi?] I appreciate your help and would be happy if you wrote me in Esperanto because I take every opportunity possible to read the language. [Mi dankas vin pro helpo kaj ĝojus, se vi skribus al mi en Esperanto, ĉar mi uzas ĉiun ŝancon, kiun mi trovas, por legi en la lingvo.] [Esperantigo en rektaj krampoj estas mia. - A.S.]
RESPONDO
Kara samideano,
La Konsultejo detale pridiskutis vian demandon kaj, laŭ via peto, ni respondas en Esperanto, kion ni, tre internacie varia grupo sen alia komuna lingvo, memkompreneble forte preferas.
En sia antaŭa decido, la Akademio klare montris preferon al la uzado de envorta divida streketo en lando-nomoj NUR por dividi la vorton en la partojn, kiuj estas validaj Esperantaj elementoj.
En
https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/
la Akademio rekomendas la formojn “Ebur-Bordo”, “Sovet-Unio” kaj “Sud-Afriko” (ĉar temas pri kunmeto de Esperantaj elementoj), malkiel “Kostariko”, “Sieraleono” kaj “Sanmarino”, (ĉar ne temas pri kunmeto de validaj Esperantaj elementoj).
Tial, en la spirito de tiu ĉi decido de la Akademio, rekomendeblaj, laŭ ĝi, povas esti nur la formoj “Portoriko” aŭ “Puertoriko”.
Ambaŭ formoj uziĝas, kaj ni ne povis trovi subtenon por via opinio, ke la elekto de formo en Esperanto evoluis de “Portoriko” al “Puertoriko”. Al ni estus interese ekscii, sur kio baziĝas tiu ĉi impreso.
Male, ni havas la impreson, ke ne ekzistas definitiva normo pri tiu ĉi propra nomo en Esperanto. Ie aperis “Portoriko” (aŭ “Porto-Riko”, la formo kiu aperas en la Plena Ilustrita Vortaro kaj kiun ni ne rekomendas pro la kialo, kiun mi klarigis), dum aliloke aperis “Puertoriko” (aŭ “Puerto-Riko”).
Plej probable, la Esperanta nomformo simple sekvis la oficialan anglalingvan nomon de tiu ĉi teritorio, kiu origine nomiĝis “Puerto Rico”, poste dum kelka tempo – pro misliterumo (tiel!) - “Porto Rico”, kaj de 1932 – denove “Puerto Rico”.
Nu, se la nomo ŝanceliĝis en la propra lingvo de la teritorio, ne estas mirinde, ke ŝanĝiĝis ankaŭ ĝiaj alilingvaj (ankaŭ Esperanta) nomformoj. Se tio estas la ĉefa (aŭ eĉ la sola) faktoro, kiu kaŭzis la variadon, tiam la Esperanta normo iom post iom probable stabiliĝos je la formo “Puertoriko”, kiu pli proksime reflektas la nuntempan gentolingvan formon.
Bonvolu noti, ke en Esperanto “ue” (ĉie, ne nur en “Puertoriko”) NE estas diftongo. Oni prononcu ĝin dusilabe.
Espereble niaj klarigoj kontentige respondas al viaj demandoj.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Bitlibro? Cifereca libro? Elektronika libro? E-libro? Retlibro?
Publikigita la 28an de Aŭgusto 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.08.09] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Kiel oni prefere nomu en Esperanto tion, kio nomiĝas “E-book” en la angla, t.e. komputila versio de libro legota per speciala aparato tiel, ke oni vidos bildon, kiu similas al tradicia papera paĝo? En esperanto oni foje nomas tion “e-libro”, “bit-libro” aŭ “cifereca libro”. Komputeko ( http://www.komputeko.net/ ) proponas la formon “retlibro”.
RESPONDO
Kara samideano,
Kaj “bitlibro”, kaj “cifereca libro” estas tute taŭgaj terminoj, kaj ŝajne la plej popularaj por tiu ĉi relative nova nocio. Ankaŭ “elektronika libro” estas akceptebla esprimo.
Male, “E-libro” estus preskaŭ neeviteble (mis-)interpretebla kiel mallongigo por “Esperanto-libro” (simile al “E-klubo”, “E-movado” ktp) – samkiale la esprimo “retpoŝto” iĝis komunuza (sed ne “e-poŝto”, paŭsaĵo de la angla “e-mail”).
Ankaŭ “retlibro” (kiun strange rekomendas Komputeko), ne estas taŭga. Ciferecaj libroj neniel estas dependaj de la Interreto, malgraŭ tio, ke oni ofte elŝutas ilin interrete.
La formon “bitlibro” la Konsultejo rekomendas pro ĝiaj kompakteco, oportuna manipuleblo kaj facila pluderivado.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu “framtlo” estus preferinda al “amiko”?
Publikigita la 15an de Junio 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.05.08] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Saluton! Mi opinias, ke “framtlo” estus pli bona vorto ol “amiko”. Kial? Jen mia rezonado: “Friend/Freund/Vriend ktp” + “Ami/Amigo/Amico ktp” + “Přítel/Przyjaciel/Prijatelj ktp” (Ĝermana) + (Latinida) + (Slava) Se ni miksus tiujn formojn, rezultas “framtlo, framtli, framtla, framtle.” Ĉu vi komprenas, karaj framtloj? Ĝi kombinas formojn el tri grandaj grupoj de eŭropaj lingvoj por krei perfektan vorton. Kion vi opinias pri tio ĉi?
RESPONDO
Kara samideano,
Dankon pro via interesa demando, kiu instigis nin konsideri la sistemon de vortkreado en Esperanto. Ni tamen opinias, ke via propono estas nerealigebla en Esperanto pro jenaj kialoj.
Ĉu vi provus proponi al la internacia komunumo de parolantoj de la angla lingvo simile motiveblan “perfektan” vorton, ekzemple, “framtel” kiel anstataŭaĵo por la tro ĝermaneca (kaj do nesufiĉe “internacia”) ĝisnuna vorto “friend”?
Se tia ideo ŝajnas al vi stranga, vi perfekte komprenas, kia estus normala reago de la Esperanto-parolantoj al via propono.
Unue, la Esperanta radiko “amik-” estas Fundamenta kaj ĝi plene enradikiĝis kaj malfremdiĝis en nia lingvo. Ekzistas do neniu kialo ĝin anstataŭigi per iu ajn alia kaj per tio malvalidigi lingvaĵon en pli-malpli ĉiuj libroj (ekde la Unua Libro) kaj revuoj eldonitaj en la Internacia Lingvo.
Due, se temus pri la metodo krei vorton por nocioj, por kiuj vortoj en Esperatnto ankoraŭ ne ekzistus, eĉ tiam la metodo, kiun via propono implicas, ne estus rekomendinda, kaj jen kial.
(A) Bonvolu noti, ke la maniero arbitre kunmeti silabojn el malsamaj lingvoj neniam estis uzita en Esperanto. Kiom ni povas vidi, ĝi havas neniujn avantaĝojn.
(B) Esperanto ja prezentas okazojn de “hibrideco”: “ĉano” estas hibridaĵo de la franca “chien” kaj la germana “Hahn”, “draŝi” estas hibridaĵo de la germana “dreschen” kaj la angla “thrash”, “ĝardeno” skribe memorigas pri la angla “garden” kaj la germana “Garten”, sed parole ankaŭ pri la franca “jardin” ktp, ktp.
Tamen en ĉiuj tiuj okazoj la simileco estas tiel granda, ke la Esperanta vorto estas facile enkapigebla: en “ĝardeno” kaj anglo, kaj germano, kaj franco retrovas sufiĉe da simileco kun la koncerna sialingva vorto, por preskaŭ intuicie enkapigi la Esperantan vorton. Tiel ne okazus pri “framtlo”: anglo aŭ germano ne komprenus intuicie, ke “fr” venas ĝuste de “friend/Freund”; latinidlingvano ne intuicie komprenus, ke “am” venas de la ilialingva “ami/amigo/amico”; kaj ruslingvano ankoraŭ malpli povus imagi, ke la “tl” de “framtlo” venas de la “тель” de ĝuste “приятель”, ĉar “тель” estas finaĵo aperanta en multegaj person-indikaj vortoj, ekzemple, “instruisto”, “loĝanto”, “amatoro”, kaj okaze en vortoj tute nerilataj al personoj (выключатель = ŝaltilo, китель = marista jako, постель = lito, пастель = pastelo ktp). Kaj tia konfuzo okazas eĉ se oni anticipe scias, ke la vorto estas kombino de la silaboj de vortoj el malsamaj lingvogrupoj.
Nun vi komprenas kial Esperanto neniam uzis tian metodon por vortokreado.
Bonvolu noti, ke por sufiĉe multaj vortoj (ekzemple, “birdo”, “tago”, aŭ “nepra”) Esperanto samkiale pruntis vorton el nur unu grupo de lingvoj, sed ne nerekoneblan kombinon el silaboj detranĉitaj el vortoj de diversaj lingvaj grupoj kaj ne volapukece arbitran hibridon.
(C) La vorto “framtlo” ne estas tre facile elparolebla pro la konsonant-sinsekvo “mtl”, kaj, kvankam tio teorie ne estas absolute malpermesebla, proponante novajn formojn oni ja atentu pri ilia prononceblo. Kion, ekzemple, vi opinius, se iu estus proponinta la vorton “zmrzlino” kun la signifo “glaciaĵo”?
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kion indikas “ekde”?
Publikigita la 15an de Aprilo 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.04.04] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Bonan tagon, mi dezirus ricevi (mal)konfirmon, ke la prepozicio “ekde” montras nur tempopunkton (komencon de periodo) kaj ne povas indiki tempodaŭron. Ŝajnas, ke laŭ RV kaj PMEG ĝi montras nur tempopunkton (“Ekde 2002 firmaoj povos prepari patentajn dokumentojn nur en la angla, franca aŭ germana”). Tamen, mi trovis en PIV la jenan frazon : “Ekde tri jaroj la pesto furiozis en la lando”. Mi trovis per la Tekstaro (el “Fajron sentas mi interne”) ankaŭ alian frazon: “… kiuj parolas Esperanton jam ekde kvin aŭ dek jaroj.” Mi kredis, ke en tiaj frazoj nur “(jam) de” estas uzebla. Ĉu mi eraris? Antaŭdankon pro via respondo!
RESPONDO
Kara samideano,
Vi tute pravas: “ekde” povas indiki nur tempopunkton (komencon de tempoperiodo).
La uzado de “ekde” en la senco “(jam) de” estas evitinda. Tia misuzado fontas el la fakto, ke, ekzemple, france kaj germane (sed ne angle) oni havas saman vorton por la du signifoj.
Bonvolu noti, ke en la frazoj, kiujn vi citis, oni povas interpreti “ekde N jaroj” ankaŭ kiel indikon de komenca tempopunkto kun la signifo “ekde la tempopunkto kiu okazis antaŭ N jaroj”. Do, tiuj frazoj estas misinterpreteblaj, sed ne nepre misinterpretendaj ;) Kompreneble, oni povas tute eviti la riskon de miskompreno uzante la esprimon “ekde antaŭ N jaroj”.
Ni ne vidas kialon dilui la distingon inter tempoperiodo kaj komencopunkto de tempoperiodo – la distingon, kiu jam ekzistas kaj estas facile, regule kaj tradicie esprimembla en Esperanto.
Kial do oni uzu “ekde” anstataŭ “(jam) de” kaj tiel samtempe duobligu la rimedon por esprimi saman signifon kaj perdu la rimedon por distingi du malsamajn signifojn?!
Resume: jen do, vi havas nian ben… – pardonu! – konfirmon! ;)
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
3 km? 3 km-ojn? Tri kilometrojn?
Publikigita la 15an de Aprilo 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.03.19] Estimataj sinjor(in)oj! Korektante tekston por Esperanto-bulteno, mi trovis jenan frazparton: “Strando situas 3 km for de nia hotelo.” Mi scias, ke mi povas korekti tiel: “situas je 3 km de nia hotelo” aŭ “situas tri kilometrojn for de nia hotelo” … sed mi vane provis trovi, ĉu eblas aldoni pluralon kaj akuzativon al mezursimbolo: situas 3 km-ojn ; situas 3 km-jn ? Plie, ĉu indas (aŭ ne) aldoni “for” post la mezurindiko ? Mi antaŭdankas vin pro via respondo.
RESPONDO
Kara samideano,
Unue, tiajn mallongigojn (aŭ ‘mezursimbolojn’, kiel vi nomas ilin) oni kutime skribas sen gramatikaj finaĵoj. Alivorte, la mallongigo aŭ “simbolo” estas en si mem tia, ke leganto povas kompreni ĝin en kiu ajn sintaksa rolo. Do ne necesas aldoni ion ajn.
Due, por plia klareco evidente eblas aldoni la finaĵojn, kaj, se oni tion volas, prefere en la formo “3 km-ojn”.
Trie, en pli formala aŭ instrua teksto oni povas tute ne uzi mallongigojn kaj skribi do “3 kilometrojn” aŭ “tri kilometrojn”, se oni sekvas la principon, ke oni skribu la nombrojn de unu ĝis dek vorte – tian principon postulas de siaj aŭtoroj la periodaĵo “Monato”: vidu http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#nombro
Ŝajnas, ke la meza vojo estas tre malofta.
La aldono de “for” ne necesas, sed en iuj kuntekstoj ĝi povas esti utila. Ankaŭ “je tri kilometroj” ne estus erara, kvankam “tri kilomentrojn” en via frazo sonas pli kutime.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu “mitulo” aŭ “mitiluso”?
Publikigita la 14an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.01.24] Salutojn, estimataj sinjor(in)oj! Mi proponas anstataŭigi la terminon “mitulo” per “mitiluso”, ĉar la vorto “mito” jam ekzistas, kaj mitulo ne estas “ulo” pri mito. La Akademio jam ŝanĝis la terminon “tino” al “tinuso”, kiu proksimigas pli bone al la latina “thynnus”, kaj tiel evitigis konfuzon. Sammaniere “mitiluso” pli proksimus al la latina “mytilus”. Korajn salutojn al chiuj!
