AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 34 – 2021 03 15

Pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj

La 15an de marto 2021, per 35 jesaj voĉoj, neniu nea voĉo kaj 1 sindeteno, el 41 nuntempaj Akademianoj, la Akademio aprobis la jenan deklaron proponitan de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro:

“La Akademio de Esperanto deklaras, ke ĝi nun ne alprenas starpunkton pri la uzindeco de ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj (kiel ekzemple riŝli), kaj decidis ne okupiĝi pri tiu temo dum almenaŭ dek jaroj”.


La estraro de la Akademio de Esperanto: Probal Dasgupta, prezidanto; Brian Moon, vicprezidanto; Otto Prytz, vicprezidanto; François Lo Jacomo, sekretario.