Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 8)
- Reiru al la Ĉefpaĝo
- Iru al <- Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 9) aŭ Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 7) ->
Enhavo
- 1 Kiel esperantigi la urbonomon “Tequisquiapan”?
- 2 Duobla akuzativo
- 3 Esperantigo de sportaj fakvortoj kaj de “former”/”latter”
- 4 Kiel oni esperantigu la anglajn nomojn de la hormonoj “testosterone”, “estrogen”, “dopamine”, “serotonin”?
- 5 Pri homonimoj en Esperanto
- 6 Ĉu floro “miela” aŭ “pormiela”?
- 7 Ĉu “lamo” aŭ “ljamo”?
- 8 Kiel oni esperantigu la anglan “parallel bars”?
- 9 Sekso en Esperanto
- 10 Kiel nomi unuradan velocipedon?
Kiel esperantigi la urbonomon “Tequisquiapan”?
Publikigita la 15an de Novembro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.10.13] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Mi loĝas en meksika urbeto, kiu hispane nomiĝas “Tequisquiapan” [tekiskiapan]. Bonvolu rekomendi al ni, lokaj esperantistoj, kiel ni povas esperantigi la urbonomon. Ĉu eble, “Tekiskiapano”? Dankon!
RESPONDO
Kara samideano,
El lingva vidpunkto, la formo “Tekiskiapano” ŝajnas al ni tute taŭga esperantigo.
Bonvolu noti, ke fojfoje la elekton de esperantigita formo influas variaj faktoroj (nunaj kaj iamaj gentoj de la regiono; iliaj lokaj, regionaj kaj landaj lingvoj kaj dialektoj ktp), kiujn ni ne povas detale kaj fidinde scii, kvankam ni penis konsideri bazajn tiaspecajn faktojn haveblajn al ni.
Eble estas aparte notinde, ke, kvankam la hispanlingva prononco de “Tequisquiapan” pli similas al [tekiskjapan] ol al [tekiskiapan], tamen por esperantigo de hispanlingvaj nomoj jam estiĝis la kutimo bazi la decidon inter “i” kaj “j” en tiaspecaj kuntekstoj sur la skribo kaj ne sur la prononco, verŝajne por igi la esperantigitan formon pli rekonebla grafike. Via propono laŭas tiun kutimon.
Koran saluton al vi kaj al la ceteraj tekiskiapanaj samideanoj!
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Duobla akuzativo
Publikigita la 29an de Oktobro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.10.05] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Estimataj akademianoj, estimata Bertilo Wennergren, En la 3a eldono de La Eta Princo (2010), kies prilaboron mi mem kunordigis helpate de tuta redakcia komitato, sur paĝo 82, estas la jena frazo: “Kaj nun mi nenion plu kuraĝis demandi lin.” (1) Tiu frazo ĉe neniu el nia skipo vekis ajnan maltrankvilon. Sed antaŭnelonge, vidante ĝin, ekfrapis min, ke ĝi eble estas malgramatika. Mi ŝatus scii, kion vi opinias pri ĝi, ĉar ne ĉiuj skipanoj de La Eta Princo taksas ĝin misa. Tiu frazo (laŭ la principo formulita de B. Wennergren en PMEG, §21) estas nur aliordigo de la frazo “Kaj nun mi ne kuraĝis plu demandi lin ion”, (2) en kiu malbele elstaras duobla akuzativo. La demando estas: ĉu pro la interpreto (2), la frazo (1) nepre malgramatikas? Plu pensante pri la afero, mi rezonas, ke, se (1) gramatikus, tiam ankaŭ gramatikus la frazoj “Mi tion kuraĝis demandi lin”, (3) “Mi kuraĝis tion demandi lin”, (4) kion mi ne povas akcepti. Ĉu vi samopinias? Aŭ ne? Parenteze, mi promesas 10-dolaran premion al ĉiu, kiu trovos eraron (tajpan, gramatikan, vortelektan, tradukan…) en tiu eldono de La Eta Princo. Sed ĝis nun neniu informis min pri eraro… Se hazarde iu el vi trovus eraron, mi estus tre danka. Mi antaŭdanke salutas vin!
