AKADEMIO DE ESPERANTO

AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974

Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10

PARTO NEOFICIALA


1. PRI LANDNOMOJ

Fine de plurjara studado pri la landnomoj mi alvenis al kelkaj konkludoj, kiujn mi koncize prezentas ĉi-sube. Tiuj studoj baziĝas sur historia studo de la demando — ĉefe en niaj institucioj — kaj sur kompara studo el 33 lingvoj; el ili 13 estas la 13 plej parolataj en la mondo kaj inkluzivas la ĉinan, la araban, la indonezian, la hindian, la bengalan kaj la japanan; ties parolantoj prezentas pli ol la duonon de la homaro. La 20 aliaj estas ĉefe la aliaj precipaj lingvoj de Eŭropo.

1. Ne eblas starigi “universalan” sistemon, en kiu ĉiuj landnomoj estus derivataj de la landano-nomoj (la primitiva Zamenhofa sistemo de “Holandujo”, “Amerikujo” ktp jam de longe forgesiĝis), nek inverse, kvankam sufiĉe multaj, ĉefe aziaj, lingvoj perfekte praktikas tiun duan sistemon (“itali-homoj”, “rumani homoj” ktp). Ne eblas, ĉar la internacia praktiko — al kiu aliĝis la Esperanta tradicio — distingas du procedojn de nomado: “lando/landanoj” kaj “homoj/homujo”.

2. La nuna Esperanta sistemo komence estis kompromiso, starigita sub la influo de L. de Beaufront, inter la primitiva Zamenhofa sistemo kaj la internacia duproceda sistemo. Bedaŭrinde tiu kompromiso baziĝis sur etnologia principo: raso donas sian nomon al lando helpe de la sufikso -uj. Sed, kiel atentigis Grosjean-Maupin en memorinda Akademia memuaro, “raso estas mito”. Evidentas, ke la internacia lingvo devas apogiĝi sur lingvaj faktoj, t.e. sur internacieco laŭ la paragrafo 15a de sia Fundamento, kaj ne sur rapide evoluanta mito. Cetere la praktiko kondukis al iom-post-ioma malobservo de tiu etnologia principo fremda al la Fundamento; efektive la ĝermo de tiu malobservo estis jam la dekomenca neapliko por la kelkaj landnomoj, kiuj internacie finiĝis per -land: Holando, Islando ktp (anstataŭ la holandoj, islandoj ktp). Per tiu etnologia principo ni konstruis apartan sistemon, ja duprocedan kiel la internacia, sed propran nur al Esperanto: tion farante, ni malobservis la paragrafon 15an kaj la internaciecon.

3. El la duopo “landnomo/landan-nomo”, la landnomo ĉiam estas la pli internacia. Ekz-e pluraj aziaj lingvoj uzas nur derivaĵojn por nomi la landanon, sed ili konservas senŝanĝa la internacian nomon de la lando: Itali-, Bulgari- ktp. Pli ĝenerale la sufiksoj respondantaj al la Esperanta -an- estas tre diversformaj laŭ la lingvoj, dum la sufikso respondanta al la Fundamenta -uj- ekzistas en ĉiuj lingvoj tra la mondo sub la formo -i-. La fakto, ke tiu internacia -i- ŝtoniĝis en aziaj lingvoj, kiuj sisteme uzas derivitajn landano-nomojn, ne esence modifas niajn konsiderojn; la landnomoj finiĝantaj per -i- estas monde internaciaj, monde konataj.

4. La tiel nomataj “Akademiaj kondamnoj” de la tiam nova sufikso -io fakte estas bazitaj sur tendenca interpreto de pli frua Akademia teksto, publikigita sub Boirac. Se tiu erara interpreto devus esti ĝusta, tio signifus, ke estas same kondamnindaj diversaj aliaj sufiksoj, i.a. la sufikso -enda, intertempe oficialigita de la Akademio.

