AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 36 - 2022 01 10

Konferenco de la Akademio

La 14an kaj 15an de Decembro 2021, okaze de la Zamenhof-festo, Akademianoj prezentis per Zoom konferencon pri diversaj temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon, inaŭgurante novan kontakton inter nia Institucio kaj la Esperantistaro. Partoprenis sesdeko da spektantoj. La prelegoj estas spekteblaj per Jutubo:


Krome, ĉiu prelego estas spektebla kiel aparta filmeto:



La Laŭron de la Akademio ricevis Mikaelo Bronŝtejn pro sia verko: Mi stelojn jungis al revado.



La Estraro de la Akademio de Esperanto: Probal Dasgupta, prezidanto. Brian Moon, vicprezidanto. Otto Prytz, vicprezidanto, François Lo Jacomo, sekretario.