AKADEMIO DE ESPERANTO

AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974

Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10

PARTO NEOFICIALA


KOMPLETA INVENTARO DE LA PASIVAJ PARTICIPOJ -ATA kaj -ITA KUNLIGITAJ KUN FORMO DE LA VERBO “ESTI” EN LA VERKO:
LA RABISTOJ
de Schiller
el la germana lingvo tradukita
de D-ro L. L. ZAMENHOF
(Esperanta eldono 1908 ĉe Librejo Hachette & K-io, Paris)

* * *

“Kio nun estas la Zamenhofa lingvaĵo, estas pridubata.”

D-ro W. BORMANN

“Zum Donnerwetter! Das wird sich doch feststellen lassen ...”

(El germana anekdoto, cetere ne tre deca.)

STATISTIKO

En la Esperanta teksto troviĝas entute 106 ekzemploj de -ata kaj -ita-participoj en kunligo kun formo de la verbo “esti”, nome:

I. A) estas -ata 10 ekz.   B) estas -ita 36 ekz.
II. A) estis -ata 3   B) estis -ita 22
III. A) estos -ata 0   B) estos -ita 11
IV. A) estus -ata 3   B) estus -ita 5
V. A) estu -ata 0   B) estu -ita 6
VI. A) esti -ata 5   B) esti -ita 5
Sume: ata-ekzemploj 21     ita-ekzemploj 85  

El tiuj ĉi statistikaj ciferoj oni povas konkludi absolute nenion koncerne la metodon aplikitan de Zamenhof en la uzado de pasivaj participoj. Por malkovri la Zamenhofan manieron, oni devas kompari tre atente, ne nur la ata-ekzemplojn kun la ita-ekzemploj, sed ankaŭ ĉiujn ekzemplojn senescepte kun la responda germana teksto.

Tiun ĉi studon oni devas fari “honeste kaj lojale”, t.e. sen ia antaŭjuĝo, sen ia anticipa deziro pravigi aŭ malpravigi kion ajn, sed tute kaj sincere preta eventuale bruligi, kion oni adoris, kaj adori, kion oni bruligis.

Ĉar ĉiu havas la eblecon kontroli la sekvantajn citaĵojn en ilia plena kunteksto, eventuala riproĉo pri “nur frazeroj” estas nepravigebla.

Pro praktikaj celoj la ekzemploj estas numeritaj de 1 ĝis 106. La dua nombro indikas la paĝon en la menciita eldono de “La Rabistoj.”

Por ŝpari tempon al la leganto mi mencias antaŭ ĉiu ekzemplokategorio ĉi-rilatajn rimarkojn kaj konstatojn, tiel ke la leganto povos tuj ĉe la unua lego kontroli la pravecon aŭ malpravecon de tiuj rimarkoj kaj konstatoj. —La konkludojn oni trovos ĉe la fino.

I. A) estas -ata (No 1-10)—Ĉar tiu ĉi formo estas samsence interpretata de atistoj kaj de itistoj, ne estas necese ekzameni kritike tiujn ekzemplojn.

1. p. 6

La pekoj de liaj patroj estas punataj en la tria kaj...

Die Sünden seiner Väter werden heimgesucht im dritten...

2. 9

...aŭ kiel ili alie estas nomataj tiuj titoloj

...und wie die Titelchen alle heissen mögen

3. 16

kaj via senmorteco estas ĝeme trenata

und eure Unsterblichkeit mühsam fortgeschleppt wird

4. 18

La funebra parolado estas aranĝata en plena parado

Der Leichenpomp wird veranstaltet in aller Pracht

5. 23

Francisko estas nomata la kanajlo

Franz heisst die Canaille

6. 26

kaj dum potenculoj estas konsumataj de tineoj

und wenn Potentaten von Motten verzehrt werden

7. 37

Artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj...