5. La sufikso -io- estas plene konforma al la Esperanta strukturo. La fakto, ke ĝi duobligas la sufikson -ujo, neniel faras ĝin kontraŭfundamenta, ne pli ol la sufiksa uzado de -arbo estas kontraŭfundamenta, kvankam ĝi tiel same duobligas tiun saman sufikson. Cetere la Antaŭparolo de la Fundamento klare aludas la metodon de “neologismoj kaj arkaismoj”, per kiu Zamenhof pli ol unu fojon montris, kiel la lingvo povas evolui: la historio demonstras, ke la Esperanto-komunumo ne trouzis tiun metodon! La kazo eĉ estas unika, kaj temas pri sufikso monde konata ekster Esperanto.

6. La sufikso -io nuntempe estas akceptita jam delonge de ĉiuj esperantologoj, almenaŭ por akcesoraj uzoj, cetere plene konformaj al la internacieco, ĉe landnomoj derivitaj ne de landano-nomoj, sed de aliaj nocioj: Alĝerio, Liberio, Kolombio ktp. Al tiuj ĉi ni aldonu nomojn derivitajn, sed nur el etimologia vidpunkto: Mezopotamio, Indonezio, Aŭstrio ktp.

7. La sufikso -io, en pli ĝenerala uzo (Francio, Germanio ktp), ekuzata en Esperanto jam ĉirkaŭ 1900, do jam antaŭ 70 jaroj, estas abunde uzata de pli ol 50 jaroj en ĉiaj Esperantistaj medioj. Certe, multaj aliaj detenas sin de ties uzado pro la konataj “kondamnoj”. Kaj tio estas sekuriga pruvo pri la morala potenco de la Akademio. Aliflanke la persisto de multaj per si mem dubigas pri la praveco de la iam faritaj “kondamnoj”. Efektive, apud multaj individuoj kaj redakcioj, almenaŭ unu internacia organizo, sekvante Hodler, la fondinton de UEA, daŭre uzas nur ĝin kaj rigardas -uj- kiel arkaisman por landnomoj. Evidentas, ke vojo al unueco de nia nomenklaturo povos pasi nur tra unu pordo—levo de la kondamno.

8. Tamen ekzistas diversaj troigoj en la uzado de -io fare de ĝiaj subtenantoj, kaj tiuj troigoj ne estas la samaj ĉe ĉiuj. Estas konsilinde eviti ilin, se ni volas atingi unuecon. Bazo de unueco, post fiasko de la diversaj sistemoj, povas esti nur la monda internacieco, alidire la apliko de la paragrafo 15a! La monda internacieco de tiuj propraj nomoj prezentas rimarkindan unuecon.

Mallonge, la aluditaj troigoj estas ĉefe:

– tendenco krei novan “universalan” sistemon per -i-derivado; ĝi fakte arbitre transigas nomon de unu klaso al alia (ekz-e nepaloj, kanadoj loĝantaj en Nepalio, Kanadio ktp);

– tendenco krei purajn esperantismojn por distingi landnomojn disde samnomaj geografiaj nocioj (ekz-e Panamio, Meksikio anstataŭ Panamo, Meksiko ktp). Landnomoj estas internacie pli gravaj: oni prefere distingu laŭ la manieroj proponitaj de la naciaj lingvoj mem (ekz-e per Meksikurbo ktp).

– ignoro de aliaj internaciaj formoj ol -i. Tiuj uzas derivadon ĉefe per -land- aŭ per -istan-. Estas notinde, ke Zamenhof almenaŭ unu fojon uzis derivadon per -mark, ĉe Finn-marko (norvega provinco).

