Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 10)
- Reiru al la Ĉefpaĝo
- Iru al Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 9) ->
Enhavo
- 1 Subjekta predikativo kun infinitivo
- 2 Kiu mordas kiun?
- 3 Kiel certigi kiu kiun mortigas
- 4 Kiel esperantigi la anglan verbon “to survive”?
- 5 Kiel esperantigi la anglajn terminojn “hydrogen peroxide” kaj “shungite”
- 6 Kiel esperantigi la anglajn esprimojn “Wellness Center” kaj “wellness weekend”?
- 7 “Mia amiko”? “Amiko mia”?
- 8 Pri “do” kaj “ja”
- 9 Kial ĉapelitaj literoj ne havas apartajn sekciojn en la vortaro de la Fundamento?
Subjekta predikativo kun infinitivo
Publikigita la 26an de Septembro 2016 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016.03.13] Estimata Prezidanto, estimataj Akademianoj, Mi skribas al vi pri gramatika dubo. Por prezenti ĉi tiun dubon, mi volus citi unu frazon eltiritan el PIV: (1) "Rubikon/o: Rivereto, inter la Roma teritorio k la Cisalpa Gaŭlio (12°26’E, 44°10’N), kiun transpaŝi estis malpermesite al armitaj legioj" En la subfrazo aperas subjekta predikativo kun infinitivo. Nu, la Fundamento de Esperanto enhavas jenan ekzemplon, sed kiel sendependan frazon: Resti kun leono estas danĝere (§7) Ĉu oni rajtas uzi subjektan predikativon kun infinitivo ene de subfrazo? Kia estas la opinio de la Akademio? Ĉu ne estus pli bone anstataŭigi la PIV-an difinon jene: (2) "[...], kies transpaŝo estis malpermesita al armitaj legioj"? Mi antaŭdankas vin por via atento. Korajn salutojn!
RESPONDO
Kara samideano,
La frazo el PIV, kiun vi citas, estas iom malsimpla, sed gramatike plene ĝusta.
Ne ekzistas regulo, kiu limigas la eblon uzi tiajn konstruojn al ĉeffrazoj. Pli ĝenerale ŝajnas, ke en Eo ne ekzistas reguloj, kiuj aplikiĝas specife al subfrazoj. La sola distinga trajto de subfrazo, kiu ebligas tiel nomi iun vortgrupon, estas la subordiga vorto, kiu enkondukas ĝin.
Zamenhof uzis en Dua Libro frazon samspecan kun frazo (1):
(3) Anstataŭ provi praktike (KION FARI ESTAS TRE FACILE), ĉu la lingvo [...] taŭgas por internacia kompreniĝo [...]
La frazo (2), kiun vi proponas, principe estas malpli klara, ĉar ne eblas senplie scii, ĉu "kies" (= "de kiu") esprimas la sencan subjekton aŭ la sencan objekton de "transpaŝo". La origina formo kun "kiun transpaŝi" estas tiurilate tute senduba. Praktike tamen ambaŭ manieroj estas pli-malpli egale uzeblaj, kiam ili ne kaŝas plursencecon.
Amike,
-Aleksandro
—–-
Alexander Shlafer
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiu mordas kiun?
Publikigita la 19an de Majo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2015.05.09] Kiam oni diras “la mordo de la hundo”, ĉu tio signifas, ke la hundo estas mordanta au mordata? Dankon!
RESPONDO
Kara samideano,
La prepozicio “de” estas tre vastasenca. Principe, depende de la kunteksto kaj situacio, eblas ambaŭ signifoj, pri kiuj vi demandas. Ekzistas pluraj manieroj eviti tian ambiguecon, se oni celas klarecon.
Estas notinde, ke tiaspeca plursignifeco ekzistas ne nur en Esperanto, sed en multegaj aliaj lingvoj. Ĝi estis bone konata jam dum la klasika antikveco.
Preskaŭ ĉiu gramatika priskribo de Esperanto traktas tiun ĉi temon. Jen referenco al la koncerna loko en la rete konsultebla Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de akademiano (kaj membro de la Lingva Konsultejo) Bertilo Wennergren:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/de/aga_o-vorto.html
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel certigi kiu kiun mortigas
Publikigita la 15an de Majo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2015.04.22] Estimataj, “Tiu estas la viro, kiun mi vidis lin mortigi.” Ŝajne la ĉi-supra frazo estas ambigua (ĉu la viro mortigis lin, aŭ li mortigis la viron?), kaj ankaŭ estas fremda strukturo al pluraj lingvoj, ekzemple la slavaj. Do, ĉu ĝi estas bona kaj konsilinda Esperanto? Se ne, kiajn alternativojn ni uzu? Antaŭdankon pri eventuala respondo!
