AKADEMIO DE ESPERANTO

El "Studado pri landnomoj" en "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991".

La Akademio invitu al toleremo

Kiam oni legas "La Faraonon" sub la agrabla plumo de Kabe, oni ja bone komprenas, ke Egipto estas lando kaj Egiptanoj ĝiaj loĝantoj, nacianoj kun ĉiuj rajtoj aŭ ne, eĉ se oni kutimis aliloke legi Egiptoj kaj Egiptujo / Egiptio. Eblas facile transiri de unu sistemo al alia kaj reciproke. Tial pli ol unu negis la ekziston de ĉia problemo: la kompreno ne estas endanĝerigita; maksimume tio povas naski agacon aŭ elvoki polemikon inter defendantoj de ambaŭ sistemoj.

Tio estas la tuta problemo, antaŭ kiu frontas la Akademio: uzado de la samaj radikoj kun malsamaj signifoj. Apud tio, minoraj estas la problemeco de malsamaj sufiksoj, de malsama formo de kelkaj radikoj aŭ eĉ de iom duba signifo de derivaĵoj per -anoj ... Apud tio, la problemo de enuziĝo de pli internaciaj formoj ankaŭ devas esti relokita en sian ĝustan lokon.

Oni tiel alvenas al la ideo, ke estus granda eraro flanke de la Akademio naski novan kampanjon de inkvizicio, kiel sub Cart, sub preteksto, ke la dua povus kompensi la unuan ... Male, ni kore akceptu la uzadon, eĉ se tre malsaman, de la diversaj Esperantistaj grupiĝoj kaj ni fidu ja la estontecon por glatigi la situacion. Intertempe ni ja studos laŭ kiuj mekanismoj estiĝis la diversaj formoj kaj tiel ni klarigos la nunan ĥaoson. Espereble ni ankaŭ povos interkonsenti pri iu rekomendota listo de tamen neoficialigotaj nomoj, kiujn ni diros normaj. La normajn nomojn ni proponos al tiuj, kiuj bezonas uzi formojn severe unuecajn; ekz-e, en juraj aŭ diplomatiaj tekstoj. Ĝuste kiel oni norme diras miozoto (Myosotis), sed tamen plu povas libere diri neforgesumino, tiel same oni norme diros Koreo (se tiel ni decidos), sed plu povos diri (se kaj kie oni tion faris) Koreujo / Koreio.