9. Por reatingi unuecon en la nomenklaturo, mi opinias, ke ni devas en unua stadio fari kelkajn paŝojn:

I. –
a) agnoski kiel definitivajn fakte tre multajn radikojn aŭ de landnomoj aŭ de landano-nomoj, ĉar ili estas konformaj kaj al nia tradicio kaj al la internacieco. Mi volonte aldonus al ili pro simpleco de la prezento tiujn formojn, kiuj estas uzataj nur de parto el la esperantistaro (tiajn mi signas per asterisko), sed estas same absolute internaciaj. Feliĉe tiuj agnoskindaj formoj estas la granda plimulto.
b) atentigi pri kelkaj formoj, kies klasigo estas duba;
c) atentigi pri kelkaj formoj, kiuj ne estis plej taŭge elektitaj laŭ la vidpunkto de la internacieco: plej tipa estas litov, kies internacia formo lituan ekzistas, eĉ en la lituana lingvo sub formo de derivaĵoj (“lituan ísta”, “lituan ístika”, ktp).
II. –
a) Forigi la kondamnon de la internacia -i-, tamen admonante al uzado konforma al la internacieco: cetere nenion alian oni faras jam nun, kiam oni preferas Skotlando al Skotujo.
b) konsili liberecon de uzado koncerne al la dubaj formoj, tiel ke iom post iom pli taŭgaj formoj enuziĝu, kaj ke Esperanto fariĝu en tiu punkto almenaŭ tiel same internacia, kiel neeŭropaj lingvoj. Almenaŭ, se la esperantistaro tion deziros.
c) proponi provizorajn sed konkretajn formojn por tiuj nomoj, kiuj ĝis nun estas dubaj. Tiuj provizoraj formoj povus esti formitaj aŭ per -land- aŭ eĉ per -uj-. Ekz-e Britio estas nura esperantismo, dum ekzistas tre internacia formo (Britanio); BritujoBritlando povus tuj esti uzataj de tiuj, kiuj hezitus ekuzi novan formon.

La subskribinto intencas publikigi libron pri tiu temo; ĝi revivigos la pensojn kaj farojn de eminentaj personoj, kiel de Beaufront, Boirac, Cart, Hodler, Privat kaj multaj aliaj, ne parolante pri Zamenhof mem. Ĝi ĵetos fortan lumon sur forgesitajn aŭ ne tre konatajn faktojn, kaj proponos solvon al nia problemo, kune kun nova filozofio pri la Esperanta movado.

D-ro A. Albault


LISTOJ

(Tiuj listoj principe limiĝas al tiuj nomoj, kiuj estis objekto de intensiva studo: entute 92 landnomoj kaj la respondaj landano-nomoj. Tiuj nomoj estis konservitaj pli pro sia lingva intereso, ol por geografia celado; ili rilatas al sendependaj ŝtatoj aŭ al provincoj, al modernaj aŭ antikvaj landoj).

I. Internaciaj nomoj jam en uzado. (asterisko signas la formojn, kiujn ne ĉiuj uzas)

a) Landano-nomoj (el ili deriviĝas landnomoj per la sufikso -uj-, aŭ prefere per la sufikso -i- konforme al la internacieco).

° la internaciaj formoj estas respektive abisin- kaj indi-; abisenoj kaj hindoj prezentas akceptindajn asimilitajn formojn.

b) Landano-nomoj alimaniere derivitaj:

c) Landnomoj (el ili deriviĝas landano-nomoj per la sufikso -an)

II. Esperantaj nomoj ne konformaj al la ekzistanta internacieco.

a) Estas dubaj pro malĝusta klasigo (efektive la radikoj nomas la landon aŭ en ĉiuj lingvoj aŭ en la granda plimulto el ili)

(la formo Japon- estus pli taŭga)

b) Estas dubaj jenaj radikoj:

ĉar pli internaciaj estas jenaj landnomoj:

c) La radikoj angloj kaj danoj estas tute bonaj, sed eblas heziti por la derivaĵo, ĉar la latinaj nomoj Anglia kaj Dania akiris nur slavan internaciecon, kaj la plimulto el la lingvoj preferis aliajn formojn, nome England (Anglolando) kaj Anglotero por la unua, kaj Dan-marko por la dua.

—A.A.