RESPONDO
Kara samideano,
Ĉiuj gramatikaĵoj en la frazo, pri kiu vi demandas, estas, per si mem, tute akcepteblaj.
La fakto, ke iu Esperanta gramatikaĵo estas fremda al pluraj lingvoj (eĉ se temas pri lingvoj, kiuj havis fortan influon je la formiĝo de Esperanto), ne signifas, ke ili ne estas plene akcepteblaj en Esperanto. Jam delonge Esperanto estas matura kaj aŭtonoma lingvo.
Iom modifita vortordo igus vian frazon klara:
Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigi lin.
Tion oni kutime faras por elimini ŝancon de ambigueco, pri kiu vi demandas, t.e. la malprobablan (sed teorie eblan) interpreton
Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigata de la akuzito.
alivorte (samsence, sed pli elegante):
Mi vidis, ke li mortigas tiun ĉi viron.
Estas ankaŭ multaj aliaj manieroj klare esprimi tiun ĉi sencon. Via origina frazo estus tre mallerta (kaj evitinda) maniero esprimi tiun ĉi sencon – plej probable, la aŭskultanto/leganto eĉ ne konjektus, ke tiu ĉi estas la intencita senco, sed aŭtomate komprenus la frazon kiel
Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigi lin.
Memkompreneble, la implicitaj kunteksto kaj situacio devus esti tiaj, ke ne estas dubo, kiu estas “li” en la frazo.
Se oni havas dubon pri tio, ĉu la frazo klare esprimas la intencitan sencon, oni ĉiam povas igi la sencon pli eksplicita. Ekzemple,
Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigi preterpasanton. Mi mem vidis, kiel tiu ĉi viro mortigas mian amikon. La akuzito mortigis tiun ĉi viron en mia ĉeesto.
ktp.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la anglan verbon “to survive”?
Publikigita la 13an de Majo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2015.03.24] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Saluton! Mi nenie povas trovi tradukon de la angla vorto “survive”. Ĉu “vivresti” taŭgas?
RESPONDO
Kara samideano,
La angla vorto “survive” havas plurajn signifojn kaj povas, depende de kunteksto, akiri pliajn kromsignifojn. Vi ne klarigas pri kiusenca uzo de la vorto “survive” kaj en kiu kunteksto temas. Demando tiom ĝenerala igus nian respondon nedigesteble longa.
Jen, anstataŭe, kelkaj esperantigoj de la angla “survive” sen detala klarigado pri sencodistingoj:
transvivi postvivi plu vivi / vivi plu
Estas facile trovi multajn ilustrajn ekzemplojn en rete haveblaj vortaroj kaj tekstoj, kaj tiel lerni kiel la bonaj aŭtoroj lerte nuancigas siajn pensojn per trafa elekto de unu el la haveblaj esprimoj. Unu oportuna loko por serĉado estas la korpuso de Esperantaj tekstoj (kun propra rafinita serĉilo) disponigita de nia kolego-konsultejano akademiano Bertilo Wennergren:
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la anglajn terminojn “hydrogen peroxide” kaj “shungite”
Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2015.02.22] Mi ne povas trovi Esperanto-tradukon de la anglaj vortoj “hydrogen peroxide” (kemia substanco uzata en medicino) kaj “shungite” (mineralo de Karelio). Ĉu vi povus helpi al mi?
RESPONDO
La respondo pri H2O2 troveblas kaj en Vikipedio kaj en la (reta) PIV2:
PEROKSIDO. oksido, kies oksigen-enteno estas pli granda ol tiu de la plej kutima oksido: hidrogena peroksido (aŭ oksigena akvo), H2O2; natria oksido (Na2O), natria peroksido (Na2O2); peroksidoj estas ofte malstabilaj k facile malkomponiĝas al normala oksido k libera oksigeno.
La mineralo klare devas esti “ŝungito”, laŭ la loknomo «Шуньга́»,
bg Шунгит cs Šungit de Shungit en Shungite fr Shungite hu Sungit pl Szungit ro Shungit ru Шунгит uk Шунгіт
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la anglajn esprimojn “Wellness Center” kaj “wellness weekend”?