RESPONDO
Kara samideano,
Bonvolu noti, ke la unua (kaj zamenhofa) signifo de ‘tino’ estas pri speco de kuvo. La fiŝa signifo troviĝas en PV (1934) kun fontatribuo al Vérax. Verŝajne estis natura evoluo, ke kreighis formo por eviti tiun homonimecon, kaj en la Suplemento al PV aperas “tinuso”. La Akademio oficiale NE partoprenis en tiu ŝanĝo: kaj “tino” kaj “tinuso” estas neoficialaj, dum “mitulo” estas oficiala. Ŝanĝo al “mitiluso” fare de la Akademio (en la Universala Vortaro) povus okazi nur, se tiu ĉi formo unue enuziĝus kaj forpuŝus la formon “mitulo” el la praktika uzo.
Notindas, ke ekzistas multaj radikoj, kiuj samsonas kiel eblaj kunmetaĵoj de radiko kaj afikso. Pensu pri “kampanulo”, vorto, kiu signifas floron, sed kiu ankaŭ povus esti analizata kiel “kamp/an/ul/o”, sed ĉu tiu koincido sufiĉas por serĉi alian vorton por la floro?
Ni ja koncedu, ke en kelkaj okazoj, tiu ĉi faktoro estas signifa. Sendube iuj preferas la vorton “amelo” al “fekulo” pro timo, ke oni interpretus ĝin kiel “fek/ul/o”! Kaj kion diri pri la besto “forfikulo”? Ĉu ĝi estas “for/fik/ul/o”? Aliflanke: Kion ni faru pri “La Espero”, se ni ne plu povas kanti “nia diligenta KOLEGARO” pro tio, ke “kolego” devus esti nur granda kolo kiel tiu de ĝirafo? Kaj kion ni faru pri “Esperanto” unuflanke kaj “la laboro de la esperantoj” aliflanke?!
Lingvo ne estus vere homa lingvo, se ĝi ne prezentus eblon ludi per ĝi. En gentaj lingvoj vortludoj ĝenerale estas konsiderataj kiel io spica, kio tute ne malprestiĝigas ilin. Kial oni timu tiun econ en Esperanto tiagrade, ke oni strebu forigi ĉian bazon por tia spicigo? Nu, oni ne ŝatus, se unu radiko – aŭ du samsonaj radikoj – havus malsamajn signifojn en tia maniero, ke la mesaĝo povas esti miskomprenata tiom, ke la komunikado iĝus malfacila. (Ni tamen scias, ke Esperanto, kompare kun kelkaj gentaj lingvoj, havas nur neglektindan kvanton de homonimoj.)
Laste, ne eblas ne memorigi al vi, ke se ne ekzistus la vorto “mitulo”, Raymond Schwartz ne povus verki sian tre spritan humuraĵon “La Mitulo”. Tie svarmas vortludoj:
mar-mitulo / marmit-ulo konkludo / konk-ludo konklavo / konk-lavo mankas klapo en lia kapo / mankas kapo inter ĝiaj klapoj
ktp.
Ŝajnas do, ke la esperantistaro kapablas (eĉ ĝue!) vivi kun limigita nombro de tiaspecaj spicaj homonimoj.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
“Ĉitio” aŭ “ĉi tio”?
Publikigita la 14an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.01.24] Salutojn, estimataj sinjor(in)oj! Laŭ PMEG de Bertilo, oni povas krei kunvortojn per “ĉi”, nur se la finaĵoj estas -A aŭ -E. Tiamaniere oni ne rajtas skribi “ĉitiu” en unu vorto, sed “ĉi tiu” per du vortoj, tamen en la malnova eldono de PV (jaro 1964) “ĉitiu”, “ĉitiun”, “ĉitiuj” kaj “ĉitiujn” estis klare skribitaj kunmetite; se mi bone komprenas, nun oni povas skribi ilin nur per du vortoj, malgraŭ ke oni rajtas skribi “ĉitia” kaj “ĉitie” per unu vorto, ĉu vere? Korajn salutojn al ĉiuj!
RESPONDO
Kara samideano,
Evidenta tuja problemeto rilate la uzadon de “ĉitiu” anstataŭ “ĉi tiu” estas, ke tiam oni devus tuj paralele enkonduki la formojn “tiuĉi”, “tioĉi” ktp., kaj tiuj novaj formoj devas ricevi akcentojn je la antaŭlasta vokalo: “tiUĉi”, “tiOĉi” ktp. Ni tamen scias, ke tio ĉi ne reflektas la realan lingvouzon!
Evidente tiaj konsideroj kondukis al la ŝanĝo en tio, kiel tiuj ĉi formoj estas registritaj en PIV (kompare kun PV).
La detalajn klarigojn pri la uzado de tiaj formoj vi povas trovi en PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
“Kial …” kiel respondo al “Kial?”
Publikigita la 14an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.01.24] Salutojn, estimataj sinjor(in)oj! “KIAL” KIEL RESPONDO AL “KIAL?” Ĝenerale estas la sama korelativo, kiu estas uzata kaj por demando, kaj por respondo; kial ne por la korelativo “kial”? Ekzemple: Kia aĵo estas? – Estas (tia), kia… Kiam okazos? – Okazos (tiam), kiam… Kio estas ? – Estas (tio), kio… Kiu estas ? – Estas (tiu), kiu… ….. Ĉiuj adverboj, eĉ pronomoj, estas uzataj kaj por demandaj frazoj (kiam, kie, kiom, kiu…) kaj por respondaj frazoj. Kial do tio ne validas por “kial”, kun la signifo “pro tio, ke”? PIV proponas anstataŭe nur la formon “ĉar”, kiu ne havas tute la saman signifon kiel “pro tio, ke”. En la itala lingvo, al la demando “perché?” la respondo estas logike “perché”. Fakte, ZAMENHOF mem, uzis “kial” kun mia propona senco: “Ŝia patrino insultis ŝin, KIAL ŝi revenis tiel malfrue” (vidu PIV, pri la termino “tiel”). Tiu signifo devus esti klare indikita en la vortaroj. Oficiale agnoski al “kial” lian signifon “pro tio, ke” riĉigus la esperantan lingvon. Fakte, la nura vorto “ĉar” perdigas nuancojn, kiuj ni trovas en aliaj lingvoj, en kiuj ni havas tri malsamajn esprimojn kun tri iomete malsamaj sencoj: “ĉar” (subjektiva senco), “tial, ke” (komparativa senco) kaj “kial” (rekta, objektiva senco). Per mia rimarko (“kial”= “pro tio, ke”), Esperanto gajnu tian richecon, kaj gajnu logikon, konforme kun aliaj korelativaj vortoj, kiuj havas du signifojn (demando + respondo). Korajn salutojn al chiuj!
RESPONDO
Kara samideano,
Via priskribo ne estas tute preciza: la ki-korelativoj estas uzataj ne por demandoj KAJ RESPONDOJ, sed demande KAJ RILATE. Rilata uzo de ki-vorto povas troviĝi en respondo al demando kun la sama ki-vorto, sed tiam ĝi resendas al alia – eldirita aŭ subkomprenita – parto de la respondo, ofte ti-vorto, kiel vi mem montras en viaj ekzemploj. Karakterizaĵo de la rilate uzataj ki-vortoj estas, ke ili plenumas du sintaksajn funkciojn: ili subordigas la propozicion, en kiu ili staras, kaj ili samtempe plenumas funkcion ene de la sama propozicio. Alivorte ili kombinas funkciojn “subjunkcian” kaj “pronoman”.
Jen ekzemplo de “kie”: “Kie vi manĝis hieraŭ?” “Mi manĝis (tie), kie mi ĉiutage manĝas” = “Mi manĝis en tiu loko, EN KIU mi ĉiutage manĝas”, do “kie” havas adverban funkcion (“loka adjekto”, laŭ la terminologio de PAG) ene de la subpropozicio.
Analogie al “kiam” = “dum tempo, dum kiu”, kaj al “kie” = “en loko, en kiu”, “kial” devas signifi “pro kaŭzo, pro kiu”: “Kial la afero agacas vin?” “Ĝi agacas min (tial), kial ĝi agacas ĉiujn” = “… pro la kaŭzo, PRO KIU ĝi agacas ĉiujn”, do “kial” havas adverban funkcion (“kaŭza adjekto, laŭ la terminologio de PAG) ene de la subpropozicio.
Via analizo de la Zamenhofa frazo verŝajne estas erara. La Zamenhofa frazo ne signifas “Ŝia patrino insultis ŝin, ĉar ŝi revenis tiel malfrue”, sed proksimume “Ŝia patrino insultis ŝin, dirante: ‘Kial vi revenis tiel malfrue?’”. Do temas pri speco de nerekta parolo, kie “kial” havas signifon nek rilatan nek subjunkcian, sed demandan. La subpropozicio estas klasebla kiel nerekta demanda subpropozicio.
Fenomeno paralela al tiu kun “kial” okazas, kiam la demando enhavas la manieran ki-vorton “kiel”.
1. La respondo enhavas rilatan subpropozicion: “Kiel vi agos?” “Mi agos (tiel), kiel vi konsilis al mi”, do “kiel” havas adverban funkcion (“maniera adjekto”, laŭ la terminologio de PAG).
2. La respondo ne enhavas rilatan subpropozicion, sed subpropozicion, kiu indikas ne kaŭzon, sed efikon aŭ rezulton:
“Kiel vi agos?” “Mi agos tiel, ke ĉiuj restos mirigitaj dum longa tempo”.
Konklude: Laŭ la sistemo de Esperanto, “kial” ne povas signifi “pro tio, ke” aŭ “pro la kaŭzo, ke”, same kiel “kiam” ne signifas “dum la tempo, ke”, nek “kie” signifas “en la loko, ke”.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Transitivaj verboj el adjektivaj radikoj
Publikigita la 9an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.01.24] Salutojn, estimataj sinjor(in)oj! En Esperanto, ĉiuj verboj, kies radikoj havas adjektivan karakteron, estas ne-transitivaj, SED mi lernis, ke tamen estas 7 esceptoj. Ĝis nun, mi konas nur “sperti” (tr) el spert/a radiko, “inkluzivi” (tr) el inkluziv/a radiko, “ekskluzivi” (tr) el ekskluziv/a radiko. Aŭ la Akademio devu klare publikigi la 7 esceptojn, aŭ prefereble registri verbe tiajn 7 radikojn, tiel ke ne plu estu esceptoj. Sed por “inkluzivi” kaj “ekskluzivi” ili iĝas sinonimoj de “inkludi” kaj “ekskludi” respektive. Kion vi decidas? Korajn salutojn al chiuj!
RESPONDO
Kara samideano,
Vi ja pravas pri tio, ke plejparte la senpera verbigo de la radikoj kun adjektiva karaktero sekvas la “normalan” modelon
granda -> grandi = “esti granda” verda -> verdi = “esti verda”
La verba formo montras havadon de la koncerna eco, “esti tia”, kaj la verbo estas senobjekta.
Ĉe la verboj, kiuj agacas vin, tiu kutima skemo ne estas konstatebla. La bazaj formoj en la vortaroj estas A-finaĵaj, sed la verboj havas alispecan signifon (ili ne signifas “esti tia”), kaj la verboj estas objektaj.
Kredeble la nombro de tiaj verboj estas pli granda ol sep kaj al ni ne estas klare, kie vi ĉerpis la informon pri tio, ke la nombro de tiaj “esceptaj” verboj estas precize sep … Krome, ni ne vidas kialon opinii, ke tiu ĉi listo estas fermita, t.e. ke ne povas aperi novaj tiaspecaj verboj.
En kelkaj el tiaj okazoj, la A-karaktero estas verŝajne misindiko en la vortaroj. I-karaktero aŭ O-karaktero povas esti pli taŭga, t.e. pli konforma al la efektivaj vortfaraj paradigmoj de la koncernaj radikoj.
Aliflanke, la “normala” modelo de senpera verbigo de adjektivoj ne estas striktasenca “regulo” – temas pri observo, kiu ŝajnas plejparte ĝusta, sed por aserti, ke ĝi iĝu tute senescepta, kaj por konforme ŝanĝi la gramatikajn kaj vortarajn priskribojn, necesus pli serioza kaj detala kaj sistema analizo.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri tradukado de vortludoj
Publikigita la 9an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.12.22] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Kiel traduki en Esperanton la portugalan frazon “Nunca me preocupo, ocupo-me prontamente!”? I never get worried, I promptly undertake the task. Mi neniam maltrankviliĝas, mi tuj okupiĝas. Mi neniam antaŭokupiĝas, mi tuj okupiĝas. Mi neniam antaŭzorgas, mi tuj prizorgas. Temas pri frazo de brazila artisto konata kiel Johaneto Tridek, kiu mortis antaŭ du semajnoj.
RESPONDO
Kara samideano,
Estas interese, ke tiu ĉi ŝerca frazo povas esti pli-malpli laŭvorte tradukita en la (uson-?)anglan tute sen granda perdo de senco aŭ stilo (se mi ĝuste komprenas ĉiujn nuancojn de la frazo portugala):
“I don’t get preoccupied [with anything], I get occupied [with it] right away.”
(Mi esperas, ke mi nenion gravan preteratentas aŭ miskomprenas en la portugala frazo. Bonvolu korekti min, se mi eraras!)
Ne eblas laŭvorta traduko de tiu ĉi ŝerco en Esperanton. Tamen tre proksima laŭsence kaj eble eĉ pli eleganta (ĉar temas pri vera, produktiva prefikso “pri” anstataŭ la neproduktiva, etimologia “pre”) estas la vortludo bazita sur la paro “zorgi pri” kaj “prizorgi”. Jen kelkaj variaĵoj de tia vortludo:
Pri nenio mi zorgas, mi tuj ĉion prizorgas! Zorgojn mi ne havas, mi tuj (ĉion) prizorgas! Nenio zorgigas min, ĉe mi ĉio estas prizorgita!
aŭ simple,
Mi ne zorgas, mi prizorgas!