II. STATISTIKO PRI LANDNOMOJ

En la antaŭa artikolo mi aludis pri listo de 92 landnomoj. Surbaze de tiu listo estis starigita glosaro en 33 lingvoj, el kiuj 13 estas la 13 plej parolataj en la mondo kaj kune reprezentas pli ol la duonon de la parolanta homaro (nome la lingvoj angla, araba, bengala, ĉina, franca, germana, hindia, hispana, indonezia, itala, japana, portugala, rusa), dum la 20 aliaj estas aliaj ĝermanidaj, latinidaj, slavaj aŭ ceteraj eŭropaj lingvoj, kaj ankaŭ du neeŭropaj (la korea kaj la turka). Multaj el niaj kolegoj min helpis en tiu laboro: mi varme dankas ilin pro ilia valora kontribuo. Aparta mencio estu pri nia bedaŭrata kolego D-ro Pumpr, kiu liveris modele sciencan laboron pri la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj.

Tiu glosaro ebligas konatiĝi kun la reala internacieco de la landnomoj; ĝi ebligas renversi falsajn opiniojn kaj mitojn pri tiu demando. Ni konsideros sinsekve la strukturon de la landnomoj rezulte de tiu internacia komparo, la radikojn mem de tiuj landnomoj funkcie de ilia internacieco, kaj fine statistikon, kiu ebligos mezuri iel tiun internaciecon sufiĉe homogenan kontraste al la ĥaoso, kiu regas en la nuntempa Esperanto.

LA STRUKTURO

Ekzistas tri eblaj strukturoj: simpla, sufiksa kaj kunmeta. Kompreneble temas pri skema strukturo internacie rigardata; ekz-e ni konsideros, ke la franca “Finlande” estas kunmeta, kvankam eble franco tion ne konscios aŭ ne agnoskos; nur tiel eblas fari utilan internacian komparon.

La sufiksa strukturo estas trovebla en ĉiu el la 33 lingvoj kaj koncernas, laŭ la lingvoj, nombron da landnomoj variantan inter 23 kaj 54 el la 92 de la listo. La sufiksoj alligiĝas al radikoj diverssignifaj (popolo, geografia nocio, propra homnomo ktp., kaj iafoje al radiko, kies signifon povas instrui nur la etimologio). En la granda plimulto de la lingvoj la sufiksoj estas vivantaj; en kelkaj ili estas rekoneblaj nur etimologie. Inter la sufiksoj, la sufikso -i- estas universala kaj troviĝas en ĉiuj lingvoj; ĝin vestas diversaj finaĵoj kaj ofte pluraj en unu sama lingvo (ekz-e; -ie, ië, -ien, -ia, -ija ktp). La aliaj sufiksoj estas en neglektebla kvanto (ekz-e: -ei en la germana: Türkei ktp); unu escepto: la finaĵo -sko en la ĉeĥa kaj slovaka (en respektive 31 kaj 38 nomoj) kaj -ska en la serbo-kroata.

Plej uzas la sufikson -i- la lituana, la (moderna) greka, la pola kaj la rumana; poste sekvas la slavaj (rusa, bulgara ...), la sudaj latinidaj (itala, hispana) kaj la finna. Meze troviĝas la ĝermanidaj, la hungara kaj la araba. Malplej uzas la sufikson -i- la franca kaj neeŭropaj lingvoj, kiel la japana, la hindia, la indonezia, la araba, la bengala, la turka, la korea kaj la ĉina: tiuj lingvoj kontentiĝas per ĉirkaŭ 30 nomoj finiĝantaj per la i-sufikso.

La kunmeta strukturo estas trovebla en ĉiuj lingvoj kaj en nombro varianta, laŭ la lingvoj, inter 27 kaj 3. La plej kunmetemaj estas la ĝermanidaj, tamen preterpasitaj de la hungara; meze troviĝas la neeŭropaj; la malplej kunmetemaj estas la latinidaj kaj la slavaj, la greka, la finna kaj la lituana.