Publikigita la 16an de Oktobro 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.10.03] Kio estas la Esperanta traduko de “Wellness Center” aŭ “wellness weekend”?
RESPONDO
“Centro de Bonfartigo” (aŭ “Bonfartiga Centro”) kaj “bonfartiga semajnofino” respektive. Tiaj tradukoj estas, laŭ ni, lingve ekvivalentaj al la anglalingvaj esprimoj el via demando, kvankam evidente malpli kutimaj.
Eble indas mencii, ke oni ne opiniu, ke tiaj mallongaj esprimoj estas (aŭ devas esti) plenaj kaj detalaj priskriboj de la nocioj, pri kiuj vi demandas kaj kiuj, krome, signife varias laŭ landoj kaj (sub)kulturoj. Ili ja povas servi kiel konvenciaj etikedoj same en Esperanto, kiel en la angla.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
“Mia amiko”? “Amiko mia”?
Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.10.05] 1. Ĉu oni povas uzi posedan pronomon post substantivo en ordinara Esperanto (ne en beletristiko)? 2. Ĉu la sekvanta frazo estas ĝusta? Amiko mia venu al mi!
RESPONDO
1. Jes, oni povas meti posedan pronomon post substantivo. Inter la formoj “mia amiko” kaj “amiko mia” ekzistas stila aŭ fokusa diferenco, kiun oni povas uzi ne nur en beletristiko, sed ankaŭ en ĉiutaga, scienca kaj aliaj parol-formoj.
2. La frazo
Amiko mia venu al mi!
estas gramatike senerara.
Ni ne povas konfirmi, ke ĝi estas “ĝusta” en la senco, ke ĝi esprimas la intencitan sencon, ĉar ni ne scias, kion oni intencis esprimi per tiu ĉi frazo.
Ekzemple, la frazo, pri kiu vi demandas, kaj la frazo
Amiko mia, venu al mi!
havas malsamajn sencojn. La senco-diferenco estas simila al la diferenco inter la frazo
Dio savu nin!
kiu esprimas ĝeneralan deziron, ke io okazu, kaj la frazo
Dio, savu nin!
kiu esprimas rektan peton/postulon (aŭ preĝon).
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri “do” kaj “ja”
Publikigita la 17an de Septembro 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.09.04] D-ro Alexander Shlafer Sekcio Lingva Konsultejo de la AdE Saluton, estimata s-ano! Mi kontaktas vin pro la afero, pri kiu mi tre bezonas helpon: kiam kaj kiel mi devas uzi la konjunkcion “do” kaj la adverbon “ja”? Mi scias la signifon de tiuj du vortetoj hispanlingve, sed, kiam mi provas ekuzi ilin mi sentas min malkomforta kaj sendecida; mi ne trovas la ĝustan momenton por aligi ilin al mia parolado aŭ skribado; estas malfacile por mi enigi ilin en frazon – tio okazas neglate al mi.
RESPONDO
Kara samideano,
La uzado de tiuj du vortetoj estas bone klarigita en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) de Bertilo Wennergren:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/do.html
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/ja.html
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kial ĉapelitaj literoj ne havas apartajn sekciojn en la vortaro de la Fundamento?
Publikigita la 17an de Septembro 2014 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2014.08.31] Saluton! Mi havas demandeton, kiun vi espereble povos respondi. En la unua libro, unuaj vortaretoj kaj lernolibroj la ĉapelitaj literoj ĉiam kiel estas en memstaraj sekcioj en la vortaroj aŭ vortaretoj. Kial do en la Fundamento ili estas kunigitaj en la sama sekcio kun la respektivaj neĉapelitaj literoj?
RESPONDO
Kara samideano,
Tio efektive ŝajnas stranga – eĉ kaprica! – unufoja elekto de Zamenhof.
En ĉiuj versioj de la Unua Libro Zamenhof rezervis por ĉiu Esperanta litero apartan sekcion. Poste en la Universala Vortaro li uzis la sistemon, pri kiu vi demandas, kaj post tio nek Zamenhof, nek iu alia apenaŭ revenis al tiu nekonvena vortaranĝo.
Ni povas nur konjekti, kial okazis tiu unufoja decido, tamen nun la afero apenaŭ gravas – ĝi estas nur historia kuriozaĵo.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto