Marcos Cramer

El Akademio de Esperanto
(Alidirektita el Markos Kramer)
Iri al: navigado, serĉi


Biografio de d-ro Markos Kramer (Marcos Cramer)

Markos Kramer naskiĝis en 1984 en Bonaero (Argentino) kaj kreskis ĉefe en Germanujo. De 2003 ĝis 2007 li studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo (Britujo). De 2008 ĝis 2013 li doktoriĝis en Bonno (Germanujo) pri temo, kiu ligas matematikan logikon kaj komputan lingvosciencon. De 2013 ĝis 2018 li laboras kiel scienca kunlaboranto en la komputoscienca fako de la Universitato de Luksemburgo. Ekde 2018 li laboras ĉe la Teĥnika Universitato de Dresdeno, esplorante la ligojn inter logiko-bazitaj metodoj por artefarita inteligenteco kaj la efektiva rezonado de homoj.

Kramer eklernis Esperanton en 2000. De 2001 ĝis 2006 li aktivis en la Germana Esperanto-Junularo kiel interreta respondeculo kaj poste kiel estro de la Interreta Komisiono. De 2006 ĝis 2009 li estis la redaktisto de TEJO Tutmonde, dumonata membrogazeto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. De Oktobro 2003 ĝis proksimume 2010 li estis aktiva kontribuanto al la Esperantlingva Vikipedio, kaj ĝis nun foje kontribuas, aparte zorgante pri la lingva nivelo en la Vikipedio. Kramer verkis plurajn esperantologiajn artikolojn, pri tiel diversaj temoj kiel la konflikto inter el-interna kaj el-ekstera vortfarado, la demando kiel difini kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon, la esprimado de sekso en Esperanto, la signifo-evoluo kaj Akademia laboro pri la vorto "kazo", kaj liaj ideoj pri reta sistemo por krei fidindan Esperanto-vortaron.