La plej ofta kunmeto ekzistanta en ĉiuj lingvoj estas tiu per -land-; ankaŭ -(i)stan- troviĝas en ĉiuj lingvoj. Poste sekvas -mark-, trovebla en 12 el la 13 grandaj lingvoj de la mondo, kaj en 11 el la 20 aliaj lingvoj de nia laboro; ni ĉi-sekve raportos tiujn du nombrojn per jena skribmaniero: (12 + 11). mark- estas efektive trovebla ankaŭ en jenaj neeŭropaj lingvoj: ĉina, araba, hindia, indonezia, korea. Ekzistas aliaj kunmetoj, sed en nia glosaro oni trovas nur unu el ili nome -ter-, kiu troviĝas en 9 lingvoj (5 + 4)).

La simpla strukturo. Temas pri radikaj nomoj: ili finiĝas jen per konsonanto, jen per vokalo: plej ofte -a en la plej multaj lingvoj, sed ekz-e -e en la franca. Tiu strukturo koncernas, laŭ la lingvoj, 29 ĝis 50 nomojn el nia listo de 92. La ĉina kaj la franca venas ĉekape; sekvas la neeŭropaj kaj la angla; meze troviĝas la ĝermanidaj kaj la sudlatinidaj; finas la vicon la slavaj, la hungara, la rumana kaj la lituana.

LA RADIKOJ KAJ LA INTERNACIECO

El la listo de 92 landnomoj, 74 prezentas senduban internaciecon. Aliparte la nombro de landnomoj konformaj al la internacieco varias, laŭ la lingvoj, de 45 al 71: la angla kaj la rumana estas ĉekape kun 71, sekvataj de la itala (70); poste sekvas la granda plimulto de eŭropaj lingvoj—eĉ la hungara, la finna kaj la lituana—inter 67 kaj 60 kune kun neeŭropaj lingvoj, la indonezia, la japana, la hindia kaj la korea; malpli favorataj inter la grandaj lingvoj estas la araba (54) kaj la ĉina (45).

Kontraste, la nombro de landnomoj konformaj al la internacieco varias en Esperanto (jes! varias en Esperanto) de 37 al 65; ekz-e ĉe UEA ĝi estas 42, t.e. malpli ol en la ĉina, dum ĉe SAT ĝi estas apenaŭ pli granda, nome 54, t.e. ĝuste kiel en la araba. Ni tamen notu tuj, por trankviligi la legantojn, ke tiu kontrasto devenas ĉefe el la misuzo de sufiksoj, kaj do estas relative facile nuligebla.

Efektive, plej ofte la radikoj uzataj en Esperanto estas ĝuste la internaciaj forme kaj signife. Plej ofte, sed ne ĉiam: kelkaj estas nur forme konformaj al la internacieco; internaciece, oni nomas la landon mem per jenaj radikoj Ĉin- (9 + 15), Egipt- (8 + 18), Svis- (7 + 9). Ni parenteze notu, ke nur en kelkaj okcidentaj lingvoj svis- signifas ankaŭ la loĝanton.

Forme, oni hezitis kaj plu hezitas, sed Gvian- (6 + 7) estas la plej internacia, pli internacia ĉiuokaze ol Gujan- (1 + 5) kaj Gvajan- (2 + 4). La sola internacia formo konsiderebla estas Lituani- (11 + 7), dum Litovi-, nete tro artefarita (kio estas klimakso por propra nomo!) troviĝas en absolute neniu lingvo; la radiko litov- troviĝas nur en malmultaj slavaj lingvoj (rusa, ukraina kaj slovaka) sub la derivita formo litovec; bedaŭrinde la najbara formo Lietuva signas ne la landanon, sed ja la landon mem en la lituana kaj la latva! Cetere eĉ la lituanoj konas la internacian radikon dank’ al vortoj, kiel: lituanístika, lituanístas, lituanizmas ktp. Tiel same sola internacia formo estas Britani- (9 + l6); ĝi estas derivebla de la ankaŭ internacia britan-, dum Britio estas pura esperantismo kaj aliflanke unu el tiuj formoj, pro kiuj multaj leviĝis kontraŭ la internacia sufikso. La kunmetaĵo Dan-mark- (12 + 11) estas trovebla en la plej multaj lingvoj, dum Dani- estas nur slave kaj orient-eŭrope konata, malgraŭ sia latina deveno.

Se la internacieco estas neta en la granda plimulto el la nomoj, ĝi tamen ne estas tia por 18 nomoj el la listo de 92: ĉe ili 2, 3 aŭ eĉ 4 formoj interluktas en proksimuma egaleco. Tia granda proporcio de dubaj formoj ne mirigu nin, ĉar la listo entenas la plej konatajn kaj plej malnovajn nomojn; ni povas logike atendi, ke malpli konataj nomoj kaj nove nomitaj landoj ordinare tuj ĝuas mondan internaciecon, cetere identan al la nacia nomo mem.

Feliĉe 14 el tiuj 18 dubaj respondas al Esperantaj formoj, kiuj el diversaj kaŭzoj povas esti konfirmitaj; ili apartenas al la pli-malpli uzataj jenaj: Birmo, Brazilo, Ĉilio, Francio, Germanio, Hindio, Hispanio, Laponio, Latvio, Libano, Nederlando, Norvegio, Skotlando, Svedio. La kvar ceteraj estas jenaj:

El tio oni konstatas, ke la du esperantismoj Japanio kaj Polio havas neniun subtenon en la naciaj lingvoj: oni trovas Polija nur en la latva (lingvo ne inkludita en la Glosaro), sed Japani- nenie! Poland- troviĝas en la angla kaj en la aziaj lingvoj submetitaj al ĝia influo. La radiko polon-, latina radiko, troviĝas diverslingve en kunmetaĵoj kiel polon-ism- ktp, ŝatinda konstato por internacia lingvo. Angli- kaj Portugali- estas nur slave kaj orient-eŭrope internaciaj. Portugal- nepre estas la internacia formo: la alia estas neglektebla. Angli- estas la latina formo; ĝin ne konservis okcidento; angloj donas al ĝi alian pli limigitan signifon (ia provinco apud Londono); kaj tio parte klarigas, ke la batalo kontraŭ la nova sufikso havis fortajn radikojn en la britaj insuloj. Angloter- kaj “England” estas pli internaciaj: Angloter- eble estus la pli taŭga, ĉar aliaj insuloj havas la alnomon Tero. La dua formo malfacile enirus en Esperanton: Anglolando ne sufiĉe similus, dum Angllando, ja pli simila, surprizus pro la konsonant-akumulo, sed finfine ne pli ol en la Zamenhofa Finnmarko.

LA ĤAOSO EN ESPERANTO

Oni ne povas negi, ke malgraŭ diferencoj la internacia nomenklaturo estas sufiĉe unueca tra la diversaj lingvoj kaj en mondaj kadroj: kiom da vortoj el la ordinara lingvo ĝuas tian vastan internaciecon? Kontraste Esperanto, kiun Zamenhof nomis “la internacia”, prezentas nuran ĥaoson por tiuj landnomoj, kiuj finfine estas propraj nomoj! Persone, mi opinias, ke ni povos eliri el tiu ĥaoso nur per agnosko de la internacieco, alidire per apliko de la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko: ĉiuj aliaj reguloj pri landnomoj, unue ne apartenas al la Fundamento, due montris, dum longaj jardekoj, ke ne povas krei unuanimecon ĉe la esperantistoj.

Nombroj bildigos tiun ĥaoson.

Tiujn nombrojn mi eltiris el la nuntempa konkreta uzado en diversaj publikaĵoj: nome P.I.V., la Mondmapo, la Poŝatlaso kaj ankaŭ publikaĵoj de SAT kaj de UEA. La P.I.V. prezentas tiun apartaĵon, ke ĝi indikas diversajn formojn: kun -io, kun -ujo, kun -lando, aŭ ankaŭ radikajn formojn. El tiu verko ni eltiris du ekstremajn listojn: liston “internacian”, kiu kolektas la formojn plej similajn al la internaciaj (tre ofte, sed ne ĉiam, la -io-formojn), kaj liston “neinternacian”, kiu preferas la ujo-formojn k.a. La Mondmapo kaj la Poŝatlaso ne prezentis problemojn, krom pri du-tri formoj kiel Persio/Persujo, kiuj ne enestis, kaj kiujn ni devis ekstrapoli. Por la publikaĵoj de UEA, mi starigis liston laŭ la Jarlibro de 1971 kaj laŭ la revuo “Esperanto”. Tion saman mi faris por “La Monda Lingvo-problemo”, publikaĵo de la Centro de Esploroj kaj Dokumentado de UEA, t.e. C.E.D. Por SAT, mi uzis ĉefe la Jarlibron 1971-1972, sed ankaŭ la gazeton “Sennaciulo” kaj la revuon “Sennacieca Revuo”.Tamen restis dubindaĵoj kaj mankoj en tiuj tri listoj: mi do petis helpon de redaktoro D-ro Sadler por la du unuaj, kaj de redaktoro Bartelmes por la tria: ili ĉi tie estu dankataj pro sia komplezo.

En la ĉi-sekva tabelo po unu linio estas dediĉita al ĉiu el tiuj sep listoj. Mi aldonis por komparo du pliajn liniojn: la “eklektika sistemo”, kiu kunigas la esperantajn formojn en uzado plej proksimajn al la internacia stato; mi almetis al ili la Egipto de Kabe (troveblan ankaŭ en ekzemploj de P.I.V.), sed ne la Danmarko iam uzatan de UEA; aliparte esperantismojn kiel Britlando ktp, kiuj ebligas eviti samtempe -uj, -i kaj novajn radikojn. La dua plia linio estas la “internacia sistemo”, kiu diferenciĝas de la antaŭa per alpreno de kvin formoj pli internaciaj, ol la nun uzataj: Britanio, Ĉino, Danmarko, Lituanio, Sviso. Al tiu internacia listo sufiĉus alelekti kvar nomojn por Anglio, Japanio, Pollando kaj Portugalio, kiuj estas el la 18 dubaj formoj—ni vidis, ke la 14 aliaj povas esti konfirmitaj.

La tabelo donas kvin kolumnojn. La unua estas duobla: ĝia unua nombro koncernas la nomojn konformajn al la internacieco; la dua nombro koncernas la 18 “dubajn formojn” kaj pli ĝuste la nombro, en ĉiu listo, de nomoj konformaj al la 14 akcepteblaj en Esperanto. La dua kaj tria kolumno koncernas la nomojn uzantajn la sufiksojn -io kaj -ujo. La kvara kaj kvina donas la nombron da formoj kunmetitaj kaj radikaj.

Okazas, ke la “internacia sistemo”, obeanta la 15an regulon de la Fundamento, estas skeme tre simila al la nomenklaturo uzata en la rusa kaj la itala. Efektive la kvar nombroj 74 - 45 - 10 - 37 estas tre kompareblaj al tiuj de la rusa (63 - 46 - 9 - 37) kaj de la itala (70 - 46 - 9 - 37); kaj neniu negos, ke tia simileco estas konforma al la genio de nia lingvo. Tiu konstato donas helan punkton en la nuna malluma ĥaoso de la landnomoj.

D-ro A. Albault

STATISTIKA TABELO
  konforma al
internacieco
-io -ujo kunmetoj radikoj
PIV “neinternacia” 37 + 6 18 43 6 25
U.E.A. 42 + 6 15 41 10 26
Mondmapo 49 + 6 19 35 5 33
S.A.T. 54 + 12 68 0 6 18
PIV “internacia” 61 + 14 57 0 9 26
Poŝatlaso 62 + 13 57 0 10 25
C.E.D. 65 + 13 56 0 11 25
“Eklektika” 69 + 14 47 0 12 33
“Internacia” 74 + 14 45 0 10 37
+ 4