Sekcioj kaj Komisionoj

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi


Sekcioj

La Akademio enhavas Sekciojn, kiuj prizorgas diversajn lingvajn kampojn de la Akademia laboro. La Sekcioj ne estas fiksitaj, sed estas kreataj laŭbezone. Ĉiun Sekcion gvidas Direktoro. Ĉiu Akademiano povas aparteni al pluraj Sekcioj, laŭ sia intereso.

Nun ekzistas la jenaj Sekcioj (la informoj validas de novembro 2016):

Sekcio
Direktoro


Faka Lingvo
Orlando Raola
Gramatiko
Sergio Pokrovskij
Ĝenerala Vortaro
Markos Kramer
Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Alexander Shlafer
Literaturo
Humphrey Tonkin
Prononco
Probal Dasgupta
Kontrolado de lerniloj
Anna Lowenstein


Komisionoj

La Akademio ankaŭ havas Komisionojn, kiuj plenumas diversajn ne-lingvajn taskojn. Ĉiu Komisiono estas gvidata de Direktoro.

Ekzistas la jenaj Komisionoj (la informoj validas de aprilo 2016):

Komisiono
Direktoro


Historio de la Akademio de Esperanto
Carlo Minnaja
Komisiono pri homaj nomoj
Barbara Pietrzak