AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 15 - 2010 12 26

Publika anonco pri la Konsultejo de ties Direktoro

Kiel direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto, mi volas uzi la okazon por refoje danki mian antaŭulon, Boris Kolker, pro la modele farita laboro kaj pro la glata transiro de la respondeco kaj la kolegojn-akademianojn, kiuj servis en tiu ĉi sekcio de la Akademio antaŭe kaj volontulis plu kontribui al tiu ĉi utila agado.

Mi volas altiri vian atenton al la unika kaj miaopinie plivastiginda rolo de la Konsultejo. Dum la Esperanta komunumo atendas de la Akademio detale analizitajn, ĉiuflanke pesitajn kaj, do, nur nerapide formeblajn decidojn, ĝia Konsultejo servas kiel ... konsultejo, facile alirebla grupo de kompetentuloj, kiuj povas rapide kaj efike pridiskuti lingvan demandon kaj respondi ĝin ĝustatempe. Tiaj respondoj ne estas oficialaj decidoj de la Akademio de Esperanto, tamen ili estas konsiloj zorge pripensitaj kaj formulitaj de la kompetenta grupo el 18 akademianoj.

Trovi pli detalajn informojn pri la Konsultejo, la instrukciojn kiel oni povas sendi demandon al ĝi, ĝian plenan konsiston kaj la regularon eblas sur la retpaĝo de la Konsultejo:

http://www.akademio-de-esperanto.org/konsultejo/index.html

Tiuj informoj estas ankaŭ kopiitaj ĉi-sekve.

Menciindas, ke turni sin al la Konsultejo kun lingvaj demandoj rajtas ĉiu Esperanta verkisto, redaktoro, lingva kontrolisto kaj – plej notinde! - ĝenerale ĉiu Esperanto-uzanto!

Alexander Shlafer
Direktoro de la Sekcio Konsultejo


Informo pri la Sekcio “Konsultejo” de la Akademio de Esperanto

La Akademio de Esperanto en 1999 starigis sekcion Konsultejo (kiu ĝis 2007 nomiĝis komisiono). Ĉiu Esperanto-uzanto povas turni sin al la Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la Konsultejo povas respondi relative rapide; komplikaj gramatikaj problemoj kutime postulas pli longan tempon. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la Konsultejo; tamen la Akademio esperas, ke utilas tiu ĉi rapida servo, pri kies manko oni ofte plendis.

Kiel demandi la Konsultejon?

Vi povas:

  1. uzi la demandoformularon (preferinde)
  2. sendi retpoŝton al konsultejo@akademio-de-esperanto.org
  3. sendi leteron al la direktoro de la Konsultejo: Alexander Shlafer, 1017 Northoak Dr, Walnut Creek, CA 94598, Usono

La Konsultejo ne povas akcepti demandojn per telefono.

Klare formulu la demandojn, kaj demandu konkrete. Bonvolu indiki ĉe urĝaj demandoj, ĝis kiam vi esperas ricevi respondon. Rapidan respondon ni povas garantii nur al demandintoj, kiuj indikis sian ret-adreson.

La sekcio petas nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn povas respondi ĉiu sperta esperantisto serĉante en vortaroj kaj aliaj konsult-libroj. (Vidu ankaŭ la regularon sube.)

Membroj

Membroj de la sekcio (en alfabeta ordo de ĉefnomoj):

Regularo de Konsultejo de la Akademio de Esperanto
  1. La demandoj senditaj interrete (per demando-formularo aŭ retpoŝte: konsultejo@akademio-de-esperanto.org) venas rekte al la retgrupo de la Konsultejo.
  2. Tiuj, kiuj ne povas sendi demandon interrete, povas uzi paperpoŝton. La formala adreso por tiaj demandoj estas tiu de la direktoro. Li akceptas demandojn per ordinara letero, sed ne per telefono. Se oni faras demandon al alia Akademiano, tiu ĉi transdonu ĝin al la direktoro de la Konsultejo. La direktoro analizas la demandon kaj transdonas ĝin, eventuale kun komentoj, al la konsultejanoj.
  3. La konsultejanoj klopodas respondi kaj pridiskuti la demandon ene de la retgrupo de la Konsultejo ĝis la indikita tempolimo (aŭ, se tempolimo ne estas indikita, laŭeble plej rapide).
  4. Rezulte de la diskutado inter la konsultejanoj, la direktoro verkas la respondon kaj sendas ĝin al la demandinto (kun kopio al la konsulteja ret-grupo) kaj decidas ĉu necesas publikigi la respondon en la retpaĝaro de la konsultejo aŭ/kaj transsendi ĝin al la Esperanto-gazetaro kaj gravaj movadaj instancoj (precipe UEA).
  5. Se la demando estas aparte malfacila, sed interesa, la direktoro povas prezenti ĝin al alia koncerna sekcio aŭ al la Pleno de la Akademio por plia studado.
  6. La estraro de la Akademio decidas, ĉu aperigi rekomendojn de la konsultejo en siaj cirkuleroj kaj en sia publika informilo.

La estraro de la Akademio de Esperanto:
John Wells, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario, interkonsente kun la direktoro de la Sekcio, Alexander Shlafer.