Gichtige Empfindungen werden jederzeit begleitet

8. 44

mi estas portata en la tombon...

ich werde zu Grabe getragen

9. 53

la sinjoro estas arestata, perforte pridemandata

der Kerl wird eingezogen, parforce inquiriert

10. 126

ekŝajnis al mi, kvazaŭ mi aŭdas, ke mia nomo estas vokata la unua

Da war mir’s als hört ich meinen Namen zuerst gennant

B) estas -ita (No 11-46) —El tiuj ĉi 36 ekzemploj eĉ ne unu respondas al germana “Perfectum” (2. Verg.). Ĉiuj estas PREZENCA konstato pri stato ekzistanta de pli aŭ malpli longa tempo. En ĉiuj ekzemploj la ita-participo estas predikato.

11. p. 7

prezo estas anoncita por lia kapto

ein Preis ist auf seinen Kopf gesetzt

12. 17

estas vero, ke mi estas jam antaŭe cirkumcidita

ich bin freilich schon voraus beschnitten

13. 28

kaj rompita estas ĉio, se li...

und leck ist das Ganze, wenn er...

14. 38

Ĉu la batalilaro jam estas tute elĉerpita?

Ist das Arsenal so bald erschöpft?

15. 40

Karlo estas jam kvazaŭ senheredigita

Karl so gut als enterbt ist

16. 47

Li estas venĝita

Er ist gerochen

17. 54

tri monatojn poste li jam estas pendigita

drei Monate drauf hangt er

18. 54

la kandeloj estas estingitaj

die Lichter gehen aus

19. 57

se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto...

wenn der ehrliche Mann einmal aus dem Nest gejagt ist...

20. 59

Roller estas pendigita

Roller ist gehangen

21. 62

ni eksciis, ke Roller estas bone enpeklita

wir hatten Wind gekriegt, der Roller liege tüchtig im Salz

22. 64

Nun ĉio estas forgesita

Nun ist’s verschwitzt

23. 65

Roller, vi estas kare pagita!

Roller, du bist teuer bezahlt!

24. 66

Ve... Ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj!

Weh! Wir sind gefangen, gerädert, gevierteilt!

25. 67

Ni estas perditaj aŭ ni devas batali

Wir sind verloren oder wir müssen fechten

26. 70

vi estas ĉirkaŭfermita de niaj rajdantoj

...bist du eingeschlossen von unseren Reitern

27. 72

ĉar vi sen ia dubo estas jam juĝitaj

denn ihr seid wahrhaftig gerichtet

28. 72

kaj vi estas efektive kondamnitaj

und ihr seid wirklich verdammt

29. 79

miaj membroj estas kvazaŭ dehakitaj

meine Glieder wie abgeschlagen

30. 80

ŝajnas, ke vi estas tre kortuŝita

du scheinst tief gerührt

31. 81

Mi sola estas forpelita, mi sola estas elĵetita...

Ich allein der Verstossene, ich allein ausgemustert...

33. 87

Oni montras al mi leterojn, kiuj estas kvazaŭ skribitaj de mi

(Z. tradukis per Prezenco la germ. Imperf.)

Man zeigte mir Briefe, die ich geschrieben haben sollte

34. 105

ĉu ankaŭ al mi estas permesite

darf auch ich

35. 115

nun ĉio estas malkaŝita

nun ist alles verraten

36. 115

via manĝo estas pretigita

deine Mahlzeit ist bereitet

37. 120

la fadenbulo estas malligita

der Knäul ist aufgelöst

38. 122

sed mia animo estas savita

aber meine Seele ist gerettet

39. 126

vi sola estas kondamnita

du allein bist verworfen

40. 127

ne estas ja ankoraŭ pruvite

es ist ja noch nicht ausgemacht

41. 132

la tuta vilaĝo estas alarmita

das ganze Dorf in Alarm

42. 136

perditaj estas ambaŭ miaj filoj

verloren meine Kinder beide

43. 137

ankaŭ mia Francisko estas perdita?

auch mein Franz verloren?

44. 142

ŝi estas trafita

sie ist getroffen

45. 142

... tiujn, kiuj estas lacigitaj de la vivo

die Lebensmüden

46. 144

Por kio mi kaŝas vivon, kiu jam antaŭ longe estas forprenita de mi?

Was soll ich ein Leben länger verheimlichen, das mir schon lang genommen ist?

II. A) estis -ata (No 47-49)

B) estis -ita (No 50-71)

1) Interese estas konstati, ke el la 3 ekz. de “estis -ata” la unua (47) resp. al germ. Imperfectum (1. Verg.); la dua (48) al germ. Perfectum (2. Verg.), la tria (49) al germ. Plusquamperf. (3. Verg.).

2) El la 22 ekz. “estis -ita” 15 resp. al germ. Imperf., 7 al germ. Perfectum.—8 estas elemento de konjugacio (germ. “werden”), 14 estas predikate uzataj (germ. “sein”).

3) Konstatu: por traduki la germ. Imperf. (1. Verg.), la germ. Perfectum (2. Verg.) kaj la germ. Plusquamperf. (3. Verg.) Zamenhof uzis jen “estis -ata” (47-49), jen “estis -ita” (50-71). Sin trudas do la necesa konkludo, ke por traduki tri germ. konjugaciajn tempojn la decidiga elemento en Esperanto estas nek -ata, nek -ita, sed nur kaj senvarie “estis”.

A) estis -ata

47. p. 76

Vi estis tenata kiel filino de Moor

Du wardst (= wurdest) gehalten wie Moor’s Tochter

48. 87

Vi neniam amis, neniam estis amata

Ihr habt niemals geliebt, seid niemals geliebt worden

49. 122

ĉio estis por vi tiel bone konata

es war dir alles so vertraut worden

B) estis -ita

50. p. 7

kaj malbenante la tagon, en kiu la unuan fojon estis balbutita al li la vorto “patro”

und dem Tage fluchen, an dem ihm zum erstenmal “Vater” entgegengestammelt ward

51. 12

Li estis elŝirita el viaj brakoj, antaŭ ol vi sciis...

Er war aus deinen Armen gerissen, ehe du wusstest...

52. 18

ĝis la hundo estis enterigita

bis der Hund beigesetzt war

53. 19

tio estis ja parolita vire

das war schon männlich gesprochen

54. 40

Oni rakontas, ke vi estis farita inter viando kaj kreno

man raune, du seist zwischen dem Rindfleisch und Meerrettig gemacht worden

55. 61

vi estis jam kondamnita

der Stab war schon über dich gebrochen

56. 62

mi estis jam forvendita al la anatomio

ich war schon an die Anatomie verkauft

57. 63

kaj for! rapide kiel la vento mi estis malligita!

und risch wie der Wind! ich war losgebunden

58. 68

ĝi estis bone dirita

das war wohl gesprochen

59. 69

Kiel, Sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita?

Wie mein Herr? darauf haben Sie sich wohl nicht gefasst gemacht?

60. 81

tio ĉi estis bone dirita

Das war wohl gesprochen

61. 87

ŝi estis naskita burĝulino

sie war bürgerlicher Geburt

62. 88

tio ĉi estis dirita!

Da stand’s!

63. 88

Kredeble oni rimarkis min jam sur la strato, ĉar kiam mi venis supren, ĉiuj ĉambroj estis ŝlositaj

Man muss mich von der Gasse bemerkt haben, denn wie ich hinauftrete, waren alle Zimmer verschlossen

64. 88

miaj bienoj estis donitaj kiel donaco al la ministro

meine Güter fielen als Präsent dem Minister zu

65. 88

En la batalo inter honoro kaj amo ŝi decidis por la dua kaj mi estis savita

Im Kampf zwischen Ehre und Liebe entschied sie für das Zweite und ich war gerettet

66. 99

La naturo forgesis fari unu homon pli,—la umbilika ŝnuro ne estis ĉirkaŭligita

...die Nabelschnur ist nicht unterbunden worden

67. 117

Kiel? Vi ne estis enterigita?—Mi estis enterigita.

Was? Du bist nicht begraben worden?—Ich bin begraben worden.

68. 118

Tiu ĉi homo malkaŝis al mi, ke mi estis kondamnita al morto

Dieser Mann entdeckte mir, wie ich zum Tode verurteilt gewesen

69. 120

Ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi!

So ist noch kein Sterblicher geehrt worden wie Du!

70. 143

Jam restas difektita, kio estis difektita

Schon bleibt verdorben, was verdorben ist

71. 127

Ve al vi, se ĉio estis kalkulita, se oni prezentos al vi la kalkulon ankoraŭ en tiu ĉi nokto

Weh dir, wenn’s nachgezählt worden wäre, wenn’s Dir vorgezählt würde diese Nacht noch.

III. A) estos -ata (ekz. mankas)

B) estos -ita (No 72-82)—El tiuj ĉi 11 ekzemploj 8 respondas al germ. simpla Futuro (Futurum 1.) kaj 3 (No 78, 79, 81) al germana Prezenco (kiu tamen, laŭsence, esprimas Fut. 1.).

72. p. 9

tiu iam mortos kaj estos forgesita

der wird einmal sterben und vergessen werden

73. 30

li estos rekompencita reĝe

er soll königlich belohnt werden

74. 68

mi ĵuras, ke li tamen ankoraŭ estos pendigita

ich schwöre darauf, er wird doch noch gehangen werden

75. 72

viaj faroj estos pardonitaj ĝis plena forgeso

so soll die Strafe bis auf das letzte Andenken erlassen sein

76. 77

centoble tio ĉi estos venĝita

wie das zehnfach und wieder zehnfach geahndet werden soll

77. 106

kaj tiu amo neniam estos rekompencita.—Ne, en la ĉielo ĝi estos rekompencita

ihre Liebe wird ewig niemals belohnt.—Nein, sie wird im Himmel belohnt

78. 111

Baldaŭ ĉio estos plenumita

bald ist alles erfüllt

79. 120

ĝis la vestoj estos ruĝege makulitaj

bis euer aller Kleider scharlachrot gezeichnet sind

80. 128

sed li estos malbele trompita

aber er wird garstig betrogen

81. 141

se unu estos perdita, ja ne estos io grava

einen kann er leicht missen

82. 142

kaj ĉio estos finita

und dann wird’s vorbei sein

IV. A) estus -ata (No 83-85)

B) estus -ita (No 86-90)—Ankaŭ tie Zamenhof uzas jen -ata, jen -ita:

(85) estus aerumata — würde ausgelüftet

(89) estus pagita — würde bezahlt

A) estus -ata

83. p. 9

se vi ne estus devigata nomi tiun filon via

wenn Ihr diesen Sohn nicht den Euren nennen müsstet

84. 25

kaj tiamaniere ĝi estus aĉetata de granda amaso

und so ging’s reissend ab

85. 64

...jen tial la aero, en la ĉirkaŭspaco de tutaj horoj, tiel malbonodoris, kvazaŭ la tuta vestaro de Moloĥ estus aerumata ...

...drum stank auch die Luft stundenweit, als würde die ganze Garderobe des Molochs ausgelüftet

B) estus -ita

86. p. 26

alia reĝo estus tiel forsilentita….

mancher König überhüpft würde

87. 39

tiam vi estus kovrita per oro

dann solltest Du mit Gold überzogen werden

88. 73

...povus devigi plenumi sian vorton, eĉ se ĝi estus donita al la Satano

...könnte sie zwingen, Wort zu halten, wenn sie es auch dem Satan gegeben hätten

89. 80

En tia okazo almenaŭ unu ŝvito estus pagita

und so würde doch ein Schweiss bezahlt

90. 131

Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita

Ihm wäre besser, wenn er nie geboren wäre

V. A) estu -ata (ekz. mankas)

B) estu -ita (No 91-96)

91. p. 19

Malbenita vi estu... malbenita mi estu...

Verflucht seist Du... verflucht sei ich

92. 35

ĝi estu dekalkulita de via vivo

sie werde Dir von Deinem Leben abgezogen

93. 36

estu malbenitaj

seid verdammt

94. 83

ke estu permesite al mi fariĝi...

dass ich werden dürfte

95. 99

malbenita estu

verflucht sei

96. 132

ordonu, ke ĉiuj malliberuloj estu liberigitaj

alle Gefangenen sollen los sein und ledig

VI. A) esti -ata (No 97-101)

B) esti -ita (No 102-106)—Refoje, en la sama germ. konjugacioformo jen -ata, jen -ita. Kial?

    p. (97)

esti respektata—respectiert zu werden

    (102)

esti malbenita—verflucht zu werden...Kial?

A) esti -ata

97. p. 26

esti respektata de grandaj kaj malgrandaj

von Gross und Klein respectiert zu werden

98. 44

kiel dolĉe estas esti enlulata en la dormon

wie süss ist’s eingewiegt zu werden in den Schlaf

99. 44

jes, dolĉa ĝi estas esti enlulata

ja, süss ist’s eingewiegt zu werden

100. 135

Se li estos inda por esti nomata via filo

Wenn er’s wert ist, Euer Sohn zu heissen

101. 144

Ĉu vi pensas, ke pekegoj povas esti estingataj per pekego?

Meint ihr wohl gar: eine Todsünde werde das Aequivalent gegen Todsünden sein?

B) esti -ita

102. p. 31

ĝi estas dolĉa esti malbenita de via patro! Diru, kion oni devas fari, se oni volas esti malbenita de li?

es ist süss, von deinem Vater verflucht zu werden! Sprich, was muss man tun, wenn man von ihm verftucht sein will?

103. 54

La nokto devis esti beligita per iu faro

so musste die Nacht noch durch einen Streich verherrlicht werden

104. 68

ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon

auch müssen alle Hunde los und in ihre Glieder gehetzt werden

105. 77

kaj esti por ĉiam liberigita

und auf ewig verschont

106. 143

ĉi tio kompreneble devis esti pagita

dies musste freilich bezahlt werden

* * *

ĈEFAJ KARAKTERIZAĴOJ DE LA ZAMENHOFA LINGVAĴO EN MALAKORDO KUN ATISTAJ VARIANTOJ

Ĉe Zamenhof

KONKLUDIGAJ KONSTATOJ

I.— La participfinaĵoj havas nenian influon sur la tempojn de la konjugacio, nek sur la modojn, kiel montras la sekvantaj ekzemploj, kiuj, en sia paralela prezento, apartenas al la sama konjugacia tempo aŭ al la sama modo kaj kiuj tamen tradukiĝas jen per -ata (kol. A), jen per -ita (kol. B).

A B
Imperf. (47) wardst gehalten (50) ward gestammelt
Perfect (48) seid geliebt worden (67) bin begraben worden
Fut. I. (  °) wird geliebt werden (72) wird vergessen werden
Kondiĉ (85) würde ausgelüftet (89) würde bezahlt
Imperat (  °) seid geliebt (93) seid verdammt
Infinit (99) eingewiegt zu werden (102) verflucht zu werden

Kiel, kaj laŭ kiu kriterio, ekspliki tion al lernanto?

(°) En tiu ĉi verko de Zamenhof ne ekzistas ata-ekzemploj por Fut. I. kaj Imperativo, sed estas memkompreneble, ke ĉiuj ata-ekzemploj el la aliaj kategorioj validas ankaŭ en Fut. kaj Imperativo.

II.— En PREZENCO la ata- kaj ita-ekzemploj tre nete distingiĝas unu de la alia ankaŭ en la responda germana teksto:

La ekz. 1-10 (ata) ĉiam respondas al germ. helpverbo “werden”
la ekz. .11-46 (ita) ” ” ” “sein”,

SED en PASEO, FUTURO kaj en ĉiuj modoj “ita” respondas jen al “werden”, jen al “sein”, kiel klare evidentiĝas:

SEIN WERDEN
Imperf (56) war verkauft (50) ward gestammelt
Perfect (68) sei verurteilt gewesen (66) ist unterbunden worden
Fut. I. (82) wird vorbei sein (74) wird gehangen werden
Kondiĉ (90) wäre geboren (86) würde überhüpft
Imperat (93) seid verdammt (92) werde abgezogen

Kiel ekspliki, ke formoj apartenantaj al sama konjugacia tempo aŭ al sama modo, sed kiuj en la germana teksto diferencas per “sein” kaj “werden”, retroviĝas en Esperanto sub la sama formo “ita”??

Ĉio tio ŝajnas, kaj efektive estas eksterordinare komplika, se oni serĉas la eksplikon, kie ĝi ne estas! Sed ĉio fariĝas simplega, se oni akceptas la gvidan fadenon:

a) -ata =

“ago ankoraŭ daŭranta” aŭ “ago ripetiĝanta ĝenerale, kutime, k.s.”. “ata” respondas al la ideo “plu kaj plu” aŭ “re-kaj-ree . . . ”

b) -ita =

konstato pri ago finiĝinta. —Nu, kiam oni povas diri pri ago, ke ĝi estas (estis, estos . . . ) finiĝinta? Certe ekde la unua momento mem, kiam komenciĝas (-is, -os . . . ) la post-aga stato kaj ĝuste tiun momenton montras Zamenhof en ĉiuj konjugaciaj formoj per la sufikso “ita” (germ. werden).

Kiam ita estas uzata predikate, la tempopunkto estas nedifinita (ekzemple ĉiam en PREZENCO) kaj respondas al la germ. “sein”, “ita” respondas al la ideo “definitive”.

La PRUVO per DU EKSPERIMENTOJ
1)

Oni rerigardu ĉiujn ekzemplojn (No 1-106) metante (mense) post ĉiu ata-ekzemplo la kontrolkliŝon “plu kaj plu aŭ re-kaj-ree . . ” kaj
antaŭ ĉiu ita-ekzemplo la kontrolkliŝon “definitive”. Oni vidos kaj komprenos, laŭ kiu kriterio Zamenhof uzis la sufiksojn ata kaj ita.

Se surbaze de la samaj kontrolkliŝoj, oni tradukas el la germana (aŭ kiu ajn alia lingvo), oni retrovos la sufiksojn ata kaj ita ĝuste tie, kie ankaŭ Zamenhof metis ilin!

2)

Oni prenu kiel gvidilon la konjugacitabelon de L. E. MEIER (troveblan ĝis hodiaŭ en atistaj lernolibroj) kaj faru tradukon de “Die Räuber”. Oni konstatos proksimuman akordon kun la teksto de Zamenhof nur en PREZENCO, sed en la aliaj tempoj kaj en la modoj oni konstatos DEVION disde la Zamenhofa teksto je precize kaj kontroleble

63,33%

Kiel malproksimaj ni estas de certaj statistikaj fantaziaĵoj!

RAYMOND SCHWARTZ

S-ro Wilh. Wingen faris similan, same konkludigan laboron pri “FABELOJ DE ANDERSEN”. Ankaŭ “La Rabeno de Baĥaraĥ” kaj “Ifigenio” estas zorge esploritaj kaj konfirmas la ĉi suprajn konkludojn.

Kio nun estas la Zamenhofa lingvaĵo, ne plu estas pridubata.

R. S.