Vi povas apliki vian profundan komprenon de ĉiuj nuancoj de la origina portugala ŝerco por elekti la pli taŭgan formon de la Esperanta ŝerco kaj plurafini la esperantigojn.
Ĝenerale Esperanto kaj ĝia literaturo estas nekontesteble riĉegaj je diversaj specoj de vortludoj (jam la verkoj de unusola Raymond Schwartz pli ol sufiĉas por pruvi tion!). Tamen oni ne atendu, ke ĉiu vortludo el ĉiu lingvo tradukeblos en Esperanton per same eleganta vortludo.
Inverse, provu, ekzemple, traduki en la portugalan konatajn esperantajn kalemburojn “poeto sentema: sent-ema kaj sen-tema” aŭ “amuzo/am-uzo”!
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pagipova? Jukikesto?
Publikigita la 9an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.12.31] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Min konfuzas la konstruo infinitiva verbo + alia radiko. La plej ofta ekzemplo estas “pagipova”. Kiel oni povas pravigi tian konstruon? Kiel ĝi diferencas de “pagpova” aŭ “pagopova”? Mi ludas Skrablon kontraŭ tre sperta Esperantisto, kiu de tempo al tempo ludigas vortojn en tia konstruo. Ekzemple, hodiaŭ li ludigis “jukikesto” kun la klarigo, ke ĝi estas “kesto kiu jukigas”. Ĉu tia klarigo estas bona? Mi tre dankus, se vi bonvolos doni al mi pli da ekzemploj de tiaj vortkonstruoj. Ankaŭ, se eblas bonvolu sciigi al mi, kie mi povas trovi klarigojn pri tia ĉi vortkonstruo en Plena Analiza Gramatiko (UEA) kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (ELNA). Mi kore antaŭdankas!
RESPONDO
Kara samideano,
Mi ne certas pri tio, kiajn precize regulojn sekvas via ludo. Se ĝi postulas pruvon, ke la vorto estu registrita en iu vortaro aŭ almenaŭ antaŭe uzita en reala teksto (estus prudente eĉ krome postuli, ke tiu teksto estu lingve respektinda), tiam dubinde, ke “jukikesto” estas taŭga elekto: interreta serĉo montras neniun spuron pri antaŭa uzado de tiu ĉi formo, mi do tre dubas, ke via ludamiko trovos pruvon de ĝia uzado.
Ĉi-sube sekvas la respondoj al viaj individuaj lingvaj demandoj.
1. Kiel oni povas pravigi tian konstruon?
Jen proksimuma logiko de tia derivado
povas pagi -> pagi povas -> [pagi povas]-A -> pagipova = tia, ke oni povas pagi.
Mi tamen atentigas, ke tiaspecaj klarigoj, kvankam utilaj psiĥologie, havas malpli firman bazon ol observeblaj lingvaj faktoj (ekzemple, ke Zamenhof multfoje uzis la formon “vivipova”).
2. Kiel ĝi diferencas de “pagpova” aŭ “pagopova”?
Inter tiuj formoj ekzistas nenia signifodiferenco.
3. Ĉu eblas uzi “jukikesto” kun la klarigo, ke ĝi estas “kesto kiu jukigas”. Ĉu tia klarigo estas bona?
Apenaŭ!
Unue, en la ĝisnuna lingva uzado oni renkontas “i” kiel ligovokalon nur tiam, kiam la fina radiko estas POV, DEV aŭ VOL. Konjektebla kialo de tio estas, ke la verboj “povi”, “devi” kaj “voli” estas tre forte asociitaj al la esprimoj de la tipo “povas fari”, “devas agi” kaj “volas plaĉi”, kvankam tia observo per si mem ne estas rigora pruvo, ke tio principe ne eblas kun aliaj radikoj.
Due, eĉ se oni provas interpreti tian kunmetaĵon sen ia ajn gramatika antaŭjuĝo, la signifo de “jukikesto” ne estas klara, ĉar oni apenaŭ povas establi ian ajn sencohavan rilaton inter la substantivo “kesto” kaj la verbo “juki”. Evidente do, ke la rilato inter la du elementoj “juki” kaj “kesto”, estas sendube multe pli nerekta ol la rilato inter “pagi” kaj “pova”, eĉ se ekzistus kunteksta aŭ cirkonstanca apogo por tia vorto.
4. Kie oni povas trovi klarigojn pri tia ĉi vortkonstruo en Plena Analiza Gramatiko (UEA) kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (ELNA)?
En PAG: La lasta alineo de la paragrafo 309.
En PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/antauelementoj.html#i-pce
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel oni ekokupiĝu pri faka terminaro?
Publikigita la 9an de Februaro 2012 de Aleksandro Shlafer
ENKONDUKO AL LA RESPONDO
Kara samideano,
Ĉi-sube vi trovos la respondon de la Konsultejo al via (iom redaktita) demando.
Krom diskutigi vian demandon en la Konsultejo de la Akademio, mi konsultis ankaŭ Christer O. Kiselman, Direktoron de la Sekcio pri Faka Lingvo de la Akademio. Liajn komentojn (kun prefikso “[COK]“) mi parte enmetis senpere post la koncernaj partoj de via demando kaj parte utiligis en la respondo mem.
Amike kaj kolege, -Aleksandro —– Alexander Shlafer, direktoro de la Konsultejo
DEMANDO [2011.11.11] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Saluton karaj akademianoj! Dankon al vi pro evoluo de Esperanto, tio estas vere nobla laboro! Se vi permesas, mi provu iel partopreni la aferon. Mi estas studento de medicina kolegio, kaj mi ankaŭ ŝatas Esperanton, do mi tradukas kelkajn meznivelajn medicinajn tekstojn, sed tie estas multe da nekonataj vortoj… Kaj mi havas ideon pri tio. Entute, ekzistas tre multe da novaj, netradukitaj vortoj ĉe diversaj fakoj. Ĉu estus bone krei specialan retpaĝaron, por ke ĉiu homo povu partopreni tradukadon aŭ aldoni nekonatajn vortojn laŭ la fako, kiun li/ŝi esploras aŭ scias? [COK] Certe estus bone. La problemo estas trovi homon por la tasko prizorgi tian retpaĝaron. Ĉu tia homo ekzistas sur la tiea planedo? Mia ideo konsistas en: 1. Ĉiu homo povas partopreni tradukadon kaj aldonadon de ĉiu nova, nekonata vorto en Esperanto. [COK] Iom riska ideo, ĉar la paĝaro devas enhavi fontindikojn, kaj ne ĉiu homo kapablas verki kun fontindikoj kaj zorgi pri lingvistikaj principoj. Tial necesos strikta redaktado farita de sperta redaktoro, sen kiu la tuto estos neniomvalora. 2. Preferindas ĝusta tradukado kaj laŭvorta. Ekzemple, ekzistas la vorto “biosfero” sed ĝi ne estas esperantigita. Ĉu estus bone traduki ĝin kiel “vivsfero”? Aŭ ekstirpacio (plena forigo de organo) – plenforigo; somatoskopia – korpspekta; citostatikoj – ĉelstagniloj k.t.p. depende de ĝia etimologio. 3. Eblo aldoni klarigon al vortoj (laŭeble, indiki la fonton) 4. Eblo diskuti pri la vortoj. Ekzemplo de la tabelo: | Nacia nomo | ĝusta esperanta traduko | laŭvorta esperanta traduko | klarigo | diskuto | ——— Fako: medicino, kirurgio. 1.1 эктомия (ruse) 1.2 ectomy (angle) 1.3 ἐκτομή (greke) ——— 2.1 ektomio ——— 3.1 plensekco ——— 4.1 Plena sekco de organo dum operacio ——— 5.1 Ankaŭ ekzistas “ekstirpacio” kun signifo de “plensekco” do mi opinias ke laŭvorta tradukado ne estas korekta. ——— Kion vi pensas pri tio? Ĉu tiu ĉi ideo estas bona?
RESPONDO
Kara samideano,
Ĝenerale via ideo sendube estas subteninda.
Bonvolu noti, ke - terminologia laboro ne konsistas en elpensado de mankantaj vortoj; - necesas konsideri ne nur la alilingvajn ekvivalentojn, sed ankaŭ la nociaron de la koncerna fako; - terminoj ne estas apartaj, sed formas sistemon; - multo jam estis skribita pri terminologia laboro en Esperanto; - valoras ekspluati la specifan karakteron de Esperanto en elektado de terminoj, kvankam tio ne ĉiam facilas.
Utila povas esti la dokumento verkita de Marc Bavant:
http://kursoj.pagesperso-orange.fr/prelegoj/ARKONES_2005_ilustraĵoj.pdf
sed la ĉefa retejo restas http://esperanto.net/tec (ŝajne ne plu tre aktiva, sed riĉenhava).
Tiel vi povas senprokraste ekrealigi vian ideon kaj instigi aliajn aliĝi al via laboro.
Christer Kiselman petis min nepre mencii la retejon
http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html
kaj la jaman ekziston de pluraj terminaroj pri medicino, kaj ankaŭ la Someran Terminologian Trejnadon en Vieno:
http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado-2012.pdf
Ĉiuokaze oni ne faru ion sen scio de la jam farita laboro.
Unu maniero por apogi terminaran kaj leksikografian agadon (kondiĉe, ke oni scias kion kaj kiel fari kaj serĉas nur la teĥnikajn rimedojn por efektivigi sian laboron) sen krei ĉion necesan mem estas interretaj kolektive redakteblaj vortaroj kaj similaj jam ekzistantaj iloj por interreta kunlaboro.
Jen ekzemplo: la Esperanta vikia vortaro,
Ĝi havas kroman avantaĝon: oni povas facile referenci alilingvajn vortarojn, kiuj estas simile aranĝitaj. Tio ĉi memkompreneble estas nur ilo, ja praktika por registrado kaj komuna laboro, sed nur ilo.
Vi pravas konstatante necertecon de la elektoj en la faka lingvo rilate la uzadon de la fakaj/sciencaj lingvaj konstruelementoj, kiujn akceptas kaj antaŭaj kaj la novaj eldonoj de Plena Ilustrita Vortaro kaj pri kiuj kaj la lingva komunumo kaj la Akademio ankoraŭ ne havas firman, unuecan kaj definitivan vidpunkton.
Tio kreas streĉitecon inter planado kaj spontana evoluo de lingvo, kaj tamen la lingvanaro iom post iom venas al konsento pri elektoj de terminoj por individuaj fakaj nocioj.
Ni deziras al vi sukceson en via terminologia laboro!
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Denove pri “si”
Publikigita la 4an de Februaro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.11.05] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Chu la sekva frazo estas sen eraro? “Eĉ akra frosto ne detenis lin de la realigo de sia intenco.” —————————————————————
RESPONDO
Kara samideano,
Jes, tiu ĉi frazo estas senerara.
Konjekteble vian demandon kaŭzis la fakto, ke en tiu ĉi frazo “sia” referencas ne al la subjekto de la tuta frazo (akra frosto), sed al “li”. Klarigon de tio, kial tio okazas, vi povas trovi en rekomendoj de la Akademio rilate la uzadon de “si” publikigitan en “AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974″, kiu legeblas ankaŭ rete:
https://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/rekomendoj.html#prilarefleksivo
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu kuracisto uzus la esprimon “preni pilolon”?
Publikigita la 31an de Januaro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.12.26] Ĉu kuracisto dirus en Esperanto “Prenu (aŭ manĝu aŭ glutu) tian ĉi pilolon ĉiuvespere”?
RESPONDO
Kara samideano,
La uzado de la verbo “preni” en tiu ĉi kaj aliaj kuntekstoj en la senco proksimume egala al “uzi en la kutima, subkomprenata maniero”, kiam la uzado inkluzivas efektivan striktasencan prenadon, havas longan tradicion.
La zamenhofa “mi prenis venenon, kiu post kelke da horoj min mortigos” ilustras la uzadon, kiu tre similas al tiu, pri kiu vi demandas. Tia uzado estas akceptebla.
Eĉ pli vastan, preskaŭ arbitran, uzadon de la verbo “preni” (kaj de multaj aliaj verboj!) demonstras gentaj lingvoj, el kiuj Esperanto ĉerpis sian lingvan materialon. Ekzemple, en la franca “preni la pordon” signifas “foriri (kolere aŭ devigite)”; en la angla “preni rigardon” signifas “ĵeti rigardon” kaj “prenu vian tempon!” signifas “uzu tiom da tempo, kiom vi bezonas [por plenumi la taskon]“, ktp.
Evidente do, ke Esperanto pli zorge limigas la uzadon de verboj en vastega senco, tro for de ilia baza, kerna signifo kaj tiel preventas absurdajn, nekompreneblajn vortkombinojn.
“Manĝi pilolon” estas uzebla, sed ne ĉiam, ĉar manĝado kutime implicas maĉadon, kaj pilolojn oni ne ĉiam maĉas.
“(En)gluti pilolon” estas taŭga, kiam temas ĝuste pri glutado. Ĝi ne estas sufiĉe ĝenerala esprimo, ĉar medikamentojn oni uzas ankaŭ alimaniere: enbuŝigas aŭ sublangigas kaj tenas tie ĝis ĝi komplete dissolviĝu, dismaĉas, enanusigas, ktp. Oni do laŭbezone povas diri precize tion, kion oni celas.
Finfine, eblas ankaŭ tute ĝenerala esprimo “uzi pilolon”.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri la termino “sinetio”
Publikigita la 30an de Januaro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.12.17] Kiel oni diras en la portugala la vorton SINETIO?
RESPONDO
Kara samideano,
La termino “sinetio” estis enkondukita en la Plena Analiza Gramatiko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien (PAG). Tiu ĉi termino, laŭ PAG, difinas apartan kampon, “kiu ĝis [la apero de PAG] ne ricevis nomon ĉe la gramatikistoj”. Temas pri la situacioj, “kiam la elekton inter la diversaj formoj diktas ne la konstruo de la frazo, sed la esprimata ideo (ekz-e ĉu uzi ‘ĝia’ aŭ ‘ties’, ‘duope’ aŭ ‘po du’ ktp.)”.
