Atentu, ke la ĉi-sekvaj decidoj el la jaro 1988 ne plu validas. La Akademio ilin nuligis per nova decido en 2003. Vidu ankaŭ la Liston de Rekomendataj Landnomoj el 2009, en kiu la Akademio rekomendas uzi la nomojn Koreujo/Koreio (Nord-Koreujo/Nord-Koreio, Sud-Koreujo/Sud-Koreio) kaj Egiptujo/Egiptio.
El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
Ni konstatas, ke
a) en gravaj dokumentoj (Mondmapo, Poŝatlaso, PIV) estas uzataj la landnomo Koreo kaj ĝia derivaĵo Koreano.
b) en la protokolo de la 3-a kunsido de la "Lingva Komitato de KEA" (Korea Esperanto-Asocio), kiu okazis la 9-an de Aprilo 1984, estis alprenitaj decidoj. Ni citas:
- 1. "La esperanta landnomo de nia lando 'Dehanminguk' estas Koreujo".
- 2. "La esperanta gentnomo de nia gento estas koreo".
a) La "decidoj" de KEA nek estis prezentitaj al la Akademio, nek sankciitaj de ĝi. Ili ne povas esti precedentoj por similaj decidoj nek esti oponitaj al decidoj de la Akademio.
b) La kontrasto inter punktoj a kaj b de § I montras, ke ni troviĝas en tipa kazo antaŭvidita de la 2-a Rekomendo pri landnomoj; estas konflikto inter la kategorioj por unu sama nomo. Sekve por decidi ĉu Koreo nomas landon aŭ homon ni devas obei la 15-an regulon de la Fundamento.
Ni konstatas, ke
a) ekzistas monda internacieco por la landnomo *Kore-: ĝi koncernas ne nur la Latinidajn, Ĝermanidajn kaj Slavajn lingvojn kune kun la ceteraj Eŭropaj, sed ankaŭ la Sanskritidajn kaj la Iranajn, ankaŭ la Afrikajn kaj Aziajn, kiel ekz-e la Indonezia. Ĉiuj devenas de la nomo de Korea dinastio Gaoli, pri kiu raportis Marco Polo.
b) la sama nomo Gaoli estas plu uzata en kelkaj lingvoj Aziaj: nome, en la Ĉina Gaoli kaj en la Taja Kaoli.
c) la Koreanoj apartenas al unu sola etno, kiu nomiĝas sialingve: Han. Sur la bazo de tiu nomo la Sud-Koreanoj nomas sian landon ordinare: Hangug, t.e. "Hanlando", vorto kiu povus utili kiel sinonimo. Japanoj imitas tiun nomon per: Kankoku.
a) La formo Koreujo estas kontraŭfundamenta. La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas Koreo kaj ties anoj estas Koreanoj.
b) Ne povas esti oponita al tiu konkludo la fakto, ke unuece ĉiuj diras Japan-ujo / -io kaj Ĉin-ujo / -io. Al ili estas aplikebla la Rekomendo 1-a; cetere tie la internacieco ne estas unueca, nek monda. Ankaŭ ne eblas oponi la fakton, ke oni diras Franc-ujo / -io por la Franca France: temas pri vortoj de la Fundamento kaj estas egaleco inter la internaciecoj de *Frans- kaj de *Franci- por la landnomo.
c) Nur tiel ni povas retrovi la unuecon de nia lingvo.
Ni konstatas ke
a) en la grava traduko de "La Faraono" de Prus (Kabe 1907-1908, reeldono en 1957) nia plej eminenta tradukisto konscie kaj konstante tradukis la Polan Egipt per Egipto. Ne eblas nei, ke tiu traduko apartenas al nia literatura tradicio kaj kune kun ĝi la landnomo Egipto.
b) en la ĉiutaga tradicio oni uzas la formojn Egiptujo aŭ Egiptio.
c) iuj volus distingi inter la malnova antikva Egiptujo kaj la hodiaŭa Egiptio, eble loĝata de Egiptianoj.
a) La distingo inter Egiptujo kaj Egiptio malfaciligus la lingvon kaj eĉ la komprenon. Cetere la antikvaj Egiptanoj nomis sian landon Kemet, kiu povas liveri la nomon Kemeto ("Nigra Tero"); ili havis ankaŭ diversajn bildajn nomojn, kiel, ekzemple, Novhi-Kah ("Sikomor-Tero") k.a., ĉiuj nomantaj la landon.
b) La kontrasto inter punktoj a) kaj b) de § I montras, ke ni troviĝas en tipa kazo antaŭvidita de la 2-a Rekomendo pri landnomoj; estas konflikto inter la kategorioj por unu sama nomo. Sekve por decidi ĉu Egipto nomu landon aŭ homon, ni devas obei la 15-an regulon de la Fundamento.
a) Ni konstatas, ke ekzistas monda internacieco por la landnomo *Egipt-: ĝi koncernas ne nur ĉiujn Eŭropajn lingvojn, sed ankaŭ ĉiafamiliajn lingvojn tra la mondo. La etimo estas, tra la Latina Ægyptus kaj la antikva Greka, la Egipta urbonomo Haj-Ĥu-Phtah, almenaŭ laŭ la plej probabla hipotezo de la specialistoj.
b) La malmultaj lingvoj (Hinda, Bengala, Persa; Turka; Araba, Hebrea; Indonezia, Svahila...), kiuj uzas alian nomon, uzas unuanime la landnomon *misir aŭ variantojn de tiu.
c) en ĉiuj lingvoj la nomo de la ano estas derivita (*Egipt-an-; *misir-an-).
a) La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas la landnomo Egipto; ties anoj estas Egiptanoj.
b) Obei la Fundamenton estas ankaŭ omaĝi al nia granda verkisto kaj tradukisto Kabe, de sia plena nomo Kazimierz Bein. Lia traduko estas ankoraŭ aktuala.
c) Nur tiel ni povas retrovi la unuecon de nia lingvo ankaŭ en la tempo.
Por la Akademio, ties Prezidanto,
D-ro André ALBAULT