Gerrit Berveling

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi


Biografio de S-ro Gerrit Berveling

Naskiĝis la 1-an de aprilo 1944, Vlaardingen, Nederlando.

Fakulo pri Latina kaj Greka: instruisto mezlerneja pri tio; teologo: Remonstranta pastoro.

Esperantisto depost 1972; verkis originale proze kaj poezie; tradukis abunde, ĉefe el Latina, Greka, Nederlanda; redaktoro de Fonto kaj Spirita Vivo de Monato.

Ĉefaj verkoj: originale Tri ’stas tro; Dio/ Kristanismo / Aliaj Religioj; Mia Pado; Ajnasemajne; traduke Apologio de Tertuliano; Antologio Latina; La Duakanonaj Libroj.