AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 35 - 2021 07 14

Raporto de la Sekcio pri Gramatiko pri vortordo en Esperanto

Pri vortordo en Esperanto
Raporto de la Gramatika Sekcio de la Akademio de Esperanto

Oni ofte renkontas la aserton, ke la fraza vortordo en Esperanto estas libera1. Tio estas iasence vera; tamen oni atentu, ke la vortordo ludas gravan rolon en Esperanto, ĉar ĝi distingigas inter tio, kio estas jam «konata» (ekz‑e, antaŭe menciita) kaj tio, kio estas «nova». La baza principo estas simpla: la «konata» parto kutime aperas unue en la frazo, kaj la «nova» parto aperas fine. Depende de la gramatika tradicio, la «konatan» parton oni nomas temo, topiko,antaŭsupozo, kaj la «novan» parton remao, komento,fokuso.

Ĉiu el tiuj terminoj havas sian apartan difinon kaj utilon, sed en ĉi tiu dokumento ni uzos la konceptojn temo kaj remao. Pere de ili ni prezentos ampleksigon kaj precizigon de la baza principo de la vortordo, kaj ni klarigos la vortordon en kelkaj atentindaj frazoj de la Fundamenta Ekzercaro. Ni okupiĝos ĉefe pri indikaj propozicioj.

La temo kaj la remao

En komunikaĵoj oni plej ofte povas apartigi du partojn:

  • la temon, kiu indikas kuntekston, kadron, ion jam konatan, al kio la komunikaĵo rilatas; kaj
  • la remaon, la propre informan parton, kiu prezentas la enhavon de la komunikaĵo.

En dialogo la remao de respondo estas tiu frazmembro, kiu rilatas al la demandovorto. Por trovi la remaon en rakonta frazo oni rekonstruu la demandon, kiun tiu frazo devas respondi en la menso de la rakontanto.

En la normala vortordo oni unue metas la temon, kaj poste la remaon. Tion evidentigas respondoj al demandoj (la temoj aperas substrekite; la remaoj, kursive):

  1. Kie estas la libro kaj la krajono? — La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro [FE §6]
  2. Sur la tero kuŝas ŝtono [FE §6] {Kio kuŝas sur la tero?}
  3. Rozo estas floro [FE §5] {Kio estas rozo?}
  4. Johanon (…) la gepatroj nomas Joĉjo [FE §39] {Kiel oni nomas Johanon?}
  5. Mi saltas tre lerte [FE §40] {Kiel mi saltas?}
  6. La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni [FE §30]
    {Kion oni faru pri tiuj vortoj?}
  7. En la mondon venis nova sento,
    Tra la mondo iras forta voko [Espero] { Kio okazas en la mondo? }

La rakontoj kutime formas ĉenojn, en kiuj la remaoj de pli fruaj frazoj aperas kiel temoj de frazoj postaj. La temo de la unua frazo ofte estas ero de komuna scio, ekz‑e

  1. En la urbo Florenco … troviĝas malgranda transversa stratoSur ĝi … troviĝas plej perfekte artiste farita porko el kupro.2

Sed en fikciaj rakontoj, precipe en fabeloj, tia frazo povas esti nurremaa, sentema, ekz‑e

  1. Estis iam malgranda knabo, kiu malvarmumis.3

La rekta ordo kaj inversio

Ĉia ajn frazmembro (eventuale kun siaj dependaĵoj) povas aperi en la rolo de temo aŭ remao. La plej simpla kaj ofta maniero apartigi ilin estas per la vortordo, kiel en la ekzemploj ĉi-supre; surbaze de tiu principo eblas konstrui tutan serion:

  1. Mi volonte plenumis lian deziron [FE §42] {Kion?}
  2. Lian deziron mi plenumis volonte {Kiel?}
  3. Lian deziron volonte plenumis mi {Kiu plenumis?}
  4. Lian deziron mi volonte plenumis {ne ignoris}
  5. Mi volonte plenumis deziron lian {Kies deziron?}

En Esperanto ĉi tia vortordo (temo → remao) estas la rekta ordo.

Tamen oni ankaŭ povas marki remaon leksike, per enkonduka vorto (eĉ, ĝuste, nome, nur ktp):

  1. Peĉjo manĝas nur viandon.
  2. Nur Peĉjo manĝas viandon.
  3. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras [PE].

Fakte en tiaj frazoj la enkonduka vorto havas alian ĉeffunkcion (ekz‑e nur ĉi tie estas vorto apartiga kaj kontraŭmeta); sed kromefike ĝi ankaŭ remaigas.

En la frazoj, kiuj komenciĝas per remao, kia (16), do devias de la rekta ordo, okazas inversio. Kompreneble ankaŭ la frazon (16) eblas aranĝi en la rekta ordo:

  1. Viandon manĝas nur Peĉjo.

Tre ofte la artikolo akompanas la temon, kaj ĉe remao determinilo ofte malestas:

  1. Antaŭ la domo staras arbo [FE §8].

Tamen ĝenerale la artikolado estas nek sufiĉa, nek nepra indikilo: ambaŭ frazpartoj povas havi aŭ malhavi artikolon; nesubstantivaj temoj artikolon plejparte ne akceptas ktp:

  1. La patro estas en la ĉambro [FE §8].

Iam inversio estas ŝuldata al kontinueco de parolfluo; ekz‑e parolante pri fuĝo oni povas citi proverbon [PE]:

  1. Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas.

Senkunteksta, nuda enkonduka inversio principe estas ebla, sed nekutima; ĝi postulas fortan intonacian emfazon kaj per tio igas la frazon patosa. Kp (el la parolado Zamenhofa antaŭ la 4ª UK en Dresdeno):

  1. Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro; granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluciinta Esperanto de post multaj jarcentoj…

Tre ŝpareme oni uzu tian emfazon — unue ĉar ĝenerale oni ne trouzu stilefektojn, kaj due ĉar la Esperanta intonacio ne estas normigita, kaj emfazo kutima al esperantistoj de unu lando povas ŝajni stranga al esperantistoj alilandaj.

Tradukante versaĵon de Heine, K. Kalocsay tre strikte paŭsis la germanan vortordon:

  1. Pinarbo staras norde
    Sur kalva mont’ en sol’.

Rezultis inversio, kiu postulas intonacian emfazon de pinarbo (alie oni emus interpreti la lokon kiel remaon). Zamenhof preferis rearanĝi la frazon, tiel ke oni povas voĉlegi ĝin trankvile:

  1. En nord’ unu pino en solo
    Dormetas sur nuda altaĵo …

Noto. Emfazon oni povas uzi por diversaj celoj, kaj remaigo estas unu el multaj. Ekz‑e en la Antaŭparolo de la Fundamento aperas frazo, kie kursiva emfazo (de la vortoj «riĉigadi» kaj «nun») aperas kaj en la temo (Riĉigadi la lingvon), kaj en la remao (jam nun):

  1. Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun.

Pri misinfluo de aliaj lingvoj

En multaj lingvoj, interalie en la denaskaj lingvoj de multaj Esperantistoj, la vortordo ne estas tiel libera kiel en Esperanto. Tamen eĉ en tiuj lingvoj la ordo «temo → remao» validas. En iuj situacioj oni povas simple aranĝi la frazelementojn laŭ tiu ordo, same kiel oni faras en Esperanto:

  1. La fenestron rompis ŝia filo { Kiu rompis la fenestron? }

En tiu ekzemplo la objekto estas la temo kaj pro tio troviĝas komence de la frazo, kaj la subjekto estas la remao kaj pro tio troviĝas fine de la frazo. Sed tiu senpera aranĝo de ĉiu frazparto en la ĝusta loko, kvankam ofta fenomeno en Esperanto, ne ĉiam eblas en aliaj lingvoj. Ili ofte uzas apartajn gramatikajn rimedojn por fari tion, kaj unu tia rimedo estas la pasiva voĉo, en kiu la objekto fariĝas la subjekto:

  1. La fenestro estis rompita de ŝia filo.

Tiu rimedo ekzistas ankaŭ en Esperanto, kompreneble, sed oni atentu, ke la pasiva voĉo ne estas tiel necesa en Esperanto kiel en kelkaj aliaj lingvoj. En iuj situacioj ĝi ebligas esprimon de verba aspekto aŭ kombinon de subjektoj en kunordigo (ekz‑e «li eniris la kaĝon kaj estis tuj mortigita de la besto»), sed ofte la pli simpla kaj rekta aktiva voĉo, kiel en (26), estas preferinda.

Alia gramatika rimedo, kiun kelkaj lingvoj uzas por distingigi inter la temo kaj la remao, estas la tiel nomataj fenditaj frazoj:

  1. Estas ŝia filo, kiu rompis la fenestron.

Tiaj fenditaj frazoj ne ekzistis en la klasika Esperanto, kaj kvankam nun ili estas pli oftaj, ili en certaj okazoj povas kaŭzi miskomprenon. En frazo kiel (29), ekz‑e, oni klasike komprenus estas kiel ekzistas:

  1. Estas homoj, kiuj faras tion.

La frazo tiel signifus «Iuj homoj faras tion», «Ekzistas homoj, kiuj faras tion»; sed se oni komprenas ĝin kiel fenditan frazon, ĝi signifus «Tion faras homoj» (ne bestoj, ne dioj, ne aliplanedanoj).

En kelkaj lingvoj la pasiva voĉo kaj fenditaj frazoj estas tre oftaj, ĉar tie ili ofte estas la plej facilaj rimedoj por distingigi inter la temo kaj la remao. Tiuj rimedoj ekzistas ankaŭ en Esperanto, sed ili tute ne estas la plej facilaj. Ili havas sian utilon, sed troa uzado estas malkonsilinda kaj oni atentu, ke ĝenerale la rekta senpera aranĝo de la vortoj kiel en (26) estas multe pli klara kaj simpla.

Glosaro

emfazo
uzo de intonaciaj, tipografiaj, leksikaj aŭ sintaksaj rimedoj por atentigi pri iu frazparto (angle: emphasis; france: mise en relief; germane: Hervorhebung; ruse: выделение).
fendita frazo
speco de remaigo uzata en diversaj lingvoj rigidordaj: frazon, kies signifo en lingvo liberorda (i.a. en Esperanto) esprimeblas per simpla propozicio, oni transformas en frazon kompleksan, kies ĉefpropozicio (la elfendaĵo) entenas la remaon, kaj la reston oni metas en subpropozicion (angle: cleft sentence; france: construction clivée; germane: Spaltsatz).
frazmembro
parto de frazo, kiu formas bazan sintaksan unuon: subjekto, objekto, predikato, komplementoj… (france: membre de phrase; germane: Satzglied; ruse: член предложения).
indika propozicio
propozicio per kiu oni rakontas, diras, asertas ion [PAG].
intonacio
frazmelodio kaŭzata de variado de la voĉa sonalto.
inversio
aranĝo de frazo en nekutima ordo. En lingvoj kun rigida vortordo sintakse difinita tio povas esti permuto de la subjekto kaj predikato; en la lingvoj sintakse liberaj (i.a. en Esperanto) tio estas la meto de remao antaŭ la temo.
remao
la informa parto de komunikaĵo (de frazo), tio nova, kion la parolanto volas komuniki al la aŭskultanto pri (aŭ kadre de) la temo (angle: rheme, focus, comment, core; france: rhème; germane: Rhema, Fokus; ruse: рема; pole: remat).
rigidorda lingvo
lingvo, en kiu la ordo de la ĉefaj frazmembroj estas rigide fiksita per la sintaksaj reguloj.
temo
la malpli informa parto de komunikaĵo, kiu ne entenas novan informon, sed servas kiel deira punkto por la nova, la interesa parto (remao), kiun la temo ligas kun la kunteksto. (angle: theme, topic; france: thème; germane: Thema; ruse: тема; pole: temat).

Referencoj

FA
H. C. Andersen, tr. Zamenhof: Fabeloj.
FE
La Fundamenta Ekzercaro (parto de la Fundamento de Esperanto).
PAG
K. Kalocsay, G. Waringhien: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. 5ª korektita eldono. Rotterdam: UEA, 1985.
PE
L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta.

Piednotoj:

1

Ekz-e en PAG, §272: «En Esperanto la vortordo estas libera, t.e. en ĝi ne ekzistas specialaj vortordoreguloj, oni devas klopodi nur je klareco kaj bonsoneco».

2

FA, «Kupra porko».

3

FA, «Sambuka virineto».


La estraro de la Akademio de Esperanto kaj la direktoro de la Sekcio pri Gramatiko: Probal Dasgupta, prezidanto; Brian Moon, vicprezidanto; Otto Prytz, vicprezidanto; François Lo Jacomo, sekretario; Sergio Pokrovskij, direktoro de la Sekcio pri Gramatiko.