Bonvolu noti, ke
(1) temas pri okaza termino, enkondukita de la aŭtoroj de PAG, kiun niascie apenaŭ uzas aliaj E-gramatikistoj kaj verŝajne neniu uzas ekster Esperanto.
(2) PAG ne havas ian ajn oficialan aprobon de la Akademio; ĝi estis verkita de du unuopaj (sed certe tre talentaj) gramatikistoj;
(3) la vorto “sinetio” estas neoficiala, kaj la Akademio ne respondecas pri vortoj inventitaj de unuopaj lingvanoj;
(4) la Konsultejo de la Akademio de Esperanto ja volonte klarigas vortojn en Esperanto, sed ordinare ne povas doni tradukojn en la proksimume ses mil parolatajn lingvojn de la mondo, krom se hazarde iu el la konsultejanoj havas profundan scion pri tiu ĉi vorto en tiu ĉi specifa lingvo.
Espereble tiuj ĉi klarigoj permesos al vi formi adekvatan opinion pri la vorto “sinetio”, pri la stato de ĝia uzado kaj pri tio, ĉu necesas traduki ĝin en la portugalan.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Sankta Marteno
Publikigita la 25an de Januaro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.12.08] Estimataj, mi bezonas konsilon pri la jena afero: Ekzistas la insulo “Saint Martin”, nederlande “Sint Maarten”. La norda parto apartenas al la franca departemento Gvadelupo. La suda parto (nederlanda) nun (ekde la 10-a de oktobro 2010) estas konstitucia lando ene de la reĝlando Nederlando kune kun Arubo, Kuracao kaj Nederlando. La eksaj Nederlandaj Antiloj ne plu ekzistas. Krom la menciitaj konstituciaj landoj ekzistas specialaj komunumoj. Pri Arubo (ISO-3166-kodo AW) kaj Kuracao (ISO-kodo CW) laŭ mia opinio ne estas problemoj. En Vikipedio estas taŭgaj tradukoj. Kuracao (la likvoro) aperas en PIV, do ankaŭ la lando devus nomiĝi tiel. Pri Sint Maarten (ISO-3166-kodo = Ŝ) mi tamen vidas etan problemon. Por la insulo “Sankta Marteno” certe estas taŭga traduko, sed ĉu preni tiun saman formon ankaŭ por la franca parto de la insulo kaj por la konstitucia lando de Nederlando? Ĉu pli taŭgus “Sint-Marteno” por la lando? Kion la akademio rekomendus?
RESPONDO
Kara samideano,
Via demando estis tre verve pridiskutita en la Konsultejo de la Akademio de Esperanto.
Ni opinias, ke oni povas uzi la esperantigitan formon “Sankta Marteno” kaj por la insulo, kaj por ĝia franca parto, kaj por la konstitucia lando, kiu estas parto de la ŝtato Nederlando.
Se en iuj tekstoj necesas pli granda precizeco, oni povas uzi pli specifajn formojn: “la insulo Sankta Marteno”, “la konstitucia lando Sankta Marteno”, “la franca parto de la insulo Sankta Marteno” aŭ simile.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu Israelo aŭ Izraelio?
Publikigita la 25an de Januaro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.11.21] Saluton! Karaj membroj de la Akademio de Esperanto, la nomon de la ŝtato Israelo mi preferas en la formo “Izraelio” pro la nomo de la biblia reĝo. Anticipan dankon! Longan vivon kaj prosperon!
RESPONDO
Kara samideano,
Bonvolu noti, ke la formo “Israelo” estas oficiala kaj troviĝas en la 9-a Oficiala Aldono (9OA):
Israel/o. Ŝtato en okcidenta Azio, ĉe Mediteraneo, sude de Libano, fondita en 1948. Internacia landokodaĵo: IL.
La Akademio akceptis tiun ĉi decidon post diskutado, en kiu partoprenis ankaŭ israelaj esperantistoj.
Longan vivon kaj prosperon ankaŭ al vi!
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Alia nomo por aidoso?
Publikigita la 14an de Januaro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.11.23] Kara samideano, por la nomo de la malsano aidoso mi sugestas la sinonimon hivozo: H.I.V estas la komenco de la virusnomo, kaj -oz- estas sufikso de malsano kaŭzita per viruso, laŭ la ekzemplo en la portugala: “leishmaniose”. Anticipan dankon pro via atento.
RESPONDO
Kara samideano,
Responde al via mesaĝo, mi sciigas vin, ke en sia 9a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, la Akademio de Esperanto, post zorga konsiderado, oficialigis la nomon de tiu ĉi malsano en la formo “aidoso”. Tiu ĉi formo estas delonge kutime kaj vaste uzata.
La koncerna dokumento estas interrete atingebla:
https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/9oa.html
Mi esperas, ke tio forigas la neceson inventi ion kroman.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu eblas diri “El kie vi estas?”
Publikigita la 28an de Decembro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.10.15] Kiu estas la plej ĝenerala kaj utila maniero demandi personan originon por komencantoj? Mi instruas Esperanton kaj planis instrui - El kie vi estas? - Mi estas el Barcelono/Madrido/Katalunio/Irlando… tamen trovis tiajn frazojn nenie skribitaj kaj dubas, ĉu tio estas paŭso de la kataluna kaj hispana: respektive, - D’on ets? - Soc de Barcelona/Irlanda…” kaj ¿De dónde eres? - Soy de Barcelona/Irlanda…”. En la Plena Ilustrita Vortaro, tiaj frazoj ŝajne indikas nur konsistigantan materialon (“statuo el marmoro”), same kiel en la hispana-esperanta vortaro de De Diego (“la tablo estas el ligno”), kvankam mi pensas, ke eĉ kaze de objektoj tute ne estiĝus dubsenceco: “marmoro el Carrara”, “mebloj el Svedio”. En De Diego nur troviĝas “De kie vi venas?” kaj “Kie vi naskiĝis?”, kiuj miaopinie estas samtempe tro dubsencaj kaj tro precizaj: ja vere naskiĝloko estas ofte malgrava; tiel pensas ekzemple usonanoj, kiuj anstataŭe ofte demandas “Where did you grow up?”. La tradicia esprimo “De kie vi devenas?” ŝajnas al mi io alia: laŭ la Universala Vortaro ‘deveni’ tradukiĝas ‘descendre’ al la franca kaj ‘descend’ al la angla, kaj pli taŭgas al diasporaj grupoj kiel judoj aŭ elmigrintaj familioj. Kion mi serĉas, tamen, estas demando kiu lasu kiel eble plej grandan eblecon al persona memelekto de origino, ĉu geografie vasta aŭ malvasta, ne antaŭfavorante familian devenon aŭ gentajn kategoriojn kiuj ekskludas unu la alian. Ne ĉiuj homoj naskitaj aŭ edukitaj en Katalunio kaj parolantaj la katalunan sin rigardas katalunoj, same kiel denaskaj katalunoj povas sin rigardi hispanoj aŭ ne. Tamen la tradicia Esperanto distingas nur hereditan gentecon kaj civitanecon, kiuj estas tute apartaj kaj el kiuj la unua neniam estas memelektebla, kaj praktike ankaŭ la dua ne: “Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj” (el Ekzercaro, alineo 37, Fundamento de Esperanto). Do, ĉu mi rajtas instrui “El kie vi estas?”?
RESPONDO
Kara samideano,
Vi rimarkis interesan fenomenon: en la tradicia Esperanto estas tute normale diri “Mi estas el Barcelono/Madrido/Irlando”, tamen ne estas kutime diri “El kie vi estas?”.
Tio ne povas esti simple la rezulto de imitado de gentolingva modelo, ja, kiel vi prave rimarkis, kelkaj gentaj lingvoj favoras kombinon, kiun tiulingvaj esperantistoj evitas en Esperanto.
Kio do povas kaŭzi tian ŝajnan nekoherecon?
En tiaspecaj demandoj-respondoj rolas multaj faktoroj. Ekzemple, la demando ‘El kiu lando vi venas?’ estas komprenebla (sed ne ĉiam tiel komprenata!) kiel specifa informiĝo pri la veturvojo, laŭ kiu la persono alvenis (respondo: Mi estas brito, sed hieraŭ mi alvenis el Brazilo); inverse, la demando ‘De kiu lando vi estas?’ povas esti taŭga ĝuste pro tio, ke “de” estas tre vastasenca.
“El” verŝajne estas tro specifa (proksimume priskribebla kiel “de en” kaj tro loka por tiu ĉi sufiĉe elasta rilato. Konjekteble, ĝuste tial oni diras “deveni/deveno”, sed ne “elveni/elveno” pri la origino de persono. En pli ĝenerala senco, oni diras “De kie venis tiu ĉi demando?”, sed ne “El kie …”, kaj la respondo povas esti “El Katalunio”, “De unu pensema lingvano”, ktp. Konsiderante la vastan sencon de “de” kaj tre specifan lokan signifon de “el” oni povas konstati, ke estas logike uzi malprecizan esprimon en demando, kiu venas de tiu, kiu ne havas kaj serĉas informojn, kaj eventuale pli precizan en la respondo de tiu, kiu ja havas detalan scion. El tiu ĉi vidpunkto la paro ‘De Kie?’/'El x-o’ ne estas malkohera.
Resume: La deziro strebi al kohera sistemeco estas ĝenerale laŭdinda, tamen konsciencaj lingvanoj, kiuj volas ŝanĝi ian lingvan tradicion, unue nepre certiĝu, ke farante tion oni ne preteratentus ian gravan faktoron, kiu ne estas evidenta unuavide kaj kiu povas malvalidigi ilian teorian modelon.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Botanika nomo: “Cordyline fruticosa”
Publikigita la 5an de Decembro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.09.19] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Mi serĉas (vane ĝis nun) esperantan nomon (se ĝi ekzistas) por la planto-specio “Cordyline fruticosa”: http://en.wikipedia.org/wiki/Cordyline_fruticosa http://www.biolib.cz/en/taxon/id200277/ Komunaj nomoj inkluzivas Cabbage Palm, Good Luck Plant, Palm Lily, Ti Plant (Angle) kaj eble “Lignum” kaj Kī, La’i (Hawaiian), Tī Pore (Māori), Sī (Tongan), “Lauti” (Samoan), ʻAutī (Tahitian). Eble ĝi estas membro de la genro “Keulenlilie” germane, se tio helpas. Verŝajne ĝi iam estis membro de la Dracenoj sed ne plu estas klasigita tiel, se tio helpas. La en-eo-vortaro CEED de Benson havas “cabbage palm” = “basikarbo” (?), sed temas pri tute alia specio “Livistona australis” (tiu komunuma nomo estas ambigue uzata por diversaj specioj).
RESPONDO
Kara samideano,
Same kiel vi, ni ne sukcesis trovi aŭtoritatajn precedencojn por la nomo de tiu ĉi planto en Esperanto.
La nomoj de la malpli komunaj plantoj kaj bestoj estas ofte bazitaj sur la latina nomo, do supozeble la formala esperanta traduko devus esti “kordilino”.
Laŭ Vikipedio, tiu ĉi planto apartenas al la agavacoj (antaŭe oni konsideris ĝin membro de la familio asparagacoj, kiuj nun mem estas subfamilio de agavacoj).
Oni do povus imiti popolnomojn de tiu ĉi planto kaj nomi ĝin “brasikagavo”, “brasikarbusto”, “havaja spinaco” (laŭ unu el la popolnomoj menciitaj en la franclingva vikipedio) aŭ simile. La propraokula sperto pri la planto devas doni pli definitivan elekton de taŭga “popola” nomo.
Bonvolu noti, ke neniu inter la konsultejanoj havas fakan scion pri botanika nomenklaturo. La konsideroj, kiujn ni prezentis, estas do faritaj el pure lingva vidpunkto.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperanto cirile kaj plibonigo de la Fundamento
Publikigita la 5an de Decembro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.10.22] Estimataj membroj de la akademio! 1. Ĉu oni rajtas uzi ankaŭ la cirilajn literojn aŭ la Fundamento devigas uzi nur la konatajn? Kaj ĉu ‘c, š ktp., se teknike ne eblas uzi la kutimajn esperantajn literojn? 2. Ĉu oni ĝenerale povas plibonigi la Fundamenton, se ekzistas vasta konsento?
RESPONDO
Kara samideano,
1. Laŭ la akademia decido de 2007,
“Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj. Tian anstataŭigon, kiam ĝi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ĝi neniel kaŭzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentan.”
2. Tuj, post kiam aperis la Unua Libro en 1887, ekaperis ankaŭ proponoj de ĝiaj reformoj. Neniu el tiuj reformoj estis akceptita. Male, la esperantistaro akceptis la Fundamenton por gardi la unuecon kaj sanan evoluon de la lingvo. La unua alineo de la Antaŭparolo al la Fundamento trafe respondas al via demando:
“Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, ― estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.”
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu o-participoj enhavas per si mem la signifon “persono”?
Publikigita la 13an de Novembro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.09.06] Estimataj Akademianoj, mi vin salutas. En iuj tre gravaj gramatikoj pri Esperanto, mi legis, ke [ŝajne] ekzistas speciala regulo, laŭ kiu la o-participoj (ĉu aktivaj, ĉu pasivaj) enhavas per si mem la signifojn “ulo” kaj “persono”. Mi trovis nenion, en la Fundamento kaj en la Akademiaj dokumentoj, kio pravigus tian aserton. Cetere en la Antaŭparolo (kvankam, se mi bone komprenas, la Antaŭparolo ne estas parto de la “Fundamento”, do ĝi ne estas lingve leĝodona) mi legis: “Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko.” el kio ŝajnas al mi tute klare ke, en EO, eblas uzi o-participojn, ĉu por personoj (“leĝodonanto = persono”), ĉu nepersonoj (“leĝodonanto = verko”). Cetere, en la Deklaracio pri la esenco de Esperantismo (kvankam lingve ne leĝodona) estas skribite: “Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo.” el kio kompreneblas ke en la vorto “leĝodonanto” (denove tiu vorto) ne estas per si mem enhavata la signifo “persono” (alie, estus malobeita la principo de “Aktoj I”: “En la konstruo de la vorto oni devas enkonduki chiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufichas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan”). Do: ĉu vere estas regulo de la lingvo, laŭ kiu o-participoj enhavas per si mem la signifon “ulo”, “persono”? Aŭ, male, ĉu o-participoj povas tute egale rilati ĉu al homoj, ĉu al nehomoj? Mi vin dankas.
RESPONDO
Kara samideano,
Zamenhof traktis tiun aferon en Lingvaj Respondoj 114 A kaj 114 B laŭ la aranĝo de Waringhien, respektive respondo 46, OFICIALA GAZETO, III, 1911, p. 291, kaj respondo 50, OFICIALA GAZETO, IV, 1911, p. 1.
Jen esencaj partoj rilataj al via demando:
114 A:
Participsubstantivo en Esperanto signifas ordinare personon (aŭ objekton, kiu plenumas ian funkcion); [...]
114 B:
[...] sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io KONKRETA (IU aŭ IO, kiu …as), sekve verbo, substantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon). Kaj ĉar en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson “ul”, kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas la sufikson “aĵ”.
El tio dedukteblas, ke substantivigita AKTIVA participo povas signifi nur AGANTON, ĉu personan, ĉu ne-personan, kiel vi mem montris per la ekzemplo de “leĝodonanto”. En matematika lingvaĵo participsubstantivoj ofte signifas ne-personajn agantojn: “dividanto” ja dividas, sed ne estas persono.
Substantivigita PASIVA participo ja ne povas signifi aganton; ĝi signifas “trafaton de ago”. Analoge al la tendenco ĉe la substantivigitaj aktivaj participoj, ankaŭ la pasivaj ordinare montras al persono.
La Lingvaj Respondoj ne havas la saman “leĝodonan” statuson, kiel la Fundamento; tamen en ĉi tiu okazo ili prezentas klaran rekomendon – kvankam ne REGULON, kiel vi prave diras.
Ni aliĝas al tiu ĉi rekomendo.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel nomi mitan maran monstron?
Publikigita la 13an de Novembro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.09.02] Kiel oni esperantigu la vorton “Kraken”, la skandinava mitologia polpego-monstro?
RESPONDO
Kara samideano,
La origina norvega vorto, “kraken” aŭ “krakjen” enhavas postmetitan difinan artikolon: “krake” (“krakeo”), “kraken” (“la krakeo”).
Ĝi estas fabelbesto el norvega popola kredo en formo de grandega mara monstro aŭ giganta fiŝo, kiun fiŝkaptistoj laŭdire vidis laŭ la marbordoj de Norvegujo, Islando kaj Irlando.
Laŭ la klarigoj de norvega vikipedio, tian monstron sub tiu ĉi nomo unuafoje priskribis la Bergena episkopo Erik Pontoppidan meze de la 18a jarcento. Li komparas ĝin kun insulo havanta brakojn kaj mastojn. Aliaj similigis ĝin al levjatanecaj drakoj, “lindorm”-oj (drakecaj serpentoj) kaj mar-serpentoj (kiel tiu de la skota lago Loch Ness). Ankoraŭ aliaj, precipe en la 19a jarcento, interpretis “kraken” kiel polpegon, kaj la anglalingva mondo uzas la norvegan nomon kiel propran nomon por tia monstro. Ĉi tio plifortiĝis en moderna, uson-angla populara kulturo. Do intermiksiĝas diversaj tradicioj, ankaŭ imagoj pri aliaj marmonstroj. Tamen la konstanta trajto de kraken estas ĝia grandeco, senkonsidere de tio, ĉu temas pri fiŝo, baleno, testudo aŭ polpo.
Al ni ne ŝajnas evidente, ke Esperanto nepre havu apartajn substantivojn por nomi la apartajn mitologiajn estaĵojn de ĉiuj partoj de la mondo. La estaĵon ĉi tie diskutatan oni povus komunuze nomi “marmonstro”.
Konsiderante, ke la signifo de la jam ekzistanta Fundamenta vorto “krakeno” en Esperanto estas speco de biskvito, por eviti evidentan komikan kalemburecon (“Subite aperis giganta krakeno” aspektas kvazaŭ epizodo de freneza tetrinkado en Mirlando), ni rekomendas uzi la formon “krakeo” por nomi la mitan gigantan maran monstron, se oni entute uzu tian esperantigitan nomon. Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Predikativo en akuzativo
Publikigita la 13an de Novembro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.08.26] Mi ne certas pri la reguloj pri akuzativo. Ĉu la sekvontaj frazoj estas seneraraj? (Se ne, bonvolu plibonigi kaj klarigi la regulon.) 1. Mi farbis la blankan muron blua. 2. Mi trovas ŝin alloga. 3. Oni elektis lin prezidanto. 4. Li distingis sin kiel plumpan mokanton. 5. Mi havas pli ol 21 jaroj.
RESPONDO
Kara samideano,
La unuaj tri frazoj estas tute neriproĉeblaj.
La kvara frazo ne havas gramatikajn erarojn, sed ĝi estas konfuza kaj malklara. Kion povus signifi “plumpa mokanto”? Estas por ni malfacile imagi kuntekston, en kiu tiu ĉi frazo akirus klaran sencon.
La kvina frazo estas gramatike erara. Evidente via intenco estis diri “Mi havas pli ol 21 jarojn”.
Komparu tion ĉi kun zamenhofaj ekzemploj
ili ĉiuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton prezentas ne pli ol iajn 10% Mi havas ne pli ol kvindek spesmilojn kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn oni bezonis por tio pli ol tutan tagon kaj tutan nokton ŝi amas lin pli ol ĉiujn belegaĵojn de Weimar pli ol dek fojojn mi aŭdis, kiel li laŭte ilin legis al si.
Plej simple eblas klarigi, kial oni diras tiel, jene: “ne”, “jam”, “ankoraŭ”, “ankaŭ”, “(mal)pli ol” aŭ “ne (mal)pli ol” k.s. ne ŝanĝas la gramatikan rolon de la sintagmo al kiu ili rilatas.
Jen alia maniero esprimi la saman sencon:
Mia aĝo estas pli ol 21 jaroj.
Ankaŭ tia ĉi modelo estas trovebla en la verkoj de Zamenhof:
la aĝo de ambaŭ knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj kiu certe havis la aĝon de ne pli ol ses jaroj
Memkompreneble, oni povas trovi modelojn de imitinda stilo ankaŭ en verkoj de multaj aliaj “bonaj aŭtoroj”.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Akcento en mallongigoj
Publikigita la 13an de Novembro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.08.16] Kiamaniere (sur kiu parto) akcenti siglon, kiu kvazaŭ vortiĝis (ekz. ktp => kotopo, IJK => ijoko), kaj kial estas aŭ estus nekonsilinde akcenti la antaŭlastan vokalon? Ĉu ekzistas science klarigeblaj reguloj pri akcentado de sigloj? Kialoj de la demando: - PMEG paĝo 30: “Ĉiu litero tiam elparoliĝas kiel aparta vorto.” [...] “Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antaŭlastan vokalon, *kotOpo*, *ijOko*. Tia elparolo iafoje aperas, sed ĝi ne estas normala, nek konsilinda.” [PMEG, paĝo 30].
RESPONDO
Kara samideanino,
Ni tuj avertas, ke ĉi-suba respondo ne pretendas proponi science klarigeblajn regulojn, sed argumentitajn klarigojn pri la konstatebla lingvouzo.
1. Se literkombino havas tian strukturon, ke oni povas trakti ĝin, kvazaŭ ĝi estus unu Esperanta vorto (el la vidpunkto de oportuna prononceblo), kutime tiel okazas. Ekzemplo de tio estas “TEJO”.
2. Se, male, la literkombino ne havas tian strukturon, oni traktas ĝin kiel sinsekvon de literoj kaj elparolas kiel sinsekvon de liternomoj konsidereblaj kiel unuopaj vortoj. Ekzemple, “ktp”, tri konsonantoj, neniel povas konsistigi vorton enkadrigeblan en la strukturon de Esperanto (ni lasu flanke eblajn interjekciojn de la tipo “pst”). Ankaŭ “IJK”, malgraŭ tio, ke ĝi havas unu vokalon, evidente havas fonetikan strukturon neoportunan por lego kvazaŭvorta.
La elekto inter tiuj du ebloj ne ĉiam estas evidenta. Ekzemple, la strukturo de “UEA”, nur tri vokaloj, estus teorie ebla en Esperanto: ekzistas ja la duvokalaj “ia”, “ie”, “io” kaj “iu”, kaj tri sinsekvaj vokaloj ekzistas en “tiea” (kvankam ilin antaŭas konsonanto). Tamen, kombino de tri vokaloj estas sentata kiel tiom nekutima, ke oni preferas elparoli “UEA” kiel sinsekvon de tri vokalnomoj. Atentu, ke se oni enŝovas konsonanton inter du el la vokaloj, unuvorta trakto tuj eblas, kiel en “UMEA” aŭ “ILEI”.
Por kelkaj mallongigoj okazas ŝanceliĝo inter la du ĉi-supraj modeloj.
Ekzistas ankaŭ mallongigoj kun hibrida prononco pro specialaj cirkonstancoj. Ekzemple, “PMEG”, kiun vi citas, oni kutime prononcas kiel vorton pomeg’ (aŭ eĉ “pomego”, kio, laŭ la aŭtoro, estas la “oficiala” lego); kaj sur la kovrilpaĝo de ĝia papera eldono aperas grandega pomo, kiu subtenas tiun ĉi vortludon. Simile, siatempe oni prononcis GDREA kiel “godorea”.
Bonvolu noti, ke en la mallongigoj de la dua speco la akcento falas sur la lastan silabon, dum tiuj de la unua speco obeas la kutiman regulon pri akcentado de vortoj en Esperanto.
Evidente en Esperanto oni emas percepti, ke en sinsekvo de egalstatusaj unusilabaj vortoj la lasta havas la ĉefan akcenton.
Kvankam oni elparolas la nomojn de du aŭ pli da literoj sinsekve, ne estas iu kaŭzo rigardi tiun sinsekvon kiel unu vorton. Ja oni skribas IJK au UEA sen interspacoj, sed tiel oni skribas, ekzemple, 1887 sen interspacoj, kvankam evidente temas pri pli ol unu vorto (“mil okcent okdek sep”). Do oni povas simple respondi, ke estas kutimo skribi tiajn mallongigojn sen interspacoj, kiel oni skribas nombrojn sen interspacoj, sed temas pri pli ol unu vorto kaj tial la akcenta regulo pri la antaŭlasta silabo ne validas.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Gramatiko el la Fundamento: en Esperanto, en la reto
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.07.14] Ĉu ekzistas versio de gramatiko nur en esperanto? Mi trafis en la paĝaro de la Akademio version kvarlingvan, sed ne esperantan.
RESPONDO
Kara samideano,
Evidente vi parolas pri la baza gramatiko de Esperanto, kiu aperas en la Fundamento de Esperanto en la lingvoj angla, franca, germana, pola kaj rusa (la ordo estas ne laŭ la tempo de ilia publikigo sed alfabeta – la unua, kiu aperis, estis la rusa).
Sendube estus dezirinde publikigi akademie aprobitan Esperantan tradukon de la Fundamenta Gramatiko en la paĝaro de la Akademio, sed dume tio ne okazis.
Tamen neoficialaj variantoj de Esperanta versio, ne sankciitaj kaj ne kontrolitaj de la Akademio, troveblas en la interreto. Jen retligoj al kelkaj el ili:
http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/fundamenta_gramatiko.html#i-z6c
http://www.bonalingvo.org/index.php/La_Fundamenta_Gramatiko
http://ia700400.us.archive.org/25/items/8espr10/8espr10.txt
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu “eĥi” kaj “ankri” estas transitivaj?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.08.07] Temas pri transitiveco de “eĥi” kaj “ankri” – la literaturo kaj vortaroj estas nekonsekvencaj pri tiuj verboj. Estis iom da diskuto lanĉita ĉi tie: http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/13902 kaj sekve. (Krome, laŭ mia memoro, mi demandis pri “ankri” en ĉi tiu akademia konsultejo tiutempe sed ne ricevis respondon.)
RESPONDO
Kara samideano,
Kiel vi vidas, ĉi-foje vi ja ricevas respondon! ;)
En via observo vi tute pravas – kaj vortaraj priskriboj kaj specimenoj troveblaj en la Interreto enhavas nekongruajn ekzemplojn de transitiva kaj netransitiva uzado de tiuj ĉi verboj.
Ĝenerale, la transitiveco aŭ netransitiveco de verboj derivitaj de substantivoj (aĵ-radikoj) estas malfacile antaŭvidebla afero en Esperanto.
Laŭ PIV-2002, kaj “ankri” kaj “eĥi” estas transitivaj, tamen la ses akademianoj, kiuj analizis kaj pridiskutis vian demandon, unuanime diras, ke por ili la transitiva “eĥi” sonas strange.
Do, la malfacila demando estas, ĉu ekzistas metodo por determini la “ĝustan” regadon de tiaj verboj kaj kiuj estas la faktoroj, kiuj determinas, ĉu la substantivo verbigeblas, kaj, se jes, kia estas la senco de tiel derivita verbo?
Serioza pristudo de tuta ĉi tiu kampo fare de la Akademio estas evidente bezonata.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kial “malliberejo” sed ne “malsanejo”?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.08.05] kial oni diras “malsanulejo” sed “malliberejo” kaj ne “malliberulejo”?
RESPONDO
Kara samideano,
Por ambaŭ ideoj oni povas principe uzi la longajn formojn: “malsanulejo” kaj “malliberulejo”.
La mallonga formo estas tamen sencohava nur en la dua okazo: Malliberejo efektive estas ejo, en kiu oni estu mallibera, ejo por mallibero. Malsanulejo tamen ne estas ejo por malsano, nek ejo por esti malsana. Male, ĝi estas ejo por liberiĝi de malsano! Tial en tiu okazo vere taŭgas nur la longa formo.