RESPONDO
Kara samideano,
La verbo “demandi” kutime aperas en du sintaksaj kuntekstoj: “demandi iun (pri io)” kaj “demandi ion (al iu)”, kie “iu” kaj “io” en ambaŭ variaĵoj havas la samajn semantikajn rolojn.
“Demandi” ne estas la sola verbo, por kiu semantikaj roloj estas sintakse aranĝeblaj plurmaniere.
En la frazo, pri kiu vi petas konsilon, la regado de la verbo “demandi” estas “hibrida”: “demandi iun ion”, kaj vi tute pravas en tio, ke tia ĉi sintakse nedistingebla prezento de malsamaj semantikaj roloj estas konfuza.
Ĝuste kontraŭ tia ĉi konfuza uzado avertas la Fundamenta Ekzercaro:
Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.
Revenante al via ekzemplo, se estus akcepteble diri “Mi plu nenion kuraĝis demandi lin”, oni devus akcepti ankaŭ la frazon “Mi demandis lin nenion” (= pri nenio) kaj eĉ la frazon “Mi demandis nenion lin”, kies senco kaj gramatika strukturo estas apenaŭ divenebla, ĉar en tiuj ĉi frazoj la verbo havas la saman sintaksan regadon kaj sekvas la saman modelon (“nenion” anstataŭ “pri nenio” en la kunteksto, kie tio kreas “duoblan akuzativon”) .
Tia rezonado (tre simila al la via) reliefe pravigas, kial la Fundamento malpermesas la uzadon de tiaspeca “duobla akuzativo”.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de sportaj fakvortoj kaj de “former”/”latter”
Publikigita la 20an de Septembro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.09.02] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Kiel traduki al Esperanto la sekvantajn anglajn vortojn? Calisthenics – sistemo de fizikaj ekzercoj uzanta nur la pezon de la propra korpo de ekzercanto por pliigo de muskola forto, elteneco kaj lerteco. Parkour – arto de obstaklo-superado, kutime en urba medio. Muscle-up – pendotiro kaj puŝleviĝo sur reko integritaj en unu flua movo. Rollover – pendotiro kun levo de kruroj tiel, ke la korpo renversiĝas ĉirkaŭ la reko kaj restas super ĝi apogante sin sur rektaj brakoj. (La menciitaj vortoj povas ŝajni tre specialaj, sed fakte ili estas ofte uzataj de la sportema parto de moderna junularo. Se Esperanto estas plenvalora lingvo, ĝi devas enhavi respektivajn fakterminojn.) Ĉu estas apartaj Esperanto-vortoj por la anglaj former/latter (estanta la unua/dua de la du menciitaj)?
RESPONDO
Kara samideano,
Al tiu ĉi lasta demando, ni respondu unue.
Se oni mencias du aferojn, kaj tujposte volas referenci al la unua el la menciitaĵoj, oni kutime uzas esprimojn “la unua” aŭ “la antaŭa”; referencante al la lasta el la du menciitaĵoj, oni kutime diras “la lasta”, “tiu ĉi lasta” , “ĉi-lasta” aŭ simple “la dua”. Oni povas uzi ankaŭ diversajn variaĵojn (ekzemple, adverbajn) de la ĵus menciitaj esprimoj.
Se vi ne rimarkis, ke en la du antaŭaj alineoj, kiujn vi ĵus legis, tiaj referencoj estas _uzitaj_ (sed ne nur nomitaj!) tri-foje, tio signifas, ke ili estas tute naturaj por vi kaj jam estas parto de via propra lingvaĵo.
Rilate la demandojn pri sportaj terminoj, konjekteble neniu en la Konsultejo apartenas al “la sportema parto de moderna junularo”, ĉar evidentiĝis, ke la vortoj, pri kiuj vi demandas, ne apartenas al nia aktiva vortaro. ;)
Bonvolu kompreni, ke la funkcio de la Konsultejo ne estas krei novajn vortojn aŭ elserĉi la nomojn de fakaj kaj aliaj specialaj nocioj en Esperanto. Ni ja volonte respondas al petoj pri esperantigo (jam plurfoje ankaŭ viajn!), kiam ni havas propran sperton pri la nocioj, kiuj interesas la demandinton. Tamen ni preferas ne konsili pri tio, kio estas ekster nia kompetento aŭ persona sperto. Ni certas, ke konsulti vortarojn, interretajn forumojn kaj sportemajn junulojn vi kapablas same bone kiel ni. ;)
Tute hazarde, du konsultejanoj menciis, ke ili konas (kaj antaŭe uzis) la vortojn “parkuri” kaj “parkuro”. Eĉ pli hazarde, tio, al kio vi referencis per la troĝenerala kaj troŝarĝita angla vorto “rollover”, restas unu el miaj plej ŝatataj ekzercoj ekde la tempo, kiam mi ankoraŭ apartenis al “la sportema parto de junularo”. Tiutempe mi konis la ekzercon per ĝia rusa nomo “подъём переворотом” (= leviĝo per renverso), kiun mi ĵus facile trovis en la ruslingva vikipedio:
Sen via difino mi ne komprenus, pri kio temas, ĉar la angla vorto “rollover” apenaŭ helpus identigi la ekzercon. La ruslingvan nomon de la ekzerco mi trovas sufiĉe mempriskriba, kaj tial mi ĉiam bazis sur ĝi la esperantigon, kiam mi devis priskribi la ekzercon: mi diris “Mi puŝlevas min, renversiĝinte sur reko.”, “Mi renversiĝe puŝleviĝas” aŭ simile, kaj la rekan ekzercon mem mi nomus “puŝleviĝo per renversiĝo”.
Pri la ceteraj sportaĵoj ni apenaŭ povas diri ion nebanalan.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel oni esperantigu la anglajn nomojn de la hormonoj “testosterone”, “estrogen”, “dopamine”, “serotonin”?
Publikigita la 20an de Septembro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.08.22] Kiel oni esperantigu la anglajn nomojn de la hormonoj “testosterone”, “estrogen”, “dopamine”, “serotonin”?
RESPONDO
Kara samideano,
La kvar vortoj, pri kiuj vi demandas, estas fakaj terminoj, tamen en la lastaj jardekoj ili iĝis vaste konataj ankaŭ al nefakuloj. La unuaj du estas hormonoj, la aliaj estas pli taŭge priskribeblaj kiel perantoj de nervaj signaloj.
“Testosterono” kaj “oestrogeno” estas kapvortoj en PIV, kaj ankaŭ la vorto “dopamino” aperas tie sub la kapvorto “amino”, en difino de “katekolamino”. La vorton “serotonino” oni trovas en aliaj vortaroj.
Pro sia internacieco la nomoj estas senproblemaj, krom la eta ŝanceliĝo ĉe “(o)estrogeno”: kaj “oestrogeno”, kaj “estrogeno” estas uzataj kaj registritaj en vortaroj. La formon “oestrogeno” evidente apogas la deziro konservi ĝian ligon kun “oestro” (esperantigita tiel por eviti konfuzon kun “estro”, “ostro” kaj “ojstro”). Ni ne studis fakan literaturon, sed ambaŭ formoj aperas en nemultaj seriozaj retaj tekstoj, en kiuj ni trovis mencion de tiu ĉi nocio.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri homonimoj en Esperanto
Publikigita la 10an de Septembro 2013 de Aleksandro Shlafer
Replike al unu el la respondoj de la Konsultejo, Ĉu “lamo” aŭ “ljamo”? la demandinto (interalie) skribis al mi: DEMANDO [2013.09.07] Estimata Aleksandro Mi ne povas kaŝi, ke via tre atendata respondo estas por mi malkontentiga. Mi evidentigis realan leksikan problemon rilatan al la esenco de esperanto kaj vi respondas je tolerema tono kvazaŭ temus pri bagatelo. Ekde kiam mi frekventas la esperantujon [tiel! -AS], mi estas rimarkanta ian facilanimecon tie aŭ ĉi tie, inkluzive tiun de la famaj vortaristoj, al kiuj mi aludis kaj nun eĉ de vi. [...] [Iom lingve redaktita. - A.S.] Jen mia respondo sendita al la demandinto.
