Probal Dasgupta
- reiru al Membroj kaj korespondantoj
Biografio de prof. Probal Dasgupta
Naskiĝo 1953-09-19
Naskiĝis en Kolkato (lando Barato, gubernio Okcidenta Bengallando). Unua universitata diplomo 1973, universitato de Kolkato, ĉefa studobjekto lingvistiko. Magistriĝo (1976) kaj doktoriĝo (1980) pri la lingvistiko ĉe Nov-jorka universitato, disertacio “La demandoj kaj la rilativaj kaj komplementaj propozicioj en bengala gramatiko”. Helpinstruis Esperanton en San-francisko (1978) kaj Barlastono (1988). Volontulis en la CO de UEA (1980). Instruis la lingvistikon en Melburno (1979), Kolkato (1980 kaj ekde 2006), Puneo (1980-89), Hajderabado (1989-2006), dekano de la skolo de humanistiko en la universitato de Hyderabad 2001-4, direktoro de ĝia internacia programo “Studu Baraton” 2000-06.
Ĉefaj verkoj inkluzivas la esperantigojn Primico (1977, el Robindronath Tagor), Mi juna (1989, el Manaŝi Das Gupta), Klera edzino (1995, en la serio Oriento-Okcidento, el Upendronath Gangopaddhae), Dormanta hejmaro (2006, el Manaŝi Das Gupta); la bengallingvan lingvistikan esearon Kathaar kriyaakarmo (1987); la anglalingvajn Projective syntax: theory and applications (1989), The otherness of English: India’s auntie tongue syndrome (1993), Explorations in Indian sociolinguistics (kun Jayant K. Lele kaj Rajendra Singh, 1995), After etymology: towards a substantivist linguistics (kun Alan Ford kaj Rajendra Singh, 2000), English at the crossroads: the postcolonial situation (kun Amares Datta kaj Udayon Misra, 2002), kaj pli ol 300 artikolojn.
Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, vicprezidanto ekde 2001 kaj prezidanto ekde 2016. Prezidanto de UEA 2007-2010.
Ligiloj
TTT-paĝo ĉe academia.edu: https://isical.academia.edu/ProbalDasgupta
Vikipedia paĝo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Probal_Dasgupta