Oni nature emas uzi mallongajn formojn – kiam ili eblas! Oni do ĝenerale elektas la adekvatan mallongan formon “malliberejo”, sed tute ne uzas la netaŭgan, miskompreneblan mallongan formon “malsanejo”. Por tiu ideo restas nur la longa formo “malsanulejo”.
La originan elekton de la kutimaj nomoj por tiuj ĉi socie gravaj nocioj en Esperanto evidente influis la preferataj nomoj en gentaj lingvoj: la formoj “kuracejo” aŭ “sanigejo” estus same – eble eĉ pli – taŭgaj; tamen, post la establiĝo de la unua formo, la lingvo jam ne emas anstataŭigi ĝin per alia(j), sen grava kialo.
Tio estas aparte rimarkebla en lingvo internacia, kies komunumo kolektive strebas eviti nenecesan balaston. La uzateco de kromaj formoj (prizono, karcero, arestejo, kaptitejo, bagno; hospitalo, kliniko, lazareto, ambulatorio, preventorio, dispensario) konjekteble estas dependa de tio, ĉu ili enkondukas gravan sencodistingon. Se ne, tiaj vortoj – speciale tiuj el ili, kiuj trudas enkondukon de novaj radikoj, – estas apenaŭ uzataj, eĉ se ili estas registritaj en gravaj vortaroj.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
“Estas bonan tagon”?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.08.22] Se oni ne uzas la pronomon (“mi”, “ĝi”) kun “esti”, ĉu oni devas uzi akuzativon? Ĉu oni diru “Estas bona tago” aŭ “Estas bonan tagon”? Dankon pro via helpo!
RESPONDO
Kara samideano,
Via frazo
Estas bona tago!
laŭsence similas al jenaj frazoj
Tio estas bona tago! Tiu ĉi estas bona tago! Jen estas bona tago! Venis/okazas bona tago! Hodiaŭ estas bona tago!
Bonvolu noti, ke en neniu el tiuj ĉi frazoj aperas formoj kun akuzativo (“bonan tagon”). Tio estas tute natura: neniu el la vortoj sintakse ligitaj kun “estas” uzita en iu ajn senco de la verbo “esti” postulas (aŭ eĉ permesas) akuzativon:
(Mi pensas, do) mi estas. Lundo estas tago de la semajno. Estas tempo por foriri. Sen regalo ne estas balo. Kio mi estas?
Cetere ekzistas multaj frazoj, pri kiuj oni unuavide povas pensi, ke en ili oni ellasis la subjekton, sed fakte tiel ne estas – en esperanto verbo povas esti principe sensubjekta, ekzemple,
Pluvas. Vesperiĝas. Estas varme. Al mi estas komforte.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kio estas krispo?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.06.05] Estas eraro en la vortaro. Mi ne opinias, ke “krispo” estas “mesentery” en la angla.
RESPONDO
Kara samideano,
Dankon pro via atentigo. Konjekteble vi celas la Anglan tradukon de “krispo” en la Universala Vortaro, t.e. ĝian Anglan tradukon laŭ la Akademiaj Korektoj de la Fundamenta Universala Vortaro:
http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/?serchas=1&ve=krisp&tradukoj=1
La tiea traduko per “mesentery” tamen estas tute ĝusta. La vorto havas du signifojn: unu rilatas al speco de kolumo kun vico de mallarĝaj paralelaj faldoj; la alia estas anatomia. La Franca, Germana, Pola kaj Rusa tradukoj de la Universala Vortaro indikas tiun anatomian signifon, aldone al la vesta signifo.
http://fr.wikipedia.org/wiki/Fraise
http://en.wikipedia.org/wiki/Mesentery
http://de.wikipedia.org/wiki/Gekr%C3%B6se
http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%91%D1%80%D1%8B%D0%B6%D0%B5%D0%B9%D0%BA%D0%B0
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel traduki la anglan “ultrabiking”?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.08.08] Kiel traduki en Esperanton la anglalingvan vorton “ultrabiking”? Ĉu taŭgas por tio “senĉesa biciklado” aŭ “granddistanca biciklado”?
RESPONDO
Kara samideano,
Al ni ne estas tute klare kion precize vi celas. La provo serĉi “ultrabiking” per Google rezultas en suspektinde malgranda kvanto de (plejparte obskuraj) rezultoj, kio montras, ke ne temas pri vaste uzata nocio.
El pure lingva vidpunkto, jenaj variantoj de traduko estas principe konsiderindaj:
ekstrema biciklado longedaŭra aŭ long(eg)daŭra biciklado grand(a)distanca biciklado daŭrega biciklado eltena biciklado
Tian liston eblas daŭrigi imagante pliajn nociojn, kiujn oni teorie povus nomi “ultrabiking” en la angla lingvo.
Bonvolu noti, ke la nocion de angla “ultra” oni plej ofte povas esprimi en Esperanto per “ekstrema”.
La formo “senĉesa biciklado” estas dubinda, ĉar ni ne povas imagi, kion oni nomu tiel. Eĉ se (hipoteze) temas pri bicikla konkuro, kiu daŭras ĝis almenaŭ unu el la konkurantoj mortas, ĝi verŝajne nomiĝus ne “senĉesa”, sed, pli trafe kaj klare, “ĝismorta biciklado”.
Memkompreneble, la definitiva elekto dependas de la specifa nocio, por kiu oni serĉas nomon. Ĉar el via mesaĝo ne estas klare, pri kio temas, ni povas indiki nur tian ĉi ĝeneralan lingvan direkton.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel nomi konkludan sumon de financa kalkulado?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.07.02] Kiel oni nomu la konkludan sumon de financa kalkulo aŭ tabelo? Ĉu vi uzus, ekzemple, “Totale Kostoj Oficejo” aŭ “Sume Kostoj Oficejo” – aŭ ion trian?
RESPONDO
Kara samideano,
Bonvolu noti, ke viaj du ekzemploj, sen kroma interpunkcio, ne estas gramatike koheraj: gravas, ke estu “tutA kosto” (kun A-finaĵo ĉe la vorto rilata al “kosto”) k.s., aŭ nura adverbo (“entute” aŭ alia) sen rekta sintaksa rilato kun la vorto “kosto”. Ĝenerale ekzistas multaj diversaj tute kutimaj formoj kaj rearanĝoj:
Oficejo: tuta/suma/plena kosto Oficejo: tutaj/sumaj/plenaj kostoj/elspezoj Oficejaj elspezoj: entute/sume
Se oni serĉas tre mallongan formon, rekomendindas io simila al “Oficejo: entute/sume”.
Eblas uzi ankaŭ la neoftan vorton “ĉiomo”. Ĝia ekzisto eĉ pli substrekas la superfluecon de la neoficiala vorto “totalo”, kiun ni opinias en tiaj ĉi kuntekstoj nepre evitinda.
La finan, definitivan sumon de antaŭaj partaj sumoj oni povas nomi “sumsumo”. En alia sintaksa rolo uzeblas la formo “sumsume”.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la anglan “to manage”?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.04.23] Bonan tagon, Mia demando koncernas ekvivalenton al la angla-usona vorto “manage”, kiu miaopinie nur malprecize tradukeblas per la vorto “estro”, kiu ne ŝajnas indiki la aspekton de “animado aŭ enkadrigo de grupo aŭ aro da homoj”, kiu troviĝas en la angla-usona termino. Ĉu la nova radiko “manaĝ-” ne taŭgus tiukaze ? Antaŭdankon pro via respondo.
RESPONDO
Kara samideano,
Unue, ni opinias, ke la anglalingva vorto “to manage” ĝenerale havas signifon pli vastan ol la signifo de ĝiaj asimilitaj formoj en aliaj gentaj lingvoj (kiel, ekzemple, la franca).
Bonvolu noti, ke tiaspeca signifo-specialiĝo (aŭ eĉ rimarkinda modifiĝo) de la signifo de pruntitaj vortoj okazas en gentaj lingvoj tre ofte kaj eĉ igas tiajn vortojn t.n. “falsaj amikoj”. Tio ofte gvidas al miskompreno, kaj la uzado de radiko “manaĝ-” kun la signifo, kiun vi atribuas al ĝi, sendube kaŭzus konfuzon kaj miskomprenon inter esperantistoj, grupo multlingva kaj kulture varia. Tial ni forte malrekomendas tion.
Laŭ ni, por traduki la anglalingvajn formojn “to manage, manager, management” sufiĉas respektivaj derivaĵoj de la radikoj “administr-”, “mastrum-” kaj “estr-”, depende de la nuanco, kiun oni volas esprimi.
Por esprimi la nocion de agado pli inspira ol simpla administrado (ĉu tion vi aludas per “animado”?) eblas diri “direkti” aŭ “gvidi”.
Por esprimi la sencon de la franca “encadrer” (rilate grupon de homoj) eblas uzi la vortojn “prizorgi”, “respondeci (pri)”, “estri” aŭ “gvidi”, depende de la nuanco, kiun oni volas esprimi.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu adjektivo aŭ genitivo?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.05.28] Ĉu oni povas uzi adjektivon kiel genitivon? Ekzemple, ĉu la frazo “la raŭpo de la pomo” estas samsenca kiel “la poma raŭpo” ?
RESPONDO
Kara samideano,
La esprimo “la raŭpo de la pomo” estas neklara senkuntekste. Ĉu temas pri tipo de raŭpo, kiu normale atakas pomojn, aŭ pri konkreta raŭpo, kiu hazarde troviĝas en unu pomo, raŭpo el (la) pomo?
Por bone respondi al via origina demando, necesas kompreni, kion vi volis esprimi per “genitivo”. En la lingvoj, kiuj posedas la kazon “genitivo”, tiu kazo estas uzata por subordigi unu substantivon (kiun ni nomu “suba”) sub alian substantivon (kiun ni nomu “ĉefa”).
Ofte, sed ne ĉiam, la ĉefa substantivo montras al posedaĵo de, aŭ apartenaĵo al tiu, al kiu montras la suba substantivo, kiu staras en genitivo. Esperanto ne havas la kazon genitivo, kaj ĝi esprimas la ĉi-supre priskribitan subordigon per prepozicio – ordinare “de” sed ankaŭ “el”, “pri”, “al” k.a. - antaŭ la suba substantivo.
En Esperanto oni povas subordigi unu substantivon sub alian almenaŭ en du aliaj manieroj: adjektivigante la suban substantivon aŭ kunmetante ĝin kun la ĉefa. La signifoj de la tri subordigaj manieroj parte interkovriĝas, sed ĝenerale eblas difini ilin jene:
Ĉe subordigo per prepozicio la suba substantivo povas montri al la posedanto de la ĉefa (la domo de UEA), al tio, al kio la ĉefa apartenas (la Akademio de Esperanto), al la destino, celo aŭ “celgrupo” de la ĉefa (taso de teo, ludiloj de infano), al origino aŭ deveno (ŝinko de Parma, ringo el oro), al aganto – iasence deveno – de la ago, kiun esprimas la ĉefa (la inventoj de Edison); principe, ĝi povas indiki _ajnan_ rilaton de subordigo.
Adjektivo esence karakterizas la substantivon, al kiu ĝi estas subordigita. Tial, ĉe subordigo per adjektivigo la suba substantivo iel karakterizas la ĉefan, sed oni ne specifas, _kiel_ (infanaj ludiloj, ora ringo, Edisonaj inventoj). Oni notu, ke, se suba substantivo post prepozicio ne estas difinita, ankaŭ ĝi karakterizas (ludiloj de infano); sed se la suba substantivo estas difinita, la subordigo tendencas esprimi posedon aŭ apartenon (ludilo de la infano = ludilo apartenanta al aŭ posedata de tiu infano).
Kunmetita vorto esence indikas firman rilaton inter la eroj: tetaso estas aparta tipo de taso kaj infanludilo estas ludilo alispeca ol, ekzemple, ludilo por teknikemaj plenkreskuloj.
Kiel montras ĉi tiu klarigo, en kelkaj okazoj oni povas elekti inter pluraj manieroj de subordigo. Do, se en la pridemandita frazo la difiniteco de “la pomo” ŝajnas indiki, ke “pomo” ne iel karakterizas “raŭpo”n, en ĉi tiu frazo ne estas konsilinde uzi adjektivon anstataŭ frazkonstruon kun prepozicio. Se temas pri la tipo de raŭpo karakterizebla per tio, ke ĝi nutras sin per pomoj, konsilindas ĝin nomi “pom-raŭpo”.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Belorusio? Belarusio? Bjelarusio? Blankrusio?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.04.04] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— 1) Laŭ la Listo de Rekomendataj Landnomoj la nomo de mia lando estas Belorusio. Tamen multaj opinias, ke ĝi estas maltaŭga, kaj anstataŭe proponas la formon Belarusio aŭ Bjelarusio. Ĉu la Akademio havas iujn argumentojn por kaj kontraŭ? Ĉu la menciita Listo estas definitiva, aŭ eblas nova decido kun antaŭa pridiskuto? 2) Entute ekzistas problemo pri landnomoj en Esperanto, rezulte de kio aperas divido je landobazaj nomoj kaj gentobazaj nomoj, uzo de sufiksoj -uj- kaj -i- (-uj- estas oficiala, sed malpli uzata) k.t.p. Mi proponas alian sistemon, kiu, laŭ mi, estas pli facila. Laŭ ĝi, landonomoj konsistas el unu radiko sen sufiksoj: Belarusi-o, Franci-o, Irland-o, Nederland-o k.t.p. Gentonomoj restas la samaj: rusoj, poloj, japanoj. Ankaŭ la sama restas derivado de civitannomoj: rusi-an-o, aŭstrali-an-o. Multaj gentoj ne havas siajn nomojn, ili koincidas kun civitannomoj: uson-an-oj, nepal-an-oj. Vere, ni tion vidas en ĉiuj lingvoj, kie landonomoj ne estas derivataj rekte el gentonomoj, sed havas proprajn nomojn. Do mia propono estas jena: oficialigi landonomojn, unuradikajn (sensufiksajn), kaj do sufikso -i- jam ne estos sufikso, sed parto de radiko. La zamenhofa derivo de landonomoj el gentonomoj (polo — Pol-uj-o) ne estos malpermesita, kvankam certe iĝos arĥaika. Ĉi tiuj ŝanĝoj preskaŭ ne estas videblaj perokule, tamen esence plifaciligas kaj pribeligas la tutan sistemon de landonomoj. Mia demando: kia estas opinio de la Akademio pri ĉi-propono, kaj ĉu ĝi iel kontraŭas al la Fundamento de Esperanto? Koran antaŭdankon, Eŭgeno
RESPONDO
Kara samideano,
1) La ĉefa argumento en la diskutoj en la Sekcio, kiu preparis la Liston de Rekomendataj Landnomoj, estis, ke ni havas unuflanke sufiĉe bone establitan, eĉ tradician, formon “Belorusujo/Belorusio”, kiu estas, laŭ ni, ankoraŭ uzata de la plimulto, kaj aliflanke plurajn malsamajn alternativojn, el kiuj neniu estas klare establita kiel alternativo al la tradiciaj formoj: iuj uzas “Belarusujo/Belarusio”, aliaj uzas “Bjelarusujo/Bjelarusio”, kaj aperas ankoraŭ aliaj proponoj: ekzemple, “Blankrusujo/Blankrusio”. En tia situacio ne ekzistas sufiĉa kialo por ŝanĝi la jaman rekomendon. Jam en la antaŭa versio de tiu dokumento aperis la formo “Belorusujo/Belorusio”. Por ŝanĝi tion necesus klaraj kaj fortaj kialoj. Se en la antaŭa versio tute ne aperus nomo de tiu lando, eble ni rezonus alie. Aldonindas, ke en niaj gravaj vortaroj oni trovas niascie nur la formon, kiun rekomendis la Akademio. Tiu listo de rekomendoj estas ŝanĝebla kaj ĝisdatigebla. Se la lingva praktiko iam klare ŝanĝiĝos al io alia ol tio, kion la Akademio rekomendas, estas tute eble, ke la Akademiaj rekomendoj estos ĝisdatigitaj laŭe. Ĝuste tiel okazis en la Listo de Rekomendataj Landnomoj, en kiu la antaŭa “Koreo” fariĝis “Koreujo/Koreio”
2) Tiun ideon detale analizis unu el la konsultejanoj, Bertilo Wennergren, en sia artikolo “Landanoj, gentoj kaj kategorioj” en Lingva Kritiko, kiun ni kolektive subtenas. Ĝi estas atingebla rete: http://lingvakritiko.com/2009/06/13/landanoj-gentoj-kaj-kategorioj/
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu nur ciklopoj ciklopadas?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.03.14] Cikloturismo koncernas ne nur turismon per BIcikloj, sed ankaŭ per TRIcikloj – ne nur por etuloj kaj handisportuloj (t.e. handikapuloj kiuj sportas per ekz. tricikloj, angle: TRIKE)! Kial ni ne uzu en esperanto la pli larĝan koncepton “ciklo” anstataŭ biciklo en, ekzemple, ciklopado (sekurigita trako por tiaj sportemuloj) kaj ciklovojo (rapidvojo por bickloj, tricikloj kongrue al aŭtovojo, rapidega vojo por aŭtoj, angle: highway. cikloturismo (eo), vélotourisme (fr), fietstoerisme (nl), cycle tourism (en); ciklo-itinero (eo), véloroute (fr), fietsroute (nl), (Fah)radtour (de); ciklopado (eo), piste cyclable (fr), bike path, cycleway (en), Radweg (de), cyklostezka (cs), cykelsti (dk), fietspad (nl);
RESPONDO
Kara samideano,
Menciindas, ke vortaristaj provoj enkonduki/registri tian signifon de la vorto “ciklo” jam ekzistas (vidu, ekzemple, “cikl-” en PIV). Tamen via demando mem, t.e. la fakto, ke vi, same kiel multaj aliaj lingvanoj, eĉ ne rimarkis ĝian registritecon, montras, ĝi probable estas, “kabineta” elpensaĵo sen vasta reala uzado.
Bonvolu noti, ke ekzistas ankaŭ la oficiala “velocipedo” (1a Oficiala Aldono), kiun (la vorton, ne la veturilon! ;) oni ial uzas tre malofte.
Tiuj ĉi observoj montras, ke temas pri iom komplika temo. Unu rimarkindaĵo estas, ke – se oni ekirus la vojon uzi la formon “ciklo” kiel bazan vorton por tiaspecaj radoveturiloj kun aldonaj precizigaj elementoj, kiuj montras la nombron da radoj – tiam certe “ciklo” mem ne estu baze _biciklo_, sed pli vere tute ĝenerala vorto, kiu ne indikas la nombron da radoj. Tiam estus iom strange, se nura “ciklo” indikus du radojn, dum oni devus diri “unuciklo” pri unurada veturilo, kaj “triciklo” pri trirada. Menciindas ankaŭ, ke “ciklo” jam havas aliajn signifojn.
En la reala lingvo-uzado “bicikl-” estas neanalizebla radiko kaj ne nepre implicas la koncepton de “du radoj”. Ĉar la plej ofta tipo de biciklo estas durada, oni povas precizigi dirante, ekzemple, “trirada biciklo” – sed ankaŭ “durada biciklo”, se la kunteksto postulas tian precizigon. “Bicikla vojo” estas vojo por bicikloj unu-, du-, tri-, (kaj eventuale eĉ kvar-)radaj.
Tiuj, kiujn ĝenas la etimologia ligiteco de “biciklo” kun du radoj, povas uzi la oficialan formon “velocipedo”. Mi devas mencii, ke Iuj inter la konsultejanoj opinias, ke la la vorto “velocipedo” en Esperanto, same kiel en iuj gentaj lingvoj, havas arĥaikan kromguston aŭ uzeblas nur por nomi malnovegajn specojn de bicikloj. Tamen en aliaj lingvoj, ekzemple en la rusa kaj la franca, samradikaj vortoj signifas ĝuste tion, pri kio vi demandas. Nur la praktiko povos montri, kiu el la tendencoj efektive dominos en Esperanto – tia distingo, kompreneble, havas signifon nur kondiĉe, ke la formo “velocipedo” estos sufiĉe ofte uzata.
Tion, por kio vi proponas la vorton “ciklopado”, oni povas nomi “bicikla pado” aŭ “bicikla koridoro” (angle: bike/bicycle lane) plene konsciante, ke tie okaze povas aperi ankaŭ tricikloj kaj kelkaj aliaj tipoj de veturiloj.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
“Ennovigismo”? “Rusofilio”?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.04.14] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Estimataj, mi havas demandojn pri ĝusta formado de kelkaj neologismoj rilate al sociaj temoj kaj eblaj sociaj projektoj. * INOVACIO / NOVENKONDUKO / NOVIGADO / ENNOVAĴO [en:][fr:] innovation Mi ne certas pri uzebleco kaj sufiĉa komprenebleco de la natur(al)isma vorto INOVACIO aŭ ĝia pli adaptita versio INOVO. Ĝi troveblas ie en la reto – ekzemple jen – esperantlingva Vikipedio, kiel alternativo de “novigo” : http://eo.wikipedia.org/wiki/Novigo la angla Viki-vortaro, surprize, sed ne en tiu Esperanta: http://en.wiktionary.org/wiki/inovacio ekzemple en alia Vikipedia artikolo: “armeaj inovacioj” http://eo.wikipedia.org/wiki/Francaj_revoluciaj_militoj kaj aperis iuj diskutoj pri ĝi kaj “la bona lingvo”, ankaŭ pri la ebla adaptaĵo INOVO : https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/2375ffc912806413 https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/c3981925670b646b http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/browse_thread/thread/95d947b259b20972 Vortaroj kutime mencias pli sĥemismajn alternativojn: “novenkonduk(ad)o”, “novigado”, “ennovaĵo”, “ennovigema” - ekzemple la Vikivortaro: http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_angla-Esperanta_i Uzante la neologismon INOV(AC)IO, mi certus pli pri la vortfarado, ekz. de adjektivoj kaj verboj. Uzante la sĥemismajn variantojn, mi havus iajn dubojn. Ekzemple laŭ la Vikivortaro oni tradukas la anglan “innovate” : “enkonduki nova(j)n praktiko(j)n”. Tio estas mallerte uzebla, mi bezonus unuvortan esprimon: “novenkonduki”, “ennovigi” ? Kaj kiel nomi eblan tiurilatan doktrinon aŭ politikon: ĉu eblas “novenkondukismo”, “ennovigismo” ? * KOINONIO kaj la morfemo KOINO- “koinonia” = malnov-greka / helena vorto: “komunumo”, “socio”, “asocio” Iam estus bezonate uzi vortojn derivitajn el tiu origina radiko. Verŝajne ne eblas uzi la morfemon “kojno-”, ĉar ĝi jam havas sian signifon en E-o. Ĉu eble “koinonio”, “koino-” ? Proponita socia unuo estas KOINOSFERO. Ĉu la morfemoj estus tiel kunmeteblaj? * POLITEIA malnov-greka / helena vorto ekzemple en kelkaj nacilingvaj Vikipedioj: http://en.wikipedia.org/wiki/Politeia http://pt.wikipedia.org/wiki/Politeia http://sv.wikipedia.org/wiki/Politeia Mi ne havas ideon kiel traduki ĝin en Esperanton. – politio – politejo – politeo – politeio ? * -FILIO = inklino al certa kulturo [en:]/[fr:] anglophilia/anglophilie, francophilia/francophilie, russophilia/russophilie, germanophilia/germanophilie, lusophilia/lusophilie Ĉu eblas same aŭ simile uzi tiajn formojn en Esperanto? – anglofilio, frankofilio (aŭ francofilio?), rusofilio, germanofilio, lusofilio? * ASOCI(IST)IKO = proponota scienco pri asocioj, societoj, interna funkciado de organizoj, civitanaj asocioj Ĉu estas pli taŭga “asociistiko”, “asociiko” aŭ alia formo?
RESPONDO
Kara samideano, Bonvolu noti, ke la unua nocio en via listo havas kelkajn proksimajn (sed apartajn!) signifojn:
(1) enkonduk(ad)o de io nova; (2) tia novaĵo mem; (3) la strebo, tendenco aŭ emo enkonduki ion novan.
Jen kion ni proponas uzi por tiuj signifoj:
(1) novenkonduk(ad)o, novigado, enkonduk(ad)o de novaj metodoj k.s., ŝanĝo; (2) novaĵo, novenkonduk(aĵ)o, nova [...]-o; (3) novigado, ŝanĝo.
La formoj “ennov(ig)aĵo”, “ennovigema”, “ennovigi” per si mem, laŭ ni, ne esprimas sufiĉe klare tion, pri kio vi demandis.
La formon “inovacio” ni opinias balasta kaj nenecesa, ĉar la signifon de tiu ĉi nocio ja eblas esprimi uzante la vortelementojn jam ekzistantajn en Esperanto.
Kvankam la respektivaj vortoj iĝis en la lastaj jardekoj popularaj en multaj lingvoj, la rilataj nocioj mem ne estas novaj, kaj esprimi ilin eblas ankaŭ alimaniere: “revoluciigi”, “radikale ŝanĝi”, ktp.
Tio kondukas nin al la ĝenerala observo: tiu ĉi, kaj, kiom ni povas juĝi, la aliaj vortoj, pri kiuj vi demandas (krom “-filio”), ne estas terminoj (neambiguaj, klare difineblaj fakvortoj), kaj enkondukante ilin oni evitu tro “novigadi” la lingvon.
Ni rekomendas unue kontroli la uzadon de la “bonaj aŭtoroj”; sekve – se tiaj precedencoj ne ekzistas – provi esprimi la nocion per la jam ekzistantaj vortelementoj aŭ per ĉirkaŭskribo.
Nur escepte (kaj se temas pri efektive grava kaj klara nocio) Esperanto absorbas pruntadon de fremda “internacia” vorto. Tion oni prefere evitu rilate la modajn (pseŭdo)terminojn, kiuj iĝas popularaj en malvasta rondo kaj post kelka tempo iĝas malfavorataj pro tro- kaj mis-uzado.
La formoj “anglofilio”, “francofilio” (aŭ “frankofilio”), “rusofilio”, “germanofilio”, “lusofilio” ŝajnas al ni evitindaj, kaj eĉ pli evitindaj ŝajnus al ni formoj “anglofilo”, “francofilo” “rusofilo”,”germanofilo”, “lusofilo” – pro evidentaj kialoj.
Se ni devus esprimi tiujn nociojn, ni dirus “ŝato/adoro de aŭ simpatio pri/por francaj lingvo aŭ/kaj kulturo”, “ŝatanto/adoranto de /simpatianto pri ĉio franca”, “francemulo” k.s.
Bonvolu noti, ke niaimprese tiaj vortoj estas ĉiam malpli ofte uzataj en la gentaj lingvoj pro ambigueco: Ĉu “anglofilo” adorus ĉion anglalingvan aŭ nur britan, sed ne usonan, aŭ nur ĉion rilatan al Anglujo? Kio do pri aliaj anglalingvaj landoj? Kio pri la landoj, kie la angla estas unu el la kutimaj aŭ oficialaj lingvoj? Ĉu temas pri adoro de ĉio angla aŭ nur de lingvo aŭ ankaŭ/nur de la koncerna kulturo? Ĉu “grekofilo” amas grekan lingvon/kulturon/popolon/ tradiciojn de ĉiuj epokoj aŭ nur tiujn de klasika antikva (aŭ iu alia, ekzemple, nuna) periodo? La listo de tiaj ambiguaĵoj estas neelĉerpebla. Ĉu eble ĝuste tial la esperantistoj, plejparte erudiciaj kaj kosmopolitaj, apenaŭ sentas bezonon uzi tiajn malklarajn vortojn?
Pri KOINONIO, POLITEIA kaj ASOCI(IST)IKO neniu el ni estas tre informita, sed traduko laŭ la senco en la unuopa okazo ŝajnas la plej bona solvo por “Koinonio” (“komunumo” ŝajnas la plej ĝenerala) kaj “Politeia” (baza leĝo, reg-formo, ktp.). “Asoci(o)-scienco” ŝajnas esti tio, kion vi serĉas por “Asoci(ist)iko”.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel oni akordigu tempojn?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.04.20] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Kiu estas la ĝusta formo: 1) a) Morgaŭ, kiam vi legos tiun artikolon, vi konstatos ke…; b) Morgaŭ, kiam vi legis tiun artikolon, vi konstatos ke… 2) a) Morgaŭ, kiam vi estos leginta tiun artikolon, vi konstatos ke…; b) Morgaŭ, kiam vi estas leginta tiun artikolon, vi konstatos ke…
RESPONDO
Kara samideano,
La formoj (1a) kaj (2a) estas gramatike ĝustaj. La formoj (1b) kaj (2b) estas kontraŭregulaj kaj kontraŭtradiciaj.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi proprajn nomojn?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.02.20] Estimata samideano de la Akademio de Esperanto, Mi kaj aliaj tri esperantistoj de urbo Manaus verkis la historion de E_movado en tiu ĉefurbo kaj menciis kelkajn faktojn koncerne aliajn urbojn de la ŝtato Amazono. Bonvolu helpi nin rilate la esperantigadon de la portugallingvaj nomoj de kelkaj urboj de la ŝtato Amazono: Jen la originalaj nomoj: Balbina (Esperante: Balbino); Benjamin Constant (Benĵamin_Konstanto); Careiro (Karejro); Coari (Koario); Eirunepe’ (Ejrunepeo); Fonte Boa (Font-Boo); Iranduba (Irandubo); Itacoatiara (Itakoatiaro); Manacapuru (Manakapuruo); Manaus (Manaŭso); Presidente Figueiredo (Prezidento_Figejredo); Tefe’ (Tefeo). Rimarko: presidente = prezidanto, ekzemple, de respubliko) Ĉu ni esperantigis la supre menciitajn urbnomojn ĝuste? Mi provis reteni la originalajn sonojn de la fonemoj.
RESPONDO
Kara samideano,
Niaimprese viaj esperantigoj de brazilaj urbonomoj estas ĝenerale taŭgaj.
La formo “Prezidento-Figejredo” estas iom kaporompa. Ĉu estas bone tiel nomi urbon? Urbo ne estas prezidento (nek prezidanto …) Ĉu eble indas uzi netradukan esperantigon “Presidentefigejredo” (aŭ “Prezidentefigejredo”)? Ni ne certas …
Bonvolu noti, ke inter la konsultejanoj, kiuj partoprenis en la preparado de tiu ĉi respondo, ne estis portugal-lingvano. Sekve nia opinio baziĝas nur sur ĝeneralaj principoj. Ni rekomendas, ke vi konsultu spertajn brazilajn esperantistojn kaj ricevu aprobon de viaj samlingvanoj.
Menciindas, ke ne estas klare, kial en la teksto de via demando aperas la signo “_” anstataŭ la pli kutima divido-streko “-”: ekzemple, “E_movado” anstataŭ la kutima mallongigo “E-movado”. Ni rekomendas uzi la kutiman formon de divido-streko (ekzemple, Benĵamin-Konstanto).
Cetere estas menciinde, ke la uzado de esperantigitaj propraj nomoj estas grava (kaj natura) en iuj kuntekstoj, sed ne en ĉiuj situacioj nepra, kaj en kelkaj eĉ evitinda (ekzemple, se oni sciigas sian nomon por aĉeto de flugbiletoj). Preskaŭ ĉiam (speciale, por neloka publiko) utilas mencii kaj la “oficialan” (neesperantan) formon de la nomo kaj la esperantigitan (aŭ almenaŭ proksimuman prononcon).
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu “peti/demandi al iu” estas akceptebla?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.01.28] Ĉu “peti al iu” / “demandi al iu” en la nuna lingvouzo estas jam akcepteblaj? Kiam mi lernis Esperanton, oni insistis pri “peti ion de iu”, “peti iun pri io”, kaj tiun uzon registras NPIV. Tamen, en Kongreso de ILEI (Kubo, 2010), mi ofte aŭdis “peti al”/”demandi al”, kaj eĉ skribis pri tio en Internacia Pedagogia Revuo. Lernolibroj (Sartorato, McGill) uzas “demandi al”. Ĉu valoras la penon ankoraŭ insisti ĉe miaj gelernantoj de Esperanto pri tiu punkto? Ĉu tiujn uzojn oni baldaŭ en-PIV-igos, aŭ ne? Mi scias, ke PIV ne estas la vortaro de la Akademio, sed ĝi fariĝis aŭtoritato en nia internacia lingvo; ĝi estas LA referenco, kiun mi uzas, kiam mi havas dubojn. Dankon!
RESPONDO
Kara samideano,
En Esperanto, malkiel en lingvoj gentaj, la prepozicioj uzataj por verba regado ne estas rigide (kaj ofte arbitre) fiksitaj. La esperantaj prepozicioj havas multe pli klaran bazan signifon, tiel ke la elekto de sintaksa formo atribuas certan semantikan interpreton al la esprimo.
Tiurilate Esperanto estas pli elasta ol la gentaj lingvoj, ebligante specon de nuancigo ne kreeblan same facile en etnolingvoj. En unu Lingva Respondo Zamenhof deklaris, ke “instrui iun pri io” kaj “instrui ion al iu” estas same ĝustaj esprimmanieroj.
En petado rolas, krom la subjekto, la persono, al kiu la peto estas direktata, kaj la petaĵo. Oni povas doni al la persono la rolon de rekta komplemento, kaj al la petaĵo la rolon de “pri”-komplemento: peti iun pri io. Sed egale oni povas doni al la petaĵo la rolon de rekta komplemento, kaj al la persono la rolon de “al”-komplemento: peti ion al iu. Se ni komparas “peti” kun verbo, kiu esprimas ion pli fortan ol peto, nome “postuli”, ni trovas, ke ĝia plej normala konstruo estas “postuli ion DE iu”; alivorte, la postulaĵo estas esprimata kiel io, kio “de-iru” de la plenumonto. Tiel eblas konstrui ankaŭ “peti”: peti ion de iu. Eĉ eblas peti informon ĈE persono aŭ instanco.
Similan elekteblecon principe prezentas pluraj aliaj verboj: demandi iun pri io / demandi ion de/al iu; respondi demandon / respondi personon / respondi al demando / respondi al persono; danki iun pro io / danki iun por io / danki ion al iu.
Kaj, efektive, multaj el tiaj malpli kutimaj formoj aperas jam en la verkoj de Zamenhof (“peti ion de iu”, “demandi de iu ion”, “danki al iu”) kaj eĉ en la Fundamento de Esperanto (“peti de iu”).
La nuancigo tiel atingebla en Esperanto ebligas nuanco-riĉecon malgraŭ la relativa malmulteco de radikoj en Esperanto. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, la eblo elekti inter diversaj frazkonstruoj ne estas signo de ne-firmeco de la lingvo, sed de ĝia fleksebleco, elasteco kaj esprimpovo.
Kompreneble, ekzistas multaj faktoroj, kiuj influas tian kombineblon kaj la sencon de la kombinaĵoj. Jen, ekzemple, zamenhofaj ekzemploj, kiuj montras, ke “peti al iu” povas havi signifon tute alian ol “peti iun”:
“Se li jam venis, petu lin al mi.” (Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto)
“Mi petas vin sinjoroj, se vi estos en Peterburgo, mi petas, mi petas al mi.” (La Revizoro)
“Iru, petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj” (Malnova Testamento)
Tiaj ekzemploj ilustras, ke “peti al iu”, depende de la kunteksto, povas havi almenaŭ tri malsamajn signifojn! Tio estas unu el la eblaj klarigoj, kial “peti ion al iu” estas relative malofte uzata: ne temas pri apriora tabuo, tamen “bonaj aŭtoroj” senkonscie elektas formon, kiu subtenas klaran esprimadon de la intencita senco kaj malebligas misinterpreton.
Konklude: oni estu tre singardaj rilate pedantan insistadon pri la ĝusteco de nur unu frazkonstruo, anatemante ĉiujn aliajn eblajn konstruojn; tamen oni memoru, ke la libero de elekto ne estas absoluta: por klare esprimi sin oni devas eviti konfuzajn, misinterpreteblajn formojn.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kion signifas “sugesti”?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.01.28] Pri “sugest”: laŭ mia kompreno, mankas en PIV grava senco “Propon, konsil”, kiun prezentas Reta Vortaro
RESPONDO
Kara samideano,
Bonvolu noti, ke la Akademio de Esperanto oficialigis la verbon “sugest/i” en la 9a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kun jena difino:
1 Prezenti, proponi (seninsiste) ideon por konsidero: mi sugestas, ke ni faru jene; sugesti solvon; sugesti respondon.
2 Kaŭzi aperon de ideo, pensigi: la simptomoj sugestas, ke li havas malarion; ŝia esprimo sugestis, ke ŝi estas kolera; la flugado de la birdoj sugestis novan ideon por flugmaŝino.
La plenan tekston de la Naŭa Oficiala Aldono vi povas legi sekvante la ligon ĉi-sube.
https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/9oa.html#sugesti
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kial “denove” ne aperas en BRO (Baza Radikaro Oficiala)?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.01.19] Mi serĉis BRO’n kaj ne trovis la vorton “denove”. Tio ege surprizis min. Laŭ miaj studoj ĝi estas unu el la tricent plej ofte uzataj esperantaj vortoj. Laŭ alia studo la angla traduko estas la 191a plej ofte uzata angla vorto. Ĉu estas iu kialo, pri kiu mi ne scias, kiu klarigas kial oni ne trovas “denove” en la listo? Ĉu ni ne instruu “denove” dum kurso por komencantoj?
RESPONDO
Kara samideano,
Bonvolu noti, ke BRO (Baza Radikaro Oficiala) estas RADIKaro, sed ne VORTaro. Ĉiuj elementoj, kiuj konsistigas la vorton “denove” (DE, NOV kaj E), enestas en BRO.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel nomi sportan rezulton, kiam neniu gajnis?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2010.12.28] Kiel oni nomu en esperanto sportan rezulton 0:0? (Angle “drawn”, ruse “ничья”.) Ekzistas stranga versio “egalvenko”, kiu estas komplete malkorekta, kaj nenio pli. Laŭ mi estas esplorenda demando. Dankon.
RESPONDO
RESPONDO Kara samideano,
La precizan rezulton 0:0 oni povas legi kiel “nulo je nulo” aŭ “la ludo finiĝis je nulo-nulo”. Tamen la anglaj terminoj “draw” kaj “tie”, kaj la rusa termino “ничья” aplikeblas ne nur al la rezulto 0:0, sed ankaŭ al 1:1, 2:2, ktp. (kaj, eĉ pli ĝenerale, al ĉia rezulto sen deklarebla gajninto).
Ekzistas kelkaj manieroj esprimi tiun ĉi pli vastan nocion en Esperanto: “egal(poent)a rezulto”, “egalrezulta ludo/matĉo”, “nenies gajno”. La rezulton de tia ludo/matĉo oni nomas “senvenka”, “sendecida”, “nedecida”, “senrezulta”, “egal(poent)a”. En diversaj sintaksaj kuntekstoj la nociojn rilatajn al tiu, pri kiu vi demandas, povas esprimi la vortoj “egali”, “egaligi”, “egaleco”, “egaliĝo”, “sengajna matĉo”, “senrezulta ludo”, kaj – rilate la malan nocion – “malegali”, “malegaligi”, “malegaliĝo”, “malegaleco”, “malegaliga matĉo”, ktp.
Mi devas mencii la ekziston de la samsenca “remio”/”remiso” (du variantoj de gentolingva pruntaĵo), kiuj ĝis nun havis nur tre limigitan uzon kaj, tre probable, estas nenecesaj, se oni konsideras kiom da aliaj, pure Esperantaj elektoj (formitaj el kutimaj, stabile uzataj radikoj) oni havas por tiu ĉi nocio.
Pro la dubinda neceso de “remio”/”remiso”, ilia tre limigita ĝisnuna uzado kaj malklareco de tio, kiom da diversaj nocioj kaj iliaj variaĵoj povas ekzisti sub la supernocio “neniu gajnis” en ĉiuj eblaj sportoj (vidu, ekzemple, Rimarkon ĉi-sube), la Konsultejo decidis nuntempe nek rekomendi, nek malrekomendi tiujn terminojn.
Rimarko.
En almenaŭ unu sporto (kriketo) la kondiĉo, pri kiu vi demandis, nomiĝas angle “tie”, dum la angla vorto “draw” nomas la situacion, kiam la matĉo finiĝis antaŭ ol unu el la teamoj venkis. Tiujn kondiĉojn eblas nomi respektive “egalpoenta”/”egalrezulta” kaj “nedecida”/”sendecida”.
Samideane via,
-Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĥemia mezurunuo: ĉu “molo”?
Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2011.01.13] Mi ne povas trovi la ĝustan nomon por kemia mezurunuo, kiun Vikipedio nomas “molo”. Evidente ekzistas konflikto inter “mol-o” kaj “mol-a”, ĉar la radikoj samas, sed ne la signifo. Mi do opinias, ke Vikipedio eraras. Mi trovis en kelkaj lokoj diversajn nomojn kiel “mola-o”, “molo-o” kaj “molar-o”, sed mi ne scias, kiu estas ĝusta. Mia demando estas: kiu estas la bona nomo?
RESPONDO
Kara samideano,
La formo “molo”, kiun vi trovis en Vikipedio, estas la kutima nomo de la ĥemia mezurunuo por la kvanto de substanco, en kiu la nombro de strukturaj elementoj (molekuloj, atomoj, ktp.) egalas al la konstanto de Avogadro.
Via strebo eviti homonimojn estas komprenebla kaj natura: enkondukante novajn radikojn en Esperanto oni ĝenerale penas eviti homonimojn. Tamen lingvo estas kompleksa fenomeno, kaj tial tia eco ne estas absoluta: jam la Fundamento enhavas homonimojn (ekzemple, “artikolo”).
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto