Laŭro de la Akademio: Malsamoj inter versioj

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi
(Aldonis ligilon al la ĉef-paĝo de la rubriko Premioj.)
 
(6 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 3: Linio 3:
 
<br>
 
<br>
  
'''Enkonduko'''
+
Vizitu la paĝon pri la [https://www.akademio-de-esperanto.org/premioj/index.html Premioj de la Akademio].
 
+
En 2020, la Akademio starigis novan literaturan premion “'''Laŭro de la Akademio'''” aljuĝota al libroj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuantaj al evoluigo de esperantlingva kulturo”. Delonge tiu ĉi ebleco “doni premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj” ekzistis inter la statutaj celoj de la Akademio, sed estis neuzita.
+
 
+
 
+
'''Ĵurianoj'''
+
 
+
La ĵurio, aprobita de la Akademio, konsistas el: Carlo Minnaja (Italio), Javier Alcalde (Katalunio), Edmundo Grimley Evans (Britio), Nikolao Gudskov (Rusio), Jesper Jacobsen (Francio), Valentin Melnikov (Rusio), Barbara Pietrzak (Pollando).
+
 
+
 
+
'''Regularo'''
+
 
+
'''Art. 1''' – La premio konsistas el diplomo kaj pago de 100 € al la aŭtoro. Ĝi estas aljuĝebla al libro
+
en Esperanto eldonita maksimume kvin jarojn antaŭ la limdato por konsiderado. La verko
+
premiita devas plenumi la sekvajn kriteriojn: esti arte signifa, lingve perfekta kaj evidente
+
kontribui al evoluigo de esperantlingva kulturo.
+
 
+
'''Art. 2''' – La premiota libro devas esti oficiale publikigita en papera aŭ elektronika formo kaj libere
+
akirebla en komune atingeblaj libroservoj aŭ distribuejoj de elektronikaj eldonoj.
+
 
+
'''Art. 3''' – La ĵurio, funkcianta en la nomo de Akademio de Esperanto, konsistas el minimume
+
5 membroj aprobitaj de la Akademio laŭ propono de la Sekcio pri Literaturo. Aprobo de nova
+
ĵurio okazas dum la du monatoj post la anonco de la antaŭa premio. Verkoj de ĵurianoj ne
+
estas premieblaj.
+
 
+
'''Art. 4''' – Prezentas la libron por la premio iu Esperanto-organizaĵo (landa aŭ internacia asocio aŭ
+
simile), eldonisto aŭ la aŭtoro mem al ajna membro de la ĵurio, kiu plusendas al la aliaj ĵurianoj.
+
La prezentinto disponigas la libron al la ĵurio prefere en elektronika formo. La libroj por la
+
premio estas prezenteblaj dum la tuta jaro, sed por esti konsiderata por la premio en la
+
kuranta jaro ne pli malfrue ol la 30-an de junio.
+
 
+
'''Art. 5''' – La premio povas esti aljuĝata ĉiujare, se troviĝas indaj kandidatoj. Libro povas esti deklarita
+
gajninto de la premio, nur se la favoraj voĉoj interne de la ĵurio atingas minimume du trionojn
+
de la plena kvanto de ĵurianoj.
+
 
+
'''Art. 6''' – Ĉiujare estas aljuĝata ne pli ol unu premio “Akademia Laŭro”. Libro proponita sed ne
+
ricevinta premion en la kuranta jaro povas ricevi la premion poste. Libro de la sama aŭtoro
+
povas ricevi la premion ne pli ofte ol unufoje dum 5 jaroj.
+
 
+
'''Art. 7''' – La rezultoj estas anoncataj la 15-an de decembro, en la Tago de Esperanto-Libro
+
 
+
 
+
'''Proponado de verkoj'''
+
 
+
Premiindajn verkojn bonvolu proponi al [mailto:carlo.minnaja@gmail.com Carlo Minnaja] aŭ iu ajn alia membro de la ĵurio.
+
 
+
 
+
'''Limdato'''
+
 
+
La unua limdato por propono de premiinda verko estas la '''30-a de junio 2021'''.
+
 
+
 
+
  
 +
<br/>
 +
<hr/>
 
* reiru al https://www.akademio-de-esperanto.org/index.html
 
* reiru al https://www.akademio-de-esperanto.org/index.html

Nuna versio ekde 10:17, 4 Apr. 2022



Vizitu la paĝon pri la Premioj de la Akademio.