RESPONDO [2013.09.09]
Kara samideano,
La Konsultejo en sia respondo konsentis kun vi, ke ĝenerale oni klopodas por eviti homonimojn, kaj pri tio vi kaj ni plene konsentas.
Ni konsentas kun vi ankaŭ pri tio, ke iuj sinonimoj kaŭzas realajn problemojn, kaj tiam la lingvanoj trovas manieron ripari la situacion. Frapa ekzemplo de tio estas, ekzemple, la formoj “ian”, “kian”, “tian”, “nenian”, “ĉian” el la unua eldono de la Unua Libro, kiujn Zamenhof rapide ŝanĝis al “iam”, “kiam”, “tiam”, “neniam”, “ĉiam” en postaj eldonoj, ĉar ili estis sinonimaj kun la adjektivaj formoj de aliaj tablevortoj (ia, kia, tia, nenia, ĉia).
Tamen vian ideon, ke iuj ajn homonimaj vortoj estas absolute netolereblaj, mi trovas tro ekstrema kaj simple nerealisma. Tiel, en Esperanto longe ekzistas la homonimaj radikoj “kaj” (fundamenta) kaj “kaj’” (la 1a Oficiala Aldono), kaj mi neniam aŭdis, ke oni serioze malkontentus pri tio ĉi. Kalemburecaj homonimoj abundas en Esperanto: sent-ema/sen-tema, intima/in-tima, informo/in-formo, ktp. Legu verkojn de Raymond Schwartz, kaj vi trovos en ili dekojn da tiaspecaj homonimoj.
Eĉ el pure teĥnika vidpunkto estas klare, ke estus malfacile realigi la ideon forigi el la lingvo aron da radikoj tiel, ke homonimoj iĝu tute neeblaj. Kun unuliteraj finaĵoj kaj multaj du- kaj tri-literaj radikoj (inkluzive produktivegajn afiksojn kaj tablevortojn!) oni devus elsarki tiom da vortoj, ke la lingvo iĝus nerekonebla. Cetere, por efektivigi tian ideon oni devus elsarki ankaŭ multajn fundamentajn vortojn! Ĉu vi vere deziras tion?
Iĝu iom pli atenta, kaj vi vidos, ke ekzistas multe pli da homonimoj, ol oni konscias. La fakto, ke oni eĉ ne rimarkas ilin, montras, ke ili plejparte ne estas danĝeraj (aŭ eĉ simple ĝenaj). Ĉu do valorus kripligi la lingvon por atingi sendube interesan, sed frivolan celon?
Vi skribis:
> Mi evidentigis realan leksikan problemon rilatantan la > esencon de esperanto kaj vi respondas je tolerema tono > kvazaŭ temus pri bagatelo.
La Konsultejo respondis al vi en tolerema tono, ĉar ĝi ne opinias la pli ol 100-jaran kolektivan lingvouzadon de pluraj generacioj de niaj samlingvanoj malkontentiga, erara kaj tujkorektenda en netolerema maniero. Niaopinie, la lingva evoluo laŭbezone prizorgas la problemon de ĝenaj homonimoj, kaj la rolo de la Akademio ĝenerale kaj de la Konsultejo speciale ne estas trudi arbitrajn preferojn al nia lingva komunumo, eĉ se ili estas bonintencaj. Ofte ne estas evidente, kiuj homonimoj estas forigindaj, kaj kiuj povas pluekzisti. Aŭ ĉu vi diras, ke mia kutimo nomi miajn kunlaborantojn kaj samfakanoj “kolegoj” neakceptebla, ĉar tion eblas kompreni kiel “kol-egoj”?
[...]
-Aleksandro Shlafer, Direktoro de la Konsultejo
Ĉu floro “miela” aŭ “pormiela”?
Publikigita la 17an de Aŭgusto 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.08.22] Saluton el Francujo! Kiel oni traduku ”plante à miel”? La kreskaĵo ne rekte produktas mielon, sed utilas al la abelo, por ke la abelo produktu mielon. Ĉu diri tamen: miel-planto aŭ pormiela planto? Dua rimarko: oni ne ofte uzas ”por” kun adjektivo, krom en “porĉiama”. Kial? Pardonu, sed mi ne trovis respondon al tiuj demandoj en PMEG. Anticipan dankon!
RESPONDO
Kara samideano,
Gramatike, “pormiela” estas tute bona vorto. Ekzistas nenia ajn malpermeso de tiaj kunmetaĵoj kun “por”. Eble ili estas relative maloftaj, tamen tute laŭregulaj kaj klaraj. Unu kialo, ke tiaj “por”-vortoj estas iom maloftaj, estas, ke simpla vorto sen “por” tre ofte estas tute sufiĉa kaj klara en la kunteksto. “Miela” povas esti interpretata en pluraj diversaj manieroj, el kiuj unu identas al “pormiela” (= “por mielo”-a). Sed plej ofte la kunteksto klare montras, ke oni celas tiun sencon, kaj sekve oni tre ofte elektas la pli mallongan formon “miela”.
Tio ne signifas, ke formoj kun “por-” estas tre maloftaj. Jen kelkaj ekzemploj el literaturo: “pornokta”, “porkrima”, “porhelpa”, “porkulpiga”, “porlabora”, “porofera”, “porinfana”, “poroportuneca”, “porsana”, “porbala”, “porpaca”. La formo “poresperanta” (kontraste al “peresperanta” kaj “priesperanta”) estas tute kutima kaj tre kontata al ĉiu aktiva esperantisto!
Revenante al la demando pri esperantigo de la franca esprimo “plante à miel”, la formoj “mielplanto” (aŭ “mielkreskaĵo”) kaj la karakterizoj “miela” aŭ (pli preciza) “pormiela” ŝajnas al ni tute taŭgaj, sed se oni bezonas esprimon eĉ pli klaran, oni povas nomi kreskaĵojn, kiujn abeloj uzas por produkti mielon, “nektara”, “nektarflora” aŭ, eventuale, “abelfuraĝa”.
Bonvolu noti, ke ni konsilas tion el pure lingva, nefaka vidpunkto, ĉar neniu inter la konsultejanoj estas fakulo pri abelbredado.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu “lamo” aŭ “ljamo”?
Publikigita la 7an de Septembro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.08.15] Estimataj, Mi lastatempe rimarkis, ke iuj aŭtoritataj vortaroj, ekzemple, Itala-Esperanta/Esperanta-Itala de profesoro Carlo Minnaja kaj PIV, uzas la vorton “lamo” kiel nomon de sudamerika besto. Tio estigas, miaopinie, gravegan leksikan problemon, ĉar la radiko “lam” esprimas, kiel ĉiu esperantisto scias, la malfunkciadon de homa aŭ besta gambo malhelpantan normalan iradon. Asigni al la sama radiko du malsamajn sencojn signifas difekti la strukturon kaj la tipan kvaliton de la lingvo Esperanto. Mi do instigas vin konsciiĝi pri la supra problemo, kaj, konsiderante ĝian gravecon, trovi taŭgan solvon. Respektajn salutojn!
RESPONDO
Kara samideano,
En Esperanto troviĝas kelkaj homonimaj vortoj, ekzemple, “kubo” kaj la insulo “Kubo”, sed ĝenerale oni klopodas por eviti ilin.
Ĝenerale, okaza hazarda homonimeco ne detruas la sistemon kaj precizecon de Esperanto. Ĉiuj konsentas, ke abunda homonimeco estus neakceptebla en Esperanto kaj ke ni laŭeble evitu ĝin, tamen fojfoje, neofte, la homonimaj formoj estas tolereblaj, se ili ekzistas pro gravaj kialoj.
Por la koncerna sudamerika besto ankoraŭ neniu nomo estas oficialigita de la Akademio. Kaj la zamenhofan formon “lamo”, kaj la vaste uzatan formon “ljamo”, kiu NE havas problemon de homonimeco, oni uzas kun tiu signifo; por via propra uzado ni rekomendas al vi elekti tiun el ili, kiun, konsiderinte ĉiujn ĝiajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, vi volas vidi oficialigita iam en la estonteco.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel oni esperantigu la anglan “parallel bars”?
Publikigita la 22an de Aŭgusto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.08.02] Kiel oni esperantigu la anglan “parallel bars” (speco de gimnastika ekipaĵo)?
RESPONDO
Kara samideano,
Por ne diskriminacii neanglalingvanojn, ni klarigu, ke temas pri gimnastika aparato konsistanta el paro de paralelaj horizontalaj stangoj subtenataj de vertikalaj fostoj.
Esperante oni povas nomi tion “paralelaj stangoj”.
Se oni volas precizigi, pri kiu el la du kutimaj specoj temas, oni povas diri “(mal)samaltaj paralelaj stangoj”.
Male, kiam oni bezonas ripete uzi mallongan, “ĵargonecan” formon, oni povas diri simple “stangoj”, se estas kuntekste klare pri kio temas.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Sekso en Esperanto
Publikigita la 21an de Aŭgusto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.08.01] Estimataj, Mi nuntempe okupiĝas pri la temo “sekso/genro en Esperanto” por scienca artikolo. Mi volas interalie prilumi la rolon de la Akademio en la lingvoevoluo rilate al tiu temo. Bedaŭrinde mi ĝis nun malmulton trovis pri tio. Ĉu la Akademio okupiĝis pri tiu ĉi temo kaj eble donis rekomendojn pri la uzo de -in-, ge-, vir-, ŝi/li? Ĉu ekzistas publikigaĵoj de la Akademio, kaj kiel mi povas ricevi ilin? En la reto aŭ Esperantaj ĵurnaloj abundas informoj pri novaj afiksoj kiel -iĉ-, go-, -ir- kaj aliaj, ĉiam kun la rimarko, ke “la Akademio ĝis nun ne oficialigis tiujn”. Ĉu entute parolantoj jam turnis sin al la Akademio kun tiuj proponoj? Kiu kaj kiam? Kie mi mi povas ricevi informojn, pri kiuj temoj la Akademio okupiĝis kaj kun kiuj rezultoj ? Koran antaŭdankon pro la respondo!
RESPONDO
Kara samideanino,
Antaŭ kelkaj jaroj tiun ĉi temon diskutis la Sekcio pri Gramatiko. Tamen tiutempe la sekcio ne sukcesis veni al konkludoj, kiuj povus iĝi rekomendoj de la Akademio.
Ĉi-jare tiu sekcio (pro hazarda koincido, senrilate al via demando) planas reveni al esplorado de ĉi tiu temo.
Tial, konsiderante tiun ĉi venontan agadon, ni evitas ian ajn provon diri ion esencan pri la temo en tiu ĉi respondo: la funkcio de la Konsultejo estas trovi (jam ekzistantajn aŭ deriveblajn) respondojn por la demandintoj, sed ne provi anticipi ankoraŭ ne faritajn decidojn de la Akademio kaj ne anstataŭigi tiajn decidojn per siaj propraj.
Mi bedaŭras, se nia respondo ne estas tre helpa, tamen ĝi klare indikas, kie la Akademio staras nun rilate la demandon.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel nomi unuradan velocipedon?
Publikigita la 18an de Aŭgusto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.07.19] Kiel oni nomas en Esperanto unuradan velocipedon (la angla “unicycle”)?
RESPONDO
Kara samideano,
Se oni okaze vere bezonegas pli mallongan esprimon, ekzemple, en iu faka teksto pri ŝatokupoj aŭ cirkoj, oni eventuale povas uzi la vorton “unurad(aĵ)o”, kiam ĝi estas kuntekste klara.
Bonvolu noti, ke La Konsultejo jam tuŝis rilatan temon, kiam ni respondis al alia demando:
http://www.akademio-de-esperanto.org/konsultejo/blogo/2011/10/chu-nur-ciklopoj-ciklopadas/
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto