AKADEMIO DE ESPERANTO

Omaĝo al Probal Dasgupta

Sabaton la 19-an de Septembro 2026, la Akademio de Esperanto okazigos omaĝan retkunsidon memore al Probal Dasgupta, prezidanto de la Akademio, forpasinta la 1-an de Junio 2026.
Kovrilo de libro 'Historio de la Akademio'
Milano: Itala Esperanto-Federacio, 2018

La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.

La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 en la unua Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto".


Kiel kontakti nin